UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Oct 3, 2012

ILEI Konfereco en Pollando-Krakovo Komenciĝas

Alsendita per: Małgorzata J. Komarnicka
Gazetara komuniko: por tuja uzo
ILEI jubileas en krakova konferenco
Disvolviĝas la 42a Konferenco de ILEI – la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj – en la renoma sud-pola urbo Krakovo. En ĉi tiu parto de la mondo la konateco de Esperanto en la ĝenerala publiko estas relative alta. Tion atestas fragmento el la saluta alparolo de prof. d-ro habil. inĝ. Wlodzimierz Roszczynialski, la rektoro de la Supera Lernejo de Direktado kaj Bankismo, kiu liveris al ILEI la konferencejon. Post mallonga prezento de la lernejo, li aldonis (esperante): „Kun ĝojo kaj plezuro mi bonvenigas la partoprenantojn de la Esperanto-
Konferenco, kun ĝojo des pli granda - ĉar en la jaro 1963, kiel junulo, mi partoprenis Internacian Esperanto-Kongereson en Gyula (Hungario). Tiu ununura, bedaŭrinde, kontakto kun tiu lingvo lernigis al mi grandan respekton kaj admiron por Vi, kiuj en universala mondo, trovas ĝojon pro renkontiĝoj en spirito de Zamenhof.”
Alvenis plie salutmesaĝo de la Alta Protektanto de la konferenco, s-rino Katarzyna Hall, la ministro de la Nacia Klerigado de Pollando, kiu interalie skribis: „Esperanto estas la plej disvastiĝinta projekto de internacia lingo, kaj tial via pedagogia klopodo koncentrita sur edukadon por Esperanto kaj edukadon per Esperanto estas ege grava. Esperanto estas lingvo kies celo estas faciligi komunikadon inter homoj de diversaj kulturoj kaj nacioj, pro tio grandegas la rolo de esperantistaj instruistoj en la akcelado de toleremo kaj respekto.”
Precize tiu ideo kernas en la ĉi-jara konferenca temo: ‘La pedagogio de Esperanto antaǔ la defioj de interkultura komunikado’. La prelego de la prezidanto de ILEI, s-ro Radojica Petrovic, tuŝis kaj profundigis tiun temaron, ligante ĝin kun la sesdekjariĝo de la ligo, fondita en 1949. Interalie li diris: „Niaj konferencoj estas ne nur loko kie renkontiĝas esperantistaj pedagogoj por interŝanĝi siajn fakajn spertojn kaj ideojn, sed ankaǔ malfermita pordo tra kiu ĉiam pli fluas kunlabora interŝanĝo inter la kulturo de Esperanto kaj aliaj kulturoj el kaj inter kiuj ĝi kreiĝis kaj daǔropove evoluas. Ĝuste tiu interkultura malfermiĝo de Esperantujo kaj rekonsidero de stereotipaj perceptoj pri Esperantujo kiel laǔaksioma interkulturaĵo apartenas al la akutaj defioj antaǔ la pedagogio de Esperanto.”
La krakova televido filmis parton de la malfermo kaj sekva faka prelego; ĵurnalista raportisto venos en sekvaj tagoj.
Parte pro la liga jubileo, la faka programo de la konferenco estas eksterkutime riĉa, ofte kun tri prelegoj aǔ sesioj samtempe. Aparta fenomeno estis uzo de skajpo por realigi du prelegojn kun posta diskuto flanke de nepartoprenantaj fakuloj el Nederlando kaj Slovakio. La ekskursa programo simile buntas, kun celoj i. a. Krakovo, Zakopane, salminejo Wieliczka kaj Oświęcim (Auschwitz).
Kadre de la konferenco okazos ĵaǔde simpozio, kunorganizita de ILEI kaj kvin polaj universitatoj kaj altlernejoj. Programaro de AIS enkadriĝas en la konferenco. Dum la komitatkunsidoj de ILEI merkrede, okazos elekto de nova liga estraro. La konferenco havas pli ol sepdek kvin partoprenantojn el trideko da landoj.
Pliaj informoj:
margareta.ilei.pollando@gmail.com

**********************************************

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.