UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Oct 3, 2012

ILEI Konferenco Kun Amuzo kaj Scienco

Saluton!
Bonvolu disvastigi - sendi al dissendolistoj, publikigi en retpaĝoj kaj gazetoj.

Dankon!

*****************************

La pedagogio de Esperanto antaŭ la defioj de interkultura komunikado
estas la temo por ĉijara ILEI konferenco, kiu okazos
la 17-25an de julio en Krakovo, Pollando
kaj de konferenca Simpozio, kiu okazos ĵaude, la 23an de julio.
Unu el celoj de konferencaj Simpozioj estas ebligi kunvenon kaj kunlaboron de esperantistaj sciencistoj kun neesperantistaj sciencistoj de loka medio.
Tiucele estas proponataj minimume du laborlingvoj: esperanto kaj la oficiala lingvo de la gastiganta lando (kompreneble, kun tradukoj) - ĉifoje la pola.
Por plifaciligi partoprenon de polaj sciencistoj neesperantistaj kaj pli efike varbi por la Simozio, la konferenco kaj Esperanto ĝenerale la Informilo kaj Aliĝilo por la Simpozio estas pretigitaj ankaŭ en la pola lingvo. Bonvolu vidi ĉiujn kvar dokumentojn de la 5a Simpozio en retpaĝo de ILEI www.ilei.info au Vi povas iri rekte al:
ILEI-KONFERENCO ― AMBAŬ: AMUZO KAJ SCIENCO!

Informoj pri la konferenco, ĝia programo, urbo, partoprenkondiĉoj en http://ilei.info/konferenco/2009/konferenco_2009.php

Reta aliĝilo en http://ilei.info/konferenco/alighilo2009.php .Vi ĉiam estas bonvena skribi al: Małgosia J. Komarnicka margareta.ilei.pollando@gmail.com ― ĉefa loka organizanto, Radojica Petrović rade@ikso.net ― prezidanto de ILEI, Sjoerd Bosga sjoerd@esperanto.se ― kasisto de ILEI.

Organizantoj

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.