UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Oct 3, 2012

Pola ILEI Konferenco - "Noktoj por ĉio krom, dormi..."

Jen venas plua, plej nova, anonco de ĉi-jara ILEI Konferenco en Pollando. Ĝi aspektas kaj tre multpromese kaj egalskale interese se la "noktoj estus por ĉio, krom dormi..." kiel promesite en tiu ĉi suba mesaĝo. Bondezirojn de plena plenumiĝo de ĉi-promesoj al ĉiuj partoprenontoj:
Elektio
--------------------------------------------------

de: Aida Cizikaite

Saluton!

Bonvolu disvastigi - sendi al dissendolistoj, publikigi en retpaĝoj kaj gazetoj. Dankon!
***************************

Nokto taŭgas por ĉio, krom dormi......

Por konvinkiĝi oni nepre devas partopreni somerajn e-aranĝojn:
IJK - por gejunuloj aŭ
ILEI-konferencon - por ĉiuj generacioj, ĉar

ILEI-KONFERENCO ― AMBAŬ: AMUZO KAJ SCIENCO!

Kiajn noktojn ni promesas? - Neforgeseblajn!
Ĉiuvespere estas planata kultura, arta kaj distra programoj, sed kulmino de ĉio estos la antaŭ-UKan vesperon okazonta

Nokto de Lingvoj kaj Kulturoj,

ARANĜO, KIU ALIĜAS AL LA TRADICIO DE LA ŜATATAJ EN LA URBO „NOKTOJ de...“ , kiel „Nokto de Muzeoj“, „Nokto de Teatroj“ k.s.

Dum ĝi, krom tradiciaj
- prezentoj de niaj lingvoj kaj kulturoj
- lecionetoj de esperanto por publiko
ni ankaŭ proponas:
- filmon de R. Dobrzyński pri la LF en Ĉeboksaro (prezentos la reĝisoro mem!)
- prelegon La pola kulturo en la tempo de L.Zamenhof, (pretigas Jagelona Universitato)
- skribi vian nomon en diversaj alfabetoj
- skribi vian nomon en 25 lingvoj
- diplomon de "poligloto" kun indiko de nombro de partoprenitaj lingvoprezentoj
- konkursetojn pri kaj en diversaj lingvoj
kaj eĉ

koncerton de la fama kaj ŝatata kantisto JoMo
kun kantoj en 25 lingvoj
(Guinness-rekordo)!

Informoj pri la konferenco, ĝia programo, urbo, partoprenkondiĉoj en http://ilei.info/konferenco/2009/konferenco_2009.php Reta aliĝilo en http://ilei.info/konferenco/alighilo2009.php. Vi ĉiam estas bonvena skribi al: Małgosia J. Komarnicka margareta.ilei.pollando@gmail.com ― ĉefa loka organizanto, Radojica Petrović rade@ikso.net ― prezidanto de ILEI, Sjoerd Bosga sjoerd@esperanto.se ― kasisto de ILEI. Organizantoj

Al urbanoj kaj turistoj ni prezentos niajn lingvojn kaj kulturojn, pruvante, ke esperanto tre bone funkcias kiel lingvo-ponto, iomete instruos al ili esperanton sur la Malgranda Ĉefplaco, informos ilin pri la lingvo, prezentos surprizojn kaj amuzaĵojn.

Kiel parto de la Nokto sur la placo formiĝos iaspeca lingva foiro.

Venu kaj ĝuu - noktumu kun ni en
Krakovo, kun lingvoj, ILEI kaj JoMo!

Pliaj informoj pri la Nokto de Lingvoj kun JoMo - en Krakovo en
http://www.ilei.info/konferenco/Alvoko_Krakovo_6.pdf

Informoj pri la konferenco, ĝia programo, urbo, partoprenkondiĉoj en http://ilei.info/konferenco/2009/konferenco_2009.php Reta aliĝilo en http://ilei.info/konferenco/alighilo2009.php. Vi ĉiam estas bonvena skribi al: Małgosia J. Komarnicka margareta.ilei.pollando@gmail.com ― ĉefa loka organizanto, Radojica Petrović rade@ikso.net ― prezidanto de ILEI, Sjoerd Bosga sjoerd@esperanto.se ― kasisto de ILEI. Organizantoj
--------------------------------------------------------------

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.