UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Dec 26, 2014

Esperantista Totkontolemo


Post ioma tempo de preskaŭ neniu kontakto kun Esperanto, krom nur por-okaza vizito al Facebook - kie mi havas iom da E-o parolantaj geamikoj - mi decidis revi
ziti la Pasportan Servon, ĉar ĝis antau nelonge, ĝi estis la sola E-o organizaĵo al kiu mi plu apartenis, kaj konsideris ties servon esti valora.

Nu... Tre malbonŝance tamen. Tiu ĉi servo praktike jam ne plu ekzistas de kiam iu idioto ŝanĝis ties aspekton je la sole varbada loko por iu primitiva, kontrolema nekredeble tempo-raba, nur presita versio de por-vojaĝa kontaktebleco ĉar tiu interreta tute ne funkcias kiel ĝi devus, kaj antaŭe funkciis tre sukcese. Por tiu presita versio, oni devas evidente atendi tutan jaron - se feliĉe presota dum tiu tempo.

Kvankam la Interretaj servoj devus normale servi – kaj en tuta civilizita mondo ili fakte servas, tujan, facilan, kaj senperan komunikadon (sed malgaje nur en la mondo ekster de la Esperantismo) - iu duoncerba kreteno decidis nun fari ĝin nun la loko kie oni povas sole doni sian personajn donitaĵojn al iu dubinda, obskura redaktoro de sole pesita versio de la Pasporta Servo Adresaro. Ĝi estas nun atingebla nur kaj sole al la membroj de la esperantismo - la UEA sekto - ene de la tutmonda movado de la uzantoj de la Internacia Lingvo - Esperanto. Tutevidente tamen kaj tutcerte, ne al ĉiuj parolantoj de Esperanto, kiel tio ĉi estis originale intencita kaj dediĉita.

Nu... El mia vidpunkto, tre evidente tio ĉi ne estas io kion mi iam ajn subtenos, kaj mi decidis forviŝi de tie mian membrecon. Kun totkontrolismo kaj Politikaj Korektecoj en iu ajn formo, mi ne volas havi ion ajn komunan iam ajn, aŭ iu ajn forme!

Fakte, mi havadis fojfoje iujn dubojn: ĉu mi ĝuste faris forlasinte la Esperantistan Movadon... Sed post vidi nun tiun ĉi novan malbonokazon kun la Pasporta Servo, mi decidis forstreki mian membrecon ankaŭ de tiu ĉi esperantista organizo, eĉ ĝis hodiaŭ plu subtenita per mi, kiel la sola, interrete uzebla esperantista organizo-formo.

Mi decidis ke plua subtenado de la Pasporta Servo estus kontraŭ ĉiuj miaj principoj kaj standardoj, kaj tiuj de la Universala Vivo Ligo, ĉefe pro la kontraŭ principa sinteno, kaj nesatigebla totkontrolemo de la Universala Esperanto Asocio kiu la Pasportan Servon plene kontrolas...

Tute ne mireblas do ankaŭ, ke UEA mem tenanta sub sia tutkontrolo la junularan esperantistan organizon kiu per si mem iam konstruis tiun retejon (iam ja tre utilan!), estas tute klare en la fina staĝo de sia po-grada, klare neevitebla, ekzisto-estingiĝado. Pli kaj pli da homoj kapablaj al logika pensado vidas kio okazas kaj forlasas ĝin, kune kun ĉiuj ties erarvojaj, rigidpensaj, neflekseblaj, elitismaj vojoj, for de la gviduloj de ties naŭzanta Politika Korektismo kaj aliaj  similaj formoj de ties Granda Frato politikado.


Jan 10, 2013

Nomadula Vivo 2

Fare de: Zbigniew Wybraniec

Alternativa Nomada Vivstilo


Mi devas peti pardonon pro manko de ajna poŝtaĵo okaze de la Kristnasko kaj Nova Jaro, kion mi ja ne forgesis, kaj mi ja devus fari tion, sedi  msimple devis akcepti la faktojn de la vivo kiel nomado, kiel la seneviteblaĵo ĉefe pro tio, ke vojaĝado en Aŭstralio estas ofte ligita kun manko de kontakteblecoj kun la ekstera mondo, aŭ nur ties sporada aperiĝado. Mi do korektas tion nun, bondezirante al ĉiuj bonan, ĝojan, ĝuoplenan kaj faliĉan Novan Jaron 2013.

Nun mi troviĝas ĉe la pitoreska lago 'Green's Lake', en la centra regiono de la ŝtato Viktorio, kampadante ĉi tie, renkontante alvenantajn kaj forvojantajn nomadulojn, diversajn turistojn kaj aliajn vojaĝantojn, kaj mem iom fiŝante.

Mi trovis ke la nomada vivstilo taŭgas al mi plej bone, speciale tial ke dum plimulto da mia vivo mi ja vivis jam kiel nomado, ofte ŝanĝante laborlokon, pro la laborkaraktero kiel mininĝeniero per putborado, minista kaj geologa esploristo, kaj poste la opalministo kaj oresploranto, kio postulis ŝanĝi vivlokon foje eĉ kelkfoje dum unu monato, kaj plej ofte ne malpli ol post nur duonjaro da restado unuloke.

Nu... Ĉi foje mi faras tion por esplori Aŭstralion el la turista, vojaĝula, nomada vidpunktoj, por fari fotojn, fari notojn, kaj trovi novajn interesajn – kaj laŭeble senkostajn, aŭ se jam pagendajn do nur tre etkostajn restadlokojn, kaj kundividi ĉion tion kun vi ĉiuj.

Evidente, ne ĉiuj ŝatas tiun vivstilon, kaj multajn tio simple tute ne interesas. Mi do ne adresas ĉi tiujn paĝojn al ili. Tamen tiuj ĉi kiuj amas la vivon sendependan kaj liberan. Tiuj ĉi kiuj volas havi sian vivon esti libera de la eternaj pagokvitancoj kaj sklaviga baraktado kun financoj, certe konsentos kun mi ke ĝi estas la vivostilo preferebla, pli sana, pli feliĉa kaj pli pleniga per la aferoj gravaj en la homa vivo, eĉ pli aventura kaj pli ĝuebla. Trovado de novaj lokoj, ĝojo kaj ĝuebleco de la naturo - kaj la definitive sekvanta plisaniĝo - estas la avantaĝoj kiuj sendube allogas preskaŭ ĉiun kiun mi renkontis ĝis nun dum mia vojaĝado. Kaj ne nur. Malsupre mi prezentas du fotojn el tiu ĉi parto de mia vojaĝo. Iom pli poste mi prezentos iom pli, seed nun mi devas limigi la kvanton ĉar la Wi-Fi radia interreta konektebleco ĉi tie estas terura kaj mi devis perdi preskaŭ 3 horojn por enŝuti ĉi tiujn du fotojn. Espereble en aliaj lokoj tio ĉi iom pli bona (kiel cetere certigis min mia ISP).

Mia kampadejo ĉe la lago Green's Lake, en Corop, Victoria
Jen supre estas foto de mia kampadejo, kun la tendo, aŭtomobilo, kaj videbla tie elektrofara sunpanelo, kiun mi uzas, per aplikado de la elektroinvertilo por gajni 240 voltan, hejman elektron, kiel ĉefa fonto de elektro por ĉiuj miaj bezonoj (mi aldonu porinforme, ke en Aŭstralio la hejma elektrotenso estas en hejmoj de ĉiuj Aŭstraliaj ŝtatoj 240V). Mi uzas porokaze ankaŭ malgrandan, 950W (nomume, 1 kW), elektro-generatoron (elektrofarilon), kaj 25amp bateriŝarĝilon, kiu kapablas reŝarĝi la 100 amp/h baterion dum maksimume 4 horoj, uzante la generatoran 240V elektrofonton.

Tamen, post la ĝisnunaj spertoj, kaj por ŝpari pli da mono, mi decidis ke oni valoras aĉeti eĉ pli rapidŝarĝe kapablan elektroŝarĝilon, kun la kapableco de 50 amp. Tio ĉiu duonigas reŝarĝotempojn kiam uzi la brulaĵuzan generatoron. Tio ĉi tre gravas nuntempe pro jam treege altegaj, kaj tamen ankoraŭ plu plikreskantaj, kostoj de la benzino kaj aliaj brulaĵoj, kaj likvaj, kaj la gasaj, kaj la same solidaj. Tio ĉi dolore sentblas speciale en la dezertaj regionoj, forforejoj, kaj eĉ grandurbaj regionoj de Aŭstralio. Diveneblas, ke la samo okazas plurloke en aliaj partoj de la mondo. Tia 50amp kapabla batriŝarĝilo kostas multe pli, sed la elpezo valorigas kostojn de la brulaĵokvanto eĉ duonkvante ŝparebla en tiu kazo.

Nu, sed ĉio tio estas planoj. Aktuale, mi antaŭ nelonge vizitis belan urbeton, Echuca, kiu estas tre interesa urbeto ĉe la plej granda rivero de Aŭstralio Marey River, Ĝi estas la riverhavena urbeto, iam tre grava dun la navigado de Marey River (pron: Mari River), nun ĝi estas nur malgranda urbeto sed bele konservinta sian malnovan karakteron., plna de interesaj vidindaĵoj, kaj kun ebleco navigi la riveron per unu el tiuj malnovaj riverŝipoj videblaj sur la unua bildo. Ankaŭ videblas la seka doko, por riparado de la ŝipoj.

Riverhaveno kun malnovaj riverbŝipoj en Echuca, Vicoria.
De ĉi tie mi planas iri baldaŭ al alia interesa loko, Ayson's Resrve, Ĉe la rivero proksime de la urbo Rochester, kie estas ankaŭ senpaga kampadeja loko ĉe la riverbordo, kun multe da ombro kaj ŝirmo de la forta ventoj ofte ĉi tie blovantaj, pro multaj malnovaj arboj laŭlonge de la rivero. Ĉi tioe ankaŭ estas fiŝado eblecoj eĉ pli bonaj ol ĉe la Green's lago, kiu estas ĉiam plena de motorboatoj, kun la akvoskiantoj kaj aliaj akvoskuteroj, ktp. Multe da bruo, kiu fiŝojn fortimigas, do nur de tempo al tempo, kiam mankas boatobruo, la fiŝoj raperas.