UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

May 10, 2017

Eksperimento kun la triangulo - Lucjan Łągiewka (Lucjan Ŭongievka) - 2.04.2013

http://praktycznosc.blogspot.com.au  Tre interesa eksperimento eksplikanta kiel funkcias unika haltigilo, laŭ la invento de Lucjan Łągiewka (Lucjan Ŭongievka).

Pola Genio el Kowary - dokumenta filmo pri Lucjan Łągiewka (Lucjan Ŭongievka)

  Interesega ĝis eĉ ekstrema nivelo. Bedaŭrinde, nur Pollingve.

"Geniusz z Kowar" - film dokumentalny o Lucjanie Łągiewce



Mikołaj Kopernik, Nikola Tesla, Dmitrij Iwanowicz Mendelejew, Maria Składowska - Curie, i w bardzo niedawnych czasach, Lucjan Łągiewka. To tylko kilka z bardzo wielu Słowiańskich postaci nauki i wynalazczości, GENIUSZY którzy swoimi umysłami doprowadzili do nadzwyczajnych skoków w rozwoju nauk całej ludzkości. No ale o Łągiewce coś całkiem ucichło. Dlaczego? Kto ma głowę do myślenia łatwo się domyśli po obejrzeniu tego filmu.

May 9, 2017

 Kvankam mi neniel subtenas SAT-on, estante Pola patrioto kaj dekstrulo laŭ miaj propraj politikaj konvinkoj, mi tamen kredas ke persekutado de homoj senkulpaj estas malprava. Mi do decidis publikigi tiun ĉi mesaĝone ricevitan de mia amikino, mem ricevinta ĝin iu el inter ŝiaj geamikoj jus antaŭ kelkaj tagoj.
---------- Forwarded message ----------
Date: 2017-05-05 23:21 GMT+02:00
Subject: Re:[SAT-diskuto] Ĉu eblas organizi internacian subtenon de arestita pro politikaj kialoj esperantisto?
To: <saliko69@hotmail.com>   Karaj kamaradoj, jen estas la esperantigita teksto de peticio en Change.org.

https://www.change.org/p/%D1%82%D1%80%D0%B5%D0%B1%D1%83%D0%B5%D0%BC-%D0%BF%D1%80%D0%B5%D0%BA%D1%80%D0%B0%D1%82%D0%B8%D1%82%D1%8C-%D1%83%D0%B3%D0%BE%D0%BB%D0%BE%D0%B2%D0%BD%D0%BE%D0%B5-%D0%BF%D1%80%D0%B5%D1%81%D0%BB%D0%B5%D0%B4%D0%BE%D0%B2%D0%B0%D0%BD%D0%B8%D0%B5-%D0%B4%D0%BC%D0%B8%D1%82%D1%80%D0%B8%D1%8F-%D0%B1%D0%BE%D0%B3%D0%B0%D1%82%D0%BE%D0%B2%D0%B0

Ni postulas ĉesi la krimpersekuton de Dmitrij Bogatov

10.04 matematikisto Dmitrij Bogatov estis arestita en esplor-prizono por 2 monatoj pro akuzo pri alvokoj al amasaj tumultoj kaj terorismo. Bogatov estis administranto de unu el elirnodoj de la interreta sistemo Tor. Ni certas, ke Bogatov estas persekutata erare, sendaĵoj, kiuj enhavas la alvokojn, estis sendataj de lia IP-adreso – sed verkis ilin alia homo. Por kompreni la detalojn, ni konsideru la teknikan aspekton.

Kio estas Tor? Kiel ĝi estas aranĝita kaj por kio estas bezonata?

Kiam kiu ajn homo eliras interreton, lia komputilo aŭ poŝtelefono ricevas la unikan IP-adreson. Ĝi estas la unika identigilo de la aparato, de kiu estas efektivigata eliro al la interreto. Kiu ajn vizito de interret-paĝo/sendo de mesaĝo al forumo estas esence demand al la reto, subskribita de la IP-adreso. Malbonintenculoj povas sekvi forumojn, en kiuj videblas tiu IP-adreso kaj kolekti informojn pri la homo, kiu ĝin havas. Ekzemple, ekscii pri liaj okupoj aŭ personaj informoj. Multaj homoj volas gardi sin de malbonintenculoj, ekzemple, cele de gardo de komercaj sekretoj kaj eviro de altruda spamo. Por tio oni povas uzi Tor-on – specialan programon, permesantan kaŝi sian IP-adreson dum laboro en la interreto.
Kiel tio okazas:
1. La uzanto sendas sian demandon/mesaĝon en la reton
2. Post tio lia demand automate estas transĵetata tra hazarda ĉeno de komputiloj, troviĝantaj en diversaj partoj de la mondo.
3. Iuj el tiuj komputiloj estas specialaj kaj permesas meti la mesaĝojn en la reton (ili nomiĝas punktoj de eliro).
4. La origina demand rezulte estos subskribita de IP-adreso de unu el tiuj punktoj de eliro, kaj IP-adreson de la sendinto neniu ekscios.

Kiu estas Dmitrij Bogatov? Kiel li estis implikita en tiun aferon?

Klero: mekanik-matematika fakultato de Moskva Ŝtata Universitato
Laboro: instruisto en Moskva finance-jura akademio, ellaboranto de programoj en ka kompanio Samsung;
Opinioj: adepto de malfermita programado (t.e. de tiu, kiu estas kreata senkpmpense, sur volontula bazo), vegeterano kaj pacisto.
Dmitrij organizis hejme la elirpunkton de la program Tor. Lia motive estis subteno de la projekto.
La 29-an de marto iu kun kaŝnomo Ajrat Baŝirov eluzis la reton Tor kaj publikigis mesaĝon kun alvoko al amasaj tumultoj. Bedaŭrinde, ĝuste elirpunkto de Dmitrij estis la lasta en tiu ĉi okazo. Tial ĝuste al lia IP-adreso estis rilatitaj mesaĝoj en la forumo.
Kial la juĝistoj ne ellasas Dmitrij-on? Kial ni opinias, ke Dmitrij senkulpas?
La lastaj kunsidoj de juĝejo montris, ke kaj la juĝistoj, kaj la esploristoj ne intencas analizi komplikajn teknikajn detalojn de la afero, kaj la akuzo estas bazata sur nura koincido de la IP-adresoj. La ebla kaŭzo – teknika malkompetenteco kaj de la akuzistoj, kaj de la juĝistoj. Eble, ni vidas la pennon aranĝi la demonstran procesosn kun cello timigi homojn kaj plifortigi ko0ntroladon de la interreto (ĝis plena konstanta observado de la civitanoj en la interreto).
Argumentoj por defendi Dmitrij-on:
- dum priserĉado ĉe li estis trovitaj neniuj indicoj, atestantaj pri organizado de amasaj tumultoj (afiŝoj, brulmaterialoj ktp.);
- Dmitrij neniam partoprenis iujn amasajn tumultojn aŭ nesankciitajn manifestaciojn;
- kiam la mesaĝoj estis publikigitaj, Dmitrij ne troviĝis hejme – tion atestas surbendigitaj donitaĵoj de la videokameraoj;
- ĉie, en la laborlokoj kaj en iama studloko oni nur positive lin karakterizas.
Subtene al Dmitris jam elpaŝis:
- Prezidanto de la Internacia organize de veteranoj de kontraŭteroro “Alfa”;
- ellaborantoj de la programaro Linŭ;
- organizoj pri defendato de bit-rajtoj EFF, Access Now, Tor-Project, RosKomSvoboda.

Kial la verdikto al Dmitrij gravas por la socio?
Se oni faros akuzan verdikton, esploristoj kaj juĝistoj ankaŭ estonte ne analizados teknikajn detalojn de similaj aferoj, sed nur konsideros koincidojn de IP-adresoj. Tial en la riska grupo troviĝos praktike ĉiu uzanto de la interreto. Ne necesos eĉ uzi Tor-on kaj des pli teni la elirpunkton. Jen la simplaj ekzemploj de situacioj, en kiuj vi povas trafi la lokon de Dmitrij.
- Kapti komputil-viruson. La ĉefa celo0 de la plimulto el la modernaj komputilvirusoj estas ŝteli personajn donitaĵojn aŭ dissendi spamon de la infektita komputilo. En tiu spamo povas troviĝi reklamo de narkotaĵoj. Kaj tiu spamo iros de via komputilo.
- Malforta pasvorto aŭ ĝia forest en la hejma WiFi. Tiuokaze ĉiu via najbaro povos eliri la interreton de via WiFi. Se via najbaro alvokos amasajn tumultojn aŭ disvastigi infanan pornografion, en ĉio tio identiĝos via IP-adreso.
- Rompo fare de malbonintenculoj de la elektronika poŝto aŭ konto en sociaj retoj. Ricevinte aliron al via konto, la malbonintenculoj povos dissendi de ĝi cion ajn.
Kiel helpi al Dmitrij?
Subskribu tiun ĉi peticion kaj disvastigu ĝin inter viaj konatoj. Sekvu la novaĵojn en la TTT-ejo freebogatov, en facebook, twitter aŭ en la grupo группе Вконтакте. Ju pli multe da homoj ekscios pri la afero, des pli da ŝancoj, ke la afero estos konsiderata en juĝejo kiel necesas, kun partopreno de kompetentaj fakuloj, kaj Dmitrij estos absolvita.

Aug 3, 2016

La antikva signo de la kruco, estas simbolo de la lumo kaj de la suno pro bona kaŭzo.

per: Zbigniew Wybraniec

Fonto de la informo; http://blogpublika.com/2016/07/31/hologram-fotonu-ma-ksztal-krzyza/

  La ekstreme antikva signo de la kruco, uzata longe antaŭ la Kristanismo ek-ekzistis, ŝajnas aperi (ĝuste tiel kiel esti konsiderita per la antikvaj alĥemiuloj, antikvaj Vedoj sciantoj kaj, kaj la Gnozo sekvantoj), esti aktuale pruvita nun per sciencistoj, bildo de la sola fotono de la lumo, tiel kiel estas videbla je la holografia bildo farita nur antaŭ nelonge...

En Pollando, du junaj sciencistoj, fizikistoj el la Varsovia Universitato, Dr. Radosław Chrapkiewicz, kun Mgr. Michał Jachura, por la unua fojo en la mondo sukcesis fari holografian bildon de unu sola partiklo de la lumo (fotono).
  "En la relative facila eksperimento, ni sukcesis mezuri kaj observi ion kio estas treege malfacila rimarki: la formon de la ondo frontoj de la unusola fotono, diris Dro. Radosław Chrapkiewicz".
Hologramo de la partiklo de la fotono havas formon de la Malta Kruco kun ties armoj plilarĝiĝantaj direkte al finoj. Malta Kruco estis kreita surbaze de la tn. Greka Kruco. Ĝi estis uzita per pluraj Kristanaj monaĥaj ordenoj, ĉefe la hospitalaj monaĥaj ordenoj kiel: la Johanitoj kaj Lazaritoj. Malta Kruco estas bazo de la Templaristaj Kruco, kaj multe pli frue ankoraŭ, la Kelta Kruco. La unua bildo de simila kruco en la Kristana tradicio devenas de la VI-a jarcento, ĉirkaŭ de la Bizanciaj kulturaj cirkloj.
Hologram fotonu
  
Fontoj: 
http://www.fuw.edu.pl/informacja-prasowa/news4617.html 
http://civis.tempus-vivit.net/hospitalis/biblio/kreuzjm.htm

Aug 29, 2015

Superba Sanoretena kaj Ĉiokuraca Formulo


Rapidfarebla Faru-Tion-Mem Sanoretena Formulo



 Inspirita per aliaj pli fruaj printeldonaĵoj kaj poste ankaŭ blogoj pri sanigado, malsan-prevento, travivismo, preparadismo, mem-faremo kaj mem-sufiĉemo - speciale la pollingvaj kaj anglalingvaj, kiuj estas miaj ĉefaj ĉiutagaj laborlingvoj - mi kreis kaj tenas ĝis nun tiun ĉi blogon por Esperanto uzantoj. Ĝi enhavas principe tradukojn de artikoloj el la pollingvaj kaj anglalingvaj fontoj, kvankam iomo ankaŭ fontas el la ruslingvaj kaj hispanlingvaj fontoj. Multaj el inter ili estas tamen mia originala prilaboro, originale en Esperanto, kaj kio estas markata enkadre de koncerna artikolo.

Mi publikigas ĉi tie plej ofte la mem provitajn preskribojn, receptojn kaj formulojn kiujn miaj geamikoj kaj la kunlaborantoj kaj aliaj subtenantoj de la Universala Vivo Ligo sendas al mi per la e-poŝto, aŭ la mesaĝiloj kaj forumoj ĉe iu el inter pluraj sociaj retoj al kiuj mi apartenas.

Tiu ĉi recepto nun publikigita sube, estas per mi mem provita, pruvita esti bona kaj utila uzebla, kaj eĉ uzenda se oni bezonas efikan helpon je siaj problemoj sen iuj malbonaj flank-efikoj. Mi mem uzas ĝin kurante ĉiutage, eĉ ĝis nun, kaj kun ĝuo, ankaŭ pro tio ĉi ke la gusto de tiu ĉi recepto estas bona kaj ĝuinda. Mi pruvis ĝin je mi mem esti tre sukcesa kaj efika en la malsanprevento kaj reguligado de la artrozo kaj artrito (artritis), ĉar mi mem urĝe bezonis pritrakti mian propran sanon – kazo de ofte tre dolora artrito (artritis) ĉe mia spino, kolo kaj brako, speciale dum la veteroŝanĝoj, ktp. Mi uzas tiun ĉi formulon ĉiutage jam de preskaŭ duonjaro, kio vere helpis min farti multe pli bone kaj sane, kaj sen superfluaj doloroj. Tio ĉi gravas kiam oni vojaĝas, ĉu ne? Kaj speciale en la lokoj tiaj kiel Aŭstralia forforejo, for de la kuracistoj kaj aliaj sanprizorgaj servoj.

Mi laboras aktuale pri kelkaj aliaj artikoloj en Esperanto, sed mi publikigos ilin en iom pli posta tempo, kiam la tempo kaj la interreta atingebleco allasos min fari tion, ĉefe pro mia kurante plentempe vojaĝada vivostilo. Mi povas priskribi mian nunan vivostilon kiel nomada, aŭ itinera, kaj en la forforejaj kondiĉoj estas plej-ofte ĉi tie ke oni malofte povas havi bonan konekt-eblecon al la Interreto.

Multajn el inter ĉiuj publikigataj ĉi tie planoj, receptoj, priskriboj kaj instrukcioj, mi gajnis kun helpo de miaj geamikoj ĉe Facebook, kaj lastatempe ankaŭ alia socireto “www.minds.com” kiu estas eble la plej nova, sed rapide kreskanta, anonima socia reto. Ĝi estas iom simila al Facebook, sed anonima, kaj ankaŭ prezentanta al ĉiuj pli vastajn eblecojn de aprobado, sed ĉi kaze plensenca, do kun “ŝato”, kaj “malŝato” eblecoj. Sekve do, ne cerbo-lavema. Ni ja tute ne bezonas iun Orwell-eskan socian reton en niaj vivoj, ĉu ne? Estas ja tro multe da politikismo kaj malsaĝa “politika korektismo” jam, kaj generita per ĝi obskura “aktivismo”, tre negative influanta niajn vivojn...

Sed. Ek denove al la pozitiva, kreiva kaj konstruiva laboro kaj ideoj de la Universala Vivo movado reprezentata per la Universala Vivo Ligo kaj tiu ĉi eldonaĵo de UVL, La Praktiko.

 Mi nomis la suban formulon Kurpipzinol (Kur-Pip Zin-Ol) pro unuaj literoj de ties konsistaĵoj - kur-kumo, pip-ro, zin-gibro kaj ol-eo.

JEN ESTAS LA FORMULO:
 
Verŝajne ne ekzistas iu alia naturdevena kontraŭ-kancera spico aŭ iu herbaĵo uzata kiel la manĝaldonaĵo, en la mondo, kiu estus egale efektiva pri reduktado de informaĵoj ol la kurkumo (ang: turmeric). Tre simple kaj rapide preparebla kombinaĵo de la kvaropo da subaj konsistaĵoj, povas eĉ, sukcese preventadi okaziĝon de kanceroj.

PREPARU LA SUBAN RECEPTON, POR POVI ANKAŬ ĜUI LA SAME KIEL MI MEM LA GUSTAJN, BONAROMAJN KAJ ĈIUJN ALIAJN BONEFIKOJN DE TIU ĈI MIRINDA SPICO.

Kunmiksu:
  1. Unu kvaronon (¼) da te-kulero de la kurkumo,
  2. Unu (1) plenan, platan, ne superplenitan, teo-kuleron da freŝe muelita nigra pipro.
  3. Unu duonon (½) da teo-kulero de la muelita zingibro,
  4. Unu duonon (¼) da tekulero de la oliv-oleo,
Bone miksu ĉiujn tiujn konsistaĵojn (ingrediencojn) kune kun, kaj konsumu aŭ sole per si mem, aŭ kun iomo da akvo aŭ kiel ajn alimaniere vi volus uzi ĝin, aŭ ankaŭ miksite kun manĝaĵoj kiel la bongusta spico. Speciale kiel aldonaĵo al salatoj, ks.
,
Por profitakciaj, sanprizorgaj kaj resanigaj celoj plej bone konsumu tiun ĉi spico-miksaĵon ĉirkaŭ 15 minutojn, ĝis la duonhoron, antaŭ havi ion por manĝi. Faru tion ĉi unu fojon ĉiutage, matene, por la malsano-preventado, aŭ alternative du foje aŭ eĉ tri foje ĉiutage dum almenaŭ tri aŭ kvar semajnoj por kuracado, depende sia farto kaj ĝenerala sanstato. Tiu ĉi recepto estas tre efika, kaj ĝi ne kaŭzas iujn malbonajn flankefikojn, do ĝi estas sekura en laŭvola uzado, laŭ siaj gustoj kaj ŝato.

Atentu tamen - eblaj raraj esceptoj de tio ĉi POVUS ESTI iuj kazoj, certe tre malofte, kiuj havus alergion al unu aŭ alia el inter la konsistaĵoj de tiu ĉi formulo, en tia kazo, pli bone estas ĉesi ties uzado kaj konsulti sian kuraciston!

Preparo kaj uzo:
  • Bone kunmiksu ĉiujn tiujn ĉi kvar konsistencaĵojn.
  • Tiu ĉi miksaĵo povas esti konsumata individue, nur per si mem, aŭ kiel la aldonaĵo aŭ spico al diferencaj manĝaĵoj, saladoj, ks.
  • Se vi konsumos nur tiun ĉi miksaĵon sole, vi povas miksi ĝin kun iom da akvo.
  • Tamen, kiam kuiri kun ĝi memoru aldoni tiun ĉi formulon al kuirata manĝaĵo nur ĉe la sama fino de la kuirado, por eviti tro longan eksponon al altaj temperaturoj.
Pluraj esploroj je bestoj, kaj aliaj laboratoriaj studoj raportis kontraŭ-kanceran funkciadon de la, kurkumiono, estanta aktiva ingredienco enhavita en la kurkumo (ĝis nun esplorita en kazoj de la: kolona kancero, haŭt-kancero kaj mam-kancero).

Kio kaŭzas tiel altan bonefikojn de kurkumino( enhavita en la kurkumo) kiam ĝi estas uzata kun la nigra pipro? 

Esploroj pruvis ke la piperino ekzistanta en la nigra pipro, pliigas pli grandan absorbadon kaj bioaktivecon de la kurkumiono enhavita en la kurkumo en la serum-kontento de la sango en ambaŭ esploritaj kazoj, kaj en la ratoj, kaj en la homoj, kaj tio ĉi okzas sen iuj ajn malbonefikoj.

Tio ĉi signifas ke malata dozo de la kurkumino povas havi multe pli grandan efekton je sanigado kiam ĝi estas kombinita kun la piperino, ol tion povus fari granda dozo da kurkumino sole per si mem.

Aliaj, bazitaj je la pruvoj, bonefikoj de la spico kurkumo, kun sia kunkonsistaĵo kurkumino:
  1. Pro siaj sanigaj antisepsaj kvalitoj, ĝi pliigas kuracprocedon de haŭtovundoj. Kunmiksu ĝin kun la herbo, Aloe Vera, por eĉ pli granda efikeco. 
  2. Ĝi povas helpi en la metabolismo (materi-transformado), kaj sekve, en redukto da la korpopezo ĉar ĝi estas efika en reduktado de la insulino-rezisto, kio estas ŝlosilgrava en la pezoredukto. Kurkumo ankaŭ plibonigas la digestadon, do aldonau ĝin al via manĝaĵo se vi deziras redukti sian pezon. 
  3. Pluraj spicoj kun anti-inflamaj kvalitoj estas uzataj por traktadi artrozon, sed unu el inter la PLEJ promesaj el inter ili estas la kurkumo, ĉar ĝi enhavas la kemiaĵojn kiuj funkcias simile kiel kelkiuj efikaj anti-inflamaj kuracaĵoj. 
  4. Kurkumo povas pliigi produktadon de galo per la galsaketo. Hepato uzas la galon por detoksigadi la sangon, kio helpas teni la hepaton sana kaj en la bona ordo. 
  5. Multaj esploroj pruvis ke la kurkumo bonefikas en kazo de la Alzheimera malsano ĉar la kurkumo enhavas plurajn aktivajn konsistaĵojn blokantajn formiĝadon de la beta-amiloido (ang: beta amyloid), kiu respondecas pri formiĝado de la bariloj kiuj iom po iome, malrapide obstrukcias cerbajn funkciojn, en la kazo de la Alzheimera malsano. 
  6. Ĉeesto de la kurkumino en la kurkumo faras ĝin esti bona ankaŭ por traktado de la depresio, ĉar la kurkumino povas pliigi nivelojn de la serotonino (ang: serotonin), kio laŭvice helpas en la reguligado de la memoro, dormado, animstato, humoro,, kaj ankaŭ la lernado-kapablecon, kaj ja estas klara ke ĉio tio ludas gravan rolon en kazoj de la depresio. 
  7. Kurkumo povas esti uzata por trakti la diabeton, kaj speciale la tipo-2 diabeton, helpanete redukti la insulino-reziston de la homa korpo. 
  8. Tenado de kolesterolo je la sana nivelo povas preventi multajn specojn da malsanoj, kaj la kurkumo estis pruvita helpi redukton de la kolesterolaj niveloj en la sango-serumo. 
  9. Zingibro aldonita al la kurkumo eĉ plie plibonigas la guston de tiu ĉi formulo kaj la bonegiko de la zingibro en la hebaĵa kuracado estas bone konata kaj en la Hinda Ayjurveda Medicina Skolo, kaj ĉiuj aliaj medicinaj skoloj pri la naturkuracado mondskale. En tiu ĉi kombino kun la kurkumo kaj pipro, zingibro aldonas al la supra preskribo eĉ pli povoplenan efikecon kaj bonefikadon por la organismo per ĝi traktata, je ĉiuj niveloj de la plifortigado de la imuna sistemo de la homa korpo.
Kaj por la bona fino, ankoraŭ alia uzo de la kurkumo - rapida kaj bongusta formulo

Miksu unu tekuleron da kurkumo en glaso da varmega akvo, aldonu unu aŭ du pecojn da citrono kaj trinku ĝin kiel teo. Se vi ne tro ŝatus la guston, aldonu por la gusto iom da bonkvalita, natura mielo.

ĝi povas helpi vin farti multe pli bone tre baldaŭ, kiam vi suferos pro la malvarmumo, aŭ gripo. Ĝi ankaŭ ĝenerale plifortigos vian imunan sistemon. Tio ĉi okazas pro la substanco nomata la lipopolisakĥarido (lipopolysaccharid), enhavita en la kurkumo, kaj kiu estas la plifortigigilo de la immuna sistemo.

Aug 14, 2015

Kurkumo, Pipro, kaj Olivoleo - La Kontraŭkancera Spicmiksaĵo


 La Kurkumo, Pipro, kaj Olivoleo Helpas Multmaniere Trakti Plurajn Kripligajn Malsanojn

Anglalingva originalo de Alex Jordon troviĝas ĉe: http://blogs.naturalnews.com/turmeric-black-pepper-perfect-anti-cancer-combination,
Ŝlosvortoj: natural anti-cancer foods, turmeric and black pepper, turmeric and black pepper recipe, turmeric benefits.
image

Tio ĉi estas iomete transformita artikolo inspirita per de unu el inter multaj blogoj pri sanigado kj malsanpreventado. Mi faris tion por pli facila kompreno, sed principe ĝi estas traduko de la artikolo ĉe la supre prezentita adreso. Mi publikigas tion ĉi speciale tial ke mi mem pruvis tiun ĉi simplan kaj rapidan por prepari recepton esti egale efika kiel nkaŭ bongusta. Mi uzas ĝin mem ĉiutage jam de preskaŭ duonjaro, kaj ĝi vere helpis min farti multe pli bone kaj sane. La sola diferenco estas ke mi ĉiam aldonas al la originala recepto 1/2 (duonon) da teokulero da zingibro (ang: ginger) por eĉ pli bona gusto, kaj eĉ pli afika porsana agado. Esta bonkonata la fakto ke la zingibro miksita kn la kurkumo tre alte pliigas ties efikecon... Kaj... La bona sanstato ja tre gravas kiam oni vojaĝas, ĉu ne? Sen ĝi, ja ne eblas ĝui la vojaĝadon. Speciale en la lokoj tiaj kiel la Aŭstralia forforejo.

Aktuale mi laboras ankaŭ pri kelkaj aliaj receptoj kaj artikoloj, sed mi publikigos ilin en iom pli posta tempo, kiam la tempo kaj la interreta atingeblo allasos min tion fari iom pli facile dum mia vojaĝado. Bedaŭrinde, en la forforejo estas nur malofte ke oni povas havi bonan konekteblecon al la Interreto.

Kaj jen la originala artikolo kaj recepto:


Verŝajne ne ekzistas iu alia naturdevena kontraŭ-kancera manĝaldonaĵo en la mondo kiu estus pli efektiva pro reduktado de inflamaĵoj en la korpo ol estas la kurkumo (ang: turmeric).
A very simple combination of these three ingredients can prevent the appearance of cancer.
Tre simpla kombinaĵo de tri da subaj konsistaĵoj povas sukcese preventi okaziĝon de la kancero

La recepto: 

Miksu unu kvaronon 1/4 da tekulero de la kurkumo, kaj unu duonon 1/2 da tekulero de la oliv-oleo. Aldonu tiujn konsistaĵojn (ingrediencoj) al unu 1 plena teo-kulereto da freŝe muelita nigra pipro.

Bone kunmiksu ĉiujn tiujn ĉi tri konsisterojn.

Tiu ĉi miksaĵo povas esti konsumata individue, nur per si mem, aŭ ĝi povas esti aldonata al diferencaj manĝaĵoj, saladoj, ks.

Se vi konsumos nur tiun ĉi miksaĵon sole, vi povas miksi ĝin kun iom da akvo, se vi volus. Sed, se vi kuiros kun ties aldono, memoru aldoni tiun ĉi miksaĵon al la kuirata manĝaĵo nur ĉe la fino de la kuirado procedo por eviti tro longan eksponon al altaj temperaturoj.

Pluraj studoj kaj esploroj je bestoj, kaj aliaj laboratoriaj esploroj, raportis la kontraŭ-kanceran funkciadon de de la kurkumiono, kiu estas la aktiva ingredienco enhavita en la kurkumo (ĝis nun oni esploris nur en kazoj de la: kolona kancero, haŭta kancero kaj la mama kancero).

Kio kaŭzas tiel altan bonefikojn de kurkumino( enhavita en la kurkumo), kiam ĝi estas uzita kun la nigra pipro? 

Esploroj kaj studojoj pruvis ke la piperino ekzistanta en la nigra pipro, pliiga pli grandan absorbadon kj bioaktivecon de la kurkumiono (enhavita en la kurkumo) en la serumo-kontento de la sango, en ambaŭ, kaj la ratoj, kaj la homoj. Kaj tio ĉi okazas sen iuj ajn malbonaj flank-efikoj.

Tio ĉi signifas ke malata dozo da kurkumino povas havi pli grandan efekton je la sanigado kiam esti kombinita kun la piperino, ol tion povus frari granda dozo da kurkumino sole per si mem.

Aliaj bazitaj je pruvoj bonefikoj de la spico, kurkumo, kun sia kunkonsistaĵo kurkumino:

  1. Ĝi pliigas kuracoprocedon de haŭtovundoj, pro siaj sanigaj, antisepsaj kvalitoj. Kunmiksu ĝin kun la Aloe Vera herbo por pli granda efikeco.
  2. Ĝi povas helpi en la metabolismo, (materio transformado) kaj helpi en redukto da pezo, ĉar ĝi estas efika en reduktado de la insulinorezisto, kio estas ŝlosilgrava en la pezoredukto. Kurkumo ankaŭ plibonigas la digestadon, do aldonu ĝin al via manĝaĵo se vi deziras redukti sin pezon.
  3. Pluraj spicoj kun anti-inflamaj kvalitoj estas uzataj por traktadi artrozon, sed unu el inter la PLEJ promesaj el inter ili estas la kurkumo, ĉar ĝi enhavas la kemiaĵojn kiuj funkcias simile kiel iom da anti-inflamaj kuracaĵoj. 
  4. Kurkumo povas pliigi produktadon de galo per la galsaketo, kaj la hepato uzas la galon por detoksigi la sangon, tiu ĉi fakto helpas teni la hepaton sana kaj en bona ordo. 
  5. Multaj esploroj pruvis ke la kurkumo bonefikas en kazo de la Alzheimera malsano, ĉar la kurkumo enhavas plurajn aktivajn konsistaĵojn kiuj blokas formiĝadon de la beta-amiloido (ang: beta amyloid), kiu respondecas pri formiĝado de la bariloj kiouj iom po iome, malrapide obstrukcias cerbajn funkciojn, en la Alzheimera malsano. 
  6. Ĉeesto de la kurkumino en la kurkumo faras ĝi n esti bona ankaŭ por traktado de la depresio, ĉar kurkumino povas pliigi la nivelojn da serotonino (ang: serotonin), kio helpas en la reguligado de la memoro, dormado, animstato, humoro,, kaj ankaŭ la lernadkapableco. Kaj estas ja klara ke ĉio tio ludas gravan rolon en la depresio. 
  7. Kurkumo povas esti uzata por trakti la diabeton, kaj speciale la tipo-2 diabeton, helpanete redukti la insulino-reziston de la homa korpo. 
  8. Tenado de kolesterolo je la sana nivelo povas preventi multajn specojn da malsanoj, kaj la kurkumo estis pruvita helpi redukton de la kolesterolaj niveloj en la sango-serumo. 
  9. Miksu unu tekuleron da kurkumo en glaso da varmega akvo kaj trinku ĝin kiel teo, ĝi povas helpi vin farti multe pli bone kiam vi suferos pro la malvarmumo, aŭ gripo. Tio ĉi okazas pro la substanco nomata la lipopolisakĥarido (lipopolysaccharid), enhavita en la kurkumo, kaj kiu estas la plifortigigilo de la immuna sistemo.

Legu ankaŭ: