UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Dec 28, 2014

Esperanto integrita ĉe la Androido


Esperanto estas jam de du jaroj integrita en poŝtelefonoj kaj tabletoj de la Androida sistemo.

La poŝtelefonoj kaj komputilaj tabuloj uzantaj la operacian sistemon Android, havas jam de du jaroj la Esperanto klavaron enkonstruitan kiel la integra parto de la sistemo. La E-klavaro estis integrita en tiun ĉi sistemon jam de la versio 4.2 de Android, aperiinta komence de la 2013.-a jaro. 

Laŭ la Libera Folio: Jacob Nordfalk, Esperanto parolanta Dana programisto kiu tre multe kontribuis al enkonduko de Esperanto en la Androido-sistemo, kredas tion esti grava inter aliaj tial, ke Esperanto estas aŭtomate videbla en ties listo de la enigeblaj lingvoj. Tute alie ol en la sistemoj de iPhone kaj iPad, en la operacia sistemo de Android jam de plurjaroj oni povis sufiĉe facile uzi Esperanton. Tamen, ĝis nur antaŭ du jaroj, por uzi tiun ĉi eblecon estis necese instali unu el la alternativaj klavaroj kun Esperanto. 

La programisto Jacob Nordfalk el Danio, longe kunlaboris kun la kerna teamo de Android por inkludi Esperanton en ties lingvo-liston. Fine la ĉefo de la evoluiga teamo de Android, Jean-Baptiste Queru, konfirmis la 31-an de aŭgusto 2013, ke la kodo de la Esperanto klavaro, prilaborita per Jacob Nordfalk, eniru la deponejon de la baldaŭ sekvinta versio de Android 4.2

La Esperanto klavaro ĉe Android estas aranĝita tiel ke la literoj Ŝ kaj Ĝ troviĝas tie ĉi kie nacilingvaj klavaroj plej ofte posedas la literojn Q kaj W. Idente kiel tio ĉi estas aranĝita, jam de ties naskiiĝo, en la komputila sistemo Linux (Linukso)

En la Androido, la literoj ŭŬ aperas maldekstraflanke de uU (kio en la Linukso anstataŭas la literojn yY), kaj ĝi havas la literojn ĉĈ tuj apud cC, ankaŭ maldekstraflanke (kio en la Linukso anstataŭas la literon xX), dum kiam ĵĴ troviĝas tuj dekstre de lL, anstataŭante la duonkolonon kaj kolonon ;: (Kaze de la Linuksa sistemo ili troviĝas dekstraflanke de P anstataŭante la krampojn [{). Por la litero Ĥ oni devas premi pli longe la literon H (kaze de la Linukso ĝi estas tamen alie ĉar tie ĝi anstataŭas la duan (dekstran) krampon dekstraflanke de ]}, kaj najbare de la litero P. La mankantaj nacilingvaj literoj, kaj signoj, estas ankaŭ la same atingeblaj per la pli longa premo. 

Nu... Mi kredas ke tute ne mirinde, ĉar Androido estas ja produktoj bazita je la Unikso (Unix) bazita sistemo de Linukso (Linux) - kaj ĝi estas fakte unu el ties nun jam pluraj branĉoj. 

La versio de Android, 4.1, estis jam atingebla fine de la junio 2012. La enkonstruita Esperanta klavaro estas parto de la pli nova versio, Android 4.2, liverita iam komence de la 2013-a jaro. 

Uzantoj de tiu sistemo povis jam facile enŝalti la Esperantan klavaron, enirante la agordojn pri la enig-lingvo, kaj jam ne plu bezoninte instali ion aldonanEstas do grave por la Esperanto parolantaj uzantoj de Androido - ke la baza Androida sistemo subtenas Esperanton je la sama nivelo kiel tiu ĉi de la aliaj lingvoj, kaj ke Esperanto estas videbla en la listo de lingvoj de la baza sistemo la same kiel ĉiuj aliaj (vidu la suban ekranbildon). Tamen, kvankam la procezo elŝuti, elekti kaj aktivigi la Esperanto-klavaron estis jam multe pli simpla en Android 4, oni povas konstati ke multaj Esperanto-parolantoj plu tamen ne kapablis uzigi la apartajn klavarojn

 

Laŭ la Libera Folio, Jacob Nordfalk diras: „Android estas publikigata kun malferma fontokodo (open source), kiun eksteruloj povas studi, eksperimenti pri ĝi kaj kontribui al ĝi. La evoluigo de Android estas pelata de Google kaj, kvankam Google ŝajnas pli malferma al Esperanto ol ekzemple Microsoft kaj Apple, kiel komerca firmao Google verŝajne ne rekte povos uzi tempon por priesplori kaj evoluigi Esperantan klavaron. Sed ĉar Android estas malferma al kodaj kontribuoj, mi povis donaci la necesajn 40-60 horojn da laboro 

Kaj kial Apple ne agnoskas bezonon de la Eo klavaro? 

Simple, pro la sama merkatismo kiel Microsoft, kiu neniam faris Esperantan klavaron por Windows. Windows estas posedaĵo de Microsoft-kompanio. Kaj Microsoft agnoskas nur kaj sole tiujn ĉi proponojn kaj solvojn kiuj pli profitigas la kompanion. Tute la same faras ankaŭ iPhone kaj Apple. 

Se temas pri Android tio ĉi estas male. Kiel komuna posedaĵo, Android devas ĉiam esti kaj ĉiam resti malferma al la eksteraj kontribuoj. 

S-ro Jacob Nordfalk diris, raportas la Libera Folio, ke kvankam liaj diskutoj kun la teamo de Google estis longaj kaj la postuloj pri la kvalito de lia kontribuo estis tre altaj(necesis 8 kodŝanĝoproponoj kaj 8 monatoj por la kontribuo) la tempouzo estis por ili multe pli malgranda ol se ili devus mem krei la Esperantan klavaron”. 

Por legi originalan artikolon ĉe la Libera Folio klaku ĉi tie.

Dec 26, 2014

Esperantista Totkontolemo


Post ioma tempo de preskaŭ neniu kontakto kun Esperanto, krom nur por-okaza vizito al Facebook - kie mi havas iom da E-o parolantaj geamikoj - mi decidis revi
ziti la Pasportan Servon, ĉar ĝis antau nelonge, ĝi estis la sola E-o organizaĵo al kiu mi plu apartenis, kaj konsideris ties servon esti valora.

Nu... Tre malbonŝance tamen. Tiu ĉi servo praktike jam ne plu ekzistas de kiam iu idioto ŝanĝis ties aspekton je la sole varbada loko por iu primitiva, kontrolema nekredeble tempo-raba, nur presita versio de por-vojaĝa kontaktebleco ĉar tiu interreta tute ne funkcias kiel ĝi devus, kaj antaŭe funkciis tre sukcese. Por tiu presita versio, oni devas evidente atendi tutan jaron - se feliĉe presota dum tiu tempo.

Kvankam la Interretaj servoj devus normale servi – kaj en tuta civilizita mondo ili fakte servas, tujan, facilan, kaj senperan komunikadon (sed malgaje nur en la mondo ekster de la Esperantismo) - iu duoncerba kreteno decidis nun fari ĝin nun la loko kie oni povas sole doni sian personajn donitaĵojn al iu dubinda, obskura redaktoro de sole pesita versio de la Pasporta Servo Adresaro. Ĝi estas nun atingebla nur kaj sole al la membroj de la esperantismo - la UEA sekto - ene de la tutmonda movado de la uzantoj de la Internacia Lingvo - Esperanto. Tutevidente tamen kaj tutcerte, ne al ĉiuj parolantoj de Esperanto, kiel tio ĉi estis originale intencita kaj dediĉita.

Nu... El mia vidpunkto, tre evidente tio ĉi ne estas io kion mi iam ajn subtenos, kaj mi decidis forviŝi de tie mian membrecon. Kun totkontrolismo kaj Politikaj Korektecoj en iu ajn formo, mi ne volas havi ion ajn komunan iam ajn, aŭ iu ajn forme!

Fakte, mi havadis fojfoje iujn dubojn: ĉu mi ĝuste faris forlasinte la Esperantistan Movadon... Sed post vidi nun tiun ĉi novan malbonokazon kun la Pasporta Servo, mi decidis forstreki mian membrecon ankaŭ de tiu ĉi esperantista organizo, eĉ ĝis hodiaŭ plu subtenita per mi, kiel la sola, interrete uzebla esperantista organizo-formo.

Mi decidis ke plua subtenado de la Pasporta Servo estus kontraŭ ĉiuj miaj principoj kaj standardoj, kaj tiuj de la Universala Vivo Ligo, ĉefe pro la kontraŭ principa sinteno, kaj nesatigebla totkontrolemo de la Universala Esperanto Asocio kiu la Pasportan Servon plene kontrolas...

Tute ne mireblas do ankaŭ, ke UEA mem tenanta sub sia tutkontrolo la junularan esperantistan organizon kiu per si mem iam konstruis tiun retejon (iam ja tre utilan!), estas tute klare en la fina staĝo de sia po-grada, klare neevitebla, ekzisto-estingiĝado. Pli kaj pli da homoj kapablaj al logika pensado vidas kio okazas kaj forlasas ĝin, kune kun ĉiuj ties erarvojaj, rigidpensaj, neflekseblaj, elitismaj vojoj, for de la gviduloj de ties naŭzanta Politika Korektismo kaj aliaj  similaj formoj de ties Granda Frato politikado.