UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Aug 29, 2015

Superba Sanoretena kaj Ĉiokuraca Formulo


Rapidfarebla Faru-Tion-Mem Sanoretena Formulo



 Inspirita per aliaj pli fruaj printeldonaĵoj kaj poste ankaŭ blogoj pri sanigado, malsan-prevento, travivismo, preparadismo, mem-faremo kaj mem-sufiĉemo - speciale la pollingvaj kaj anglalingvaj, kiuj estas miaj ĉefaj ĉiutagaj laborlingvoj - mi kreis kaj tenas ĝis nun tiun ĉi blogon por Esperanto uzantoj. Ĝi enhavas principe tradukojn de artikoloj el la pollingvaj kaj anglalingvaj fontoj, kvankam iomo ankaŭ fontas el la ruslingvaj kaj hispanlingvaj fontoj. Multaj el inter ili estas tamen mia originala prilaboro, originale en Esperanto, kaj kio estas markata enkadre de koncerna artikolo.

Mi publikigas ĉi tie plej ofte la mem provitajn preskribojn, receptojn kaj formulojn kiujn miaj geamikoj kaj la kunlaborantoj kaj aliaj subtenantoj de la Universala Vivo Ligo sendas al mi per la e-poŝto, aŭ la mesaĝiloj kaj forumoj ĉe iu el inter pluraj sociaj retoj al kiuj mi apartenas.

Tiu ĉi recepto nun publikigita sube, estas per mi mem provita, pruvita esti bona kaj utila uzebla, kaj eĉ uzenda se oni bezonas efikan helpon je siaj problemoj sen iuj malbonaj flank-efikoj. Mi mem uzas ĝin kurante ĉiutage, eĉ ĝis nun, kaj kun ĝuo, ankaŭ pro tio ĉi ke la gusto de tiu ĉi recepto estas bona kaj ĝuinda. Mi pruvis ĝin je mi mem esti tre sukcesa kaj efika en la malsanprevento kaj reguligado de la artrozo kaj artrito (artritis), ĉar mi mem urĝe bezonis pritrakti mian propran sanon – kazo de ofte tre dolora artrito (artritis) ĉe mia spino, kolo kaj brako, speciale dum la veteroŝanĝoj, ktp. Mi uzas tiun ĉi formulon ĉiutage jam de preskaŭ duonjaro, kio vere helpis min farti multe pli bone kaj sane, kaj sen superfluaj doloroj. Tio ĉi gravas kiam oni vojaĝas, ĉu ne? Kaj speciale en la lokoj tiaj kiel Aŭstralia forforejo, for de la kuracistoj kaj aliaj sanprizorgaj servoj.

Mi laboras aktuale pri kelkaj aliaj artikoloj en Esperanto, sed mi publikigos ilin en iom pli posta tempo, kiam la tempo kaj la interreta atingebleco allasos min fari tion, ĉefe pro mia kurante plentempe vojaĝada vivostilo. Mi povas priskribi mian nunan vivostilon kiel nomada, aŭ itinera, kaj en la forforejaj kondiĉoj estas plej-ofte ĉi tie ke oni malofte povas havi bonan konekt-eblecon al la Interreto.

Multajn el inter ĉiuj publikigataj ĉi tie planoj, receptoj, priskriboj kaj instrukcioj, mi gajnis kun helpo de miaj geamikoj ĉe Facebook, kaj lastatempe ankaŭ alia socireto “www.minds.com” kiu estas eble la plej nova, sed rapide kreskanta, anonima socia reto. Ĝi estas iom simila al Facebook, sed anonima, kaj ankaŭ prezentanta al ĉiuj pli vastajn eblecojn de aprobado, sed ĉi kaze plensenca, do kun “ŝato”, kaj “malŝato” eblecoj. Sekve do, ne cerbo-lavema. Ni ja tute ne bezonas iun Orwell-eskan socian reton en niaj vivoj, ĉu ne? Estas ja tro multe da politikismo kaj malsaĝa “politika korektismo” jam, kaj generita per ĝi obskura “aktivismo”, tre negative influanta niajn vivojn...

Sed. Ek denove al la pozitiva, kreiva kaj konstruiva laboro kaj ideoj de la Universala Vivo movado reprezentata per la Universala Vivo Ligo kaj tiu ĉi eldonaĵo de UVL, La Praktiko.

 Mi nomis la suban formulon Kurpipzinol (Kur-Pip Zin-Ol) pro unuaj literoj de ties konsistaĵoj - kur-kumo, pip-ro, zin-gibro kaj ol-eo.

JEN ESTAS LA FORMULO:
 
Verŝajne ne ekzistas iu alia naturdevena kontraŭ-kancera spico aŭ iu herbaĵo uzata kiel la manĝaldonaĵo, en la mondo, kiu estus egale efektiva pri reduktado de informaĵoj ol la kurkumo (ang: turmeric). Tre simple kaj rapide preparebla kombinaĵo de la kvaropo da subaj konsistaĵoj, povas eĉ, sukcese preventadi okaziĝon de kanceroj.

PREPARU LA SUBAN RECEPTON, POR POVI ANKAŬ ĜUI LA SAME KIEL MI MEM LA GUSTAJN, BONAROMAJN KAJ ĈIUJN ALIAJN BONEFIKOJN DE TIU ĈI MIRINDA SPICO.

Kunmiksu:
  1. Unu kvaronon (¼) da te-kulero de la kurkumo,
  2. Unu (1) plenan, platan, ne superplenitan, teo-kuleron da freŝe muelita nigra pipro.
  3. Unu duonon (½) da teo-kulero de la muelita zingibro,
  4. Unu duonon (¼) da tekulero de la oliv-oleo,
Bone miksu ĉiujn tiujn konsistaĵojn (ingrediencojn) kune kun, kaj konsumu aŭ sole per si mem, aŭ kun iomo da akvo aŭ kiel ajn alimaniere vi volus uzi ĝin, aŭ ankaŭ miksite kun manĝaĵoj kiel la bongusta spico. Speciale kiel aldonaĵo al salatoj, ks.
,
Por profitakciaj, sanprizorgaj kaj resanigaj celoj plej bone konsumu tiun ĉi spico-miksaĵon ĉirkaŭ 15 minutojn, ĝis la duonhoron, antaŭ havi ion por manĝi. Faru tion ĉi unu fojon ĉiutage, matene, por la malsano-preventado, aŭ alternative du foje aŭ eĉ tri foje ĉiutage dum almenaŭ tri aŭ kvar semajnoj por kuracado, depende sia farto kaj ĝenerala sanstato. Tiu ĉi recepto estas tre efika, kaj ĝi ne kaŭzas iujn malbonajn flankefikojn, do ĝi estas sekura en laŭvola uzado, laŭ siaj gustoj kaj ŝato.

Atentu tamen - eblaj raraj esceptoj de tio ĉi POVUS ESTI iuj kazoj, certe tre malofte, kiuj havus alergion al unu aŭ alia el inter la konsistaĵoj de tiu ĉi formulo, en tia kazo, pli bone estas ĉesi ties uzado kaj konsulti sian kuraciston!

Preparo kaj uzo:
  • Bone kunmiksu ĉiujn tiujn ĉi kvar konsistencaĵojn.
  • Tiu ĉi miksaĵo povas esti konsumata individue, nur per si mem, aŭ kiel la aldonaĵo aŭ spico al diferencaj manĝaĵoj, saladoj, ks.
  • Se vi konsumos nur tiun ĉi miksaĵon sole, vi povas miksi ĝin kun iom da akvo.
  • Tamen, kiam kuiri kun ĝi memoru aldoni tiun ĉi formulon al kuirata manĝaĵo nur ĉe la sama fino de la kuirado, por eviti tro longan eksponon al altaj temperaturoj.
Pluraj esploroj je bestoj, kaj aliaj laboratoriaj studoj raportis kontraŭ-kanceran funkciadon de la, kurkumiono, estanta aktiva ingredienco enhavita en la kurkumo (ĝis nun esplorita en kazoj de la: kolona kancero, haŭt-kancero kaj mam-kancero).

Kio kaŭzas tiel altan bonefikojn de kurkumino( enhavita en la kurkumo) kiam ĝi estas uzata kun la nigra pipro? 

Esploroj pruvis ke la piperino ekzistanta en la nigra pipro, pliigas pli grandan absorbadon kaj bioaktivecon de la kurkumiono enhavita en la kurkumo en la serum-kontento de la sango en ambaŭ esploritaj kazoj, kaj en la ratoj, kaj en la homoj, kaj tio ĉi okzas sen iuj ajn malbonefikoj.

Tio ĉi signifas ke malata dozo de la kurkumino povas havi multe pli grandan efekton je sanigado kiam ĝi estas kombinita kun la piperino, ol tion povus fari granda dozo da kurkumino sole per si mem.

Aliaj, bazitaj je la pruvoj, bonefikoj de la spico kurkumo, kun sia kunkonsistaĵo kurkumino:
  1. Pro siaj sanigaj antisepsaj kvalitoj, ĝi pliigas kuracprocedon de haŭtovundoj. Kunmiksu ĝin kun la herbo, Aloe Vera, por eĉ pli granda efikeco. 
  2. Ĝi povas helpi en la metabolismo (materi-transformado), kaj sekve, en redukto da la korpopezo ĉar ĝi estas efika en reduktado de la insulino-rezisto, kio estas ŝlosilgrava en la pezoredukto. Kurkumo ankaŭ plibonigas la digestadon, do aldonau ĝin al via manĝaĵo se vi deziras redukti sian pezon. 
  3. Pluraj spicoj kun anti-inflamaj kvalitoj estas uzataj por traktadi artrozon, sed unu el inter la PLEJ promesaj el inter ili estas la kurkumo, ĉar ĝi enhavas la kemiaĵojn kiuj funkcias simile kiel kelkiuj efikaj anti-inflamaj kuracaĵoj. 
  4. Kurkumo povas pliigi produktadon de galo per la galsaketo. Hepato uzas la galon por detoksigadi la sangon, kio helpas teni la hepaton sana kaj en la bona ordo. 
  5. Multaj esploroj pruvis ke la kurkumo bonefikas en kazo de la Alzheimera malsano ĉar la kurkumo enhavas plurajn aktivajn konsistaĵojn blokantajn formiĝadon de la beta-amiloido (ang: beta amyloid), kiu respondecas pri formiĝado de la bariloj kiuj iom po iome, malrapide obstrukcias cerbajn funkciojn, en la kazo de la Alzheimera malsano. 
  6. Ĉeesto de la kurkumino en la kurkumo faras ĝin esti bona ankaŭ por traktado de la depresio, ĉar la kurkumino povas pliigi nivelojn de la serotonino (ang: serotonin), kio laŭvice helpas en la reguligado de la memoro, dormado, animstato, humoro,, kaj ankaŭ la lernado-kapablecon, kaj ja estas klara ke ĉio tio ludas gravan rolon en kazoj de la depresio. 
  7. Kurkumo povas esti uzata por trakti la diabeton, kaj speciale la tipo-2 diabeton, helpanete redukti la insulino-reziston de la homa korpo. 
  8. Tenado de kolesterolo je la sana nivelo povas preventi multajn specojn da malsanoj, kaj la kurkumo estis pruvita helpi redukton de la kolesterolaj niveloj en la sango-serumo. 
  9. Zingibro aldonita al la kurkumo eĉ plie plibonigas la guston de tiu ĉi formulo kaj la bonegiko de la zingibro en la hebaĵa kuracado estas bone konata kaj en la Hinda Ayjurveda Medicina Skolo, kaj ĉiuj aliaj medicinaj skoloj pri la naturkuracado mondskale. En tiu ĉi kombino kun la kurkumo kaj pipro, zingibro aldonas al la supra preskribo eĉ pli povoplenan efikecon kaj bonefikadon por la organismo per ĝi traktata, je ĉiuj niveloj de la plifortigado de la imuna sistemo de la homa korpo.
Kaj por la bona fino, ankoraŭ alia uzo de la kurkumo - rapida kaj bongusta formulo

Miksu unu tekuleron da kurkumo en glaso da varmega akvo, aldonu unu aŭ du pecojn da citrono kaj trinku ĝin kiel teo. Se vi ne tro ŝatus la guston, aldonu por la gusto iom da bonkvalita, natura mielo.

ĝi povas helpi vin farti multe pli bone tre baldaŭ, kiam vi suferos pro la malvarmumo, aŭ gripo. Ĝi ankaŭ ĝenerale plifortigos vian imunan sistemon. Tio ĉi okazas pro la substanco nomata la lipopolisakĥarido (lipopolysaccharid), enhavita en la kurkumo, kaj kiu estas la plifortigigilo de la immuna sistemo.

Aug 14, 2015

Kurkumo, Pipro, kaj Olivoleo - La Kontraŭkancera Spicmiksaĵo


 La Kurkumo, Pipro, kaj Olivoleo Helpas Multmaniere Trakti Plurajn Kripligajn Malsanojn

Anglalingva originalo de Alex Jordon troviĝas ĉe: http://blogs.naturalnews.com/turmeric-black-pepper-perfect-anti-cancer-combination,
Ŝlosvortoj: natural anti-cancer foods, turmeric and black pepper, turmeric and black pepper recipe, turmeric benefits.
image

Tio ĉi estas iomete transformita artikolo inspirita per de unu el inter multaj blogoj pri sanigado kj malsanpreventado. Mi faris tion por pli facila kompreno, sed principe ĝi estas traduko de la artikolo ĉe la supre prezentita adreso. Mi publikigas tion ĉi speciale tial ke mi mem pruvis tiun ĉi simplan kaj rapidan por prepari recepton esti egale efika kiel nkaŭ bongusta. Mi uzas ĝin mem ĉiutage jam de preskaŭ duonjaro, kaj ĝi vere helpis min farti multe pli bone kaj sane. La sola diferenco estas ke mi ĉiam aldonas al la originala recepto 1/2 (duonon) da teokulero da zingibro (ang: ginger) por eĉ pli bona gusto, kaj eĉ pli afika porsana agado. Esta bonkonata la fakto ke la zingibro miksita kn la kurkumo tre alte pliigas ties efikecon... Kaj... La bona sanstato ja tre gravas kiam oni vojaĝas, ĉu ne? Sen ĝi, ja ne eblas ĝui la vojaĝadon. Speciale en la lokoj tiaj kiel la Aŭstralia forforejo.

Aktuale mi laboras ankaŭ pri kelkaj aliaj receptoj kaj artikoloj, sed mi publikigos ilin en iom pli posta tempo, kiam la tempo kaj la interreta atingeblo allasos min tion fari iom pli facile dum mia vojaĝado. Bedaŭrinde, en la forforejo estas nur malofte ke oni povas havi bonan konekteblecon al la Interreto.

Kaj jen la originala artikolo kaj recepto:


Verŝajne ne ekzistas iu alia naturdevena kontraŭ-kancera manĝaldonaĵo en la mondo kiu estus pli efektiva pro reduktado de inflamaĵoj en la korpo ol estas la kurkumo (ang: turmeric).
A very simple combination of these three ingredients can prevent the appearance of cancer.
Tre simpla kombinaĵo de tri da subaj konsistaĵoj povas sukcese preventi okaziĝon de la kancero

La recepto: 

Miksu unu kvaronon 1/4 da tekulero de la kurkumo, kaj unu duonon 1/2 da tekulero de la oliv-oleo. Aldonu tiujn konsistaĵojn (ingrediencoj) al unu 1 plena teo-kulereto da freŝe muelita nigra pipro.

Bone kunmiksu ĉiujn tiujn ĉi tri konsisterojn.

Tiu ĉi miksaĵo povas esti konsumata individue, nur per si mem, aŭ ĝi povas esti aldonata al diferencaj manĝaĵoj, saladoj, ks.

Se vi konsumos nur tiun ĉi miksaĵon sole, vi povas miksi ĝin kun iom da akvo, se vi volus. Sed, se vi kuiros kun ties aldono, memoru aldoni tiun ĉi miksaĵon al la kuirata manĝaĵo nur ĉe la fino de la kuirado procedo por eviti tro longan eksponon al altaj temperaturoj.

Pluraj studoj kaj esploroj je bestoj, kaj aliaj laboratoriaj esploroj, raportis la kontraŭ-kanceran funkciadon de de la kurkumiono, kiu estas la aktiva ingredienco enhavita en la kurkumo (ĝis nun oni esploris nur en kazoj de la: kolona kancero, haŭta kancero kaj la mama kancero).

Kio kaŭzas tiel altan bonefikojn de kurkumino( enhavita en la kurkumo), kiam ĝi estas uzita kun la nigra pipro? 

Esploroj kaj studojoj pruvis ke la piperino ekzistanta en la nigra pipro, pliiga pli grandan absorbadon kj bioaktivecon de la kurkumiono (enhavita en la kurkumo) en la serumo-kontento de la sango, en ambaŭ, kaj la ratoj, kaj la homoj. Kaj tio ĉi okazas sen iuj ajn malbonaj flank-efikoj.

Tio ĉi signifas ke malata dozo da kurkumino povas havi pli grandan efekton je la sanigado kiam esti kombinita kun la piperino, ol tion povus frari granda dozo da kurkumino sole per si mem.

Aliaj bazitaj je pruvoj bonefikoj de la spico, kurkumo, kun sia kunkonsistaĵo kurkumino:

  1. Ĝi pliigas kuracoprocedon de haŭtovundoj, pro siaj sanigaj, antisepsaj kvalitoj. Kunmiksu ĝin kun la Aloe Vera herbo por pli granda efikeco.
  2. Ĝi povas helpi en la metabolismo, (materio transformado) kaj helpi en redukto da pezo, ĉar ĝi estas efika en reduktado de la insulinorezisto, kio estas ŝlosilgrava en la pezoredukto. Kurkumo ankaŭ plibonigas la digestadon, do aldonu ĝin al via manĝaĵo se vi deziras redukti sin pezon.
  3. Pluraj spicoj kun anti-inflamaj kvalitoj estas uzataj por traktadi artrozon, sed unu el inter la PLEJ promesaj el inter ili estas la kurkumo, ĉar ĝi enhavas la kemiaĵojn kiuj funkcias simile kiel iom da anti-inflamaj kuracaĵoj. 
  4. Kurkumo povas pliigi produktadon de galo per la galsaketo, kaj la hepato uzas la galon por detoksigi la sangon, tiu ĉi fakto helpas teni la hepaton sana kaj en bona ordo. 
  5. Multaj esploroj pruvis ke la kurkumo bonefikas en kazo de la Alzheimera malsano, ĉar la kurkumo enhavas plurajn aktivajn konsistaĵojn kiuj blokas formiĝadon de la beta-amiloido (ang: beta amyloid), kiu respondecas pri formiĝado de la bariloj kiouj iom po iome, malrapide obstrukcias cerbajn funkciojn, en la Alzheimera malsano. 
  6. Ĉeesto de la kurkumino en la kurkumo faras ĝi n esti bona ankaŭ por traktado de la depresio, ĉar kurkumino povas pliigi la nivelojn da serotonino (ang: serotonin), kio helpas en la reguligado de la memoro, dormado, animstato, humoro,, kaj ankaŭ la lernadkapableco. Kaj estas ja klara ke ĉio tio ludas gravan rolon en la depresio. 
  7. Kurkumo povas esti uzata por trakti la diabeton, kaj speciale la tipo-2 diabeton, helpanete redukti la insulino-reziston de la homa korpo. 
  8. Tenado de kolesterolo je la sana nivelo povas preventi multajn specojn da malsanoj, kaj la kurkumo estis pruvita helpi redukton de la kolesterolaj niveloj en la sango-serumo. 
  9. Miksu unu tekuleron da kurkumo en glaso da varmega akvo kaj trinku ĝin kiel teo, ĝi povas helpi vin farti multe pli bone kiam vi suferos pro la malvarmumo, aŭ gripo. Tio ĉi okazas pro la substanco nomata la lipopolisakĥarido (lipopolysaccharid), enhavita en la kurkumo, kaj kiu estas la plifortigigilo de la immuna sistemo.

Legu ankaŭ: