UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj k rimedoj, scienco k teĥniko, studoj kaj praktikado de la Naturopatio kaj sana vivstilo, viva praktikado de la Internacia Lingvo - Esperanto.
Produktado kaj uzado de la alternativaj energioj k atingado de ĉio ĉi tio per la memfaraj metodoj.
UNIVERSALA VIVO LIGO
Subtenas liberan sinesprimadon, sen iuj ajn "Politikaj Korektecoj".
Ĉiu
j ajn formoj de la "politikaj korektecoj" estas, kaj ĉiam estos sen-kompromise deĵetataj ĉe la Universala Vivo Ligo, kaj La Praktiko, kies organo ĝi estas.

Ĉiun korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre kun aldono de la vortoj "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

9 Jan 2015

Forpasis S-ro Kep Enderby

Kep Enderby on a tour of the Northern Territory in 1973.
S-ro. Kep Enderby vizitanta Nordan Teritorion dum sia politika aktiveco
Ĵus antaŭ kelkaj momentoj mi ricevis la jenan mesaĝon de S-ro Rainer Kurtz:

"Kep Enderby, la antaŭa prezidanto de UEA mortis je la vespero de la 7a de Januaro 2015 je la aĝo de 88.
http://www.abc.net.au/…/former-act-politician-kep-e…/6007848
Mi provos ĉeesti lian entombiĝon
Rainer (momente en Sidnejo/Aŭstralio)"


Bone kaj kore memorinda kiel amiko kaj vere entuziasma esperantisto de pluraj jaroj. Kep Enderby, faris multon por la Esperanto Movado en Aŭstralio. Estu li ĉiam memorata kiel tion diservinte. Perdante lin la E-movado en Aŭstralio perdis unu el inter siaj pelj sindonaj kaj dediĉitaj membroj kaj senlacaj laborantoj por Esperanto tutmonde.