UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Oct 3, 2012

Mirinda Planto - Leontodo

Tradukita kaj prezentita fare de: Zbigniew Wybraniec
La fonto: http://www.truthistreason.net/cancer-breakthrough-dandelion-extract-kills-cancer-cells
Originale poŝtigita je la 14, Sept 2012 en: Health, Food News, & Big Pharma
Kevin Haayden – TruthisTreason.net
Fonto: Global News via Cryptogon

Leontodo Helpas Kuraci Leŭkemion, Kanceron, Kaj Aliajn Gravajn Malsanojn

Leontodo Kontraŭ Kancero

Teo el la leontoda radiko, ĉampionigata per unu maljuna paciento malsana je leŭkemio, ŝparkigis ekscitan esploradon pri la kancero, ĉe la Universitato de Windsor (University of Windsor).

Citaĵo de la noto de Hayden:

"Kurantatempe mi komencis aldonadi tutajn leontodojn al mia suko-dieto. Ili estas tre bongustaj, kiam miksitaj kun kaleo (ang: kale), spinaco, zingibro, kaj la pomsuko!"
La onkologistino de la Regiona Windsor Hospitalo Dr. Caroline Hamm, konfesis ke ne estis multe kion ŝi povus fari por sia pacientino, kronike malsana je: "myelomonocytic leukemia (CMML)", post apliki seriojn de la ĥemotherapia pritrakto.

La “maljuna eta sinjorino” respondis ke “ŝi prizorgos sin mem, kaj pritraktos” per iom da teo el la leontoda radiko, kaj pludiris pri tio al alia paciento en la atendoĉambro.

Je la surprizo de Dr-ino. Hamm, kondiĉo de tiu ĉi pacientino pliboniĝis, unu alia paciento estas en la "remisia" stato, jam 3 jarojn, kaŭze de konstanta dieto inkludanta la leontodan teon.

Tiuj rezultoj inspiris Dr-inon. Hamm, kontakti Dr-on. Siyaram Pandey, profesoron de bioĥemio ĉe la University of Windsor.

“Mi estis tre pesimista,” diras Dro. Pandey. “Nur du homoj signifas el la scienca vidpunkto nenion, sed… Mi estis surprizita trovi ke la simpla akva ekstraktaĵo (eltiraĵo) de tiu ĉi radiko, havis surprize bonan aktivecan nivelon pri kaŭzado de sinmortigado de la kanceraj ĉeloj.

Ĉela sinmortigo (suicido), nomita apoptozo "ang: apoptosis", estas procedo okazanta en nia korpo tutan la tempon. Kiam ĉeloj ne estas bezonaj, aŭ posedas damaĝitan DNA, tiam ili efektive suicidas (sinmortigas).

“Kancero ĉeloj estas tiuj ĉi kiuj evitas tiun ĉi procedon… iĝas rezistaj al la ĉel-morto,” eksplikas Dro. Pandey. Lia esploro celas trovi ĉu, kaj kiel la leontoda radik-eltiraĵo povas ‘rememorigi’ la kancerĉelojn ke ili devus sinmortigi, sen formortigadi ankaŭ bezonaj, sanajn ĉelojn.

Tamen, la esploroj de Dro. Pandey’s sugestis ke kvanto de la ekstraktaĵo obtenita el bolado de la teo estis ne sufiĉa, do lia teamo komencis pliigadi efikecon de ekstraktado el la leontoda radiko obtenita de la bienuloj.

“Ni pliigis potecon de la ekstraktaĵo,” li eksplikas. “Ni estas ekscitaj pri tio, ĉar ĝi estas tre simpla natura ekstraktaĵo, do fundamente, ĝi estas kvazaŭ, se vi aĉetus legomon kaj mem kuirus ĝin, ĝi estas ĝuste tiel simpla, ĉar ni mem tute ne enmiksiĝas en tiun ĉi procedon kun iuj ajn ĥemiaĵoj”

Komencaj esploroj kiel ĝis nun, envolvis kolektadon de la ĉelo-specimenoj de la sango de la pacientoj malsanaj je la leŭkemio el atingebla histo de naŭ pacientoj (kun ilia konsento). Ĝi estas nomata angle "ex-vivo study", kaj okazis en la kulturo-plado kun ekstraktaĵo el la leontodo, kun la pliigita potenco kiel priskribita per Dro. Pandey.

“Ĉiuj naŭ sango-specimenoj prezentis bonan respondon, ke la kancero ĉeloj sinmortigis,” diris Dro. Pandey. “Dum 48 horoj, pli ol 70 procentoj estis sinmortigantaj. Se tiuj kulturoj estu tenataj por pli longe, ili ĉiuj mortos—tia estas nia konkludo.

Dro. Pandey, donacis siajn proprajn ĉelojn kiel la “sanaj” specimeoj por kompari, kio montris ke la tokseco tiukaze mankis, kaj nur tre eta nombro da ĉeloj mortis en tiu ĉi sana sango-specimeno. Li eksplikas ke ili jam pristudis la leontodan ekstraktaĵon kun bestoj, kaj nek trovis iun montriĝeblan toksecon, nek iun ajn histo-malbonfunkcion.

Homaj provaĵoj (testado).

Tiuj ĉi eltrovoj estis tiel kuraĝigataj, ke ili nun aplikis ilin por klinika aprobo de la institucio, "Health Canada", por komenci testadon (provojn) kun homoj, kio povas daŭri inter 6 monatojn, ĝis unu jaro. Dro. Pandey, diras ke la provoj ĉe University of Windsor, celos inkludi 24 pacientojn.
Dum la eltiraĵo el la leontodo estas dokumentita kiel medikaĵo por la leŭkemio kaj mamo-kanceroj en la tradicia Aŭtoĥtona Amerika Medicino, kaj la Tradicia Ĉina Medicino (TCM), Dr. Pandey, priesploras aliajn potencialajn manierojn kaj kurac-bezonojn kie tiu ĉi ekstraktaĵo povus funkcii. Do en la rezulto, la ekstraktaĵo el la leontoda radiko estis pruvita ĝis nun esti aktiva (en kulturoj, ne pacientoj) kontraŭ la pankreataj kancero-ĉeloj, la kanceroj de la stomako kaj kolono "colon", kaj la melanomo (la haŭtkancero).

Adicie al sia potencialo por mortigi plurajn tipojn de la kancero-ĉeloj, ekstraktaĵo el la leontoda radiko povas havi avantaĝon super aliaj pritraktoj, ĥemoterapiaj, rilate al la tokseco.
"Taxol" estas unu el inter la plej komune uzataj drogoj por la ĥemoterapio, kun sia kurantatempa $5-miliarda merkato, akorde al Dr. Pandey. Ĝi estas ankaŭ natura produktaĵo, kiu devenas el la barko (elŝelaĵo) de la taksuso (yew tree), sed malsimile al ekstrakto de la leontoda radiko, "Taxol" estas tre damaĝiga por la normalaj ĉeloj.

“Kompare al "Taxol", ĝi (leontoda ekstraktaĵo) estas 100 oble pli bona ,se temas pri la tokseco,” diras Dr. Pandey. “Taxol, estas terure, terure venena por la normalaj ĉeloj, ĝi tute ne estas selektema pri la kancero. Ĝuste tial, homoj havas tre malbonan imunecan reagon, ili perdas sian imunecon, perdas harojn, kaj suferas ĉion la alian kun tio kunigitan."
Nek, TruthisTreason.net, nek, Kevin Hayden, estas kvalifikitaj por doni la medikan konsilon.

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.