UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Oct 3, 2012

Pola ILEI Konferenco - "Noktoj por ĉio krom, dormi..."

Jen venas plua, plej nova, anonco de ĉi-jara ILEI Konferenco en Pollando. Ĝi aspektas kaj tre multpromese kaj egalskale interese se la "noktoj estus por ĉio, krom dormi..." kiel promesite en tiu ĉi suba mesaĝo. Bondezirojn de plena plenumiĝo de ĉi-promesoj al ĉiuj partoprenontoj:
Elektio
--------------------------------------------------

de: Aida Cizikaite

Saluton!

Bonvolu disvastigi - sendi al dissendolistoj, publikigi en retpaĝoj kaj gazetoj. Dankon!
***************************

Nokto taŭgas por ĉio, krom dormi......

Por konvinkiĝi oni nepre devas partopreni somerajn e-aranĝojn:
IJK - por gejunuloj aŭ
ILEI-konferencon - por ĉiuj generacioj, ĉar

ILEI-KONFERENCO ― AMBAŬ: AMUZO KAJ SCIENCO!

Kiajn noktojn ni promesas? - Neforgeseblajn!
Ĉiuvespere estas planata kultura, arta kaj distra programoj, sed kulmino de ĉio estos la antaŭ-UKan vesperon okazonta

Nokto de Lingvoj kaj Kulturoj,

ARANĜO, KIU ALIĜAS AL LA TRADICIO DE LA ŜATATAJ EN LA URBO „NOKTOJ de...“ , kiel „Nokto de Muzeoj“, „Nokto de Teatroj“ k.s.

Dum ĝi, krom tradiciaj
- prezentoj de niaj lingvoj kaj kulturoj
- lecionetoj de esperanto por publiko
ni ankaŭ proponas:
- filmon de R. Dobrzyński pri la LF en Ĉeboksaro (prezentos la reĝisoro mem!)
- prelegon La pola kulturo en la tempo de L.Zamenhof, (pretigas Jagelona Universitato)
- skribi vian nomon en diversaj alfabetoj
- skribi vian nomon en 25 lingvoj
- diplomon de "poligloto" kun indiko de nombro de partoprenitaj lingvoprezentoj
- konkursetojn pri kaj en diversaj lingvoj
kaj eĉ

koncerton de la fama kaj ŝatata kantisto JoMo
kun kantoj en 25 lingvoj
(Guinness-rekordo)!

Informoj pri la konferenco, ĝia programo, urbo, partoprenkondiĉoj en http://ilei.info/konferenco/2009/konferenco_2009.php Reta aliĝilo en http://ilei.info/konferenco/alighilo2009.php. Vi ĉiam estas bonvena skribi al: Małgosia J. Komarnicka margareta.ilei.pollando@gmail.com ― ĉefa loka organizanto, Radojica Petrović rade@ikso.net ― prezidanto de ILEI, Sjoerd Bosga sjoerd@esperanto.se ― kasisto de ILEI. Organizantoj

Al urbanoj kaj turistoj ni prezentos niajn lingvojn kaj kulturojn, pruvante, ke esperanto tre bone funkcias kiel lingvo-ponto, iomete instruos al ili esperanton sur la Malgranda Ĉefplaco, informos ilin pri la lingvo, prezentos surprizojn kaj amuzaĵojn.

Kiel parto de la Nokto sur la placo formiĝos iaspeca lingva foiro.

Venu kaj ĝuu - noktumu kun ni en
Krakovo, kun lingvoj, ILEI kaj JoMo!

Pliaj informoj pri la Nokto de Lingvoj kun JoMo - en Krakovo en
http://www.ilei.info/konferenco/Alvoko_Krakovo_6.pdf

Informoj pri la konferenco, ĝia programo, urbo, partoprenkondiĉoj en http://ilei.info/konferenco/2009/konferenco_2009.php Reta aliĝilo en http://ilei.info/konferenco/alighilo2009.php. Vi ĉiam estas bonvena skribi al: Małgosia J. Komarnicka margareta.ilei.pollando@gmail.com ― ĉefa loka organizanto, Radojica Petrović rade@ikso.net ― prezidanto de ILEI, Sjoerd Bosga sjoerd@esperanto.se ― kasisto de ILEI. Organizantoj
--------------------------------------------------------------

ILEI Konferenco en Krakovo jam tre baldaŭ

Mi ĵus ricevis ĉi tiun novaĵon, do mi tuj publikigas ĝin. Baldaŭ venos ankoraŭ alia, interesega, novaĵo. Sed pri tio ĉi iom poste, kiam la ĝusta tempo venos. La aferoj kuras tre bone tie...
Zbigniew
****************************
Saluton! Bonvolu disvastigi - sendi al dissendolistoj, publikigi en retpaĝoj kaj gazetoj. Dankon!
*****************************
Vi jam konas la sloganon: ILEI-KONFERENCO ― AMBAU: AMUZO KAJ SCIENCO! La Krakova konferenco pli ol konfimos tion! Pli detale pri amuza parto de la konferenco, ric'a kultura kaj distra vespera programo, pri famaj artistoj kiuj koncertos por la konferencanoj, pri kutimaj kaj novaj programeroj, pri tio, pri kio vi ja dum kelkaj jaroj revas kaj ec' pri tio, kion vi ne permesas al vi mem imagi - pri c'io tio kaj io plia por konvinkig'i, ke ne partopreni la konferencon signifas perdi unu someron de via vivo legu en http://ilei.pl/images/news/alvoko10.jpg kaj en www.ilei.pl ............................ Atentigo: Fino de la dua alig'periodo Antaŭ la 31a de majo ankoraŭ malplikoste! Ekde la 1a de junio plialtig'as alig'kotizo, c'ar la 31a de majo estas la lasta tago de la dua alig'periodo. Alig'u tuj - pagu malpli! Rapidu aliĝi antaŭ la 31a de majo!........................... Atentigo: En la komunikilo pri la 9-a Alvoko enshtelighis eraro en la nomo de orkestro kiu koncertos dum la konferenco. La korekta nomo de la muzikgrupo estas Espo Despo. Se vi jam forsendis la informilon kun la eraro al triaj personoj, bonvolu urgxe informi eventualajn ricevintojn pri la eraro, sendante tiun chi korekton. Se vi jam publikigis la informilon, bonvolu korekti la eraron, kaj republikigi. Organizantoj bedauras eraron.Dankon pro kompreno kaj kunlaboro. Informoj pri la konferenco, g'ia programo, urbo, partoprenkondic'oj en http://ilei.info/konferenco/2009/konferenco_2009.php Reta alig'ilo en http://ilei.info/konferenco/alighilo2009.php Vi c'iam estas bonvena skribi al: Małgosia J. Komarnicka margareta.ilei.pollando@gmail.com ― c'efa loka organizanto, Radojica Petrović radojica.petrovic.rs@gmail.com ― prezidanto de ILEI, Sjoerd Bosga sjoerd@esperanto.se ― kasisto de ILEI. Organizantoj

Jam malpli ol nur 1 monato al ILEI Konferenco!

Magdalena Tatara to ilei-komitatanoj.
1:14 AM (17 hours ago).

****************************
Saluton!

Bonvolu disvastigi - sendi al dissendolistoj, publikigi en retpaĝoj kaj gazetoj.
Dankon!
*****************************

INTERNACIAJ EKZAMENOJ DE ILEI/UEA DUM LA 42-a ILEI-KONFERENCO

Restas ankoraŭ malpli ol unu monato ĝis la komenco de la 42a ILEI-Konferenco en Krakowo, do tio estas la lasta momento por tiuj, kiuj ankoraŭ ne havas precizan planon por la venonta monato, sed volus utile pasigi la tempon. Dum la konferenco okazos la ekzamenoj de ILEI / UEA, en kiuj vi povas partopreni aŭ simple utiligi vian alvenon al Krakovo por valoraj lingvaj konsultoj kun famaj E-instruistoj dum la konferenco. La jena alvoko enhavas detalojn pri la ekzamenoj.

http://www.ilei.info/konferenco/alvoko_Krakovo_11.jpg kaj en www.ilei.pl

Venu kaj ĝuu ankaŭ la etoson de neripetebla ĉarmo de Krakovo.

http://www.ilei.pl/KRAKOVO%20MAGIA.pps
ILEI-KONFERENCO ― AMBAŬ: AMUZO KAJ SCIENCO!

Informoj pri la konferenco, ĝia programo, urbo, partoprenkondiĉoj en http://ilei.info/konferenco/2009/konferenco_2009.php Reta alig'ilo en http://ilei.info/konferenco/aliĝilo2009.php Vi ĉam estas bonvena skribi al: Małgosia J. Komarnicka, margareta.ilei.pollando@gmail.com ― ĉefa loka organizanto, Radojica Petrović radojica.petrovic.rs@gmail.com ― prezidanto de ILEI, Sjoerd Bosga sjoerd@esperanto.se ― kasisto de ILEI.

Organizantoj

ILEI Konferenco jam preskaŭ komencas!

Alsendita per: Magdalena Tatara

Fwd: ILEI-konferenco - ambau: amuzo kaj scienco! - Program0.

---------- Forwarded message ----------

From: Aida Cizikaite <aiduze@gmail.com>
Date: 2009/7/15
Subject: ILEI-konferenco - ambau: amuzo kaj scienco! - Programo

***************************
Saluton!

Bonvolu disvastigi - sendi al dissendolistoj, publikigi en retpaĝoj kaj gazetoj.

Dankon!


**************************************
En la plej granda e-aranĝo UK partoprenas kelkmil da homoj kaj okazas pli ol 100 programeroj.
En EEU ĉijare partoprenis ĉirkau 400 homoj kaj okazis ĉirkau 100 programeroj.
Sekve, 1 programero por 4 aŭ eĉ 20-30 homoj....
En ILEI konferenco ĉijare okazos minimume 103 programeroj (kelkaj el ili konsistos el kelkaj partoj, unu el ili el 17).
Nur en ILEI konferencoj partoprenantoj povas senti sin tiom prozorgataj, kie okazas almenaŭ po 1 programero por ĉiu partoprenanto.
VENU KAJ KONTROLU!
Prelegoj
Seminarioj
Diskutrondoj
Ekzamenoj
Metiejoj
Ekskursoj
Ekspozicio
Skajpkonferenco
Simpozio
Renkontiĝo de universitataj instruistoj
AIS sesio
Lingva Festivalo
Komuna kantado
Koncertoj
Danclecionoj
Amikaj rondoj/distraj programoj
Aligatorejo
Koncertoj
Simpozio
k. t. p.

ILEI-KONFERENCO ― AMBAŬ: AMUZO KAJ SCIENCO!
Por konvinkiĝi, ke ni estas fidelaj al nia slogano, bonvolu mem vidi la programon.
Informoj pri la konferenco, ĝia programo, urbo, partoprenkondĉoj en http://www.ilei.info/agado/Krakovo.php
Reta aliĝilo en http://ilei.info/konferenco/alighilo2009.php Vi ĉiam estas bonvena skribi al: Malgosia J. Komarnicka margareta.ilei.pollando@gmail.com ― ĉefa loka organizanto, Radojica Petroviĉ radojica.petrovic.rs@gmail.com ― prezidanto de ILEI, Sjoerd Bosga sjoerd@esperanto.se ― kasisto de ILEI.

Organizantoj

ILEI Konfereco en Pollando-Krakovo Komenciĝas

Alsendita per: Małgorzata J. Komarnicka
Gazetara komuniko: por tuja uzo
ILEI jubileas en krakova konferenco
Disvolviĝas la 42a Konferenco de ILEI – la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj – en la renoma sud-pola urbo Krakovo. En ĉi tiu parto de la mondo la konateco de Esperanto en la ĝenerala publiko estas relative alta. Tion atestas fragmento el la saluta alparolo de prof. d-ro habil. inĝ. Wlodzimierz Roszczynialski, la rektoro de la Supera Lernejo de Direktado kaj Bankismo, kiu liveris al ILEI la konferencejon. Post mallonga prezento de la lernejo, li aldonis (esperante): „Kun ĝojo kaj plezuro mi bonvenigas la partoprenantojn de la Esperanto-
Konferenco, kun ĝojo des pli granda - ĉar en la jaro 1963, kiel junulo, mi partoprenis Internacian Esperanto-Kongereson en Gyula (Hungario). Tiu ununura, bedaŭrinde, kontakto kun tiu lingvo lernigis al mi grandan respekton kaj admiron por Vi, kiuj en universala mondo, trovas ĝojon pro renkontiĝoj en spirito de Zamenhof.”
Alvenis plie salutmesaĝo de la Alta Protektanto de la konferenco, s-rino Katarzyna Hall, la ministro de la Nacia Klerigado de Pollando, kiu interalie skribis: „Esperanto estas la plej disvastiĝinta projekto de internacia lingo, kaj tial via pedagogia klopodo koncentrita sur edukadon por Esperanto kaj edukadon per Esperanto estas ege grava. Esperanto estas lingvo kies celo estas faciligi komunikadon inter homoj de diversaj kulturoj kaj nacioj, pro tio grandegas la rolo de esperantistaj instruistoj en la akcelado de toleremo kaj respekto.”
Precize tiu ideo kernas en la ĉi-jara konferenca temo: ‘La pedagogio de Esperanto antaǔ la defioj de interkultura komunikado’. La prelego de la prezidanto de ILEI, s-ro Radojica Petrovic, tuŝis kaj profundigis tiun temaron, ligante ĝin kun la sesdekjariĝo de la ligo, fondita en 1949. Interalie li diris: „Niaj konferencoj estas ne nur loko kie renkontiĝas esperantistaj pedagogoj por interŝanĝi siajn fakajn spertojn kaj ideojn, sed ankaǔ malfermita pordo tra kiu ĉiam pli fluas kunlabora interŝanĝo inter la kulturo de Esperanto kaj aliaj kulturoj el kaj inter kiuj ĝi kreiĝis kaj daǔropove evoluas. Ĝuste tiu interkultura malfermiĝo de Esperantujo kaj rekonsidero de stereotipaj perceptoj pri Esperantujo kiel laǔaksioma interkulturaĵo apartenas al la akutaj defioj antaǔ la pedagogio de Esperanto.”
La krakova televido filmis parton de la malfermo kaj sekva faka prelego; ĵurnalista raportisto venos en sekvaj tagoj.
Parte pro la liga jubileo, la faka programo de la konferenco estas eksterkutime riĉa, ofte kun tri prelegoj aǔ sesioj samtempe. Aparta fenomeno estis uzo de skajpo por realigi du prelegojn kun posta diskuto flanke de nepartoprenantaj fakuloj el Nederlando kaj Slovakio. La ekskursa programo simile buntas, kun celoj i. a. Krakovo, Zakopane, salminejo Wieliczka kaj Oświęcim (Auschwitz).
Kadre de la konferenco okazos ĵaǔde simpozio, kunorganizita de ILEI kaj kvin polaj universitatoj kaj altlernejoj. Programaro de AIS enkadriĝas en la konferenco. Dum la komitatkunsidoj de ILEI merkrede, okazos elekto de nova liga estraro. La konferenco havas pli ol sepdek kvin partoprenantojn el trideko da landoj.
Pliaj informoj:
margareta.ilei.pollando@gmail.com

**********************************************

Trejna E-Instruista Kurso en Pola Universitato

Trejna kurso por E-instruistoj en Poznan, Pollando
--------------------------------------------------

Universitato Adam Mickiewicz en Poznań kaj ILEI invitas al dusemestra
kurso pri E-instruado, kiu disponigas la bazajn konojn necesajn por
instruado de Esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko.

Limdato por aligxoj: la 31-a de auxgusto!

Perfektigu viajn pedagogiajn kaj metodikajn sciojn kun spertaj
instruistoj kaj kolegoj!
Akiru informojn pri novaj teknikoj kaj iloj por pli efike kaj moderne
instrui nian lingvon!

Partoprenu trejnadon pri Esperanto-instruado dum dufoje unu semajno en
la universitato de Poznań. Krom la metodika trejnado vi havos eblon
ricevi sperton ankaux pri Esperantaj kulturo, literaturo, lingvistiko
kaj partopreni kulturan arangxon.
                    
La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka intensa semajna
sesio (la 1-a  okazos en septembro de 2009, la 2-a en februaro de 2010)
kaj intertempan hejman laboradon, retan konsultadon kun la kursgvidantoj
kaj pretigon de laborajxo pri metodika temo, kies prezento kun la fina
ekzameno okazos en  septembro 2010. Kursfinintoj ricevos diplomon de
ILEI pri instruista trejnado.

Kondicxoj: bona lingvoscio (min. B2, atestilo pri Esperanto-ekzameno
estas bonvena) kaj baza kono de Esperanta
kulturo, krome finita  mezgrada lernado (tipo de abiturienta ekzameno).

Partoprenkotizo: por A-landanoj: 360 EUR, por B-landanoj 130 EUR por unu
semestro.

Informo kaj aligxo: interlin@amu.edu.pl

---------------

EL LA PROGRAMO

Lingvopedagogio  (Katalin Kováts, Maria Majerczak, Zsófia Kóródy, Ilona
Koutny):
- Bazaj faktoroj de lingvopedagogio (instrumetodoj, instrupocezo,
evoluigo de kapabloj, taksado, lingva
interfero, ktp.)
- Esperanta metodiko (instruado  de elparolo, gramatiko, vortoprovizo
kaj kulturo, planado de lecionoj kaj kursoj, ktp.)
- Instruhelpiloj (de instruista kofro tra eldonajoj, filmoj gxis
retkursoj)
- Esperanta kulturo  (Tomasz Chmielik, István Ertl, Aleksander
Korjxenkov, Ilona Koutny)
- Plej gravaj eventoj de la historio de Esperanto
- Cxefaj periodoj de E-literaturo
- Tiklaj punktoj de E-gramatiko
- Lingva trejnado (per testoj)
- Donaco: partopreno en la aktualaj kursoj de la Interlingvistikaj
Studoj

Informoj kaj aligxo: interlin@amu.edu.pl

laux [esper-inform] kaj [edukado.net]

-----
fonto: Ret-Info
      http://www.eventoj.hu

Sep 17, 2012

Bravojn Klaus!

Bravojn al tiu ĉi grandvalora, samslava ĉeha patrioto. Mi nur arde deizras, ke almenaŭ la samon, se ne eĉ pli, faru Polaj politikistoj, almenaŭ iuj el tiuj ĉi kiuj ankoraŭ ne tute perfidis sian Patrujon, Pollandon.
Fonto: http://europacivitano.wordpress.com/2012/09/15/klaus-rifuzas-la-planon-de-la-europa-federacio/#more-1381

Klaus rifuzas la planon de la Eŭropa Federacio

Vaclav Klaus ĉeĥa ŝtatestro: “Mi kategorie rifuzas ĉi tiun planon de Barroso.”
Vaclav Klaus ĉeĥa ŝtatestro rifuzas la planon de la Eŭropa Federacio, kiun Jose Manuel Barroso la prezidanto de la Eŭropa Komisiono skizis en sia merkreda parolado en la Eŭropa Parlamento.
“Mi kategorie rifuzas ĉi tiun planon de Barroso. La ununura afero, kiun mi opinias pozitiva estas tio, ke unuan fojon li konfesis aperte, ke kio estas la vera celo de tiuj, kiuj proponas pli profundan eŭropan integriĝon.” -diris Klaus en tiu ĉi intervjuo, kiun komunikis ĵaŭde la ĉeĥa novaĵportalo Novinky.
Klaŭs asertis: “Ĝis nun ĉi tiun Barroso kaj la simile pensantoj sekretis antaŭ la eŭropa publiko. Ni (Ĉeĥio) en 2004 aliĝis al la Eŭropa Unio kaj ne al ia Federacio, en kiu ni fariĝos sen-peza provinco.”-aldonis la ĉeĥa politikisto, kiu estas konata kontraŭanto de la pli profunda eŭropa integriĝo.
Jose Manuel Barroso:” La Eŭropan Union ni devas transformi al federacio de naciaj ŝtatoj.”
Al tiu ĉi demando, ke ĉu Ĉeĥio devus aliĝi al eventuala federacio kaj tio kiom danĝerigus la suverenecon de la lando, Klaus eksplikis: “Ni certe ne devus aliĝi al tio. Male, ni devas pripensi, ke kiel ni renovigu nian ŝtatecon kaj suverenecon. Tiu afero en iaspeca federacio estas neebla. La opini-sondadoj montras tion, ke la signifa parto de la loĝantaro apogus la disiĝon de la Eŭropa Unio, sed la tiaj homoj, kiel Barroso, tiun ne volas ekaŭdi.”
Barroso en sia merkreda parolado en Strasburgo emfazis, ke Eŭropo bezonas novan direkton kaj ke ne per la rimedoj de la estinteco devas solvi la problemojn de la estonteco.