UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Apr 10, 2012

Skoltismo - Travivismo – Preparismo

Fare de: Zbigniew Wybraniec

Akvo-vaporigaj Fridujoj (Malvarigiloj).

Ekzistas ankoraŭ multaj landoj en la mondo kiuj bezonas helpon pri sia ekonomia evoluado, eĉ spite de la kurantatempa, alta teĥnologia evoluo de la mondo en la ĝenerala senco. Tiu ĉi artikolo celas helpi ĝuste tiujn ĉi en la disvolviĝantaj mondopartoj. Mi kredas ke uzado de la Internacia Lingvo por tiu ĉi celo estas multe pli praktika kaj utila, ol la senĉesaj apelacioj kaj alvokoj.Ĉe la fino de ĉi tiu artikolo, la leganto trovos areson de la organizo kiu delonge okupiĝas pri tia praktika helpado, la Praktika Akcio, “Praktical Action”. Ĉe la Universala Vivo Ligo, kaj la Universala Vivo eklezio ni celas – inter aliaj – ankaŭ praktikan aplikadon de la Internacia Lingvo – Esperanto por faciligado de la vivo de siaj membroj, kaj aliaj kiuj povas uzi tiun ĉi lingvon.La Universala Vivo Ligo estas idee ligita kun la Universala Vivo Eklezio, ili ambaŭ fojfoje ankaŭ uzas la samajn blazonojn, ktp. Fundamente tamen, la UVL kaj la UVE diferencas unu de la alia pro pluraj siaj aspektoj. Jen estas la fundamentaj du el inter ili:
  1. UVE estas organizo religia, estante eklezio. ĝi estas ankaŭ registrita kiel la Eklezio.
  2. UVL estas kultura kaj socia organizo laika (sekulara). UVL do estas la movado ne-religia (do sekulara), ĝi kunlaboras kun la UVE en ĉiuj tiuj ĉi kazoj kiam la organizataj eventoj de ne havas iun religian, eklezian karakteron.
Mallonge resumante: La Universala Vivo Ligo kaj la Universala Vivo Eklezio estas parto de unu movado kun du bazaj organizoj en sia strukturo. Ĝi inkludas kaj sekularajn ĝeneral-movadajn elementojn, kaj religiajn elementojn kun eklezia karaktero por ĉiuj tiuj ĉi kiuj sentas la bezonon por pli spiritaj, pli ekleziaj en sia karaktero eventoj kaj okazaĵoj, krom kutima socia kaj kultura agado.

Sed jen, ek al la praktika laboro kaj iom da praktike aplikeblaj materialoj por ĉiuj tiuj ĉi kiuj aliĝis al nia movado por gajni iujn praktikajn spertojn kaj helpon, per uzao de Esperanto.

Ĉi tiun fojon mi volas paroli pri konservado de la manĝ-produktoj kaj diversaj plantodevenaj nutraĵoj en tropika klimato per uzado de la primitivaj sed efektivaj akvo-elvarporaj malvarmigiloj.
Sube vi vidas la unuan desegnon de unu el inter multaj formoj de tiaj fridujoj, ĝis nun uzataj per malriĉaj homoj en la sub-evoluintaj, disvolviĝantaj, landoj (iam nomataj landoj de la “tria mondo”), speciale tiuj kun la tropikaj kaj dezertecaj klimatoj. Tio ĉi estas ankaŭ bona scii por ĉiuj kiujn interesas la travivismo, la skoltismo, la preparismo, kaj similaj parencaj movadoj, kaj volus lerni kiel travivi en malfacilaj vivkondiĉoj, kiem mankas elektro, gaso, ks.
Tiuj ĉi desegnoj devenas el la eldonaĵo de la organizo Praktika Akcio “Practical Action”, kiu celas helpi homoj vivantajn en la landoj de la tn. Tria Mondo, kie ili ankoraŭ ne havas elektraon aŭ gason por povi uzi la glaciŝrankonjn, ks. Aplikaĵojn de la ĉiutaga vivo
Dezajnoskizo de la Janata tipo de malvarmigilo.
 

La simplaj malvarmigilo-dezajnoj kiuj estas prezentitaj en tiu ĉi artikolo estas uzeblaj ĉie en la varmega, varma kaj modera klimatzonoj, kie la elektro, kaj kutima glaciŝranko ne estas atingebla sed oni devas zorgi pri tenado de sia manĝaĵo laŭeble freŝa. Mi esperas ke niaj Afrikaj, Aziaj kaj Sudamerikaj legantoj kiuj scias esperanton povos uzi tiujn ĉi materialojn en siaj vivoj sukcese kaj kun bonaj rezultoj. Tiel, Esperanto estus ankaŭ vere praktika ilo de komunikado, pli praktika ol nur esti iu formo de sole socia komunikado, la bailado sen iuj veraj praktikaj aplikoj en la ĉiutaga vivo.
La malsupre videbla lignokarba malvarmigilo estas tre facile farebla el la ligno kaj latiso (reto) el metalo, plasto, aŭ iu alia materialo, eĉ iu ligna fibro el bambuo, seka gras-fibro, ks.
Ĉar neniuj detrue altaj aŭ malataj temperaturoj, nek korodaj materialoj estas envolvitaj en tiu ĉi dezajno, tiu ĉi fridujo estas facile farebla, povas esti uzata dum tre longa tempo, estas facile riparebla, kaj se bezone facile rekonstruebla. Ĝi estas facila por fari per iu ajn persono eĉ kun tre averaĝaj kapablecoj. Mi jam vidis tiun ĉi fridujon prezentitan en malnova eldono de la Aŭstralia travivista libro “The Australian Bushkraft” (plej proksime tradukebla: La Aŭstralia Veprejvivo), kie ĝi estas priskribita kiel la veprej-fridujo pasintatempe populara en Aŭstralio en preskaŭ ĉiuj, Aŭstraliaj Veprejdomiciloj “Homesteads”, dum la tempoj kiam la elektro ankoraŭ estis ne atingebla, kaj homoj devis vivi sen ties bonfaraj influoj kaj helpo.

 La ĝenerala dezajnoskizo de la lignokarba malvarmiga ŝranko.
Mi mem vidis ĝin ankaŭ en la ĉiutaga uzo en Coober Pedy, kiam mi vivis kaj laboris tie. Ĝi estas la mezgranda (por la centraŭstraliaj kondiĉoj) opalminista urbeto en la Centra Sud-Aŭstralio, kun la tipe dezerta klimato, kie pluraj ministoj por longa tempo ne havis eblecon uzi elektron por longa tempo. Pluraj vivantaj pli for de la urbeto mem, eĉ ĝis nun trovas elektron esti la lukso, kun ekstreme altaj brulaĵkostoj, por uzi la elektro-generilojn. Ĉie tie tiutipa malvarmigilo estas io treege bonvena, utilega kaj bezona eĉ ĝis nun.
Universala Vivo Ligo, estas ĉiam koncernita pri la sekureco kaj bonfarto de siaj samsekvantoj, kiel vi certe trovos tion trarigarante niajn retejojn kaj blogojn en ĉiuj tri uzataj lingvoj. Sekve oni eldonas ĉe UVL diversajn materialojn kiuj estas destinitaj helpi travivi, kaj kontinui la vivon, en laŭeble bonaj sano-kondiĉoj en la vivsituacioj eĉ tre ekstremaj.
Tio postulas almenaŭ bazanjn sciojn kiel travivi en la ekstremaj vivkondiĉoj – kiel ekz. naturaj aŭ homfaritaj katastrofoj, la konsekvenco de iu milito, aŭ iuj ajn aliaj danĝeraj, malfacilaj situacioj.

Plimulto da materialoj publikataj estas kutime la kompilaĵoj kaj/aŭ tradukaĵoj de diversaj artikoloj kutime publikataj en la blogo de UVL “La Praktiko” en la portalo Esperlando kaj en aliaj elektronikaj publikaĵoj kaj eldonaĵoj, kaj de UVL kaj de Esperlando. Mi publikigas ĉi tie materialojn el diversaj fontoj trovitaj kaj tradukitaj esperanten, dum esplorado ĉe la Interreto, bibliotentoj, librejoj, librovendejoj, kaj ĉiuj atingeblaj fontoj de scio, informo kaj edukado atingebla senpage al ĉiuj en la Angla, Pola kaj Esperanto lingvoj.
Baldaŭ mi intencas eldoni ĉion ankaŭ libroforme, pri kio mi jam laboras de ioma tempo, sed intertempe, jam nun ĉiu povas havi iom da tiuj materialoj, senpage. Se vi volus havi la broŝuron, “Akvo kiel Brulaĵo” senpage, en la pdf, formato, vi trovos ĝin en la sekcio “Elŝutoj”. Tamen, por uzi la sekcion “Elŝutoj”, oni devas aliĝi kaj post tio skribi al la Administranjto petante la specialan aliran pasvorton al tiu sekcio, kiu estas la sama por ĉiuj ties uzantoj. Tio ĉi estas la sekcio privata, kaj destinita nur por la membroj kiuj petis ties uzeblecon.

 Alternativaj malvarmigiloj por freŝteni la nutraĵojn en Sudano

 En Suano, la Praktika Akcio “Practical Action” kaj Woman's Association for Erthenware Manufacturing ekspeimentas kun la dezajno por konservado dde nutraĵoj farita per Sr-o Mohammed Bah Baba. La celo de la eksperimentao estis malkovri kiel efektiva kaj ekonomia estas la “Zeer” sistema nutraĵ-konservado pri la konservado de la manĝaĵoj en la vera vivo. La nomo “zeer” estas la Araba vorto por la grandaj potoj tiucele uzataj. La rezultoj estas prezentitaj en la sube sekvanta listo-tabulo.
Kiel la rezulto de la testoj, la organizo “Woman's Association for Earthenware Manufacturing” komencis produkti kaj merkatigi la potojn speciale por la konservado de la nutraĵoj.

 
La Bambua malvarmigilo.

La bazo de la malvarmigilo estas farita el la grande-diametra pleto kiu enhavas la akvon. Brikoj estas metitaj en tiun ĉi pleton, kaj la malfermita teksita cilindro el bambua aŭ alia simila materialo estas metita sur la supron de la brikoj. Grajnosaka ŝtofo (engl: hessian) estas ĉirkaŭvolvita ĉirkaŭ la bambua framo, certiĝante ke la ŝtofo estas enmergita en la akvon por allasi la akvon esti altirita supren, laŭlonge de la cilindra vando. La nutraĵo estas tenata en tiu ĉi cilindro, kun la kovrilo metita sur ties supron.

La Almira malvarmigilo-tipo. 

La Almira, estas iom pli kompleksa dezajno, kiu havas la lignan framon kovritan per la ŝtofo. Tie troviĝas ankaŭ la akvopleto, ĉe la bazo, kaj ĉe la supro de la framo en kiun la ŝtofo enmergiĝas, tiel tenante ĝin malseka. La hinĝita pordo kaj internaj benkoj allasas la facilan atingeblecon de la storitaj (konservitaj) nutraĵoj.


Mar 18, 2012

Cirkulero de la nova AIS-prezidanto

Cirkulero de la nova AIS-prezidanto OProf. Hans Michael Maitzen

 Estimataj, karaj samakademianoj,

 jam ekde la komenco de la jaro AIS havas novan senaton, elektitan dum nia studad-sesio SUS-32 en Sibiu-Hermannstadt (RO). Ĝi gvidos la akademion ĝis la fino de la jaro 2015. La novaj, parte ankaŭ malnovaj senatanoj estas la profesoroj Fössmeier, Poláková, Quednau, Wickström kaj mi kiel prezidanto. SUS-32 okazis en ejoj de Universitato Lucian Blaga de Sibiu (ULBS) kaj estis pruvo pri nia funkcianta kunlaboro kun tiu institucio, kie elstare reprezentas nin EProf. Dr. Sara Konnerth.

Iom ŝanĝita programskemo favoris partoprenantojn, kiu povis veni nur por kelkaj tagoj, ĉar la kursoj estis kompaktigitaj al po du tagoj de po kvar lecionoj (2×4 anstataŭ 4×2). Okazis kvin kursoj kaj deko da prelegoj, ĉiuj en ILo. Por unu kurso ULBS disponigis komputilĉambron por praktikaj ekzercoj.

La nuna AIS-estraro devas zorgi pri la aktuala AIS-agado, sed ĝi devas ankaŭ provizi koncepton por la estonta strukturo de AIS, kaj de la vidpunkto rilate la gvidantaron kaj rilate la celaron de tiu unika scienca institucio. Mi persone ne dubas, ke la sciencistaro tutmonda, kiu havas aktivan rilaton al la Internacia Lingvo Esperanto, partoprenos en la plua evoluigo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (San Marino). OProf. Hans Michael Maitzen, Prezidanto de AIS, Vieno, 2012-02-28

Por legi la tutan teskton ==> http://www.ais-sanmarino.org/pr/cirkuler/12feb.pdf
 
fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu

Mar 12, 2012

Nia TAMEN Novaĵletero

Per: Z. Wybraniec
Mi komencis eldoni la novaĵleteron TAMEN kiu estos ĉefe alternativa pri siaj temoj kaj tre ,ofte pri la alternativaj energioj kaj similaj aferoj. La unua tamen estas pri la parto de mia vojaĝo al Norda teritorio, antaŭ kvar jaroj, kaj iomtempa haltiĝo ĉe, Devil's Marbles - en la loka aborigena lingvo, Karlu Karlu- kaj ties neforgesebla etoso por ĉiam enfosiĝis en mia memoro... Mi inkludis tie ankaŭ bildon de unu el inter ties plej interesaj monumentaj ŝtonegoj. Bonvolu aboni tiun ĉi nian tue novan novaĵleteron ĉe nia nur esperantlingva versio de la retejo Universala Vivo Ligo, ĉe la adreso: http://esperlando.net/praktiko, por povi legi pli. Mi planas eldoni ĝin regule ĉiumonate, kaj evidente, tre ĝojos se mi povos ricevi ankaŭ iom da interesaj materialoj por ilin ankaŭ tie publikigi. Pli ol unu kapo redaktanta ĉiun ajn novaĵleteron faras ĝin ja ĉiam pli riĉa kaj forme kaj enhave, ĉu ne?

Mar 7, 2012

Plinovigoj

Mi ĵus aldonis iom da plinovigoj al La Praktiko.

De nun estas uzebla ankaŭ aparta paĝo kun la "elŝutoj" de diversaj interesaj programoj kaj eldonaĵoj en la Internacia Lingvo. Por la komenco estas nur kelkaj, sed mi esperas ke laŭlonge de la ricevataj materialoj mi povos aldoni multe pli. Kun ĉiuj interesaj materialoj por kundividi ilin kun aliaj bonvolu kontakti min ĉe la adreso: webmaster@esperlando.zzn.com
Zbysz Holasa

Mar 2, 2012

La "Nunonia" eĉ ne proksima al la "Ĝangalo"

Per: Zbigniew Wybraniec:

La Nunonia.

La eks-proprietulo de la iam bona sed ja malbonŝance malbonfamiĝinta esperantlingva portalo "Gxangalo.com" denove aperis, tiun ĉi fojon kun la ideo multe pli simpla kaj ne rezignanta el la "grandiozaj" planoj. Ĉi tiun lia nova retejo (blogo) estas nomita "Nunonia". Kial ne Ĝangalo.org, se tiu ĉi sub la adreso ".com" estas vendita? Estas pluraj aliaj similaj demandoj kaj pensoj alvenantaj post vidi tiun ĉi blogon kaj legi la artikolon de iam proprietulo de la Ĝangalo. Tre klaras en ĉio ĉi tio seriozaj mankoj organizaj, lertecaj, kapablecaj, ktp, ks.

Nu. Se temas pri la Ĝangalo, (la ne plu funkcianta iama: www.ĝangalo.com) S-ro Flavio Rebelo, kiu ĝin "kreis" kaj proprietis antaŭe ial sukcesis fari ĝin simila al la bonkvalita portalo, kaj ĝi ja estis farita bone, kun bonaj prospektoj por la sekvonteco. Sed ĉio tio ĉi ja kondiĉe ke la proprietulo scius mem pli pri tio kion li volis fari, kaj krom tio, ŝarĝus por membri al ĝi malpli ol li tion faris.

Tute klare, post la aspekto de la nuna "portalo", eĉ se li plu volas rekonstrui kion li iam havis, mi kredas ke tio ĉi ne eblas al S-ro Flavio Rebelo . Estas tre verŝajna ke li tute eĉ ne havas ideon el la teknika vidpunkto kion fari, eĉ se uzante nun nur simplan platformon. Mi havas impreson ke li ne tre bone scias kiel uzi la nun ekzistantajn platformojn por fari ion pli kompleksan, pli aspektan kiel la portalo kiun li antaŭe havis kiel proprietulo, sed plej verŝajne neniam sciis mem kiel ĝin prizorgi kaj uzi el la teknika vidpunkto.

Mi vidis tiun ĉi novan retejon, kaj mi tute ne estas impresita pri la tradukoj de la "novaĵoj, el ĉiutagaj ĵurnaloj, kun la novaĵoj kiujn plimulto da homoj eĉ ne klopodas legi en siaj propraj lingvoj, do malpli eĉ en Esperanto.

Do, la novaĵoj kiuj jam ne plu estas la novaĵoj forfalas tute nature el la kategorio pri kiu mi estus iel ajn iteresita legi kaj , estas ja kredeble, la samon pensos plimulto da aliaj potencialaj legantoj. Estas tre klare ke sola volo de la aŭtoro estas doni al la legantoj maksimuman malmulton kontraŭ maksimuma multo el ili elĉerpebla. Kiel antaŭe. Ĉu li bonsuksos? La tempo tion montros...

Jen. S-ro. Flavio Rebelo devus konscii tion ĉi ke oni povas trompi siajn subtenantojn nur unu fojon. La dua jam neniam plu sukcesos, kaj tio ĉi speciale validas en la Esperanto movado, kiel preskaŭ ĉiuj konas preskaŭ ĉiujn aliajn kiuj almenaŭ iom aktivas ie ajn en la mondo. Se li iluziiĝas ke en la etoso de la nuna movado, jam sufiĉe alte kompleksiĝinta rilate al la Interreto kaj la ttt, li povas mongajni, li eraras multe pli ol nur iom. Tio ĉi ne plu eblas.

Ekzistas tro da retejoj kaj portaloj en Esperanto kiuj jam delonge kompeticias inter si reciproke, kaj pri la kvalito kaj pri la enhavo kaj pri la nombro da legantoj.

Kaj... Ili ĉiuj estas senpagaj, kaj ili havas altan gradon da komplekseco kaj aktiva kunlaborebleco, ne nur legado de iuj malnovaj "novaĵoj".

Ŝajne. S-ro Flavio falis surteren ie el la luno, aŭ el iu alia kosma loko.

Eĉ tre simpla retejo farita sur la platformo de WordPress, kaj funkciebla en tre multaj lingvoj, inkluzive de Esperanto, estas jam multe pli bona ol tio ĉi kion li nun oferas. Kaj jam en tiu ĉi treege frua staĝo jam mencias la pagatan servon.

Monon! Mi volas monon! Donu al m,i la monon! Mi volas profesie gajni per Esperanto!...
Jen, kara amiko, ekzistas miloj da bonegaj kaj tre kapablaj, lertegaj amatoraj ĵurnalistoj, kun plena scio kion kaj kiel fari kaj pri la ĵurnalista laboro, kaj ankaŭ la teknika prizorgo de siaj retejoj, portaloj kaj blogoj, kiuj faras superban laboron, SEN AJNA PAGO, KAJ OFTE EĈ NENIU ALIA REKOMPENCO krom la persona satisfakcio kaj bona volo fari ion bonan kaj utilan, ne nur por la Eo-movado, sed ĝenerale, kiel homoj al aliaj homoj, kun la sola escepto ke ili faras tion en Esperanto...

Mi turte ne pensas ke ili tre ŝatas tiajn sintenojn. Kaj persone, mi ankaŭ ne ŝatas tion eĉ iomete...

Nu... Mi ne pensas ial, ke tio sukcesos, komencante jam de la nomo mem. Stranga, kaj tute ŝajnas ne tiel "nia nuno" kiel oni tion volus al ni oferi. Mi povas tamen proponi al ĝi la nomon eble iom pli ĝustan, la "Pasintonia" kiu ial ŝajnas al mi multe pli ĝusta. Ne tiel funkcias la movado, kaj ĝi tute ne ŝanĝiĝis laŭ la atendoj de S-ro Flavio Rebelo, sed tute inverse, ĝi multe plimoderniĝis kaj kompleksigis ĉiurilate.

Li volas plu fari la Esperanto Televidon? Li ja neniam sukcese faris, nek dissendis eĉ unu decan filmeton, nek iun ajn programon, sed li pensas ke iamaj membroj jam forgesis kiel tio aspektis, kaj kiel korerigitaj multaj el inter ili estis pro la malplenumitaj promesoj, kontraŭ la mono kiun li de ili kolektis... Kaj mi mem inter ili. Kiam mi vidis la unua reklamon, mi pensis ke tio ĉi okazos ion valora, sed ĉi foje ĝi ŝajnas esti eĉ pluroble pli granda fuŝaĵo ol antaŭe.

Resume, mi ne rekomendas tiun ĉi blogon, ĉar mi vidas ke tio ĉi estas denova provo traveturi ankoraŭ iom pli da vojo sur la spinoj de la uzantoj de Esperanto. Ĉar ja iom da tempo jam trapasis, kaj kiuj ne forgesis do aliaj ja alvenis kiuj nenion pri tiu fuŝaĵo aŭdis.

Mi ne povus rekomendi ĝin kun kvieta konscienco, sciante kiu kaj kio estas tiu ĉi Sinjoro. Mi prezentas la nomon de tiu ĉi lia blogo, sed mi lasas jam al la imagopovo kaj esplorebleco de tiuj ĉi kiuj estus sufiĉe interesitaj, ke ili trovu ĝin per si mem. Tio ĉi cetere facilas nun, se nur oni scias la nomon. Kaj ĝi estas iu stranga "Nunonia".