UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Dec 25, 2008

Madoff-a Piramido - Rezulto de Globalismo

Oni ne povas trovi 50 miliardoj dolarojn el la piramido de Dro. Bernard Madoff
(Leĝgazeto/24.12..2008, horo.06:00)

Nombro de la damaĝitoj, do tiuj ĉi kiuj ekkredis, ke senkonsidere de komercdemando ĉe la akcimerkato oni povas atingi dekkelprocentajn perjarajn profitojn el siaj investoj, ĉiutage kreskas el la praktika vidpunkto.
Nombro da institucioj kaj grandaj individuaj investantoj, tiaj kiel la reĝisoro Steven Spielberg, la fimproduktisto Jeffrey Katzbenberg, magnato ĉe la merkato de senmoveblaj valoraĵoj Edward Blumenfield ĉu eldonisto, Mortimer Zuckerman, enhavigas pli ol 80 poziciojn.
Ĝenerala nombro de la damaĝitoj estas multe pli granda, ĉar lokigis sian monon en la konstruita per Madoff financa maŝino ekz. membroj de la judaj kluboj funkciantaj en Usono, kaj ankaŭ individuaj investuloj el Hispanio. Ili faris tion kutime investante tra la perantoj, fiundaĵoj kiuj laŭvice investis la monon en la piramido konata kiel “Bernard L. Madoff Investment Securities”.
- Dum la tempoj de libera trafluo de la kapitalo, kiam mono ne scias la landlimojn, ankaŭ la trompoj estas globalaj – rimarkigas okcidentaj komentistoj kaj substrekas ke dum multaj jaroj neniu interesiĝis pri metodoj de funkciado de la piramido, spite de tio ĉi ke, - kiel hodiaŭ diras la amasmedioj – jam de certa tempo aperadis atentigaj danĝersignaloj.
Pro investi en la investaĵoj de Bernard L. Madoff Investment Securities suferis finance la bonkonataj bankoj – inter aliaj: HSBC, Fortis, UniCredit, Santander – multnombraj usonaj karitaj organizoj, speciale la judaj, kiel ankaŭ la arabaj investintoj.
Suferis ankaŭ reputacio de la bankoj, kiuj lokigis monon de sia klientaro en la piramido de Bernard Madoff.
“Se vi ne plene komprenas la instrumenton, en kiu vi volas investi, ne aĉetu ĝin” tiun ĉi eldiron de la prezidanto de la banko Santander citas medioj kaj substrekas, ke kiam tiu banko gajnadis premiojn, ĝi elaĉetis tutpaĝajn reklamojn. Hodiaŭ la sama banko konstatas ke ĝi ne estos kompensanta al sia klientaro ties damaĝojn ligitajn kun la Madoff-a piramido. La klientoj de Santander perdis 3,3 miliardojn da dolaroj…
Kia estis komenco de la agado de Madoff ĉe la financa merkatejo? Kio estis la fundamento de lia agado? Kiuj estas la klientoj de Madoff?
Pli multe (pole) en: Gazeta Prawna 24.12.2008 (251) – str.A11
Tomasz Świderek
Esperantigita per: Zbigniew Wybraniec
Pli multe (pole) pri la financa piramido de Madoff

Dec 16, 2008

Bonega komputila programo Esperantlingve

Mi informas, ke la retservo RememberTheMilk.com nun estas disponebla en Esperanto, tradukita de mi. http://blog.rememberthemilk.com/2008/12/seven-new-languages-available.html Temas pri Web 2.0-a ilo por organiziĝi -- krei listojn de farendajxoj kun limdatoj, alarmoj, k.s. Oni povas havigi ilin al kunlaborantoj aŭ familianoj, aldoni RSS-fluon de taskoj al ies RSS-ilo, aŭ uzi ĝin kune kun Google Calendar, iPhone, ktp.

Por trovi la Esperanto-version iru al: - http://www.rememberthemilk.com/?hl=eo Ĝuu, kaj raportu eventualajn tradukproblemojn al mi, mi petas.

Tim Morley, retadreso: t_morley heliko argonet.co.uklaux [programistoj-respondas]-----fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu

Nov 21, 2008

Universala Kongreso-La Polica Kvazaŭŝtato

Respegulitaĵo el sendependa reta gazeto http://www.liberafolio.org/ Legu pli pri tiu afero jam ĉe la Libera Folio sekvante subajn ligilojn.
Arestita kongresano rakontas
de Redakcio Laste modifita: 2008-08-06 12:55


Dum la UK en Roterdamo kongresano Gunnar Olsson el Svedio estis arestita de la polico, ĉar li rifuzis montri sian kongresan insignon. La ĵaŭda numero de la kongresa kuriero, kun frontpaĝa artikolo pri la okazaĵo, estis lastminute cenzurita de la Centra Oficejo, sed la teksto de la artikolo nun legeblas en Libera Folio. Ni ankaŭ intervjuis ĉeestintojn, kaj povas nun rakonti ilian version pri tio, kio okazis. ”La kongresinsigno estas tre praktika kaj utila informilo, sed mi ribelas kontraŭ tio, ke ĝi estas la ununura rimedo por pruvi vian anecon”, diras Gunnar Olsson, dumviva membro de UEA, kiu nun minacas forlasi la asocion. La direktoro de la Centra Oficejo rifuzis komenti la okazintaĵon en Libera Folio.


Gunnar Olsson.
La konflikto de Gunnar Olsson kun la Loka Kongresa Komitato en Roterdamo komenciĝis jam en la unua tago de la kongreso. Gunnar Olsson bonorde pagis sian kotizon, sed fidela al sia kutimo rifuzis pendigi ĉirkaŭ sia kolo la kongresan nomŝildon. Anstataŭe li pendigis blankan paperpecon, tiel protestante kontraŭ la deviga nomŝildo. Same li faris en pli fruaj kongresoj, ĝis nun sen drastaj sekvoj.
Reprezentantoj de la LKK plurfoje atentigis lin, ke kongresanoj devas porti la nomŝildon videble, sed Gunnar Olsson rifuzis. La konflikto kulminis marde matene je la 10-a horo, kiam devis komenciĝi gitara koncerto en la granda salono Hodler.
Du tagojn post la okazaĵo la redaktoro de Libera Folio renkontas kongresanon Gunnar Olsson en la kongresejo, kie li daŭre ne portas la nomŝildon. Li volonte pozas por foto, kaj rakontas pri la okazintaĵo.
Laŭ la vortoj de Gunnar Olsson, li alvenis al salono Hodler iom antaŭ la komenciĝo de la koncerto kaj trankvile sidiĝis en seĝo proksime al la scenejo. Ĉar la halon de la kongresejo povis eniri ankaŭ nekongresanoj, la insignoj en Roterdamo estis kontrolataj ne ĉe la enirejo, sed tuj antaŭ la programeroj. Tial post iom da tempo kontrolisto aliris ankaŭ lin kaj petis, ke li montru sian nomŝildon, kiu ne estis videbla.
- Mi ne faris, ĉar li jam bone scias ke mi aliĝis al UK. Apudsidantaj homoj diris ke mi bone pagis, kaj kelkaj eĉ montris mian kongresnumeron en la libro. Post ankoraŭ iom da tempo venis tri, eble kvar, gardistoj por elĵeti min, sed mi restis en la seĝo. Fine venis du policistoj, kaptis min je miaj brakoj, kaj eltiris min el la salono. La tuta spektaklo daŭris eble duonan horon, rakontas Gunnar Olsson.
Jam en alia ĉambro de la kongresejo Gunnar Olsson fine montris al la policanoj sian kongresan insignon, sed jam estis tro malfrue. Li estis forveturigita al la apuda policejo kaj fermita en ĉelo dum du horoj, ŝajne ĉar li ne havis sian pasporton kun si. Li estis poste liberigita, kiam alia kongresano alportis lian pasporton.
Laŭ la impreso de la LKK-reprezentanto Gunnar Olsson minacis bati ŝin, kiam ŝi insiste petis, ke li montru sian insignon. Ŝajne ĝuste pro tio la neesperantistaj gardistoj de la kongresejo decidis voki la policon. Gunnar Olsson mem tamen nur ridas, kiam li aŭdas la akuzon.
- Ĉu mi batus virinon? Ĉu vi kredas tion?
Du tagojn post la incidento Gunnar Olsson plu ĉeestas en la kongreso, nun tute sen insigno, sed li ne opinias, ke li gajnis sian batalon.
- Ne, mi malgajnis. Mi estas dumviva membro de UEA, sed ĉi tiu estas mia lasta kongreso, mi ne plu volas partopreni. Mi forlasos ĉi tiun parton de la movado.
Kongresano Kristin Tytgat el Belgio helpis al Gunnar Olsson liberiĝi el la policejo. Ŝi malaprobas la agadon de la LKK:
- Mi ne povas kompreni kaj akcepti ke pro interna konflikto en Esperantujo oni vokas la policon. Se ekestas problemo, oni devas solvi ĝin interne de nia movado. Nun ni kongresis en Nederlando, sed ne en ĉiuj landoj de la mondo la polico reagus en tiu ĉi maniero! Due, mi ne povas kompreni ke konata esperantisto kaj mecenato povas esti traktita en tiu ĉi maniero. Ĉu por UEA gravas nur proceduraj demandoj?
Ĉar la marda gitar-koncerto malfruiĝis duonhoron pro la okazaĵo, multaj kongresanoj mem vidis la agadon de la polico aŭ aŭdis famojn pri ĝi. En la kongresa kuriero oni tamen ne povis legi pri la afero, ĉar la artikolo estis lastmomente cenzurita.
- Estante redaktoro de la kuriero, kaj profesia ĵurnalisto, mi taksis mia devo verki pri tio artikolon, unue por atesti la okzintaĵon, due por esprimi mian propran perplekson kaj embarason, antaŭ tiel publika ago kontraŭ kongresano, kiu tamen pagis sian kotizon, rakontas Brunetto Cassini.
Li mem vidis la okazaĵon, kaj povis konfirmi al Libera Folio la ĉefajn punktojn en la rakonto de Gunnar Olsson.
La mallongan artikolon transprenis Roy McCoy, la ĉefa redaktoro de la kongresa kuriero. Ĝi estis lokita en la suba maldekstra angulo de la frontpaĝo, la gazeto estis sendita al la presejo, kaj preparita por publikigo en la retejo de la kongreso.
- Sekvant-matene, mi estis informita ke la Centra Oficejo decidis interrompi la presadon de la Kuriero, kiu enhavis mian artikolon, ĉar oni opiniis, ke ĝi povus kaŭzi pliajn problemojn (mi supozas, ekzemple, kontrastoj inter UEA kaj la LKK) kaj oni eĉ petis min helpi por anstataŭi la koncernan artikolon. Mi povis nur pardonpeti, ke mia teksto evidente ne al ĉiuj aspektis ekvilibra, kiel mi ĝin planis kaj supozis, kaj efektive mi helpis anstataŭi la koncernan artikolon, rakontas Brunetto Cassini.
Anstataŭ la malpermesita artikolo en ĝia loko aperis foto pri ekspozicio en la Centra Oficejo. Dum iom da tempo la gazeto efektive estis legebla en la retejo, kaj iom da ekzempleroj estis presitaj, sed poste la numero estis retirita. Kelkaj personoj tamen konservis la tekston, kaj helpe de ili la nun legeblas en Libera Folio.
Roy McCoy estis surprizita de la decido haltigi la numeron, kiun li mem preparis por publikigo.
- Mi ne sciis pri la cenzuro ĝis post kiam mi vekiĝis en la sekva tago, kaj mi aprobis ĝin nek tiam nek poste. Mi trovis la novaĵon en la artikolo sufiĉe interesa por aperigo, kaj la kritikon en ĝi sufiĉe milda, li rakontas al Libera Folio.
Ĝenerala direktoro Osmo Buller, kiu laŭ pluraj indikoj faris la finan decidon haltigi la koncernan numeron de la kuriero, rifuzis respondi al la demandoj de Libera Folio pri la temo. Ankaŭ la prezidanto de la LKK, Ans Bakker, ne respondis al retpoŝta demando de Libera Folio.

Nov 3, 2008

Helpo al Esperlando per PayPal

De ioma tempo Esperlando igxis im pli populara ol mi pensis. Mi longe ne havis tempon por eniri kaj kontroli administran panelon de la retservilo, sed mi fine faris tion kaj mi miregiĝis. Eĉ sen iu ajna reklamado, sen apliko de specialaj serĉvortoj, mi trovis ke Esperlando ricevis dum ĉirkaŭ 2 monatoj 1500 vizitantojn, lastan monaton preskaŭ 2000 haltiĝoj kaj 500 pli longaj vizitoj. Mi do decidis aldoni ĉe la enirpaĝo ankaŭ la montrilon de proksimumaj lokoj de loĝado de vizitantoj, kontinentoj kaj proksimume landlokoj. Okazis ke vizitis jam Esperlandon vizitantoj el tuta la mondo jam, kvankam plej multe el Usona Germanio kaj Aŭstralio. Ŝajnas ke pri Esperlando iom post iom kreskas la intereso.
Tio ĉi ĝojigas, kiam oni vidas ke ja onia laborego tamen ne okazas esti perdita por nenio, kaj iuj tamen ĝuas ties fruktojn. Iomete pli ĝojus min tamen se mi ricevus iom malpli da spamado ĉe mia gastlibro, kaj iom pli da rimarkoj de la vizitantoj.

Nu. Tia tamen estas la vivo.

Hodiaŭ mi aldonis faciligaĵon por povi fari donacojn per monajn porchelpi subteni tenadon de Esperlando ĉe la reto. Mi jam pagis por teni ĝin, kio estas iom kosta, speciale por malsanpensiulo, do ĉiu monsumo helpos multe en la laboro kaj plua ekzisto kaj eble eĉ plikresko de Esperlando.

Se vi kredas ke Esperlando estas ja io valora kaj oni valoras subteni ties ekziston, eble eĉ ties pluevoluon, bonvolu donaci laŭvolan monsumon uzante PayPal butonon prezentitan por tiu celo, sub la ligiloj ĉe www.esperlando.com Oni povas nun facile donaci laŭvolan monsumon per PayPal, Visa Card, Master Card kaj Bank Card. Ĉia sumo valoras.
Oni povas ankaŭ donaci klakante ĉi tien por iri al la PayPal-a faciligaĵo kaj helpi Esperlandon per sia donaco.

Oct 31, 2008

Iom Pri la Elektroinvertilo

*1 Elektroinvertilo Por la Hejmelektro

Tiu ĉi artikolo temas prefere pri uzo de invertilo en la kriza situacio ol kompleta aparato por povigi loĝejon. Tiaj porkonstantaj aparatoj postulas sufiĉe grandan akumulatoran stokejon kun ekstera energifonto, kiel la suno, la vento aŭ alia, mekanika, energigenerilo por reŝarĝi la bateriojn. Ĝi ankaŭ ne temos pri grandaj generatoroj konjektataj al gardiloskatoloj de loĝejo, kiuj povigas tutan la hejmon.

Ĉi tie temas nur pri malgranaj generatoroj kun 3-4 galonaj brulaĵkanistroj kaj motoro kun 2-6 ĉevalpova kapableco. Laborante ekster la domo ili povigas dum kriza situacio la hejmajn aplikeblaĵojn tra enŝaltita al ili elektrokonduktilo La lektroinvertilo pri kiu temas ĉi tie estos tamen ĉefe povigata per nur unu aŭtomobila akumulatoro kiu postulos reŝarĝadon post ĉiu unu ĝis du hora periodo, per refunkciigado de aŭtomobila motoro (kaj do, aŭtomate, ankaŭ ties enkostruita elektrogeneratoro) reŝarĝanta la akumulatoron. Esploroj demonstris ke la V-6 aŭtomobila motoro uzas proksimume 0,5 da galono (proksimume 3,8 da litroj) dum ĉiuj 90 minutoj (1 kaj 1/2 da horoj)de funkciado. Tio ĉi signifas ke se vi uzas por tiu celo 750 Watan elektroinvertilon, vi devus reŝarĝadi 120 amperan baterion post ĉiuj du horoj per reirigado de la aŭtomobila motoro por 10 minutoj. Tio signifas ke oni gajnas 36 horojn da uzo el la 750 wata invertilo je unu galono da benzino. Tio egalas al elspezo de 3 USD (por la benzino) dum 24 horoj, se benzino estas prezita je 4 USD per galono (3.8 litroj).

4400 wata (4.4 Kilowata) generatoro uzas inter 3.6-8 litroj da banzino dum 8 horoj de sia funkciado. Tio ĉi estas proksimume 37 litroj da benzino dum 24 hora tempoperiodo, aŭ ĉirkaŭ 38 USD dum 24 horoj da uzado.Se vi uzus malpli grandan generatoron, ekz, 1000 watan modelon, kiu en plimulto da kazoj estas pli praktika, ĝi eluzus proksimume 4,4 litroj da benzino por ĉiuj 5-6 horoj de funkciado, depende de ties laborŝarĝigo. Tio ĉi postulas elspezi po ĉirkaŭ 5 USD kontraŭ ĉiuj 8 horoj da laboro, aŭ po 15 USD kontraŭ ĉiu 24 hora tempoperiodo (diurno).

Nun denove pri elektroinvertilo. Se vi uzus 750 watan elektroinvertilon, kio estus sufiĉa por povigi: laptopon (porteblan komputilon), malgrandan televidilon, dvd ludilon, saltelitan sistemon, kaj lampon, ĝi eluzus 0,2 da galono (0,76 da litro)de brulaĵo dum ĉiuj 8 horoj, kontraŭ ĉirkaŭ 0,722 USD, aŭ 0,6 da galono (2,20 da litro) de benzinoo por ĉiuj 24 horoj, kontrau 2,4 USD.

En la resumo, kosto de uzado de la 4,4 kW generatoro por 24 horoj egalas al 38 USD, tiu ĉi de la 1000 wata generatoro dum 24 horoj postulas 15 USD, dum kiam la kosto de uzo de la 750 wata elktroinvertilo dum 24 horoj egalas al nur 2,4 USD. Ŝajnas ke multaj homoj ne uzas elektroinvertilojn dum krizosituacioj nur ĉar ili ne estas sufiĉe familiaraj kun ili. Ili estas ankaŭ pli facilaj por uzi ol generatoroj. Oni nur devas konjekti ilin al baterio, kaj monŝparo estas tre signifa se okazas rompo en liverado de elektro daŭranta dum iu pli longa tempo.

Gloso: *1. elktroinvertilo (aŭ invertilo) - aparato por transformi konstantan elektron de (plej ofte) 12V aŭ 24V baterio je alterna elektro, kun alta elira voltaĵo (elektrotenso), la sama kiel uzata en hajminstalaĵoj. Estas ankaŭ modeloj kun 36V kaj 48 V enira kapableco kaj hejmpova elira kapableco.

Aug 12, 2008

Teĥniko kaj scienco en Esperanto

Scienca kaj Teĥnika Esperanto Biblioteko estas atingebla - jam de ioma tempo - senpage per interreto. Ĝi estas unu el inter plej bonaj ideoj en la Esperanto movado, laŭ mia modesta opinio. Bonvolu iri al la adreso: http://www.eventoj.hu/steb/ por vizit tiun ĉi interesegan lokon.
Frukto de laboro de la "Eventoj", tiu ĉi hungara movada Esperanto bulteno, iam papere eldonita sed nun tute interreta ento kaj retejo, Eventoj prezentas gamon da atingeblaj nun en Esperanto eldonaĵoj teĥnikaj, ĝeneralsciencaj kaj meĥanikaj. Mi alte rekomendas tiun ĉi lokon al ĉiuj geamikoj kiuj bezonas trovi iujn terminarojn sciencajn kaj/aŭ teknologiajn. Ne ĉiuj branĉoj estas prezentitaj, sed danke al la strukturo de Esperanto, tio ĉi kio atingeblas jam nun, plej verŝjne devus sufiĉi por plimulto de la bezonoj.

Aug 5, 2008

Triangulo de Amo en Kristo

Tradukita artikolo originale publikita en retejo de unu el inter liberaj, sendenominaciaj Hejmaj Eklezioj kiuj praktikas Kristanan Amon laŭ la laika, popola Teologio de Libereco. Ĝi estas la teologio de Kristana amo kaj rajto de la homo al la sperto kaj kundivido de la la amo, kaj feliĉo enkadre de la plej natura Templo de Dio, la per Li mem kreita Templo de la Homa Korpo kaj Menso en kiu Li ĉeestas. Ili kredas ke samlonge kiel longe ĝi nek damaĝigas, nek minacas nek lezas iel aliajn homojn, la spirita amo kunligita kun la sperto de la amo fizika reprezentas la plej validajn kaj gravajn, la plej sanktajn formoj de la glorado de Dio kaj preĝon al Dio enhavigita en la Templo de ĉies Korpo. La Komunio kun Dio enkadre de la hejmeklezio estas principe, la kundivido de la bazaj: nutraĵo, amo vesto, distro kaj restadejo kiuj formas la fundamentan kvinopon da plej bazaj bezonoj de ĉiu homo sendepende de ĉiuj ajn faktoroj fizikaj kaj spiritaj.

Amaj Trianguloj Enkadre de la Kristana Eklezio
Kiam la viro kaj virino kune ununiĝis en la ama kaj sankta edzeco, ili povas trovi foje ke ilia reciproka amo elverŝiĝas ankaŭ eksteren de tiu ilia rilato, aŭ ili povas ankaŭ trovi ke aliaj homoj estas allogataj al ilia reciproka ĝojo, delico kaj pasieco kiujn ili disradias ĉirkaŭen. En tiaj situacioj, povas okazi la deziro, aŭ oportuneco, por envolvi trian individuon en ilia rilato - por formi la Triangulon de Amo. Ĉu tio ĉi estas tento al la peko aŭ vokado al la pli altnivela, Spirita Amo? La respondo ne estas klara en ĉiuj situacioj. Ni do devas turni nin al la Skriboj por la gvido.
Ĉu la Kristana Triangulo de Amo estas Ebla?
La ebleco de la Triangulo de Amo, aŭ "me'nage a trois", alvenigas al la Kristanoj du ĉefajn problemojn por solvi, ili estas la homoseksualismo kaj la adulto. Multe estis jam dirite pri Bibliaj prohibicioj kontraŭ ambaŭ tiuj sintenoj, sed oni devas pririgardi tiun ĉi situacion zorgeme kaj singarde en la konteksto de tio ĉi kiel tiuj reguloj aplikeblas. Ni unue pritraktu la problemon de homoseksualismo, tia kia ĝi aplikeblus en la kazo de la Ama Triangulo. Oni ĝenerale scias ke en pluraj lokoj en la Sanktaj Skriboj, la same en la Malnova kiel la Nova Testamentoj, la Biblio malpermasas homoseksualajn (samseksamorulajn) aktojn inter la viroj. Kvankam du viroj havantaj la seksrilaton dum la sama temo kun unu virino povas havi neniun ekstere videblan homoseksualan kontakton inter si, la akto mem de la interdivido inter si de unu virino kaj komuna ĉeesto dum okazo de la seksa situacio tamen estas erotika en la samseksamora senco kaj sugestas implicitan samseksamoron (homoseksualismon), cetere, la same kiel ankaŭ allason de la tento eksperimenti tie kiel oni normale nek rajtas nek oni devus. Tial, ni sentas ke estas plej bone por la seksparo eviti alporton de alia viro al tiu ĉi vivbildo.

Tre multe da homoj tendencas kredi ke biblia prohibicio kontrau la vira homoseksualismo inkludas ankaŭ la seksrilaton inter virinoj - lesbanismo aŭ virina biseksamismo. Tamen, tio ĉi estas kontestebla konkludo, ĉar ja Biblio fakte faras tre malmulte da mencio, aŭ eĉ tute ne mencias, pri la virinoj koncerne al tiu ĉi temo. K kaj ĉar la Biblio - ĉu ni ŝatas tion aŭ ne - ofte prezentas diferencajn standardojn koncerne virojn kaj virinojn en la seksaj rilatoj kaj ties seksaj roloj, ni do kredas ke la lesbanismo ne povas esti vidata per la Skriboj en la sama lumo kiel vira homoseksualismo.


Unu elĉerpaĵo el Biblio kiu estas ofte citata kiel tiu kondamnanta la virinan samseksamemon estas trovebla en la Novtestamenta Libro de la: (Romanoj 1:26-27): "Tial Dio fordonis ilin al degradantaj pasioj: ĉar iliaj virinoj interŝanĝis sian naturan uzon por tio ĉi kio estas kontraŭ la naturo. Kaj la same ankaŭ viroj forlasas naturan uzon de la virinoj kaj volupte ekardintaj per la dezirego unuj al la aliaj, viroj kun la viroj faras tion kio estas la malĉastaĵo...") La noto pri la virinoj irantaj "kontrau la naturo" estas plej ofte interpretata paroli pri la virinoj voluptantaj pri aliaj inoj. Ni tamen kredas ke tio ĉi pri kio St. Paŭlo referas kiam paroli pri la virinoj irantaj "kontraŭ la naturo" ne estas la ina samseksamo per si mem, sed prefere la transformo de ties seksaj roloj, kio iras kontrau la natura ordo establita per Dio, kontraŭnatura, uzurpa transpreno de la rolo, vira.

Evidente, tio ĉi estas grava rilate al problemo de la virina samseksamo ĉar multaj lesbaninoj alprenas la virajn rolojn kaj sintenojn, adoptas virajn vestojn kaj manieraĵojn, kaj ludas viran rolon en siaj rilatoj kun aliaj virinoj. Virinoj kiuj apartenas al tiu ĉi kategorio (nomataj, lesboj, "butch" aŭ "bullydikes") envere grave elpaŝas "kontraŭ la naturo" koncerne sian sekson kaj seksecon.

Samtempe tamen, ekzistas multaj inoj engaĝintaj en lesbaninaj, biseksaj rilatoj kiuj retenas sian tradician femininan rolon kaj sintenojn (inter aliaj ili estas nomataj la, ŝminkaj lesbaninoj, "lipstick lesbians"). Ĉar ne ekzistas iu specifa prohibicio kontraŭ lesbanina seksrilato, tiel longe kiel tiuj inoj tenas sin enkadre de la limoj de la feminina rolo tia kia ĝi estas rekomendita al ili per la Skriboj, kaj subiĝas al autoritato de la viroj en siaj vivoj, ni pensas ke ĝi estas permesebla. Evidente tamen, tio ĉi jam estus jam alia afero se iliaj edzoj aŭ patroj protestus tion.

Ĉu la Triangulo de Amo Estas Adulto?

Tio gvidas rekten al la subjekto de adulta peko, kaj tio ĉi ĉu la inaj biseksaj seksrilatoj devus en tiu ĉi kunteksto esti konsiderataj la adulto. Tio ĉi estas ankorau unu alia biblia "grizkolora tereno" ĉar en la Skriboj kaj enkadre de la tuta biblia leĝaro, adulto estas ĉiam reprezentata kiel peka seksa interrilato inter la viro kaj la virino, kaj pli eĉ specife, inter viro k edzino de alia viro. La Libro de Nombroj 5, priskribas detale la procedon de la juĝo kaj la puno de la virino pro la adulto, la procedo kiu povas esti iniciita per edzo de la virino se lia edzino "erarvagas kaj estas nefidela al li, kaj (iu) viro havas kun ŝi seksrilaton." aŭ "Se la spirito de ĵaluzo eniras (en la edzon) kaj li estas ĵaluza pri sia edzino kiam ŝi malĉastigis sin, aŭ se la spirito de ĵaluzo eniras lin kaj li estas ĵaluza pro sia edzino kiam ŝi ne malĉastigis sin." (Nombroj 5:12-14) Do, ĉar edza ĵaluzo povas esti vekita sendepende de tio ĉi ĉu lia edzino fakte havis aŭ ne havis la seksrilaton kun alia viro, ĝi estas tutklara ĉi tie ke ĝi tute ne estas fakto mem de la eksteredzeca seksrilato kiu plej gravas en tiu ĉi kazo, sed la edza sento de malbonago kontraŭ liaj rajtoj. Do sekve, la lesbaninaj aktivecoj de edzino, eĉ se ne troviĝi enkadre de la bibliaj parametroj pri tio ĉi kion la Biblio difinas esti la adulta sinteno, povus tamen esti konsiderata la adulto se ĝi kaŭzas edzon de la virino senti la ĵaluzon pro ĝi.

Evidente, tre multe da heteroseksaj viroj - se eĉ ne la plimulto - pli ol senti sin esti minacitaj per la lesbanina seksrilato, estas per ĝi fakte fascinitaj, kaj en tiu ĉi kazo, komuna esploro de edzina sekseco kune kun alia virino povus servi fakte por eĉ pli proksime kunligi unu kun la alia tiun ĉi geedzparon. Tamen, en tiu ĉi situacio ni devas demandi nin kiu grado de la partopreno estas ĝusta por la viro, kaj kiel li devus konduti sin por ne adulti kontraŭ sia edzino. Tio ĉi estas fakte tre gliteska deklivo, sed se ni apogos nin je la Skriboj, ni povas establi certajn gvidliniojn pri tio ĉi kio estas allasebla.

La Malnova Testamento estas plena de referoj al bibliaj viroj, tiaj kiel Salomono, Davido, kaj aliaj, kiuj ne nur havis plurajn edzinojn, sed eĉ tutajn haremojn da konkubinoj al sia dispono. Hodiaŭ, la prakikado de poligamio (unu viro havanta plurajn edzinojn) estas kontrauleĝa en plimulto de lokoj. Kvankam ni povas agnoski poligamion en la principo, ni devas rekoni, agnoski kaj honori la unugradecon kaj la primaran leĝvalidecon de la geedziĝa ligilo inter unu edzo kaj unu edzino. Kiam ajn tamen la tria parto (persono) estas enkondukita en tiun ĉi religi-socian situacion, ĝi devas servi nur por subteni, plinutrigi, apogi kaj plifortigi la ekzistantan jam geedziĝan nodon inter tiuj du individuoj. Tiel do, se la venigo en la geedzajn interrilatojn de alia virino minacus iu ajn maniere subfosi la interrilatojn de tiu ĉi edzo kaj edzino, oni devus neniel insisti pri kontinuo de tia Triangula Amrilato.

Ludante laŭ la Diaj Reguloj.

Se tamen el la alia vidpunkto, la geedziĝinta paro sentas ke ilia interrilato povus esti plriĉiĝinta pro establo de amanta envolviĝo kun alia virino, tiam, pro la respekto por geedziĝo de la alia geedzparo kaj estimo al iuj ajn geedzaj kunligoj de la alia virino, ili devas persite toleri kaj atenti certajn limojn kaj kondiĉojn, kiel:

(1) Por eviti maldecon de vira homoseksualismo, heteroseksa paro devus neniel envolviĝi, sub iu ajn kondiĉo, en la Ama Triangulo kun alia viro.
(2) Ambaŭ virinoj envolvitaj en la Triangulo de Amo devas havi volon reteni siajn tradiciajn femininajn rolojn (i.a. neniel kaj neniam alpreni maskulinan aspekton aŭ sintenojn, samgrade ene de, kiel ankaŭ ekster de la dormoĉambro) kaj agnoski la viron kiel la gvidanto en tiu ĉi rilato.
(3) Se lesbanina sekspartnerino de la edzino estas ne-edziĝinta, povas esti permesebla ke la edzo havu kun ŝi seksajn interrilatojn, sed nur kun la permeso de sia edzino.
(4) Se lesbanina sekspartnerino de la edzino estas senedza, sed la edzino ne volas ke ŝi havu rilatojn kun alia virino, ŝia edzo devus tion ĉi respekti.
(5) Se la lesbanina sekspartnerino de la edzino estas edziĝinta, ŝia edzo devus ne havi kontraŭsentojn pri tiu rilato.
(6) Se lesbanino seksapartnerino de la edzino estas edziĝinta, la edzo devus haltiĝi de seksrilatoj kun ŝi, kaj devus fari ĉiujn penojn por kontroli siajn fantaziojn pri ŝi. Li devus koncentri siajn atentojn je sia propra edzino.

La plej lasta kazo estas la plej malfacila por la edzo, ĉar li devas ne nur haltigi sin de havo de la seksrilato kun la alia, edziĝinta, virino en la ama triangulo, por eviti la pekon de la adulto por ili ambaŭ, sed li devas ankau halitiĝi eĉ de havo de la amoraj, voluptaj pensoj pri ŝi, pro tio ĉi kion Mateo diras al ni en sia (Libro de Mateo 5:25): "Sed mi diras al vi, iu ajn kiu eĉ rigardas al la virino kun volupto en sia okulo jam faris la adulton kun ŝi en sia koro". En tiu ĉi situacio, estas rekomendinde ke por eviti la tenton, ili ambaŭ, kaj la edzo kaj la edzina ina partnerino fokusu siajn atentojn kaj amon je la edzino en la triangulo. Se la edzo trovas esti,tro malfacila kontroli siajn pensojn kaj fantaziadojn pri la alia virino, povas esti helpa la konscio pri la senco de tiu citaĵo, kiu signifas ke se oni faras iun agon en oniaj pensoj, ĝi estas la some signifa kiel fari ĝin en la realeco. Se la viro imagas havi seksrilaton kun la edziĝinta virino, do envere, li jam faris adulton en sia koro. Anstataŭ, ni konsilus al tiu ĉi viro ke li imagu ke tiu ĉi sama edziĝinta virino havas seksrilaton kun lia edzino; tiel, per forigo de si mem el tiu bildo, li prezentas sin en senriproĉa lumo. Se en la dubo, edziĝinta viro farus egalbone aplikante la saman principon en ĉiu ajn alia situacio envolvanta amtriangulon kun sia edzino kaj alia virino.

En la konkludo, ni sentas ke la Kristana Ama Triangulo estas morale akceptebla se ĝi plenumas la jenajn kondiĉojn: Ĝi devas konsisti el unu viro kaj du virinoj, el inter kiuj ĉiuj agnoskas kaj subtenas seksajn rolojn ĝustajn por la viroj kaj virinoj en kaj ekster de la dormoĉambro. Ĉiuj geedziĝintaj membroj de la amtriangulo devas konsenti je tiu aranĝo kaj devas ankau havi la konsentojn de siaj geedzoj. Kaj fine, la celo de tia interrilato devas esti tio ĉi ĉefe ke ĝi fine plifortigu ekzistajn jam geedzajn ligilojn inter la edzo kaj edzino kaj allasu al ĉiuj el inter tiuj ĉi tri gepartneroj la kunan interdividadon kaj kunan celebradon de ilia Amo de Dio (en la Templo de la Homa Koro)