UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Oct 3, 2012

Miloj da eŭroj fraŭditaj de Esperanto-organizaĵo

Miloj da eŭroj senspure malaperis el la banka konto de Internacia 
Esperanto-Instituto (IEI) en Hago, rakontas bone informitaj fontoj. La 
estraro de IEI laux la samaj fontoj longe ne konsciis pri la liko en la 
konto, cxar al gxi estis prezentataj falsaj konteltiroj. Reprezentantoj 
de IEI ne respondas al mesagxoj pri la asertata frauxdo. Same ne 
respondas demandojn Atilio Orellana Rojas, la direktoro de IEI, kiu 
estis urgxe devigita forlasi sian postenon kaj sian logxejon en la 
konstruajxo de IEI.

Internacia Esperanto-Instituto estas malnova kaj finance solida 
institucio, fondita en la jaro 1930 de Andreo Cseh, la auxtoro de la 
Cseh-metodo por instruado de Esperanto, kaj ges-roj Isbrücker.

IEI pli frue posedis du domojn en Hago, Nederlando. Antaux deko da jaroj 
la instituto vendis unu el la domoj kaj tiel havigis al si kapitalon 
(kvankam bonan parton utiligis je la funda renovigo de la restanta, la 
IEI-domo). El tiu cxi ili luigas nun parton, kaj tio donas konstantan 
enspezon.

Pro diversaj donacoj kaj heredajxoj IEI havas financan bonhavon, per kiu 
gxi interalie kunfinancas la eksterordinaran katedron pri 
Interlingvistiko kaj Esperanto cxe la Universitato de Amsterdamo. 
Lastatempe montrigxis tamen, ke mono de donacintoj en neplanita maniero 
malaperadis el bankkonto de IEI.

Laux informoj kolektitaj de Libera Folio, la estraro de Internacia 
Esperanto-Instituto en Hago dum longa tempo nenion sciis pri la 
malaperado de mono, cxar al la estraro estis prezentitaj falsaj 
konteltiroj.

La likado de mono povis dauxri dum relative longa tempo, gxis la komenco 
de oktobro, kiam unu el la estraranoj decidis kontroli la bonhavon de la 
konto memstare, rekte alirante la retejon de la banko. Tiam 
evidentigxis, ke iu kun aliro al la sxlosilvortoj de la reta banko 
eluzis sian pozicion kaj elprenis plurajn milojn da euxroj el la 
kapitalo de IEI.

La 6-an de oktobro la direktoro de IEI, Atilio Orellana Rojas, kiu dum 
pli ol dek jaroj laboris en la instituto, estis subite eksigita el sia 
posteno. En la retejo de IEI aperis lakona informo: "Atilio Orellana 
Rojas ekde la 6-a de oktobro 2009 ne plu laboras cxe IEI." En komuniko 
poste sendita al kelkaj Esperanto-gazetoj, la estraro de IEI abunde 
dankas aliajn kunlaborintojn. Pri la direktoro, kiu dum pli ol dek jaroj 
laboris cxe la instituto, la komuniko konstatas nur, ke li "ne plu 
laboras cxe IEI".

La 28-an de oktobro, tri semajnojn post la okazajxo, Libera Folio turnis 
sin al la estraro de IEI por ekscii kial la direktoro de la instituto 
forlasis sian postenon. Gxis nun venis nenia respondo. Informoj 
ricevitaj de Libera Folio el alia fonto sugestas, ke reprezentantoj de 
IEI subskribis juran sindevigon ne komuniki ion ajn pri la kauxzoj de la 
eksigo.

La eventuala jura sindevigo povus rilati al la fakto, ke la eksa 
direktoro de IEI konsentis forlasi antaux la 1-a de decembro sian 
logxejon, kiun li gxis tiam tre favore luis en la domo de IEI. Laux la 
nederlanda juro, forigo de luanto kontraux ties volo estas tre komplika 
kaj ofte tute ne ebla. Simile malfacila cetere estas maldungo de 
multjara laboranto sen reciproka interkonsento.

Libera Folio la 12-an de decembro skribis al pluraj aktivaj retposxtaj 
adresoj de Atilio Orellana Rojas por peti lin rakonti, kial li subite 
forlasis sian postenon kaj sian logxejon cxe IEI, kaj cxu lia foriro iel 
rilatas al la malkovro de monmanko en la kontoj de IEI. Neniu respondo 
alvenis gxis nun.

-----
Ndlr: La tutan artikolon vi povas legi cxe http://www.liberafolio.org/ - 
kie vi povas aldoni ankaux vian personan komenton...

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

========================================================================
   Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj, RET-INFO :  
http://www.eventoj.hu
========================================================================

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.