UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Feb 9, 2008

Erotiko kaj Kredo

Eroso kaj Agapo – Kiel Diferencaj ili estas?

Philip Sherrard, eksa Asista Direktoro de la Brita Lernejo de Atheno, Lekciisto pri Historio de la Ortodoksa Eklezio ĉe la Londona Universitato, en sia libro, “Christianity and Eros”, (la Kristaneco kaj Eroso”) tuŝas la fakton ke granda distingo ne bezonas esti farita inter kristana amo inkludanta seksrilaton ka la ne–seksohava kristana amo.

Ni tendencas diferencigi inter la amo de Dio kaj amo de unu persono al la alia – por diferencigi inter la Agapo kaj la Eroso – kaj vidi la duan (eroson) kiel prefere malnobliganta formo de la unua kaj indulgebla nur kontrau la elspezo el la unua. En la seksigita amo sakramenta tia distingo mankas (Sherrard, 1976:2).

Naskiĝinta en Kimrujo verkanto kaj Anglikana pastro, David Thomas, prezentas spiritan vidpunkton al sekso ne malsimilan del tiu en certaj verkoj de David Brandt Berg. Thomas skribas en sia libro, (“Partners with God: A Celebration of Human Sexuality,”) “Partneroj kun Dio: Celebrado de la Homa Sekceco” kiu servas kiel manlibro uzata dum la sesioj pri aprecado de la sekso,:

Se la sekso estas esprimo de la amo, do Kristanoj, eĉ pli ol aliaj homoj, devus alpreni ties specialan ŝaton. Malbonŝance, tio ĉi ne estas la kazo. Ni bezonas prefere konstrui la sintenojn kiuj faras nian seksemon esti pliriĉiga afero kun tiel granda belegeco kia ĝi ja estis intencita esti. Nia korpo ĝuste uzata estas miraklo de la kreo, la instrumento de amo, Ties ekspono povas esti glora psalmo de glorado al la saĝa kaj sentoplena, perceptiva Kreanto. Persono kiu tenas sian korpon sekse alerta kaj alĝustiĝinita kun pozitivaj, amaj pensoj kaj sian animon malfermita al la tuŝo de Dio estas en la simfonie samsenta akordo kun, ambaŭ, la kreado kaj la Dio mem. Nur tiuj ĉi kiuj komprenis principojn de reciproka kunposediĝo sur la amo-vojo malkovris kvalitojn de la kreskado kiuj levigis iliajn rilatojn al la pordo de la Ĉielo mem.

En la vero, nia amorado estis intencita esti celebrado de la vivo, de la ĝojo, de la kompato, de la karito, kaj de Dio. Nia seksemo estas kundivido en kreado, desegnita por ni jam de la komenco de la mezurebla tempo mem. Ĉar ĝi estas de Dio, ĝi estas plej bone plenumata kiam ĝi respegulas la naturon de Dio – en donado, en la zorgado, en prinutrado. En tiu spirito ni povas uzi nian seksemon por plenumi nian propran ekziston kaj pliriĉigi la eston de tiuj ĉi kies vivojn ni tuŝas. Kaj en la sama spirito, ni povas fari nian specialan, kristanan, amorilaton esti la ĝojoplena kaj erotika rigardeto de la Krea Dia Esto.

Ami kun donema malavareco kaj komprenemo signifas proklami pere de niaj korpoj la esencon de Kristo. Ĉu Jezuo havis aŭ ne havis seksrilatajn spertojn – pri kio eĉ sole sugesti sufiĉas por kaŭzi apopleksion al multaj piaj kristanoj – mankas la dubo en mia menso ke Li pliigis alies percepton de ilia sekseco. Li ne senigis ilin de tiu ĉi donaco de Dio, Li suprenlevis ĝin (Thomas, 1986: 29, 33, 35,39,50,57,60,90).

Eĉ la “misiista pozicio” elfalas el favoro inter Kristanoj akorde al la Janus Raporto. Kvardek procentoj da “tre religiaj” homoj partoprenintaj en la studo indikis ke ili konsentas, kaj eĉ forte konsentas, ke “larĝa varieco de seksaj teknikoj estas deva por maksimuma plezuro”. Kaj inter 77% da “vere religiaj” kaj 84% da “religiaj” homoj indikis eĉ ke la “orala sekso” estas laŭ ili inter “tute bona ĝis, tre normala” (Janus, 1993: 244, 246, 254).

Ĉu la Seksa Pasio Povas Esti Uzata Por Revigligi Kristanajn Ekleziojn?

Eĉ la seksrilato povas transformigĝi je la servo (ministrado) al Dio, la favoro kiun unu faras al la alia (Rousseau kaj Gallagher, 1986: 47).

Plenaj de la pasio paroj da ge-uloj, kiuj iĝas transformitaj el fremduloj je intimuloj, helpas tutan la reston de ni, la fremduloj, ankaŭ iĝi intimuloj unuj al la aliaj. Ili faras tion farante la amon esti la kredeblaĵo, tiel ke oni povas kredi tion. Kiam ni jam ekkredas unu fojon, ni povas komenci vivi ĝin. Tiam ni ĉiuj, la fremduloj, komencas esti unu al la aliaj la intimuloj, kaj ni iĝas la eklezio (op. cit, 124).
Profesoro Rousseau kaj Patro Gallagher prezentis sian pozicion rilate al Kristana seksa sinesprimo kiu, se prenita nur unu ŝtupon pli for, post la kunteksto de la geedzeca sekrilato, proksime similas proponon de David Brandt Berg, pri la Dieca rolo kiun sekso povas ludi en allogado kaj venkado de animoj por la Regno de Dio.

Iuj paroĥoj elstaras per esti progresemo en sia liturgio, aliaj pro esti orientita direkten al socia justeco. Sed kio estus se paroĥo estu elstariĝanta per la pasio de siaj ge-ulaj paroj?

Se Katolikoj estus konataj ĉie pro sia seksa intimeco, ilia eklezio certe ne aspektus nur kiel unu organizo inter multaj aliaj. Ĝi estus la lumo, klara en la obskureco de la ordinaraj vivoj. Ties lumo brilus tiel intense antaŭ homoj ke la homoj kiuj neniam aŭdis pri profesia misiisto estus allogataj al ĝi – pro la ĝusta kaj prava, kaŭzo. Konvertitoj ne amasvenas al pro nia morala praveco aŭ pro nia organiza genieco, sed konvertiĝantoj certe grege kunvenus se ni montrus per agoj la profunde enkarnigitan veron ke la homa sekseco estas vera kaj potenca vojo al la Sankteco. Kiam ni diras ke la sekso estas ne io malbona, tio ĉi estas tute permesebla en certaj cirkumstancoj, ni do prenas nur unu etan ŝtupeton en la ĝustan direkton. Oni bezonas proklami el tegmentopintoj de la domoj ke la sekso estas sankta. La pasio de geulaj paroj estas parto de eklezia heredaĵo, la altege prezita perlo, la lumo kiu ne devus esti kaŝata. (op. cit, 131).

Rosseau kaj Gallagher iras eĉ plu kun tiu ĉi vidpunkto dirante:

Nun imagu alian mondon, tian en kiu katolikaj paroj estus rimarkeblaj pro sia pasio kaj intimeco, la pasio kiu transformus ilin en la vivantajn simbolojn de vivanta flamo de la Dieca amo – La Divorto ŝajnus tiam esti grava rilate al ĉiutaga vivo simple pro tio ĉi ke ĝi ja estas grava. Homoj estus tiam amasiĝantaj kur-falante dum la kunkuro por aliĝi al tia eklezio. Malmultaj homoj kiuj konas Jezuon, pridubas Lian bonecon. Tio ĉi kion multaj tamen pridubas estas Lia valideco rilate al ili kaj iliaj ĉiutagaj vivoj. Seksa amo estas centra en vivoj de plimulto da homoj, sed tio ĉi kion ili kutime timas estas prohibicioj kaj inhibicioj pri la seksa amrilato. Sekve do ilia entuziasmo por cetera mesaĝo estas malvarmiĝanta. Se ni mem, tamen, kiuj scias la povon de la sekso por moligi korojn, estus celebrantaj tiun ĉi donacon la Divorto estus grava en la vera senco. Homoj estus allogataj al tia Eklezio kiel muŝoj al la mielo (op. cit, 133-134).

Jan 24, 2008

Pola Tagĵurnala Esperanto-Kurso per KD

Esperanta KD apud pola tag-ĵurnalo!
------------------------------------

La 1-an de januaro 2008. Peter Baláž, la kunordiganto de E@I, nome
de E@I subskribis kontrakton kun la urbo Bjalistoko pri kreado
de KD - multmedia disko, kiu per luda formo instruos Esperanton kaj
prezentos la Esperanto-movadon al la pola publiko.

La KD-on oni devas pretigi ĝis la fino de julio, laŭplane ĝi estos
prezentita dum UK en Roterdamo. La KD-on planas senpage eldoni dua
plej granda pola tag-ĵurnalo "Gazeta Wyborcza". La disko estos eldonita
dufoje kaj la tuta planata eldonkvanto estas 300.000 ekzempleroj!
Plejverŝajne tio estos nova rekordo pri la plej amasa Esperanto-eldonaĵo
kaj estas tre bele, se ĝi realiĝos kunlabore kun E@I.

Nuntempe E@I por la projekto serĉas personon, kiu kapablus bele
desegni komputile en vektora formato. Se vi estas sperta pri komputila
desegnado aŭ konas personon, kiu havas tiajn talentojn, bv. kontakti
nin per la retadreso "pola-kd@ikso.net ". La laboro estos pagata.

Informas Peter Baláž, " pola-kd@ikso.net"

fonto: [Novaĵletero de E@I n-ro 4.]

-----
fonto: Ret-info:
http://www.eventoj.hu

Jan 23, 2008

RFM en Esperanto Jam Morgaŭ

Morgaŭ:

POSTTAGMEZO KUN ESPERANTO en la tutmonde aŭdebla radio RMF Classic (la detalojn bv. vidi en mia antaŭa mesaĝo).

Pliaj informoj

La Novaĵservo akiris pliajn informojn, kiuj interesos tiujn, kiuj deziras morgaŭ aŭskulti la programon kaj plani la tempon.

La aŭskultantoj aŭdos fragmentojn de

LA ĈEFVERKO DE LA POLA LITERATURO, POLA NACIA EPOPEO,
„Sinjoro Tadeo" de Adam Mickiewicz (elparolo: Mickjeviĉ),
en la majstra Esperanta traduko de la patro de la Esperanta poezio, Antoni Grabowski.
En la konkurso oni demandos PRI LA LINGVO (!) de la literaturaĵo.

Verŝajne, kontraŭe al la kutimo de tiuj konkursaj programeroj, tiu demando aperos ankaŭ en la prezentata fremda lingvo: Esperanto. Do, diverslandanoj povos sendi retmesaĝe la respondon.

Estas aŭdigotaj du fragmentoj de la verko.

TEKSTO 1 (la konkursa teksto) estas la fina parto de la verko: la priskribo de la sunsubiro.

Inter la horoj 14 kaj 18, oni aŭdos tiun fragmenton en 4 partetoj, kun unu verso de la originalo enplektita en ĉiun parton!

TEKSTO 2 (eksterkonkursa) estas la fama komenco de la verko, konata de ĉiu polo.

Ĝuan aŭskultadon!

Piotr (Petro) Nosek

la Novaĵservo

Jan 21, 2008

Pola Radio RMF en Esperanto

Fonto: Novaĵservo de la Pola Sekcio de ILEI

Merkrede la 23-an de Januaro, en la radio RMF Classic: okazos alloga literatura konkurso pri Eo

Maria Majerczak registras fragmentojn de literatura verko en Esperanto por la tutmonde aŭdebla radio RMF Classic.
Pri la radio RMF
(RMF estas la plej granda radio en Pollando. Ĝia sidejo troviĝas en Krakovo, sur la volonte vizitata Kosciuszko-ŝutmonteto.
RMF havas 18 radio-staciojn, inter kiuj elstaras RMF FM (inform-muzika radio) kaj RMF Classic.
RMF Classic aŭdigas 24 horojn je 24 muzikon: klasikan, filman, foje bonan kanton. La tre malmultaj vortoj popularigas kulturon kaj sciencon, ofte en formo de konkursoj.
Oni povas aŭskulti RMF Classic per radio, interreto kaj satelito. Informoj: http://www.rmfclassic.pl/index.html?a=odbior

Aldono de publikanto: (Kiam vi aliros la supran adreson trovu tie "Internet". Ĉe ĝi estas situita "Windows Media" ligilo, aŭ alternative "AAC+ dla Media Playera" ligilo. Tiu ĉi lasta signifas, AAC+ por "Media Players". Alklaku la unuan aŭ la duan kaj aŭskultu).

LA KONKURSO PRI ESPERANTO
Esperanto aperos en KONKURSO, en kiu estas prezentataj fragmentoj de beletraj verkoj en fremdlingvaj tradukoj. La aŭskultantoj devas diveni la aŭtoron kaj titolon. Sed la redaktoro proponis, ke en la Esperanta konkurso oni divenu … la lingvon!! Li (prave) supozas, ke multaj pensos, ke tio estas la itala aŭ hispana lingvoj, kaj dank'al RMF Classic ili povos malkovri la sonojn de Esperanto.

La konkurso pri Eo okazos merkredon, la 23-an de januaro. Horoj: 14:00 – 18:00 (laŭ la tempo en Pollando: GMT+1).

Fragmenton de unu el la ĉefverkoj de la pola literaturo en elstara Esperanta traduko, nebanale lege interpretatan, la radio prezentos post la 14:00. Sekvos ĝin la konkursa demando pri la lingvo de la aŭdita beletraĵo, eble ankaŭ pri la aŭtoro kaj titolo.

Kiel oni respondos?
La aŭskultantoj respondos la demandon per retmesaĝo (!), al: redakcja(ĉe)rmfclassic.pl . Aro da plej rapidaj sendintoj de la korekta respondo ricevos telefonnumeron, kiun ili povos uzi, kiam aperos en la radio aldona konkursa demando, pri Eo (verŝajne nur post la 17:00).
Maria Majerczak proponis, ke la demando estu farita ankaŭ en Esperanto. Se tio okazos, ankaŭ eksterlandanoj povos telefoni kaj respondi.
Tiu, kiu unua sukcesos telefone doni korektan respondon, ricevos premion (supozeble noveldonitajn librojn, eble ankaŭ etan objekton-memoraĵon de la radio…).

Alian, faman fragmenton de la sama verko oni aŭdigos ene de tiuj 4 horoj, ekster la konkurso.

Signifo de tiu programero
Pro la aŭskultantaro de tiu radio, la programero estas grava fakto. Nur en Pollando loĝas ĉ.40 milionoj da homoj. Sed, …inter la aŭskultantoj de RMF Classic tre multnombraj estas homoj de teatro, filmo, muziko, literaturo, scienco k.s. – homoj tre ofte intervjuataj en amaskomunikiloj, mem esprimantaj sin en siaj verkoj, do personoj opinikreaj. En RMF Classic ili havos maloftan, se ne unikan, okazon aŭdi, ke Esperanto tre taŭgas, kiel literatura lingvo.

Ni invitas vin partopreni la konkurson!
Bv. plusendi la informon. Dankon.

Piotr Nosek
Novaĵservo de Pola Sekcio de ILEI

Dec 30, 2007

Silvestra Balo en Krakovo

Se vi estos jarfine en Krakovo,
amuziĝu kun esperantistoj
en la plej granda silvestra balo en la lando,

kiu okazos sur la krakova Ĉefplaco.

Pasintjare la balon partoprenis 100 mil homoj. Ĉijare, verŝajne multe pli, ĉar estos tie, ludos kaj kantos por krakovanoj kaj personoj venintaj el aliaj urboj kaj landoj nekredebla nombro de artistoj kaj ensembloj:

eksterlandaj:
Shakin' Stevens (rokenrolo),
Boney M (inter iliaj kantoj estas: Daddy Cool, Ma Baker, Rivers of Babylon),
Lou Bega (Mambo No. 5);

landaj fameguloj:
Vox ,
Edyta Górniak.

Se vi deziras gustumi kune kun esperantistoj tiun eksterordinaran etoson kaj travivi momentojn, kiujn oni neniam forgesas, renkontiĝu kun ni la 31-an de decembro, je la 19.30, ĉe la strato Szewska, angulo de Jagiellońska, apud la kafejo "Kama". La aranĝo finiĝos je la 1.30, la 1-an de januaro 2008.
Se vi volas kontakti nin, jen la n-ro de la poŝtelefono de Małgorzata Komarnicka: 603 318 149.

Esperantistoj el ICK, ILEI, Klubo de la Esperanta Muziko

Islandio Rezignas el Karbo kaj Nafto

Ĉerpita el: www.interia.pl
Elpoligita per: Zbigniew Wybraniec

Sabato, 29 decembro (08:08)

Islandio vetas je la hidrogeno.

Islandio realigas ambician programon, kies celo estas totala rezigno el la minado-devenaj pelmaterialoj.

Ĉefa fonto de la energio, universale aplikota en ambaŭ, la industrio kune kun dommastrumado kaj la transporto estos la hidrogeno, kies brulado estas tute ne damaĝiga al la naturmedio ĉar ne kaŭzas iujn ajn malpurigoj, nek la tiel nomatan "Forcejan Efekton".

Programo decidita per la Islandia parlamento antaŭvidas pogradan pliigadonj de uzado de la elektraj motoroj en la vehikloj prinutrataj per la hidrogenaj brulaĵopiloj. Tiuj ĉi piloj eligas dum sia funkciado nur la akvovaporon.

Elektroenergion bezonan por produktado de la hidrogeno per elektrolizo, estas provizontaj hidroelektrejoj konstruataj en multnombraj, kvankam ne grandaj, Islandiaj riveroj kaj la geotermaj fontoj, kiujn ne mankas en tiu ĉio rokplena lando, abundanta je la vulkanoj. En la sekvonteco Islando intencas eĉ eksporti la hidrogenon al eŭropaj landoj.

Bragi Amasson, profesoro de ĥemio el la universitato en Rejkjaviko, pritaksas ke la proceso de transirado al la ekologie puraj pelsistemoj okupos ĉrk. 30-40 jarojn. Aktuale, sur la vojoj de Islandio troviĝas ĉrk. 180 mil da aŭtomobiloj. Tiu ĉi lando posedas ankaŭ la fiŝkaptan floton konsistan el 2500 trolŝipoj.

Fonto de la informo: PAP (Pola Agencio Presaĵa)

Dec 29, 2007

Feliĉan Novan Jaron!

Antaŭ rapide alpaŝantala Nova Jaro 2008, mi bondeziras al ĉiuj ĝuoplenan, ĝojan, prosperan kaj feliĉan Novan Jaron 2008 kaj la feliĉoplenan Novjaran Festenon kun la sekvonta ĝin tre sukcesplena cetero de la jaro.
Ĉion bonan en ĉiuj viaj entreprenoj!
Zbigniew