UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Nov 6, 2011

Praktike Aplikata Internacia Lingvo

 Per: Z. Wybraniec
 La ILo demonstras sian utilecon kiel interligilo inter la popoloj kaj kulturoj. 

Jen ankoraŭ unu ĉarma animigita filmeto, trovebla ĉe la Mondeto. Ĝi estas duoblita en Esperanto kaj skribe kaj voĉe. Kvankam miaopinie, kaj la voĉkvalito kaj pronockvalito devus esti plibonigita, tiu ĉi filmeto estas tamen komprenebla kaj pli bonkvalitas ol pluraj aliaj kiujn mi jam vidis ĝis nun ĉe "YouTube". Gratulojn al ĉiuj ties aŭtoroj!

Mi ĵus ricevis la mesaĝon pri ĝi, enkadre de la "esperantoaustralia" Yahoo Grupo, fondita jam antaŭ sufiĉe longa tempo per la redaktorino de belaspekta kaj altvalora el ambaŭ, kaj utileca kaj arta vidpunktoj eduka blogo esperantista, Mondeto. Ĝi troviĝas ĉe la adreso: www.mondeto.com/

La aŭtorino de ĉi tiu blogo, kaj fondintino de la "esperantoaustralia" grupo, S-ino. Penelope Vos, estas bone konata, aktiva agantino en la esperantista kaj bahaista medioj de Aŭstralio, tre aktiva en la aŭstralia branĉo de ILEI, la Internacia Ligo de Esperanto Instruistoj.

Kvankam persone mi ne konsentas kun certaj politikaj elementoj kaj konstatoj en tiu ĉi blogo, precipe la globalismo, mi alte aprezas ties artan kaj edukan valorojn, kaj kvanton da laboro de S-ino. Penelope Vos, kiu elspezis multon da energio kaj laboro por fari kaj pluteni tiun ĉi retejon. En la rezulto, ŝia retejo estas laŭ mi unu el inter la plej belaj kaj atrakciaj aŭstraliaj retejoj. Gratulojn Penny!

Ĉi tiun fojon, S-ino. Vos, trovis ĉe "YouTube", kaj plusendis, ĉarman, porinfanan filmeton en la Internacia Lingvo, kiu speciale valoras pro tio ĉi ke ĝi tre taŭgas kiel la ekzemplo de ne-fanatika, praktika kaj utila informilo pri la Internacia Lingvo. Mi do prezentas (enkonstruas) ĝin ĉi tie.
Bonan spektadon!




Nov 1, 2011

Ĉu Oni Fine Venkos la Kanceron?

Kontraŭkancera Vakcino el Usono, en Pollando?

Surbaze de la fonto: Esperanta Retradio 
Per: Zbigniew Wybraniec

Mi ĵus ricevis en mia poŝtokesto tiun ĉi voĉ-artikolon de Pola esperantisto, ĵus disaŭdigitan per la Esperanta Retradio. Ĵus antaŭ nelonge, nur pasintmonate, mi publikis similan artikolon ĉi tie, fontantan ankaŭ el Pola retportalo, pri simila vakcinomalkovro en Kubo. Mi do decidis publiki ankaŭ ĉi tiun artikolon, kiun certe multaj trovos tre interesa.

Estas ja mirinda, kiel tio ĉi okazas, ke tiu revolucia malkovraĵoj el la Kuba lando, preskaŭ tuj trovis sian respegulon en la Usono - sed ja neniam pli frue ol la Kubanoj anoncis ĝin fari, kaj jam aplikis ĝin en la vera vivo, ne nur en iuj testoj.

Nu... En Kubo, oni tion aplikas jam al la kancer-malsaniĝintoj en tieaj hospitaloj jam de ioma tempo... Kaj en Kubo, oni aplikas tion al siaj civitanoj, SENPAGE!

Por kontroli tion bonvolu vidi la artikolon publikitan ĉe, La Praktiko, la 19-an de Septembro 2011, sub la titolo: "Rekte el Kubo – la Vakcino je la Pulmo-kancero!?" Vi trovos ĝin ĉe la adreso: http://lapraktiko.blogspot.com/2011_09_01_archive.html kune kun atingebla tie konektopovo rekte al la Pola fonto, de kiu ĝi estis tradukita: http://technologie.gazeta.pl/internet/1,104530,10259651,Prosto_z_Kuby_szczepionka_na_raka_pluc.html 

Estante fora de politiko, mi tamen estas koncernita pri la fundamenta, HONESTECO en la tiel nomata "Scienca Mondo".  Kiom da scienco estas tie kaŝiĝanta, kaj kiom da malhonesta, mensoga politiko kaj politika manipulado de la socio por siaj propraj celoj, fare de kalkaj malhonestaj individuoj, kiu ajn ili estus...

Mi nur scivolus nun ekscii, ĉu la Usona registaroj kuraĝos apliki tiun ĉi mirindan, sanigan (KUBAN) inventaĵon al siaj civitanoj kiuj ĝin bezonas - jam post ĉesi uzi POLAJN CIVITANOJN, KIEL SIAJN TESTBESTOJN?! 

Kion tiukoncerne faros la "Pola" registaro, aktuale troviĝanta sub praktike preskaŭ tota regado de la Eurokolĥozo en tuta sia teritorio, kie la Poloj restis jam praktike sen kontrolebleco per si mem pri siaj propraj aferoj: ŝtataj, ekonomiaj kulturaj, lingvaj kaj politikaj?!...

Nu... Kaj mi vere trovas tion ĉi esti la mirindega afero... kiel tio ĉi okazas ke, la Kubo publikas sian inventaĵon kaj, tiuj poste la Usono pretendas al ĝi, sed ĝi faras testojn unue en Pollando, la lando relative fora de si mem kaj de siaj civitanoj, la ne facile  kontrolebla per tiuj civitanoj lando kun al ili tute ne komprenebla lingvo? Tio ĉi vere pensigas.

Nu... Mi aldonu ĉi tie ke tio ĉi estas en Pollando, la lando kiu estis ĉiam, kaj tradicie, la amiko de Usono sed al kies civitanoj Usono obsine kontinuas rifuzi la senvizan interŝanĝon, sed dum kiam ties propraj civitanoj mem ja ne devas jam peti vizojn irante al Pollando!...

Ĉu oni povas imagi pli malhonestan, aĉan, kaj riproĉindan politikon!? En mia kompreno kiel honesta homo, tio ĉi estas tre facile komprenebla nur kaj sole nur, kiel la sinteno de la "Granda Frato" - en la lumo de ĉiuj aktualaj faktoj eĉ pli aĉa ol tiu ĉi, de iam ekzista Sovetia sinteno rilate al siaj satelitaj ŝtatoj.

Mirindaĵoj de la mirindaĵoj, malkovrantaj aliajn mirindaĵojn! Mi nur scivolas kiel tio ĉi ĉio okazas, kaj kiom da honesta vero estas en tiuj ĉi, ja sensaciaj, malkovraĵoj. 

Jes. Tio ĉi estas tre grava ke la sciencistoj finfine prezentu al la cetera mondo ion konkretan kontraŭ la nekredeble grandaj sumoj kiujn ili ricevas por siaj esploroj. Mi tamen iĝas konstante pli kaj pli skeptika pri tio, vidante pli kaj pli multiplikiĝantajn "novaĵojn" pri tiuj aŭ aliaj malkovroj - kiuj kutime tamen, ĉiam restas nur la portempaj novaĵoj.

Mia frato mortis pro la kancero, kaj okazis ke liaj kuracistoj (la profesoroj de medicino) povis fari nenion, spite de jam tiam ekzistantaj pluriraj alternativaj metodoj kiujn ili ja povis sed, klarimprese al mi nun el la tempo perspektivo, ne volis apliki sub multego da diversaj ekskuzoj.

Jes... Tro da vortoj, tro da promesoj, neniam sufiĉe da konkretaj agoj... Spite de tio ĉio, mi ja esperas tamen, ke tio ĉi estas la vero, ke ni fine ricevos de la "scienca mondo" iujn verajn solvojn, ne nur eternajn promesojn. Kiel la monda socio, ni pagas ja al ili nekredeble grandajn monkvantojn por ilia laboro, dum ni plu, malsanas kaj mortas pro la kancero, tiu ĉi plej granda, terura kaj malaminda mortiganto de la homaro, la vera malbeno de la modernaj tempoj.
Z. Wybraniec 

Venki Malsanojn

Kancerbatalanto en la akcio
Mi volus prezenti al vi hodiaŭ esperigajn novaĵojn, kiujn mi tralegis en mia semajnrevuo. Post preskaŭ dek jaroj da esploroj en la Grandpolia Centro pri Pulmonologio kaj Torakokirurgio en Poznano oni prezentis unuajn revelaciajn rezultojn de nova terapio pri pulmokancero, nome la novan kuracilon nomatan LUCANIX, kiu estas kvaroble pli efika ol aliaj ĝis nun aplikitaj rimedoj. Oni esperas, ke danke al tio nur en Pollando sian vivon konservos ĉ. ok mil personoj jare, kaj - se ĉio okazos laŭplane - la unua livero de la novregistrita preparaĵo trafos ĝuste al Poznano.

Ĉiujare ĉ. 20 mil poloj ekscias, ke oni malkovris ĉe ili pulmokanceron. Ĝis nun ĉi diagnozo sonis kiel verdikto pro la fakto, ke nur ĉiu deka paciento travivas pli ol kvin jarojn post la konfirmo de malsaniĝo, kies rekono okazas kutime sufiĉe malfrue. Nun tamen multe indikas, ke danke al nova terapio prilaborita de la usona firmao NovaRx Corporation, la alvenonta jaro alportos pliboniĝon de la situacio. Temas pri vakcino, kiu ne agas kontraŭ la kancero mem, sed agas kontraŭ la faktoro, kiu elvokas la malsanon. La problemo eltrovi tiuspecan vakcinon konsistas en tio, ke nia imuna sistemo ne scipovas distingi, kiuj ĉeloj estas malsanaj, kaj kiuj sanaj. La ĉeloj de kancero estas fakte niaj propraj ĉeloj, kiujn nia imunsistemo ne scipovas agnoski malamikaj, kiel tio okazas kaze de bakterioj.

Teamo de sciencistoj el la Universitato en San Diego kaj la firmao NovaRx Corporation gvidataj de prof. Habib Fakhari premisis, ke oni devas instrui la homan imunsistemon pli bone trovi kaj rekoni kancerĉelojn. Tio ĉi kaŭzos, ke la sistemo kun ne tro granda helpo flanke de kuracistoj sukcesos venki maldeziratajn ĉelojn. Por komenci la „lernadon”, oni injektas la vakcinon ĉiumonate dum dek ok monatoj. La vakcino entenas modifitajn fragmentojn de la ĉeloj de pulmokancero, danke al kio la homa imunsistemo lernas rekoni kaj detrui la kancerĉelojn kaŝiĝantajn antaŭ ĝi. Krom negranda ruĝiĝo surbrake la vakcino postlasas neniujn maldeziratajn efikojn kaj la metodo estas plene sekura por sanaj ĉeloj, kion malpermesas ekz. kemioterapio aŭ radioterapio. Aldone oni povas apliki ĝin eĉ kaze de pli progresintaj stadioj de la malsano. Nuntempe oni gvidas esplorojn en kelkdeko da centroj tra la mondo, ankaŭ en Pollando. Al la nova metodo subiĝis jam kelkdeko da pacientoj kuracataj en Krakovo, Varsovio, Lublino kaj Gdansko, tamen estas multe pli da volontuloj. Nur en Pollando miloj da malsanuloj ekhavis la esperon resaniĝi. Ĉiuj tamen devas atendi ĝis la nova medikamento estos oficiale registrita, kio okazu plej verŝajne en la dua duono de la venonta jaro. Oni esperas, ke pluaj spertesploroj je malsanuloj konfirmos la ĝisnunan efikecon de la kuracilo.

Instigita de sia sukceso prof. Habib Fakhari komencis jam esplorojn pri aplikado de sia strategio koncerne cerbokancerojn kaj ni esperu, ke li atingos ĉi-kaze similan sukceson. Tamen oni devas por tio ankoraŭ iom atendi.

Oct 17, 2011

La Revolucie Nova Baterio

Ĉu elasta membrano anstataŭos bateriojn en niaj *gaĝetoj?

Sciencistoj el Singapuro asertas ke, ili sukcesis prilabori novan materialon, kiu kapablas stori energion. La membrano estas ne nur mola kaj elasta, sed ĝi estas ankaŭ pli efika ol la tradiciaj baterioj (akumulatoraj), kaj ties produktado estas signife malpli kosta. Tio ĉi ja sonas  fabeleske, ĉu ne?

Błona, która potrafi magazynować energię ma szansę zastąpić tradycyjne baterie

Tiu ĉi mambrano kapabla stori energion havas la ŝancon anstataŭi tradiciajn bateriojn - oni diras ĉe la Gadżetomania/gadzetomania.pl/. Tiu ĉi, apanaŭ kredebla, teĥnologio estis prilanborita ĉe la Nacia Universitato en Singapuro. Tiu ĉi inventaĵo estas la unua en la mondo membrano, kiu povas stori (akumuli) la energion, kaj pro tio ĝi havas ankaŭ kapablecon enstataŭi la tradiciajn bateriojn (akumulatorjn).

Ĝi estas membrano farita el polimeroj bazitaj je la polistireno. Sufiĉas meti ĝin inter du metalajn pladetojn, konektitajn al la elektrofonto por ŝarĝi tiun ĉi elastan materialon. Ties kapacita kapableco estas: 0.2 faradoj je unu kvadrat-centimetro, kio estas ja sufiĉe granda atingo, ĉar la standardaj kondensatoroj ne atingas pli grandan kapablecon ol 1 mikrofarado je unu kvadrat-centimetro.

Pro malalta produkto-kosto de tiu ĉi membrano, kostoj de akumulado de la energio, kiam uzi ĝin, devus esti nur ĉirkaŭ, 72 cendojn (Usonajn) per unu farado. Laŭ la sciencistoj - la sama kosto ĉe baterioj bazitaj je la eletrolitoj ofte superas, 7 dolarojn (Usonajn) per unu farado (farad).

La detaloj koncerne tion ĉi kiel la nova materialo funkcias, kiu estas tempo de ties ŝarĝado kaj deŝarĝado, kaj kia estas ties vivkapablo, provizore restas la sekreto... Doktoro. Xie Xian Ning supervidanta tuton da esploroj pri tiu ĉi inventaĵo opinias ke, ilia verko superas per siaj kapablecoj la: litiajn bateriojn, la acid-plumbajn akumulatorojn, kaj la super-kondensatorojn... Nun la scienculoj laboras pri komercigo de tiu ĉi nova materialo.

Grzegorz Nowak

Tradukis: Zbigniew Wybraniec

*gaĝeto = utila pro iuj kaŭzoj, kvankam ne necese tre bezona aparato. maŝino aŭ inventaĵo de iu ajn tipo. Ofte ludilo, havanta plej ofte la distran karakteron, kvankam ne nur. Ofte, la utilaĵo helpanta iujn funkciojn.

Oct 15, 2011

Bioaktiva Art-osto Inventita en Pollando

Tradukita per: Z. Wybraniec

Fonto: Gazeta.pl - Technologie 22.09.2011 10:26 (Por legi la pollingvan originalon klaku la ĉeftitolon).

2010

En Lublino - Pollando estas kreata la artosto


Prof. Grażyna Ginalska
Fot. Iwona Burdzanowska / AGENCJA GAZETA
Post apenaŭ du jaroj de esploroj kuracistoj jam komencas apliki ĉe pacientoj la artifikan (artefaritan) oston - la biomaterialon per kiu oni povas anstataŭi laŭvolan fragmenton de la homa korpo-skeleto. Teamo de la krakovaj esplorantinoj sub la direkto de profesorino. Grażyna Ginalska (pron. Graĵina Ginalska) el la Medicina Universitato en Lublin prilaboris la substancon, kiu anstataŭos ekz. metalajn 1* implantojn, de fragmentoj de la osto de paciento, delonge aplikatajn per la ĥirurgoj.

La organismo toleras tre bone tiun ĉi novan specon de la protezo, kio estis delonge la ĉefa problemo solvenda. Artifika osto senprobleme kunkreskiĝas kun la osto de la paciento, ne kaŭzanta alergiajn reagojn. Post inokulo en la korpon de la paciento, la ostaj ĉeloj eniras en ties por-ozan biomaterialon, fandiĝante kun ĝi. Ili eĉ formas en ĝi la sango-kondukilojn. Tiun ĉi Polan inventaĵon el Lublino oni povas ankaŭ ensorbi per la substancoj aktivaj biologie, per la antibakteriaj medikamentoj ŝirmantaj lokon de la implanto kontraŭ la inflamiĝo. Oni povas plenigi ĝin ankaŭ per la albuminaj kreskigo-faktoroj, kio favorigas rapidan koloniigadon de tiu ĉi artosto per la propraj ostaj ĉeloj de la paciento.
Pecoj de la artosto pretaj por uzi
 Pri la plua disvolvo de tiu ĉi invento kaj sekvantaj laŭvice biomaterialoj por la ortopedio kaj stomatologio laboras la konsorcio (firmaego) kuniganta la esplorantojn el la: Medicina Universitato en Lublin Uniwersytet Madyczny w Lublinie), Jagiellona Universitato de Krakovo (Uniwersytet Jagielloński w Krakowie), la Minista kaj Fandista Akademio en Krakovo (Akademia Górniczo-Hutnicza w Krakowie), kaj la Varsovia Medicinista Universitato (Warszawski Uniwersytet Medyczny). Tiu ĉi materialo estis jam patentita tutmonde kaj eniros al ĝenerala uzo post la fino de pluaj ankoraŭ klinikaj esploroj kaj testoj.

Glosoj:
1* implanto = enkreskigo de artifika elemento en la korpon (inokulo/grefto = enkreskigo de natura elemento)

La Akademio Internacia de la Sciencoj

 Estonto de la Akademio Internacia de la Sciencoj de San Marino
Mi ĵus kontrolis mian e-poston, kaj trovis tiun ĉi sube legeblan novaĵon pri AIS senditan de la bonega, ne sensaciista aŭ alimaniere istista, E-movada retejo www.eventoj.hu/ La same kiel plimulto de aliaj uzantoj de Esperanto, mi ankaŭ esperas ke tiu ĉi sola en la mondo universitata edukejo uzanta por siaj celoj oficiale la Internacian Lingvon (IL-on) fare de Dro. Esperanto, plu sukcesos ankaŭ en la estonteco, spite de kelkaj, kredeble nur portempaj,  malfacilaĵoj. Ĉe la Universala Vivo Ligo ni tion bondeziras al AIS tutkore kaj sincere.
Z. Wybraniec
Estonto de AIS kaj senataj elektoj dum la ĵuspasinta sesio

Jam antaŭ la ĵuspasinta 32-a, rumania Universitata Sesio la senato de AIS esprimis sian zorgon, ke dum la pasinta senatperiodo (2008–2011) ne troviĝis novaj fortoj por la administra laboro de AIS. Tiu temo estis diskutata ankaŭ ekster AIS en la Esperanto-movado, ĉar Esperanto ja estas la precipa labora kaj administra lingvo de AIS.


Nova senato de AIS, laŭregule elektenda dum SUS 32, estis trovebla nur per tio, ke du ĝisnunaj vicsenatanoj transiris en la "kernan" senaton kun kvin membroj. Ili estos (de 2012 al 2015, alfabeta sinsekvo):


Reinhard FÖSSMEIER (DE)
Hans Michael MAITZEN (AT)
Eva POLÁKOVÁ (SK)
Hans Dietrich QUEDNAU (DE)
Bengt-Arne WICKSTRÖM (SE/AT/DE)


Ĉar ne ĉiuj kvin elektitoj povis ĉeesti en SUS 32, la elekto (fare de la senato mem) de nova prezidanto estis prokrastita. Ĝi okazos ĝis la fino de 2011.

La estonteco de AIS estis ankaŭ la temo de la Akademia Forumo. Tiu ĉi kontraŭis proponojn, ke AIS reduktu siajn instruajn kaj ekzamenadajn aktivadojn al iom da distanca instruado, se tio estas iel evitebla.


En la fina tago la ĵusa sesio okazis laŭtradicie la studfinaj ekzamenoj. Per "adapta adopto" (= re-ekzamenado de grado akirita de alia institucio) doktoriĝis ĉe AIS Sara Konnerth (Sibiu-Hermannstadt, RO) kaj Zlatko Hinšt (Zagrebo, HR).




-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu
__________________________________________________________________________________________


      Retposta novajservo kun selektitaj E-novajoj, RET-INFO :  http://www.eventoj.hu

Oct 7, 2011

Hidrogeno el Formika Acido


Nova metodo fari kaj stori hidrogenon el etkostaj materialoj.


Kiam karbo, gaso kaj oleo estos forhejtitaj, la provizado de energio povus interrrompiĝi. Esploristoj preferas alternativon kiu helpas protekti la klimaton, nome hidrogenon. Ili malkovris favoran metodon ĉerpi la gason kaj stokigi ĝin.
Antaŭ nelonge mi raportis ĉi tie pri la evolulaboroj de granda germana aŭtomobilkonzerno rilate al la uzo de hidrogeno kiel fuelo por aŭtomobiloj. La celo estas bruligi hidrogenon en t. n. fuelaj ĉeloj por ricevi elektron por la elektromotoroj de la aŭtomobiloj. Hidrogeno ja estas principe la ideala gaso, ĉar ĝi ne damaĝas la klimaton. Sed necesas densigi resp. likvigi ĝin por esti ekonomie uzebla. Tio ĝis nun kaŭzis altajn kostojn kaj estis tre malpraktika precipe por mobila uzo.
Sed nun esploristoj de la nordgermana Leibniz-instituto en Rostock eltrovis eblecon ĉerpi hidrogenon el facile transportebla likvaĵo, nome formika acido. La ĥemie ligita hidrogeno estas elprenebla helpe de katalizilo el fero. En unu litro da formika acido troviĝas 53 gramoj da hidrogeno kio korespondas al 600 kubaj metroj da hidrogena gaso. La kataliza procezo okazas ĉe ĉambraj temp...sekvu ĉi tie por pli

Por legi la ceteron de ĉi tiu artikolo kaj aŭdi plej novan disaŭdigon fare de S-ro, Anton Oberndorfer, en vere belprononcata kaj belstila Esperanto iru rekten al la fonto mem ĉe la Esperanta Retradio:

Oct 5, 2011

Internacia Klubo Esperantotur

USONO – KALIFORNIO – HAVAJOJ

Internacia Klubo Esperantotur  en Bydgoszcz dum 20.09–3.10.2011 aranĝis lauvican vojaĝon al Usono kun vizitado de Kalifornio kaj Havajoj. La flugvojaĝoj okazis de Varsovio tra Amsterdamo – Atlanto ĝis San Francisco kie kiel ĉiam tre bone montris al ni la urbon en Esperanto konata Esperanto-vojaĝagento Lucille Harmon. Ni daurigis al Honolulu kaj dum 10 tagoj ni vizitis Havajaj Insuloj. La vizitado estis tre sukcesa, ĉar du grupoj de Esperantotur kaj Flugo komune realigis la ŝipkrozadon per ŝipo Pride of America dum 24.09 – 1.10.2011 ĉirkau havajaj insuloj. Aparte luataj busetoj en insuloj Oahu, Maui, Big Island kaj Kauai ebligis al ni ĉirkauvojaĝi tiujn kvar la plej grandaj insuloj el entute pli ol 300 havajaj insuloj, el  kiuj-preskau ĉiuj ne havas loĝantojn. Ni vojaĝis ankau tra interesaj pitoreskaj-scenikaj vojoj, ne permesataj eĉ por luataj automobiloj, sed dank’al tio ni povis vidi ankorau kelkaj pliaj insuloj de Maui estas videblaj Molokai, Molokini, Lanai kaj Kaho’olawe kaj de Kauai la privata insulo Ni’ihau de familio Robinson kun pli ol 300 loĝantoj-ĉiuj parolantaj en havaja lingvo. En Oahu-insuloj plej impresis ĉiujn la turisma kvartalo de Honolulu-Waikiki, kaj precipe Polinezia Centro de Kulturo kun vilaĝoj de Havajo, Fiĝio, Tahitio, Novzelando (Aotearoa-Maori), Samoo, Tongo kaj du ekspozicioj pri Markizoj kaj Rapa Nui. Tiun faman kulturcentron gvidas mormonoj kaj iliaj studentoj de Universitato Brigham Young, kiuj matene studas kaj posttagmeze-vespere dum 9 horoj prezentas kulturon de Polineziaj Insuloj al miloj de turistoj, kiuj venas ĉiutage tie el la tuta mondo. Ni ankau vizitis Pearl Harbour, Sea Life Park kaj nordan pacifikan surfingan bordon kun belega plaĝo ĉe Hilton-hotelo en Testuda Golfo. En Maui Insulo plej plaĉis Nacia Parko Haleakala, krome Oceana Centro kaj historia Lahaina-urbo. En Granda Insulo (Big Island) plej impresis Havaja Volkana Nacia Parko kaj urbo de la plej fama havaja kafo-Kona. Fine en Kauai, la plej belegaj estis kanjono de Waimea kaj klifa oceanbordo Na Pali, senvoja kiun ni rigardis de nia komforta 14 etaĝa ŝipo. Ĉi foja vizitado de Havajoj estis la plej ampleksa, sed malgrau tre intensa ĉiutaga turisma programo kontentigis ĉiujn kunvojaĝantoj de Esperantotur kaj Flugo–la plej junaj estis 1-jara Gabriel kaj 2-jara Andrea Grzebowski kaj la plej aĝa 81-jara Alojzy Graczyk, ĉiuj tre bone ĝuis la vojaĝprogramojn. Eblis ilin realigi dank’al spertaj Esperanto-vojaĝgvidantoj–Andrzej Grzebowski, kiu gvidis grupon de Esperantotur en Havajoj jam la 16-an fojon kaj Andreo Grzebowski – kiu gvidis grupon de Flugo jam la 5-an fojon en Havajoj, samtempe tre bone ŝoforis ĉiujn luitajn busetojn, ofte vojaĝante tra pitoreskaj-scenikaj, foje eĉ ne asfaltitaj, sed ege interesaj vojoj. Ni revenis jam aparte tra Los Angeles kun rapidaj vizitoj ankau en Hollywood, Beverly Hills kaj Santa Monica. Jam nun eblas aliĝi al planitaj similaj vojaĝoj dum 1-15 de oktobro 2012 kun eblecoj de ĉirkaumondaj vojaĝoj –entute lau 10 diversaj vojaĝvariantoj. Ĝis la 15-a de oktobro ĉi-jare eblas ankorau kompletigi la Turisman Esperanto–Kalendaron de Esperantotur por 2012–ni atendas Viajn Esperanto-ofertojn, tamen kun prezoj por publikigi aktualan TEK-2012 post la 15.10.2011 
INTERNACIA KLUBO "ESPERANTOTUR"
str. M.SKŁADOWSKIEJ-CURIE 10,  PL 85-094 BYDGOSZCZ, POLLANDO