UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Oct 3, 2012

Parko de la Mondo en Pollando

Suba mencio pri Esperanto - kun la Esperanto kanto en video - aperis en la
hodiaŭa www.wp.pl ĉe la jena adeso: http://polskajestfajna.wp.pl/kat,1017859,title,Spotkanie-z-esperantystami,wid,10136770,wiadomosc_video.html

"En Malbork ni renkontis la grupon de esperantistoj, kiu invitis nin al promeno tra la sola en la mondo - Parko de la Mondo. Specjale por ni kantis
sinjorino Krystyna Mikołajczyk pro kio ni kore dankas al ŝi, kaj ĉiujn konantojn kaj simpatiantojn de Esperanto ni elkore salutas
."

Fakte. Tio ĉi ne estas tre multe, sed tamen ĝi ĝijigas, ĉu ne? Tutcerte ankaŭ,
enskribo en la komentarioj aldonos kuraĝon al la aŭtoroj por pluraj kaj pli oftaj tiaj mencioj.
Zbyszek
Miloj da eŭroj fraŭditaj de Esperanto-organizaĵo

Miloj da eŭroj senspure malaperis el la banka konto de Internacia 
Esperanto-Instituto (IEI) en Hago, rakontas bone informitaj fontoj. La 
estraro de IEI laux la samaj fontoj longe ne konsciis pri la liko en la 
konto, cxar al gxi estis prezentataj falsaj konteltiroj. Reprezentantoj 
de IEI ne respondas al mesagxoj pri la asertata frauxdo. Same ne 
respondas demandojn Atilio Orellana Rojas, la direktoro de IEI, kiu 
estis urgxe devigita forlasi sian postenon kaj sian logxejon en la 
konstruajxo de IEI.

Internacia Esperanto-Instituto estas malnova kaj finance solida 
institucio, fondita en la jaro 1930 de Andreo Cseh, la auxtoro de la 
Cseh-metodo por instruado de Esperanto, kaj ges-roj Isbrücker.

IEI pli frue posedis du domojn en Hago, Nederlando. Antaux deko da jaroj 
la instituto vendis unu el la domoj kaj tiel havigis al si kapitalon 
(kvankam bonan parton utiligis je la funda renovigo de la restanta, la 
IEI-domo). El tiu cxi ili luigas nun parton, kaj tio donas konstantan 
enspezon.

Pro diversaj donacoj kaj heredajxoj IEI havas financan bonhavon, per kiu 
gxi interalie kunfinancas la eksterordinaran katedron pri 
Interlingvistiko kaj Esperanto cxe la Universitato de Amsterdamo. 
Lastatempe montrigxis tamen, ke mono de donacintoj en neplanita maniero 
malaperadis el bankkonto de IEI.

Laux informoj kolektitaj de Libera Folio, la estraro de Internacia 
Esperanto-Instituto en Hago dum longa tempo nenion sciis pri la 
malaperado de mono, cxar al la estraro estis prezentitaj falsaj 
konteltiroj.

La likado de mono povis dauxri dum relative longa tempo, gxis la komenco 
de oktobro, kiam unu el la estraranoj decidis kontroli la bonhavon de la 
konto memstare, rekte alirante la retejon de la banko. Tiam 
evidentigxis, ke iu kun aliro al la sxlosilvortoj de la reta banko 
eluzis sian pozicion kaj elprenis plurajn milojn da euxroj el la 
kapitalo de IEI.

La 6-an de oktobro la direktoro de IEI, Atilio Orellana Rojas, kiu dum 
pli ol dek jaroj laboris en la instituto, estis subite eksigita el sia 
posteno. En la retejo de IEI aperis lakona informo: "Atilio Orellana 
Rojas ekde la 6-a de oktobro 2009 ne plu laboras cxe IEI." En komuniko 
poste sendita al kelkaj Esperanto-gazetoj, la estraro de IEI abunde 
dankas aliajn kunlaborintojn. Pri la direktoro, kiu dum pli ol dek jaroj 
laboris cxe la instituto, la komuniko konstatas nur, ke li "ne plu 
laboras cxe IEI".

La 28-an de oktobro, tri semajnojn post la okazajxo, Libera Folio turnis 
sin al la estraro de IEI por ekscii kial la direktoro de la instituto 
forlasis sian postenon. Gxis nun venis nenia respondo. Informoj 
ricevitaj de Libera Folio el alia fonto sugestas, ke reprezentantoj de 
IEI subskribis juran sindevigon ne komuniki ion ajn pri la kauxzoj de la 
eksigo.

La eventuala jura sindevigo povus rilati al la fakto, ke la eksa 
direktoro de IEI konsentis forlasi antaux la 1-a de decembro sian 
logxejon, kiun li gxis tiam tre favore luis en la domo de IEI. Laux la 
nederlanda juro, forigo de luanto kontraux ties volo estas tre komplika 
kaj ofte tute ne ebla. Simile malfacila cetere estas maldungo de 
multjara laboranto sen reciproka interkonsento.

Libera Folio la 12-an de decembro skribis al pluraj aktivaj retposxtaj 
adresoj de Atilio Orellana Rojas por peti lin rakonti, kial li subite 
forlasis sian postenon kaj sian logxejon cxe IEI, kaj cxu lia foriro iel 
rilatas al la malkovro de monmanko en la kontoj de IEI. Neniu respondo 
alvenis gxis nun.

-----
Ndlr: La tutan artikolon vi povas legi cxe http://www.liberafolio.org/ - 
kie vi povas aldoni ankaux vian personan komenton...

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

========================================================================
   Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj, RET-INFO :  
http://www.eventoj.hu
========================================================================

Universitata Esperanto Kurso

Disponeblas ankoraŭ 2-3 lokoj en la koresponda supera kurso de Eo

Karaj Legantoj,

Ni ankoraŭ disponas pri 2-3 lokoj en la koresponda (aŭ ĉeesta) supera kurso de Eo. Ĝ'i okazos en unu el la mondfamaj universitatoj: Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando. Fine de la kurso oni ricevas saman universitatan 'Certyfikat', kiel tiuj, kiujn la universitato liveras pri aliaj lingvoj!
La kurso enhavas la (rapidan) mezan kaj superan nivelojn, do oni povas studi surbaze de bona elementa nivelo.
Kroma avantaĝo konsistas en tio, ke post la kurso oni ricevas atestilon tuj pri la supera nivelo de la lingvokono, sen neceso partopreni apartan meznivelan kurson.
Tiu, kiu tamen (pro ia kialo) ne sukcesos atingi la superan nivelon, povos facile akiri la meznivelan "Certyfikat".
Ni povas nur certigi, ke la lernado je supera nivelo ne estos malfacila dank' al multaj eksplikoj, la metodoj, facile komprenebla teoria bazo, ege alloga materialo ktp.

LA EBLECO ESTAS UNIKA, ĈAR NUN NE ESTAS PLANOJ PRI ESTONTA SIMILA, MALFERMA
POR ĈIUJ SUPERA KURSO DE ESPERANTO EN TIU UNIVERSITATO, nek - laŭ nia scio - en kiu ajn alia pola universitato.

La lastaj lokoj atendas, agu rapide!
Kompletan informon pri la kurso oni trovas en la portalo:http://www.esperanto-reto.org -> Studenta Scienca E-Rondo en Jagelona Universitato, aŭ rekte en:http://docs.google.com/Doc?id=dhp3sf5p_163fp2j3g&pli=1 - novaj anoncoj estas aldonataj de supre.
Ni estos dankaj al personoj, kiuj transdonos la informojn al konatoj kaj al aliaj esperantistoj, por kiuj tiu kurso povus esti utila.

Kore salutas vin
Maria Majerczak

Sociaj Aspektoj de Esperanto - Studenta Disertacio

BRAK jeszcze min. 69 wypełnionych ANKIET, by studentka, nieesperantystka, Beata Pietras mogła zrobić opracowanie o nas, esperantystach, jako społeczności, w ramach swojej pracy licencjackiej. W bardzo krótkim terminie musi złożyć gotową pracę i obronić ją.
31 osób wypełniło ankietę. Beata P. za naszym pośrednictwem bardzo im dziękuje!
Uprzejmie prosimy tych, którzy mogliby jeszcze wypełnić ankietę, O MOŻLIWIE NAJSZYBSZE zrobienie tego.
Ankieta jest łatwa, wypełniana jest po polsku, anonimowo. By mogła być użyta w badaniu, należy odpowiedzieć na wszystkie pytania.
Ankietę wypełnia się na stronie:
http://student.agh.edu.pl/intpiro
Poniżej przypominamy podstawowe informacje o wspomnianej pracy licencjackiej, rozesłane wcześniej przez Novaĵservo.
Maria Majerczak
---------- ---------- ---------- ---------- ----------
Diplomlaboraĵo pri la E-komunumo preparata en Pollando - helpopeto
De: Novaĵservo de Pola Sekcio de ILEI <http://mail.google.com/mail/h/12g0wfod5eh1i/?v=b&cs=wh&to=piotr.espm@gmail.com>Date: 12-04-2008 23:03
Studentino de sociologio en unu el la superaj lernejoj de Krakovo, Beata Pietras, neesperantistino, preparas diplomlaboraĵon pri la lingva-kultura komunumo de esperantistoj. Kiu povus helpi ŝin per sugestoj, materialo pri la tutmonda E-komunumo, siaj propraj koncize formulitaj pripensoj, spertoj, aŭ per tradukado?
La laboraĵo estas koncize priskribita en speciala 'ANONCEJO' por verkantoj de diplomlaboraĵoj pri E-rilataj temoj, en la portalo
http://www.esperanto-reto.org/
- bv. elekti la hejmpaĝon de la Studenta Scienca E-Rondo en Jagelona Universitato.
Por memstare esplori pri la temo la studentino uzas enketilon kun interesaj demandoj - http://student.agh.edu.pl/intpiro - Pro kelkaj kialoj la enketado limiĝas al polaj esperantistoj. Ni esperas, ke la laboraĵo estos informriĉa - ni intencas publikigi ĝin en la sama hejmpaĝo, kien poste aldoniĝos aliaj diplomlaboraĵoj pri E-temoj, defenditaj dum la lasta periodo en la krakova universitato.
Maria Majerczak

Gravaj E-eventoj en Pollando - Bjalistoko

Fonto: www.onet.pl el la tago: 14.04.2008
Startis la Projekto TV Esperanto
En Bjalistoko, la naskiĝloko de Ludwik Zamenhof, komenciĝis vendrede projekto de la interneta TV Esperanto. Ĝi estas intencanta reprezenti al la monda socio de la amantoj de la Internacia Lingvo la urbon, en kiu okazos la Universala Kongreso de Esperanto.
Programojn de la televido, TV Esperanto, oni povas spekti ĉe platformo de la interneta televido www.itvc.pl En la unua disaŭdigo, daŭrinta dek minutojn, oni povas vidi ekz. la solenaĵon de enmanigo al nepo de la kreinto de tiu ĉi lingvo, Krzysztof Zaleski - Zamenhof, de titolo de la honora bjalistokano kaj ankaŭ materialo pri la muzeo de automobiloj. Tuta disaŭdigo enhavas la komentarion en Esperanto.
Kiel diris al PAP (Pola Presa Agencio) la redaktoro de TV Esperanto, multjara aganto de la Esperanto organizaĵoj Stanisław Dobrowolski, la ĉefa tasko de la projekto estasinformado de la Esperantista Socio en la mondo pri la preparoj al la kongreso kiu okazos en Julio 2009, sed ankaŭ prezentado de Bjalistoko kaj la regiono.
La projekton financas aŭtoritatoj de la urbo Bjalistoko. Dobrowolski informis, ke en intervaloj de ĉiuj kelkaj semajnoj estos preparataj sekvonataj unuj la aliajn disaudigoj. "Ni kalkulas je la respondo de la Esperanto Socio" - li diris.
Li aldonis ke Esperantistoj en la mondo asocias al si la bildon pri Bjalistok kiel la urbo malnova kaj ne konas ties nuntempon, tial TV Esperanto, tian modernan Bjalistokon kaj ties enloĝantojn intencas montri
Kiom nombras la Esperanto socio en la mondo?, precize oni ne scias. Esperantistoj mem pritaksas, ke flue interkomunikiĝas en tiu ĉi lingvo kelkcent mil da personoj. Al la kongreso en Bjalistoko estas alvenonta 3-5 mil da personoj.
En tuta mondo estas kurante pli ol milo da lokoj portantaj nomon de Zamenhof aŭ la Esperanto nomon. Proponintoj de la ideo pri la Esperanto televido, TV Esperanto, diras ke ĝi estas kurante la sola en la mondo tia multmedia projekto.

Esperantyści uczcili rocznicę śmierci Zamenhofa
Aperigita je la: 14.04.2000*
-->

Esperantistoj honoris datrevenon de la morto de Zamenhof

Artikolo aperinta en pola portalo, www.onet.pl la 14-an de aprilo.

Bjalostokaj esperantistoj honoris 91-an datrevenon de la morto de Ludwik Zamenhof, kreinto de la lingvo Esperanto. Ĉe lia monumento en la urbocentro oni metis florojn.
Al preterpasantoj oni disdonadis florojn simbolantajn komunumon de la amantoj de Esperanto.

Meze de la 2009-a jaro - je la 150-a datreveno de lia naskiĝtago, Bjalistok, la naskiĝurbo de Zamenhof gastmastros la Mondan Esperanto Kongreson, al kiu alvenos kelkaj miloj de Esperantistoj. Daŭras preparoj por tiu ĉi aranĝo, ĝis tiu tempo estos malfermota i.a. la Muzeo de Esperanto.

Lunde, kunvenintaj ĉe la monumento de Zamenhof Esperantistoj honoris la datrevenon de lia morto per minuto de la silento kaj meto de floroj. Plej junaj simpatiantoj de la Internacia Lingvo deklamis poemojn kaj kantis unu kanton.

Enkadre de la celebrado, ĝis la vespero, oni preparis ankaŭ, i.a. malfermon de la ekspozicio pri la temo "Esperanto en la eŭropaj gazetoj", el kolekto de la japana esperantisto (donacita al la kreiĝanta muzeo) kaj prelogoj pri Esperanto en la amaskomunikaj medioj.

Ludwik Zamenhof (1859-1917) naskiĝis kaj pasigis sian infanaĝon en Bjalistoko. Tiam ĝi estis la urboo havinta 30 mil enloĝantojn., diferencigita kulture kaj naciece. Vivinte en tia medio juna Ludwik decidis krei fundamentojn de la internacia lingvo, kiu estis helponta elimini naciecajn kaj religiajn konfliktojn.

Post forveturi al Varsovio li eldonis, sub la pseŭdonimo "dro. Esperanto" manlibron de la internacia lingvo, kreita sur la fundamento de jam ekzistintaj. Li mortis en Varsovio en la jaro 1917, la 14-an de aprilo.

En la tuta mondo estas kurante pli ol mi da lokoj portantaj Zamenhofan nomon aŭ la nomon Esperanto. Kiom da Esperantistoj ekzistas oni precize ne scias. Oni pritaksas ke flue komunikiĝas en tiu ĉi lingvo kelkcent mil da homoj..

Ĵus estiĝis la Esperlando Babilejo

Ĵus antaŭ nelonge aperis la plej nova aldonaĵo al Esperlando, Ĝi estas la Esperlando Bailejo. Bonvolu alklaki la ligilon: http://www.network54.com/Chat/131237 por iri rekten al tiu ĉi bailejo kaj renkontiĝi kun aliaj. Ĉefaj temoj ĉe tiu babilejo0 estas intencitaj alternativoj de ĉiuj diversaj tipoj kaj specoj, speciale la alternativaj energioj, ktp. Oni tamen invitas ĉiujn aliajn temojn.