UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Oct 17, 2011

La Revolucie Nova Baterio

Ĉu elasta membrano anstataŭos bateriojn en niaj *gaĝetoj?

Sciencistoj el Singapuro asertas ke, ili sukcesis prilabori novan materialon, kiu kapablas stori energion. La membrano estas ne nur mola kaj elasta, sed ĝi estas ankaŭ pli efika ol la tradiciaj baterioj (akumulatoraj), kaj ties produktado estas signife malpli kosta. Tio ĉi ja sonas  fabeleske, ĉu ne?

Błona, która potrafi magazynować energię ma szansę zastąpić tradycyjne baterie

Tiu ĉi mambrano kapabla stori energion havas la ŝancon anstataŭi tradiciajn bateriojn - oni diras ĉe la Gadżetomania/gadzetomania.pl/. Tiu ĉi, apanaŭ kredebla, teĥnologio estis prilanborita ĉe la Nacia Universitato en Singapuro. Tiu ĉi inventaĵo estas la unua en la mondo membrano, kiu povas stori (akumuli) la energion, kaj pro tio ĝi havas ankaŭ kapablecon enstataŭi la tradiciajn bateriojn (akumulatorjn).

Ĝi estas membrano farita el polimeroj bazitaj je la polistireno. Sufiĉas meti ĝin inter du metalajn pladetojn, konektitajn al la elektrofonto por ŝarĝi tiun ĉi elastan materialon. Ties kapacita kapableco estas: 0.2 faradoj je unu kvadrat-centimetro, kio estas ja sufiĉe granda atingo, ĉar la standardaj kondensatoroj ne atingas pli grandan kapablecon ol 1 mikrofarado je unu kvadrat-centimetro.

Pro malalta produkto-kosto de tiu ĉi membrano, kostoj de akumulado de la energio, kiam uzi ĝin, devus esti nur ĉirkaŭ, 72 cendojn (Usonajn) per unu farado. Laŭ la sciencistoj - la sama kosto ĉe baterioj bazitaj je la eletrolitoj ofte superas, 7 dolarojn (Usonajn) per unu farado (farad).

La detaloj koncerne tion ĉi kiel la nova materialo funkcias, kiu estas tempo de ties ŝarĝado kaj deŝarĝado, kaj kia estas ties vivkapablo, provizore restas la sekreto... Doktoro. Xie Xian Ning supervidanta tuton da esploroj pri tiu ĉi inventaĵo opinias ke, ilia verko superas per siaj kapablecoj la: litiajn bateriojn, la acid-plumbajn akumulatorojn, kaj la super-kondensatorojn... Nun la scienculoj laboras pri komercigo de tiu ĉi nova materialo.

Grzegorz Nowak

Tradukis: Zbigniew Wybraniec

*gaĝeto = utila pro iuj kaŭzoj, kvankam ne necese tre bezona aparato. maŝino aŭ inventaĵo de iu ajn tipo. Ofte ludilo, havanta plej ofte la distran karakteron, kvankam ne nur. Ofte, la utilaĵo helpanta iujn funkciojn.

Oct 15, 2011

Bioaktiva Art-osto Inventita en Pollando

Tradukita per: Z. Wybraniec

Fonto: Gazeta.pl - Technologie 22.09.2011 10:26 (Por legi la pollingvan originalon klaku la ĉeftitolon).

2010

En Lublino - Pollando estas kreata la artosto


Prof. Grażyna Ginalska
Fot. Iwona Burdzanowska / AGENCJA GAZETA
Post apenaŭ du jaroj de esploroj kuracistoj jam komencas apliki ĉe pacientoj la artifikan (artefaritan) oston - la biomaterialon per kiu oni povas anstataŭi laŭvolan fragmenton de la homa korpo-skeleto. Teamo de la krakovaj esplorantinoj sub la direkto de profesorino. Grażyna Ginalska (pron. Graĵina Ginalska) el la Medicina Universitato en Lublin prilaboris la substancon, kiu anstataŭos ekz. metalajn 1* implantojn, de fragmentoj de la osto de paciento, delonge aplikatajn per la ĥirurgoj.

La organismo toleras tre bone tiun ĉi novan specon de la protezo, kio estis delonge la ĉefa problemo solvenda. Artifika osto senprobleme kunkreskiĝas kun la osto de la paciento, ne kaŭzanta alergiajn reagojn. Post inokulo en la korpon de la paciento, la ostaj ĉeloj eniras en ties por-ozan biomaterialon, fandiĝante kun ĝi. Ili eĉ formas en ĝi la sango-kondukilojn. Tiun ĉi Polan inventaĵon el Lublino oni povas ankaŭ ensorbi per la substancoj aktivaj biologie, per la antibakteriaj medikamentoj ŝirmantaj lokon de la implanto kontraŭ la inflamiĝo. Oni povas plenigi ĝin ankaŭ per la albuminaj kreskigo-faktoroj, kio favorigas rapidan koloniigadon de tiu ĉi artosto per la propraj ostaj ĉeloj de la paciento.
Pecoj de la artosto pretaj por uzi
 Pri la plua disvolvo de tiu ĉi invento kaj sekvantaj laŭvice biomaterialoj por la ortopedio kaj stomatologio laboras la konsorcio (firmaego) kuniganta la esplorantojn el la: Medicina Universitato en Lublin Uniwersytet Madyczny w Lublinie), Jagiellona Universitato de Krakovo (Uniwersytet Jagielloński w Krakowie), la Minista kaj Fandista Akademio en Krakovo (Akademia Górniczo-Hutnicza w Krakowie), kaj la Varsovia Medicinista Universitato (Warszawski Uniwersytet Medyczny). Tiu ĉi materialo estis jam patentita tutmonde kaj eniros al ĝenerala uzo post la fino de pluaj ankoraŭ klinikaj esploroj kaj testoj.

Glosoj:
1* implanto = enkreskigo de artifika elemento en la korpon (inokulo/grefto = enkreskigo de natura elemento)

La Akademio Internacia de la Sciencoj

 Estonto de la Akademio Internacia de la Sciencoj de San Marino
Mi ĵus kontrolis mian e-poston, kaj trovis tiun ĉi sube legeblan novaĵon pri AIS senditan de la bonega, ne sensaciista aŭ alimaniere istista, E-movada retejo www.eventoj.hu/ La same kiel plimulto de aliaj uzantoj de Esperanto, mi ankaŭ esperas ke tiu ĉi sola en la mondo universitata edukejo uzanta por siaj celoj oficiale la Internacian Lingvon (IL-on) fare de Dro. Esperanto, plu sukcesos ankaŭ en la estonteco, spite de kelkaj, kredeble nur portempaj,  malfacilaĵoj. Ĉe la Universala Vivo Ligo ni tion bondeziras al AIS tutkore kaj sincere.
Z. Wybraniec
Estonto de AIS kaj senataj elektoj dum la ĵuspasinta sesio

Jam antaŭ la ĵuspasinta 32-a, rumania Universitata Sesio la senato de AIS esprimis sian zorgon, ke dum la pasinta senatperiodo (2008–2011) ne troviĝis novaj fortoj por la administra laboro de AIS. Tiu temo estis diskutata ankaŭ ekster AIS en la Esperanto-movado, ĉar Esperanto ja estas la precipa labora kaj administra lingvo de AIS.


Nova senato de AIS, laŭregule elektenda dum SUS 32, estis trovebla nur per tio, ke du ĝisnunaj vicsenatanoj transiris en la "kernan" senaton kun kvin membroj. Ili estos (de 2012 al 2015, alfabeta sinsekvo):


Reinhard FÖSSMEIER (DE)
Hans Michael MAITZEN (AT)
Eva POLÁKOVÁ (SK)
Hans Dietrich QUEDNAU (DE)
Bengt-Arne WICKSTRÖM (SE/AT/DE)


Ĉar ne ĉiuj kvin elektitoj povis ĉeesti en SUS 32, la elekto (fare de la senato mem) de nova prezidanto estis prokrastita. Ĝi okazos ĝis la fino de 2011.

La estonteco de AIS estis ankaŭ la temo de la Akademia Forumo. Tiu ĉi kontraŭis proponojn, ke AIS reduktu siajn instruajn kaj ekzamenadajn aktivadojn al iom da distanca instruado, se tio estas iel evitebla.


En la fina tago la ĵusa sesio okazis laŭtradicie la studfinaj ekzamenoj. Per "adapta adopto" (= re-ekzamenado de grado akirita de alia institucio) doktoriĝis ĉe AIS Sara Konnerth (Sibiu-Hermannstadt, RO) kaj Zlatko Hinšt (Zagrebo, HR).




-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu
__________________________________________________________________________________________


      Retposta novajservo kun selektitaj E-novajoj, RET-INFO :  http://www.eventoj.hu

Oct 7, 2011

Hidrogeno el Formika Acido


Nova metodo fari kaj stori hidrogenon el etkostaj materialoj.


Kiam karbo, gaso kaj oleo estos forhejtitaj, la provizado de energio povus interrrompiĝi. Esploristoj preferas alternativon kiu helpas protekti la klimaton, nome hidrogenon. Ili malkovris favoran metodon ĉerpi la gason kaj stokigi ĝin.
Antaŭ nelonge mi raportis ĉi tie pri la evolulaboroj de granda germana aŭtomobilkonzerno rilate al la uzo de hidrogeno kiel fuelo por aŭtomobiloj. La celo estas bruligi hidrogenon en t. n. fuelaj ĉeloj por ricevi elektron por la elektromotoroj de la aŭtomobiloj. Hidrogeno ja estas principe la ideala gaso, ĉar ĝi ne damaĝas la klimaton. Sed necesas densigi resp. likvigi ĝin por esti ekonomie uzebla. Tio ĝis nun kaŭzis altajn kostojn kaj estis tre malpraktika precipe por mobila uzo.
Sed nun esploristoj de la nordgermana Leibniz-instituto en Rostock eltrovis eblecon ĉerpi hidrogenon el facile transportebla likvaĵo, nome formika acido. La ĥemie ligita hidrogeno estas elprenebla helpe de katalizilo el fero. En unu litro da formika acido troviĝas 53 gramoj da hidrogeno kio korespondas al 600 kubaj metroj da hidrogena gaso. La kataliza procezo okazas ĉe ĉambraj temp...sekvu ĉi tie por pli

Por legi la ceteron de ĉi tiu artikolo kaj aŭdi plej novan disaŭdigon fare de S-ro, Anton Oberndorfer, en vere belprononcata kaj belstila Esperanto iru rekten al la fonto mem ĉe la Esperanta Retradio:

Oct 5, 2011

Internacia Klubo Esperantotur

USONO – KALIFORNIO – HAVAJOJ

Internacia Klubo Esperantotur  en Bydgoszcz dum 20.09–3.10.2011 aranĝis lauvican vojaĝon al Usono kun vizitado de Kalifornio kaj Havajoj. La flugvojaĝoj okazis de Varsovio tra Amsterdamo – Atlanto ĝis San Francisco kie kiel ĉiam tre bone montris al ni la urbon en Esperanto konata Esperanto-vojaĝagento Lucille Harmon. Ni daurigis al Honolulu kaj dum 10 tagoj ni vizitis Havajaj Insuloj. La vizitado estis tre sukcesa, ĉar du grupoj de Esperantotur kaj Flugo komune realigis la ŝipkrozadon per ŝipo Pride of America dum 24.09 – 1.10.2011 ĉirkau havajaj insuloj. Aparte luataj busetoj en insuloj Oahu, Maui, Big Island kaj Kauai ebligis al ni ĉirkauvojaĝi tiujn kvar la plej grandaj insuloj el entute pli ol 300 havajaj insuloj, el  kiuj-preskau ĉiuj ne havas loĝantojn. Ni vojaĝis ankau tra interesaj pitoreskaj-scenikaj vojoj, ne permesataj eĉ por luataj automobiloj, sed dank’al tio ni povis vidi ankorau kelkaj pliaj insuloj de Maui estas videblaj Molokai, Molokini, Lanai kaj Kaho’olawe kaj de Kauai la privata insulo Ni’ihau de familio Robinson kun pli ol 300 loĝantoj-ĉiuj parolantaj en havaja lingvo. En Oahu-insuloj plej impresis ĉiujn la turisma kvartalo de Honolulu-Waikiki, kaj precipe Polinezia Centro de Kulturo kun vilaĝoj de Havajo, Fiĝio, Tahitio, Novzelando (Aotearoa-Maori), Samoo, Tongo kaj du ekspozicioj pri Markizoj kaj Rapa Nui. Tiun faman kulturcentron gvidas mormonoj kaj iliaj studentoj de Universitato Brigham Young, kiuj matene studas kaj posttagmeze-vespere dum 9 horoj prezentas kulturon de Polineziaj Insuloj al miloj de turistoj, kiuj venas ĉiutage tie el la tuta mondo. Ni ankau vizitis Pearl Harbour, Sea Life Park kaj nordan pacifikan surfingan bordon kun belega plaĝo ĉe Hilton-hotelo en Testuda Golfo. En Maui Insulo plej plaĉis Nacia Parko Haleakala, krome Oceana Centro kaj historia Lahaina-urbo. En Granda Insulo (Big Island) plej impresis Havaja Volkana Nacia Parko kaj urbo de la plej fama havaja kafo-Kona. Fine en Kauai, la plej belegaj estis kanjono de Waimea kaj klifa oceanbordo Na Pali, senvoja kiun ni rigardis de nia komforta 14 etaĝa ŝipo. Ĉi foja vizitado de Havajoj estis la plej ampleksa, sed malgrau tre intensa ĉiutaga turisma programo kontentigis ĉiujn kunvojaĝantoj de Esperantotur kaj Flugo–la plej junaj estis 1-jara Gabriel kaj 2-jara Andrea Grzebowski kaj la plej aĝa 81-jara Alojzy Graczyk, ĉiuj tre bone ĝuis la vojaĝprogramojn. Eblis ilin realigi dank’al spertaj Esperanto-vojaĝgvidantoj–Andrzej Grzebowski, kiu gvidis grupon de Esperantotur en Havajoj jam la 16-an fojon kaj Andreo Grzebowski – kiu gvidis grupon de Flugo jam la 5-an fojon en Havajoj, samtempe tre bone ŝoforis ĉiujn luitajn busetojn, ofte vojaĝante tra pitoreskaj-scenikaj, foje eĉ ne asfaltitaj, sed ege interesaj vojoj. Ni revenis jam aparte tra Los Angeles kun rapidaj vizitoj ankau en Hollywood, Beverly Hills kaj Santa Monica. Jam nun eblas aliĝi al planitaj similaj vojaĝoj dum 1-15 de oktobro 2012 kun eblecoj de ĉirkaumondaj vojaĝoj –entute lau 10 diversaj vojaĝvariantoj. Ĝis la 15-a de oktobro ĉi-jare eblas ankorau kompletigi la Turisman Esperanto–Kalendaron de Esperantotur por 2012–ni atendas Viajn Esperanto-ofertojn, tamen kun prezoj por publikigi aktualan TEK-2012 post la 15.10.2011 
INTERNACIA KLUBO "ESPERANTOTUR"
str. M.SKŁADOWSKIEJ-CURIE 10,  PL 85-094 BYDGOSZCZ, POLLANDO

Oct 1, 2011

Krakova Universitata E-medio partoprenis la Eŭropan Tagon de Lingvoj

La krakova universitata E-medio partoprenis la Eŭropan Tagon de Lingvoj en la fama Kopernik-Liceo, en la urbo Katowice. La liceo specialiĝas pri instruado de lingvoj - ĝi  havas filologian karakteron kaj altan prestiĝon. Lernantoj de la liceo havas sufiĉe profundan intereson pri lingvoj.

La originon, diversajn aspektojn de E-o, ties praktikajn aplikojn ktp. prezentis al 200 gelernantoj la studento Filipo. La gejunuloj ankaŭ aŭskultis specimenojn de la lingvo - fragmenton de la nacia epopeo "Sinjoro Tadeo" de A. Mickiewicz, en E-o (en nova radiofonia interpreto de Maria Majerczak) kaj kanton de la reprezentanta altan nivelon franca muzikgrupo Kore. 
En la dua parto de la renkontiĝo okazis alloga E-leciono, dum kiu estis atingitaj de la studento konkretaj rezultoj.

Sekve de la sukcesa prezentado komenciĝas en la liceo E-kuso, prizorgata de la universitata E-medio en Krakovo.


Maria Majerczak
gvidantino de la studenta E-agado en Krakovo

Sep 22, 2011

La Pasporta Servo Bezonas Helpon!

Helpu ankaŭ vi al Pasporta Servo!

TEJO renovigas, refreŝigas, senerarigas sian sistemon de Pasporta Servo: kaj rilate la retpaĝon kaj rilate la libron; Volontulaj helpantoj estas serĉataj. Ne temas pri volontula laboro por kiu vi devus forlasi vian laboron aŭ studojn por iom ajn da tempo, sed pri helpo de via propra hejmo! La laboroj estas divideblaj inter pluraj personoj kaj ili postulas ĉiu-semajne ĉirkaŭ 3-4 horojn. Post kandidatiĝo vi povas priparoli la detalojn kun la koncerna persono. Jen la taskoj pri kiuj via helpo bezonatas:

  • Grafikisto, sed nur profesia, kiu volontule laborus por renovigi kelkajn jam iom eksmodajn vidaĵojn en la libro.

  • Respondanto de retleteroj koncerne al Pasporta Servo. Multaj personoj havas demandojn, kritikas pozitive aŭ kelkfoje eĉ negative. La laboro povus funkcii multe pli efike, se vi povus helpi organizi tiujn leterojn kaj respondi al ili.

  • Map-faranto estus bezonata por refari eble modernigi la mapojn en la libro Pasporta Servo, laŭeble eĉ helpi pri la reta kunlaboro pri la interretaj mapoj.

  • Helpo bezonatas ankaŭ koncerne la libro-kompiladon. Ni bezonus persono(j)n, kiu(j) povus redakti, kunmeti kaj reformi la libron Pasporta Servo, eble iom plibeligi, modernigi ĝin, aldoni kelkajn novajn ideaĵojn.

  • Provlegado necesas antaŭ la publikigo kaj de la retpaĝo kaj de la libro. La provlegantoj havu sufiĉan lingvokonon, samnivela al B2 aŭ C1 nivelo laŭ Komuna Eŭropa Referenckadro.

  • Programistojn ni bezonas. Estus utile por la retpaĝo de Pasporta Servo, se ĝi havus konstanta(j)n programisto(j)n kiu(j) komprenas en la sistemo Drupal. La taskoj farendaj estas jam kolektitaj, kaj plejparte temas pri unuopaj taskoj, plenumeblaj sendepende de aliaj.

  • Kunordigado ankaŭ estas grava. La kunordiganto devos preni la respondecon al si atentante pri ĉies laboro.
    Se vi volas agi por Esperanto, helpi al ni, kunlabori kun TEJO, modernigi nian Pasportan Servon, allogi pli da homoj por nia servo, prenu iun taskon. Ĉiuj bonvenas, ne nur gejunuloj! Jen eblo por bone elspezi vian tempon kaj aldoni eron al la Esperanta kulturo!
    Kandidatiĝo ĉe: pasportaservo (ĉe) tejo.org kopie al oficejo (ĉe) tejo.org.