UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Aug 28, 2011

Iom pri La Internacia Naturkuraca Asocio

Utilega San-organizo por la Esperanto Parolantoj
Tiu ĉi, fakte ne multe konata asocio estiĝis jam antaŭ multaj jaroj sed, pro iuj misteraj kaj al mi ne kompreneblaj kaŭzoj, ne sukcesis allogi vere multajn membrojn, spite de sia vere kaj ne mensoge utilega funkcio en la movado de la parolantoj de la Internacia Lingvo. Speciale strange tiu ĉi situacio aspektas en la luimo de la faktoj ke granda proporcio da Esperanto parolantoj estas la homoj kiuj ofte eĉ urĝe bezonas la helpon kiun tiu ĉi bonfara asocio oferas. Mi do mencias ĉi tie nur ties ekziston kaj tre ĝenertale la celojn, kaj kuraĝigas niajn mebrojn, vizitantojn, kaj subtenantojn, viziti ankaŭ la suban adreson, sub kiu kaŝas tiu ĉi bonega kaj utilega, kuraĉelpa organizo. Ĉion bonan en viaj esploroj! 

Kaj krome... La suban recepton mi ĵus faris mem, antaŭ kelkaj tagoj, kaj mi atestas pri ties efektiveco. Mia longtema tusproblemo, pro malvarmumiĝo, tute forlasis min por uzi tiun ĉi sube priskribitan, mielcepon, kaj la antaŭe uzitaj, apotekaj, medikamentoj tute ne helpis kvankam mi provis plurajn...
Jen la adreso: http://www.ina-asocio.info/ina-revuo.html/ 
Zbigniew Wybraniec

El la popola medicino: 
mielo kun cepoj

Preparado de la popolmedicina medikamento: mielo kun cepo
Kaj jen estas unu el inter ties helpaj receptoj pri la hejmfareblaj resanighelpiloj - por multe pli, iru kaj vizitu la supre montritan ligilon al la INA:

Jam  niaj  avinoj  sciis,  ke  cepo estas  kuracaĵo,  kiu  tre  bone efikas ĉe malvarmumo. Antibiotikaj substancoj  kontraŭbatalas  virusojn  kaj bakteriojn  kaj fortigas la defendokapablon  de  la  organismo. Sulfurhavaj oleoj de cepo desinfektas  spirajn  vojojn  kaj malfiksas  mukon  de  iliaj  surfacoj. Ankaŭ   mielo efikas  antibiotike kaj mildige je la  mukozoj ĉe afekcio  de  la  spirorganoj.  El mielo kaj cepo oni povas prepari simplan,  sed  tre  efikan  kaj agrable  gustantan  hejman  kuracaĵon  kontraŭ tusado kaj gorĝo-doloroj.

Kaj jen kiel ĝi estas farata:

• oni  prenu  mezgrandan  cepo-bulon kaj tranĉu  ĝin je ĉirkaŭ 1 cm  longaj  pecoj  (vidu  bildon sur  la  titolpaĝo).  Tiujn  pecojn oni  metu  en  ŝraŭb-fermeblan vazon  aŭ  poteton  kaj  super-verŝu  ilin  per  100 g da  mielo. Estas  egale,  ĉu  la  mielo estas likva  aŭ  solida.  Gravas,  ke  ĝi estu  pura,  naturdevena  kaj neniuokaze  varmigita(!!).
• oni  fermu  la  poteton  firme  kaj lasu  ĝin  stari  minimume  6  ho-rojn.  En  tiu  tempo  la  sukeraj ingrediencoj  de  la  mielo  sor-bos  la  eterajn  oleojn  (esen-cojn) el  la  cepo. Por akceli  tiun procezon  oni povas  de  tempo al tempo renversi  la poteton ne malfermante ĝin.  Per  la  sorba-do de la cepaj fluidaĵoj la mielo fariĝas pli likva.
• oni  trinku  la  pretan  mielcepan sukon  po  unu  manĝokulero (ĉirkaŭ  8  ĝis  10  ml)  kelkfoje tage.
• oni  konservu  la  kuracaĵon  mal-varme  (ekz.  en  malvarmiga ŝranko),  kaj foruzu  ĝin  jam  en unu  ĝis du  tagoj  (tial  preparu ne tro multe da ĝi, maksimume 200  ml. Ĉe  bezono  vi  povas pretigi  novan  kvanton de  tiu dolĉa suko).
 

Por  la  resaniĝo estas samgrave, ke oni  multe trinku:  la  likvaĵo pli faciligas  la  tusan  muko-forigon el la spirtuboj.
 Tradukis Waldemar Ebel, Germanio

Aug 9, 2011

Marinita Brasiksuko - La Fonto de la Sano


Esperantigis: Zbigniew Wybraniec

Saniga Marinita (bakterikultivita) Brasika Suko.

Brasiko - unu el la plej etkostaj sanfontoj

Kultivita brasikosuko estas unu el inter la plej efektivaj nutraĵkompletigoj por solvi problemojn kun la intestina kondukilo, ĉefe kaŭzitaj per la surkresko je ĝi de la malsanigaj bakterioj, intestinaj aŭ aliaj korposistemaj fungaj infektoj, intestina damaĝo, kaj multaj aliaj problemoj, kaj ĝi estas tre malmultekosta por fari.
Kultivigita (marinita) brasiksuko, estas unu el inter la plej bonaj nutrokompletigoj per la probionikaj (probionic), bonefikaj bakterioj (amikaj bakterioj), kaj kiuj estas ankaŭ facile atingeblaj. Ĝi estas ankaŭ tiel etkosta ke ĝi estas praktike senpaga. Krom siaj probionikaj espektoj, la brasiko estas unu el inter la plej riĉaj fontoj de la glutamino, la amino acido helpa ĉe la riparo de la intestinaj problemoj. 

Marinita Brasiksuko – Hinda Recepto

Por enplanti la amikan laktobakterion en la dikan intesttinon (colon) kaj emigi al kuraciĝo la mukan membranon de la nutraĵtrakoj (nutraĵvojoj) de la longa intestino (G.I tract), oni devus trinki po ĉirkaŭ 1 kaj ½ da taso de tiu ĉi suko ĉiutage. 

Jen estas la maniero por fari ĝin.

Plenigu miksilon per haketita je la pecetoj brasiko kaj, aldonu la distilitan aŭ alian tre puran akvon, ĝis ĝi estos plenigita ĝis ĉirkaŭ 2/3 da sia kapacito. (Ne uzu la putakvon aŭ la kranakvon). Dismuelu ĝin, per altrapideco reguligo de la miksilo dum unu minuto. Enverŝu tiel ricevitan miksaĵon en iun bolvon kaj ripetu tiun procedon, por fari du pluajn porciojn (baĉojn) da tiu miksaĵo. Kovru per la tolo (linaĵo), aŭ iu simila materialo kaj lasu stari en la ĉambra temperaturo (pli malpli 21 Celsiusaj gradoj).

Post 3 tagoj, la brasiksuka solvaĵo estos preta por uzi. Traverŝu tiun miksaĵon per la per filtra tolo, por disdividi la likvaĵon de la suko de la pulpo. Metu la kultivitan (marinitan) brasiksukon en la fridujo. Trinku ½ -on da taso de tiu ĉi solvaĵo, diluita per la egalparto da akvo (ankaŭ ½ da taso), 2 aŭ 3 foje ĉiutage. Kiam la provizo iĝos jam malmulta, faru alian baĉon. Tiu ĉi alia baĉo jam estos preta post nur 24 horoj, ĉar la postrestinta ankoraŭ startigilo treege plirapidigas la procedon.

Tiu ĉi procedo povas esti ripetata senfine. Ĉiu nova servo (porcio) enhavas plurajn bilionojn da amikaj laktobakterioj. La lakta acido en la marinita (kultivita) brasika suko purigos la vojtrakon de la longa intestino (G.I) kaj mortigos plimulton de la specoj da fungoj, parazitoj kaj aliaj patogenoj. (malsanigaĵoj). Vi devus trinki tiun ĉi miksaĵon ĝis rimarki ke via ekskrementoj flosos en la toaleto, kaj estos sen malbonodoraĉo. Kiam tio ĉi okazos, vi povas malgrandigi vian dozadon ĝis, po nur unu servo ĉiutage, por la konservado de sia sanstato.

Aug 8, 2011

Vitamino B17 kuracas el la Kancero

Tradukita el anonima fonto per: Zbigniew Wybraniec

Vitamino B17, amigdalino aŭ letrilo, efike kuracas kanceron.

„Ĉiu devus scii ke, plimulto da oficialaj esploroj kontraŭ la kancero estas grandegaj trompaĵoj” - esprimis sian opinin dr. Linus Pauling (1901 – 1994), kiu estis la dufoja laŭreato de la nobelpremio. Kerno de la abrikoto enhavas la vitaminon B17, kiu kuracas la tumoron en 100%. da kazoj, eĉ ties plej malicajn variojn – afirmas dr. Ernesto Corntrerasa, kiu en sia kliniko kuracis el la kancero plurmilojn da pacientoj.



Vitamino B17, amigdalino aŭ letril – estas tri diversaj nomoj de la sama natura substanco. Unue oni trovis ĝin en la kernoj de la abrikotoj, poste oni konstatis ke, ĝi ekzistas en eĉ ĉirkaŭ 1200 specioj da diversaj plantoj. Plej multe tamen en la kernoj de la popularaj fruktoj, tiaj kiel, abrikotoj, persikoj, nektarinoj, plumoj, pomoj, piroj, ĉerizoj aŭ, merizoj.



Kuracan funkciadon de B17 oni jam priskribis en la egiptaj papirusoj devenantoj el pli ol 5000 jaroj antaŭe, proponinte uzadon de la amarmigdala akvo por kuracado de la haŭtokancero. Similajn priskribojn de la aplikado de la amaraj migdaloj devenas el la Ĉinio, el antaŭ 4500 jaroj. En la moderna medicino la unuaj informoj pri tio ĉi ke la B17 efike kaj bonrezulte kuracas la kanceron aperis antaŭ pli ol 50 jaroj. Ties varmega propaganto estis la bioĥemiisto dr Ernest Krebs. Oni pritaksas ke, de tiu tempo ĉirkaŭ 100 mil da malsanantoj je la kancero estis kuracigitaj per la letrilo. Efikan funkciadon de la B17, oni pruvis en la sendependaj esploroj en pli ol 20 landoj, egale en la kazoj de la homoj kaj la bestoj.



La grado de la efikeco de la kuracigoj atingas preskaŭ 100 procentojn, sub la kondiĉo ke, la paciento ne estis pli frue malfortigita per la radiado, aŭ la tiel nomata ĥemio (la ĥemoterapio). Unu el inter la plej konataj nuntempaj centroj kuracantaj per la letrilo estas la meksikia kliniko de dro. Ernesto Contrerasa Rodriguez.



Ĉar B17 estas alte efika kaj malmultekosta, ĝi rapide iĝis la doloriga ero da salo en la okulo de la institucioj konjektitaj kun la usonaj farmakologiaj kaj farmaciistaj konzernoj kaj firmaegoj. Letrilo, estas natura substanco, la same kiel la kuracherboj (tinzano). Oni do ne povas ĝin patentigi, oni do ne povas je ĝi mongajni. Oni tame povas pro ĝi perdi la mongajnegojn. Kaj tio povus okazi fakte eĉ rapide. Se homoj ekscius amase, ke la B17 kuracas la kanceron, la farmakologia industrio kaj farmaceŭtiko spertus gigantajn perdojn pro la deiro de la ĥemoterapio. Tiam finiĝus ne nur la gajnoj el vendado de la ĥemio sed, ne plu estus la permeso por la gigantaj dotĵoj por la eternaj esploradoj kaj alpagoj al la medikamentoj. Nenio do estas stranga en tio ĉi ke, la sorto de la B17 estas la mistera historio plena da prisilentoj, kaj silentigoj, falsigado, terorigado, timigado kaj la histerio, anstataŭ de la honesta kaj verema scienca diskuto.



Cianido, je via sano...



Kiam niaj avinoj knoservis manĝaĵojn por la vintro, ili metis la fruktojn kune kun la kernoj. Tiel, ne sciinte eĉ pri ĉi tio, ili provizis al siaj familioj la vitaminon B17. Kiam niaj patrinoj faris la konservojn, karnojn ili jam deprenis el la fruktoj, ĉar oni konvinkis ilin ke, en la kernoj estas la cianido, do la prusa acido. Tiu ĉi paniko translikis evidente el la Usono. Tial nuntempe, plurmiloj da malsanaj usonanoj sekrete forveturas al la Meksikio... kaj revenas sanaj.



Cetere, en Pollando, la same kiel en multaj landoj, ni ne povas aĉeti lavitaminon B17 en iu ajn apoteko. Bonvolu kontroli, kaj observi, kiel afabla magistrino ekster de la vendotablo, post priklaki en klavaron de la apoteka komputilo la ĉiujn tri donitajn nomojn, afable ridetante respondos al vi ke: io tia ne ekzistas...



Fundamenta argumento kontraŭ la B17 estas la konstato ke, latrin enhavas en si forte toksan cianidon. Tamen, la vitamino B12 ankaŭ enhavas en si la cianidon kaj, oni povas senprobleme aĉeti ĝin en apotekoj. Eĉ sen la recepto. Pri kio do ĉi tie temas?!



Pli detalaj esploroj demonstris ke, timigado per la amigdalino mankas la sencon, ĉar la naturo perfektmaniere asekurigis nin antaŭ la toksiĝo per la substanco devenanta el la fruktokernoj. Eĉ pli, ĉar ĝi asekuris nin duoble. Ni imagu elekstere la baditon frapantan la pordon kaj interne la malsaĝulon, kiu , kiel ĉiam, senpripense malfermas la pordon al ĉiu. La domposendantoj sciante ke ili havas hejma la malsaĝulon, muntos la blokigon en la pordo tiel ke, nek li nek la bandito povu malfermi la pordon.



Jen, la sana ĉelo de la homa korpo estas komparebla al la domo, en kiu estas tia blokigo muntita, kaj mankas la malsaĝulon. La malsana ĉelo kompareblas al la domo, en kiu estas vicverse – ĝi mankas la blokigon, kaj enoĝas ĝin eĉ 3000 da malsaĝuloj. Banditon antaŭ la pordo ilustras la cianido enhavigita en la vitamino B17.



B17 estas la substanco, en kies enhavo parto da atomoj tiel kunmetiĝis ke, ĝi formas la generilon (la naskilon) de la cianido. Tiu ĉi generilo „naskas” la cianidon, tiam kaj nur tiam kiam, unue: ĝi kuntuŝiĝos kun la enzimo malfermanta la („malsaĝulon” nomita, la „betaglukozydaza”, kaj due: - ne havas en la proksimeco la enzimon blokantan nomitan, la „rodanaza” („la blokigilo”). En la sanaj ĉeloj de la homa korpo ni havas la blokantan „rodonaz'on” kaj preskaŭ tute mankas la „betaglukozydaz'on”. Precize vicverse okazas ĉe la kanceraj ĉeloj, kie la „betaglukozydaza” montriĝas esti eĉ 3000-oble pli multa ol en la normala ĉelo, kaj mankas la blokantan enzimon - „rodanaza”.



Do sekve, kiam la letrilo (amigdalino) atingas la homan organismon, ĝi disiĝas kaj al ĉiuj sanaj ĉeloj kaj al tiuj malsanaj. En la sana ĉelo, ĝi transformiĝas je la glukozo. En la kancera ĉelo, ĝi liberigas la cianidon kaj, la alian, egale fortan tokson (aldehidon benzoesidan). Tiuj ĉi du toksoj detruas la kanceran ĉelon, kaj sole nur ĝin,kaj ja, tion ĉi oni ja volas...



Kaj nun, konante jam la meĥanismon, ni ekrigardu, kiel la Usona Administraro pri la aferoj de la Nutraĵoj kaj Medikamentoj (FDA) penis devojigadi de la amigdalino kaj kiel ĝi timigis niajn panjojn. Unue oni anoncis ke, amigdalino estas senutila por mrtigi la kanceron, ĉar post la trapenetraj esploroj oni ne konstatis en ĝi ekziston de la cianido.



Post iu tempo oni konstatis ke la amigdalino liberigas la cianidon en la kanceraj ĉeloj. Do tiam oni eldonis la alian, renversan konmunikon: se do la amigdalino (latrilo) enhavas la cianidon, do ĝi estas toksa. Laŭ FDA ni havas do la situacion ke, jest, la B17 mortigas la kanceron, sed se ĝi faras tion per la cianido, do ĝi estas „tiel nehumanitara”...



Finfine tamen: FDA estis vokita antaŭ la Federacia Korto (en Usono), kie ĝi konfesis ke ĝi ne posedas iujn pruvojn pri la tokseco de la letrino (amigdalino). Evidente, mankis la pardonpeton,, kaj ni plu manĝis la kompotojn sen la fruktokernoj.



Niaj avoj manĝis la fruktokernojn multe pli ofte. Kelkiuj faris tion tial ke, ili ŝatis ilin, aliaj pro laŝparemo, aŭ pro la malriĉeco. Ili ankaŭ ofte manĝis, ofte jam forgesitan per la nuntempuloj, miligrian grion, enhavantan la vitaminon B17. Al la pano ili aldonadis la grajnon de la lino, kiu ankaŭ enhavas en si la letrilon. Ili konsumis la lakton kaj la viandon de la bestoj, kiuj manĝis la herbon, enhavantan la B17. La nuntempaj specoj da herboj tamen estis tiel ŝanĝitaj genetike, ke oni senigis ilin de la letrilo (B17).

Kion diras pri tio la doktoroj?



Multaj mondfamaj doktoroj ne timas kuraci per la vitamino B17. Tamen, ne deprenente la diservon de la noblaj kaj honestaj polaj doktoroj, plimulto aŭ entute neniam aŭdis pri la letrilo, aŭ ili konatiĝis kun la falsaj informoj pri ĝi, aŭ simple ili timas deiri de la superĵetitaj al ili, per la farmakologiaj konzernoj, proceduroj.



Tio ĉi aspektas iom simile kiel kun la „klimatvarmiĝo”. En Pollando la someroj estas pli malvarmaj ol kutime,, sed tamen, Pollando aliĝas al la batalo kontraŭ la plivarmiĝado de la klimato. Oni timigas nin per la malaperado de la glacio ĉe la Arktiko (la Norda Poluso), dum oni tute prisilentas la fakton de la rekorde alta plikreskiĝo de la glacikovro en la Antarktiko (la Suda Poluso). ktp, ks.



Ni devas ankaŭ scii ke, la kuracistoj estas forte dependigitaj de siaj kuracistaj aŭtoritatoj, kiuj al la nehumiluloj kapablas eĉ depreni la rajton performi la profesion. Se oni do volas trovi la kuraciston, kiu havas la kuraĝon elkliniĝi, oni devas serĉi inter la pensiiĝintoj aŭ la emerituloj aŭ tiuj ĉi kiuj havas la kuraĝon kontraŭstariĝi al la sistemo.



Ĉu vi aŭdis ke, en la landoj kie okazis longdaŭraj strikoj de la kuacistoj, mortokvanto dum tiu periodo malgrandiĝadis eĉ je 30%. Tiaj subitaj „saniĝoj” de la socioj dum la strikoj de la kuracistoj okazadis multfoje en diversaj landoj, ekz. En Israelo. Nu...ja homoj devis tiam revenadi al la naturaj kuraciloj.



Jam de 2 semajnoj mi manĝas po 15 plumkernoj kaj, mi ne rimarkas iujn ajn flankrezultojn. Aŭtoro de la libro tiutolita „La mondo sen la Kancero”, (Świat bez raka), baldaŭ aperonta en Pollando, rekomendas manĝadon de tiom da fruktokernoj po tage, kiom da fruktoj kiuj enhavis tiujn kernojn ni manĝas ekz, se ni manĝadas po 7 pomoj ĉiutage,, ni povas manĝi 7 kernojn el tiuj fruktoj)



En la kazo de la malsano, dr. Krebs rekomendas konsumi po 35 kernoj ĉiutage.



Eksterlande (ekz. pere de la Intereto) oni povas aĉeti letrinon en piloloj. Unu pilolo 500 mg enhavas la vitaminon B17 en la kvanto troviĝanta en pli ol 100 fruktokernoj.



Pli da informoj pri la B17 oni povas trovi en la eldonita per la Oficyna Wydawnicza en Pollando libro, Metabola terapio per la vitamino B17 - „Terapia metaboliczna witaminą B17” kontraŭ nur 3.90 PLN, atingeblas ĉe la adresoj: www.nieznany.pl aŭ www.nexus.media.pl)."





Multajn praktikajn informojn en la angla lingvo oni povas trovi ankaŭ en la retpaĝo: http://www.worldwithoutcancer.org.uk/ Kernojn de la abrikoto oni povas ankaŭ aĉeti en Pollando: http://www.pestki-moreli.pl

Aug 2, 2011

Ĉarmulino sorĉas kaj ravas esperantlingve en YouTube.

La Freŝeco kun spiritplena vigleco de raviga, juna knabino kuraĝigas al Esperanto ĉe la:
YouTube blogo - Saluton Esperantujo!

Jen estas konektilo al tiu ŝia supre prezentita filmeto, de tie vi trovos konjektilojn ankaŭ al ŝiaj pluaj 2 filmetoj en eĉ pli bela Esperanto, kaj en pli bona sonkvalito. Bonvolu ne forgesi lasi por ŝi siajn komentojn, por kuraĝigi ŝin kontinui tiun bonegan incentivon. Ŝi bezonas sugestojn kaj kuraĝigon, kiel tion ŝi mem esprimas en sia dua filmeto:  

YouTube iĝas pli kaj pli populara medio de komunikado en Esperanto.

Ĵus hodiaŭ trarigardante ion en YouTube, mi hazarde trafis tiun ĉi ĉarman junan knabinon tiel vigle, flue kaj bele prisorĉanta la spektantaron, per sia bela Esperanto - kaj la cetero de sia esto - ke mi decidis helpi ŝin per la artikolo pri ŝi kaj ŝia esperalntlingva ĉanelo ĉe YouTube. Mi esperas ke sufiĉe baldaŭ estiĝos iu pli aŭ malpli serioza, sed ja certe utila al uzantoj de Esperanto TV en Espertanto, kaj mi volus ŝin vidi kiel la unu el inter la unuaj reprezentantinoj de tiu ĉi lingvo.

Kun la freŝeco de sia juna aĝo, kaj ĉarma vigleco de la juna knabino ŝi ja povas fari tre multe en tiu ĉi belsona, facila kaj kiel okazas ankaŭ praktika lingvo.

Ĉion do bonan al vi ĉarmulino, Manekeno! Mi esperas ke ŝi ankaŭ vizitos nin ĉi tie, ĉe La Praktiko...

Kaj jen, mi volas montri al niaj membroj kaj vizitantoj la TV programeron faritan per ĉinaj esperanto uzantoj. Ĝi estas ŝtate kuraĝigita programo kaj laŭ mia opinio valoras esti prezentita, kiel unu el inter la ekzemploj de la bonega laboro de la ĉinaj Esperanto parolantoj, kiu praktike uzas Esperanton por informado pri siaj: lando, kulturo kaj atingoj de sia ŝtato. La juna ĉina belulino kiel prezentantino, parolas en tre bela, kaj klara, Esperanto. Tio ĉi estas eldonaĵo de la retejo estanta kontinuo de la El Popola Ĉinio, en ĉiam elstare modele bonkvalita kaj bela Esperanto, kiu estas trovebla ĉe la adreso:


esperanto - Novaĵo - televid-ĵurnalo (El popola ĉinio - septembro 2010)
 
Jen do, supre estas la filmeto kaj sube sekvas ties YouTube adreso:

 Bonan spektadon kaj mi esperas ke tio ĉi povos iel helpi ankaŭ vin pri cia laboro en tiu ĉi bela kaj inspiroplena lingvo. Ĉiu bona laboro de unuj inspiras al la duaj kaj pluraj aliaj eĉ pliajn bonajn ideojn.
 Zbignjevo