UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Aug 24, 2010

Hompovigata Aŭtomobilo

Elpoligis: Zbigniew Wybraniec

Ne plu jam elspezojn por la brulaĵoj? 

"HumanCar Imagine PS” iom simlilas al la vehiklo kiun uzas Fred Flintstone, ĉefa heroo en la filmserio “La Kavhomoj”, sed ĝi estas fakte vera mirindaĵo de la nuntempa teĥniko.

HumanCar Imagine PS 
"HumanCar Imagine PS"
Kiam en ties interno eksidos kompleta kvaropo da personoj el inter kiuj ĉiu volos “iom remi” (kaj laŭ la onidiro tiun taskon bonsukcesos fari eĉ mezforta fizike pensiulo), tiam aliro de energio en iu ajn formo el iuj ajn eksteraj energifontoj okazos esti tute superflua, kaj ĝi povos tamen gajni la rapidecojn ĝis eĉ 100 kilometroj dum horo( km/h) kiam vojaĝi sur la plata vojtereno! Ĝi kapablas ankaŭ grimpi montpintojn kun la rapideco de ĉirkaŭ 50 km/h.

Kun nur 1-2 personoj sur la ferdeko, pelado de tiu ĉi vehiklo estas helpata per la elektra motoro povigata el la akumulatoro (baterio).

Kreinto de tiu ĉi nekutima aŭtomobilo estas, Charles Greenwood, brita inĝeniero kiu jam de pli ol 40 jaroj okupiĝas per konstruado de la vehikloj movigataj per povo de la homaj muskoloj.

HumanCar Imagine PS” estis jam oficiale allasita al la vojuzado. Ĝi komencos esti produktata per la seria fabrikado kiam kvanto de la komencaj mendoj superos la nombron 800. Provizore oni sukcesis gajni ĝis nun la 100-on da dezirantaj ĝin havi anataŭmendintoj. Merkata prezo de tiu ĉi vehiklo en Grandbritujo ne devus superi la 10 000-on da Britaj Pundoj (GB). Krome, en sia komerca versio tiu ĉi vehiklo pli multe similos la normalan aŭtomobilon – inter aliaj, ĝi ricevos ankaŭ la tegmenton.

Nula elspezo por la brulaĵo, neniuj elspiraĵoj, kaj ĉe la okazo la ŝanco plibonigi sian fizikan kondiĉon... Ĉu tiel aspektos futuro de la pervehikla komunikado? Charles Greenwood, kredas profunde ke jes. Fondita per li firmao apogogiĝas en sia laboro je la negocplano antaŭpreparita por 200 jaroj (!) kio enhavas, inter aliaj, ankaŭ funkciigon de produktado de la mikroelektrejoj, porteblaj en la valizo, destinita por la Tria Mondo.

Vidu sube la filmeton de tiu ĉi vehiklo uzata survoje ĉe "YouTube":


Trovita ĉe: www.Poboczem.pl


Fina enterigo de Tadeusz Wybraniec


Adiaŭ kara frato!

Vi ĉiam restos en la kora memoro de tuta via familio, kaj de ĉiuj viaj multaj geamikoj kaj gekonatoj kaj en Aŭstralio kaj en Pollando kaj en la cetera Mondo.

Tadek (Tadeo) estis brava, sindona persono, bonega frato kaj sindona, sinoferema amiko al ĉiuj siaj geamikoj. Li estis tre helpema homo, bonnatura, ĝentila kaj ĉiam preta helpi alian personon, tre ofte eĉ se tio ĉi postulis flanklasi siajn proprajn aferon, taskojn, ĉu laboron, por helpi alian personon...

Li estis bonega frato, tre bona amiko, kaj tre bona homo en plena senco de tiuj ĉi vortoj, la vera humanisto en la plej vera senco de tiu ĉi vorto. De longa tempo li sinofere kaj sindone helpis kaj laboris kune mi kiel la teĥnika konsilanto kaj kunlaboranto, pri multaj diversaj projektoj aranĝoj kaj taskoj, speciale pri la Universala Vivo Ligo, Esperlando, kaj aliaj. Li sciis ankaŭ Esperanton, kiun li mem lernis, kaj volonte helpis la E-movadon, unue en Pollando kaj poste ĉi tie, en Aŭstralio.

La fina enterigo de la cindroj de Tadeusz, ĵus alvenintaj el Aŭstralio, okazos ĵaŭde la 26-an de Aŭgusto 2010 en la tobejo de la katolika preĝejo, Św. Katarzyny, en Tenczynek apud Krakowo, en la Małopolska vojevodio, Pollando, post la funebraj solenaĵoj en la sama preĝejo okazontaj je la 13 horo,

Dio Donu al li eternan ripozon kaj feliĉon!
Bona Jezuo, bona Sinjoro nia, donu al li vian gracon kaj la eternan ripozon kaj feliĉon!
Ni ĉiam memoros lin!

Adiaŭas lin ĉi tie kormemore: Patrino kaj sola frato Zbigniew, kun ĉiuj 4 Fratinoj kunne kun ties tutaj familioj. Ankaŭ, tuta cetera familio de geonkloj kaj gekuzoj, kaj multaj geamikoj, en kaj ekster de la Esperanto movado, kaj en Aŭstralio kaj en Pollando kaj en la cetera mondo.

Jun 20, 2010

Forpasis Tadeusz Wybraniec


Post pli ol 2 jara batalado kun kancero la 7-an de Junio forpasis mia ĉiam kare kaj kore memorota frato kaj longtempa proksima kunlaboranto, Tadeusz Wybraniec (Tadeo Elektito). Lia funebro okazos morgaŭ, la 21-an de Junio ĉe:

Fulham Funerals
137 Holbrooks Rd
Underdale
SouthAustralia

La funebra ceremonio okazos je la horo 10:30 matene ĉe la supra adreso.

Li postrestos ĉiam kormemora al granda nombro da familianoj kaj geamikoj kaj en Aŭstralio kaj en Pollando. Pacon al li kaj eternan feliĉon! Li ripozu en la paco en Dio!

Zbigniew Wybraniec (Zbiŝko Elektito).

May 20, 2010

Mem Farebla Kuracaparato

Facile farebla en la hejmo per si mem kvarcohava saniga elektroaparato
Atestantoj rakontas pri kuracoj el Hepatito C, Kancero, Herpeto, Porka Gripo – H1N1, ks.
 Simpla hejmfarita kvarcohava aparato kuracas hepatiton C, kanceron, herpeton, porkan gripon- H1N1. Por malsanuloj kiuj emas ekspermenti tio ĉi povas okazi esti vera vivsavanto.

Tiu ĉi artikolo estas fakte la esperantigita per mi diskuta fadeno el unu el inter la pri-sanigaj anglalingvaj forumoj. Jen estas adreso de ĝi: http://maya12-21-2012.com/2012forum/food-health/simple-homemade-quartz-device-cures-hepatitis-c-cancer-herpes-h1n/msg41374/#msg41374. Tiu ĉi materialo estis per mi hazarde trovita dum navigado de la Reto pri la sanigaj temoj. Mi ankaŭ trovis paĝon de la kreinto de ĉi-aparato kun 8 diversaj bildoj de ĝi. Se vi deziras vidi ĉiujn la la fotojn kiujn la aŭtoro mem faris, bonvolu viziti ĉi tiun adreson: http://quartzcure.webs.com/apps/photos/album?albumid=7524216
Jen la traduko:
"Mi trovis ke unu el inter la plej malfacilaj aferoj por fari en la nova jarmilo okazas esti por multaj homoj kundividado kaj donado senpage de la aĵoj kaj rimedoj kiuj helpas kaj bonfaras aliajn.
La priskribata ĉi tie aparato vere funkcias, ĝi savis mian vivon kaj la vivon de multaj aliaj geamikoj. Ĝi povas esti konstruita senpage kaj rajtas esti libere kopiata per iu ajn, ie ajn, tute senkoste aŭ nur kontraŭ kostoj de la loke akireblaj, cie etkostaj, partoj. Plej alta kosto inter ĉiuj partoj de ĉi-aparato estos kosto de la ses-volta, lanterna baterio.
Bonvolu provi tion, kaj post mem provi kaj konvinkiĝi ke ĝi vere funkcias, disigu la vorton...
Miaj geamikoj petis min ke mi kundividu tiun ĉi facilegan por konstrui aparaton kun ĉiuj, ĉie... Mi konas propra-persone du homojn kiuj uzis nur ĉi tiun aparaton por kuraci ne-kuraceblajn malsanojn.
Kvankam la koncepto de ĝ estas simila al tiu ĉi de "Zapper”, la prskribita ĉi tie aparato povas esti konstruita dum nur kelkaj minutoj per iu ajn, kaj ties uzantoj diras ke ĝi estas eĉ PLI efektiva ol la „Zapper”..
Unu kuracita persono atestis ke lia doktoro konfirmis ke la Hepatito C, kiu turmentis lin dum 20 jaroj malaperis el lia korpo. Ĝis nun, li estas jam libera de ĝi 5 jarojn.. Alia kuracita viro provis tiun aparaton dum du semajnoj kaj lia doktoro rimarkis ke la ĉefa mortiga kancera tumoro kiun li havis reduktiĝis en dimenzioj je 39% kaj la satelitaj tumoroj tute malaperis. Nur mallongan tempon post tio, je la miregiĝo de liaj doktoroj, lia kancero tute malaperis.
Tiu ĉi sistemo ŝajnas esti tro simpla por funkcii, sed spite de tio, ĝi ja tutcerte ŝajnas funkcii kaj tutcerte oni tre valoras provi ĝin. Por konstrui ĝin vi bezonos nur la jenajn aĵojn:
  1. Unu ses-voltan baterion (Oni diris al mi ke la celo estas nur la 6 voltoj, ne 9.)
  2. Du pecojn da drato 3 futojn (pli malpli 90 cm) longajn. Povas esti drato el la laŭtparolilo, ks.
  3. Du pecoj da kvarco (iom pli pri tio ĉi venos iom pli poste, sed ĝenerale, IUJ AJN kvarcaj rokpecoj.
Opciaj estas konektiloj de la „aligatora” tipo por konekti al baterio, kvankam ili ne nepre necesas, ĉar oni povas senprobleme rekte konekti ĉion por-konstante
Baza Asemblo kaj uso:
  • Ĉiu drato-peco estu nudigita el sia izolaĵo ĉirkaŭ unu colon (25 mm) ĉe ambaŭ finoj. Aligu firme unu finon de la unua drato al unu el inter du pecoj de la kvarca roko. Ĉe tio ĉi tre gravas certiĝi ke la nudigita parto de la drato certe kaj firme tuŝu (kontaktu) la kvarcon. Tiu firmigo povas esti farita per iu gluo (epoxy glue, super glue) silikono, eble eĉ per iu gluo-hava bendo, aŭ rimeno el metalo. Memoru ĉiam pri tio ĉi ke estas nepre bezona ke surfaco de la kvarca ŝtono povu esti ĉiam facile eksponata je la kontakto kun via korpo.
  • Preparu por si tiel du dratojn, ambaŭ kun unu kvarca ŝtono aligita al unu sia fino.
  • Aligu liberan finon de unu drato al unu el inter terminaloj de la 6 Volta baterio
  • Faru la samon kun la alia drato kun kvarca ŝtono, aligante ilin al alia terminalo de tiu ĉi 6 Volta baterio..
  • Nun vi havas unu draton kun unu kvarca ŝtono ĉe ĉiu terminalo de la posedata 6 Volta baterio
  • Aligu kvarcan ŝtonon kiu estas konektita al la POZITIVA terminalo de la baterio al via korpo - per iu bendo, aŭ iel ajn alimaniere. Nur certiĝu ke la kvarco estu tutcerte en senĝena kontakto kun via haŭto. (Normale tio ĉi devus esti tiu ĉi parto de via korpo kiu estas afliktita per la malsano; SED, en LA kazo de la virusoj de la gripo, aidoso, ktp., vi devus TAMEN provi surmeti tiun ĉi pozitivan finaĵon aŭ sur vian dekstran ŝultron aŭ/kaj vian dekstran gambon aŭ la dekstran futon.)
  • La alian kvarcan kristalon fiksu per la rimeno al iu alia parto de via korpo, prefereble tiel for de la alia kristalo kiel tio ĉi nur praktikeblas. Surhavu ĉi tion sur si sidante senmove almenaŭ unu horon ĉiutage.
Adicia Informo:
  • En kazo de la eventuale vivo-estingabla malsano, jam post kiam vi estos kuracita, vi devus eventuale submeti vin sub la sankonserviga plano, kontinuante faradi tion 3 foje ĉiusemajne por reteni sian sanon.
  • Se temas pri elekto de la kvarco-speco; Oni informis min ke IU AJN kvarco utilos egalvalore (blanka, lakteca, rozkolora, fumeca, kristalo, ktp.). Oni ankaŭ diris ke eblas facile ke iu persono kiu estas mem iom sentiva (mediumeca tipo) povus facile trovi kaj elekti paron da kvarcaj rokpecoj kiuj "senteblas” esti la ĝustaj. Ili povus esti eĉ rompitaj per la martelo por gajni platan surfacon por taŭgigi (alĝustigi) ilin pli bone al via korpo, SED, oni diris al mi ANKAŬ ke mi informu homoj pri tio ĉi ke ili ne tro koncernu pri tio. Ne misuzu sian monon je iuj multekostaj troe "pezigitaj" per sia prezo kvarcaj kristaloj, provu trovi prefereble iujn du kvarcajn rokpecojn senpage, ie ajn, aŭ aĉetu kiel eble etkoste, se vi vivas en la urbo.
  • Ĝenerala teorio pri funkciado de tiu ĉi aparato estas simila al tiu ĉi de la aparato konata kiel "ZAPPER CIRQUIT de „Hulda Clark" kune kun ties ties funkciaj celoj. TAMEN, en tiu ĉi kazo, la kvarco estas ĝuste la parto de la aparato kiu okupiĝas pri la oscilado frekvencoj per si mem, sen bezono por adicia elektra cirkvito eliminante la virusojn, kaŭzojn, ktp.
  • Oni diras ke tio ĉi devus funkcii sendepende de skeptikeco aŭ ne, de persono ĝin uzanta, sed evidente, se tio ĉi eblas, fokusiĝo de la subjekto je la pozitivaj efektoj estas ĉam konsilinda kiel bona .
  • Ŝajnas do ke sub influo de sia nur 6 Volta elektroktrofluo, tiu ĉi aparato generas per sia kvarca enhavoparto diversajn radiado frekvencojn (kaj mikrovibradojn) ebligantaj malgrandtensajn  kaj malgrandkapacitajn etkurentajn elektro-fluojn kaj diversajn ultrasonajn vibradetojn tra la korpo, kiuj estas konataj agi bonefike, kaj eĉ tre kurace, al ĉiu homa organismo.                                               Tio ĉi estas ankaŭ rememorigas min pri la kvarcohavaj aparatoj de la plej fruaj radioamatoroj - iam popularegaj inter la radioamatoroj tra tua la mondo - kies kvarco-kristala parto per si mem generis sufiĉan elektron, por funkciigi la parolilon de tia aparato.
Kiam tio ĉi jam pruviĝis bone funkcii por vi mem, bonvolu ne forgesi disigi la vorton kaj scion pri tiu ĉi aparato ĉie kie eblas, kiel tio ĉi nur eblas rapide kaj vaste."

May 19, 2010

Revolucia Aŭstralia Hejma Elektrogenerilo

Trarigardante hodiaŭ diversajn Polajn retejojn mi trovis ĉe www.kciuk.pl interesan artikolon. Ĝi temas pri la revolucia inventaĵo de la inventisto el urbo "Cairns" en la norda (tropika) parto de la Aŭstralia ŝtato Kvinslando "Queensland". Li eltrovis revolucian elektro-generilon produktantan ĉirkau kvinoble pli da elektro-energio ol ĝi mem konsumas. Tio faras ĝin ideala produktilo de preskaŭ tute SENPAGA elektro-energio por ĉiuj averaĝaj hejmaj bezonoj. Mi inkludas la filmeton de YouTube. Ĝ estas en la anglalingva originalo kun skrba traduko en la Pola. Baldaŭ mi aldonos Esperantigitan tradukon sub tiu ĉi artikolo. Intertempe, bonvolu ĝui ĝin tia kia ĝi estas nun. Interesa estas tio ĉi ĉu la elektro-faraj firmaegoj denove dronos ĉi tiun utilegaĵon, kiel ili kutimas fari ĝis nun, aŭ fine decidos allasi la publikon de la mondo povi uzi tiun frukton de la genia pensado kaj ideo de la inventisto.

Ĝuu la jenan filmon


Apr 28, 2010

Dua priesperanta disertacio de Silvia Bem en Katowice - Pollando


 En Pollando profesia laboro pri kaj por nia internacia komunikilo ŝajnas ĉiam kontinui, spite de la malfacilaĵoj kaj fojaj por-tempaj stumbloj tie aŭ ie. Tio ĉi certe bonas por nia Internacia Lingvo. Jen la nova informo de nia ne laciĝebla amikino Maria Majerczak, jen ĝi estas:
 

Saluton,
Sylwia Bem estas finpreparanta magistrigan laboraĵon 'Esperantaj bibliotekoj en Pollando kaj Eŭropo - historio kaj la nuntempo', en la Silezia Universitato en Katowice (suda Pollando). 
Informoj pri la preparado troviĝas en  
Sylwia Bem - Anoncpaĝo pri la diplomlaboraĵo kaj en ŝia letero (kun fotoj pri ŝi ). 
(Se la ligiloj ne funkcias, bv. uzi: http://www.esperanto-reto.org/studenta 

> Diplomlaboraĵoj pri 
E-o - HELPO >Anoncpaĝo pri la diplomlaboraĵo de Sylwia Bem. Tie vi trovos tri aliajn ligilojn). 




La preparata verko, ja, estas la dua diplomlaboraĵo de Silvia Bem pri E-temo.
Vastajn fragmentojn de ŝia antaŭa, licenciiga laboraĵo pollingva, kun resumo en Esperanto, eblas legi en: http://www.esperanto-reto.org/studenta > Diplomlaboraĵoj pri E-o. Tekstoj.

Plej kore 
  
Maria Majerczak

Apr 10, 2010

Terura tragedio por Pollando


Ĵus hodiaŭ matene okazis terura, senprecedenca katastrofo.

En la aviadila katastrofo mortis la Prezidento de Pollando kune kun sia edzino akompanita per granda parto de tuta la Elito de la Pola Registaro en terura aviadila katastrofo en, Smoleńsk - Rusio, okazinta dum la alteriĝado. lli ĉiuj flugis tien por solene memorigi  22 mil da Polaj oficiroj kaj membroj de Polannacia intelektularo murditaj per Stalinistaj Sovet-reĝimaj amasmurdaj krimuloj en la fama Stalinista Katyń mortokampo. 

Diversaj fontoj donas diferencajn nombrojn de la pereintoj en tiu ĉi malgajega al tuta Pola nacio  funebro sed la nombro ŝancelas inter 88 kaj 135 personoj. Neniu travivis la katastrofon laŭ la kurantaj informoj, kvankam iuj aliaj informoj diras pri tri personoj kiuj travivis, sed troviĝas en  peze malbona sanstato. Tuta Pola nacio kaj  la Ŝtato funebras ĉiujn la mortintojn en tiu katastrofo.

Dio kompatu iliajn animojn kaj eternan pacon al ili ĉiuj!