UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Oct 29, 2012

Nomadula Vivo 1

Fare de: Zbigniew Wybraniec

 Grizaj Nomadoj de Aŭstralio



 Ĵus antaŭ nelonge, mi serĉis la Reton per vortoj "gray nomads" (grizaj nomadoj), kaj grandkvanto da konektiloj kiujn mi ricevis je tiuj ŝlosvortoj estas mirega. Sed unu konektilo ŝajnas esti pli bona ol la aliaj: The Gray Nomads; www.thegraynomads.com.au kun granda, vivace aktiva forumo: The Gray Nomads - Active Board; http://thegreynomads.activeboard.com/

Ĝi estas tre bona retejo ankaŭ por membroj de Universala Vivo Ligo, kiel tre aktiva grupo da homoj, who rifuzas riglo-bari sin hejme kaj preferas aktivan kaj interesan vivostilon, kun la vojaĝo kiel ties grava parto. Iuj el inter ili eĉ vivas plentempe (tutan la tempon) vojante, vere nomade, travojaĝante tiun ĉi belegan landon de ties unu flanko al la alia posttirante siajn ruldomojn, en siaj motoro-domoj, aŭ pli modeste, haŭlante post sia aŭto nur iun tentohavan tirĉaron, kun la tento integre enkonstruita en ĝi, kaj plimulto da nepre bezona ekipaĵo kun hejmutilaĵoj sur-borde.

La inventiveco de tiuj homoj estas nekredebla, kaj ties retejo estas utila por ĉiuj kiuj vojaĝas tra Aŭstralio. Ili kundividas tie utilan informon, kiu plifaciligas la vivon unuaj al la aliaj, kaj eĉ faras ĝin multfoje esti iom pli sekura, ol devunte (*1) esti lasita sole al si mem.

Moderna teĥnologio ŝajnas fari nuntempe “miraklojn” por la multe vojaĝantaj homoj, ĉar la mobila(*2) komunikado estas eĉ pli facila ol iam ajn antaŭe. Kvankam, en Aŭstralio, tre grandaj pecoj da tuto de la lando estas tamen plu ekster de la atingebleco per iuj ajn ĉelfonoj aŭ Wi-Fi aparataro, escepte nur de la satelita telefona komunikado, kiu estas tamen ordinare ne atingebla al averaĝa homo, pro ties nekredeble altaj prezoj.

Mi decidis fine forveturi sekvontmonate. La 20-an de Novembro. Mia malnova unu aksa ruldometo, malnova jam, sed tamen plu fidinda kiel mia “vojo-domo” post kelkaj necesaj riparoj, nun akiras iomon da nepraj riparoj, tial mi devis iom malfruigi la forvojaĝon. Ĝi estas nun munto-ekipita per nova profundcikla bateriaro (akumulatoroj), unu 1000W kaj unu 2500W invertero(*3), unu 1kW elektrogeneratoro por reŝarĝi bateriojn, unu 50Amp bateri-ŝarĝilo – por rapida reŝarĝado de baterioj, duobla baterisistemo muntita en la aŭtomobilo – ke mi povu sekure reŝarĝadi tutan la bateriaron ĉiam kiam starti la aŭtomobilan motoron. Al ĉio tio ĉi aldoniĝis du faldebloj 120W sunpaneloj - por uzi elektron dum taglumo, kaj reŝarĝi samtempe ruldomajn akumulatorojn.

Ĉio tio povigas dumtage miajn du malgrandajn fridigilojn (unu fridujo kaj unu frostigilo), plus la teko-komputilon, radion kaj (nur de tempo al tempo) la populara stultigilo, Televidilo – dum kiam estas dumtage akirebla la sunlumo.

Nokte, mi uzas du lampojn kun 20W energiŝparaj lumgloboj. Ĉies lumkvanto egalvaloras al tiu de unu 100W-a inkandeska lumblobo. Ili donas bonan, normalan por okuloj lumospektron, kiu ne lacigas la okulojn - kontraŭe al la novaj, LED-aj, lumgloboj kiuj provizas malplezuran, kaj ne nature blueskan lumon – almenaŭ mi mem rapide laciĝas, kiam legi aŭ labori en tia lumspektro por iu pli longa tempoperiodo.

Kvankam, tiuj ĉi LED lumgloboj estas bonegaj energioŝpariloj, kun nur 5W energikonsumo, mi plu preferas tamen la pli naturan lumon. Eble ili provizos merkaton per iu pli bona speco de la LED-aj lumgloboj, kiuj donos pli konvenan kaj pli sanan por la homa vidkapablo lumspektron? Eble ili eĉ jam ekzistas ie ĉe la mondmerkato, sed nur mi ne sukcesis ankoraŭ stumbli je ili ial?

Por la plej ofta uzo ĉuitaga, mi havas elektron provizitan ĉefe per mia ĉefuza elektroinvertilo, kun 300W kapableco. Ĝi provizas la elektron, preskaŭ seĉese, al mia tekokomputilo kaj radio, kio estas miaj kutime plej ĉefaj dumtagaj elektrouzoj, kaj ofte ankaŭ cespere. Mi uzas ĝin ĉefe tial, ke ties atenda (senlabora) elektroeltiro, eble nur 3W,  estas tiel sensignifa ke ĝi povas esti lasata esti konektita tutan la tempon. Ĝi estas tamen sufiĉe altpova por miaj ĉefaj elektrouzaj bezonoj. La plu altkapacitaj (1000W kaj 2500W) konsumas multe pli da elektro, kaj tiu kun 2500W, eĉ po 20W ĉiun horon, kun la malpli kapacita, 1000W konsumanta ĉirkaŭ 10W en la atendostato.

Fakte, tiu ĉi elektrokonsumo estas la samo kion mi uzas hejme en mia apartamento en, Adelaide. La sola diferenco estas tiu ĉi ke: la elektroŝarĝo por tiu mizera elektrouzo kostis min lastatempe 130$A, dum kiam la samo dum la kampado kostas min nur grandan NULON, post la inicia investo de egalvaloro de la unujara elektrokosto. De tiam, jam ne plu elektroelspezoj!

La hejminstalita (tergaso) gaso-kosto, estas eĉ pli alta. Tamen, unu 9kg gasbotelo kostas ĉirkaŭ $A20 por la replenigo en mezgrandaj urboj, kaj la plej multekosta replenigo de la 9kg botelo kostis 38 $A por replenigo ĉe unu tre forfora NT (Nordo-Teritoria) ruldoma kaj tenta kampadejo. Unu 9kg LPG botelo sufiĉas al mi por almenaŭ 6 monatoj. Dum kiam vivi en mia apartamento, la plej malgranda ŝargo por gaso estis 98,78 $A. Kaj tio ci estis nur por uzo de la duŝo kaj lavado de ujoj, ĉirkaŭ 75.00$A konsistis el la prirabaj konektokostoj ŝarĝataj per la prirabuloj merkatistoj, sed ili plu krias, ke ili ankoraŭ plu ne havas sufiĉe! Jam nun oni komencis paroli pri pliigo de tiuj, jam tre altaj kostoj – almenaŭ 85$A aŭ eĉ 95$A, nur kiel la konektokosto – sen la gaskosto mem... Rezulte de tio, jam de pli ol 6 monatoj mi kuiras en mia apartamento sole je mia portabla LPG kampadeja kuirilo, kaj mia 9 kg gaso botelo plu restas kun multe da gaso post tiuj 6 monatoj. Kosto replenigi mian 9kg gasbotelon estis laste (antaŭ 6 monatoj) nur 19.99$A, ĉe la benzinstacio, kaj restas tia ĝis nun...

Nenio do estas stranga ke mi jam havas troon da urba vivo. Merkatula kaj registara prirabo ekzistas nun ĉe ĉiu ŝtupo de la vivo kaj malfaciligas la vivon tre signife, kaj oni ricevas preskaŭ nenion, kontraŭ la altegaj prezoj pagataj kontraŭ ĉio, kaj ili, la rabistoj, plu krias, PLI! Kaj pli, senfine...
Ĉe la Universala Vivo Ligo, ni penas doni al membroj kaj legantoj iom da informo pri la manieroj plibonigi sian vivon. Mi jam menciis antaŭe, tio ci ne estas iu “politike korekta” retejo, kaj unu el inter ĉefaj celoj kaj agendoj estas reciproke helpi unuj la aliajn en niaj klopodoj, kaj simple en la ĉiutaga vivo. Tio ĉi estas unu el inter tiaj formoj de la komunuma helpo per la informo. Kaj la informo estas ofte multe pli valora ol la mono, ĉar ĝi helpas ŝpari la monon, vivi pli bone, pli feliĉan, pli ĝojan vivon, kaj farti pli bone, en komunumo de la same aŭ simile pensantaj homoj.

Integra parto de UVL vivstilo estas ankaŭ la travivalista (preparula) vivstilo, kiu ofte similas al tiu de Grizaj Nomadoj, pro sia inventiva, vivstilo kun multaj uzeblaj kaj uzindaj ideoj kaj instrukcioj. Tia nomada vivstilo ja estas la laŭfakta travivismo (survivalism). Tial mi decidis ankaŭ inkludi ties retejon en la konektilaro de tiu ĉi retejo kaj mi rekomendas ĝin kiel, vidite ĉe la komenco de ĉi tiu artikolo.

Mi komencos mian vojaĝon la 20-an, forveturonte unue al Greens Lake, proksime al Shepparton, Vic. Post renkontiĝi tie kun unu el inter la samvojaĝantoj (nomadoj) mi intencas renkonti miajn geamikojn ĉe Red Cliff, Qld, kaj plu iri Aŭstralien. Mi esperas ke ĉio iros bone, kaj mi povos fari iom da bonegaj foroj, kaj eĉ mallongajn filmojn, kiujn mi povos poste kundividi kun vi ĉi tie.
Intertempe tamen, ĉion bonan al ĉiuj, bonfortunon, kaj Dio Benu ĉiujn dum ties vojaĝado, longa au nur mallonga!

Glosoj: *1 = se oni devus *2 = movebla *3 = elektro-aparato transformanta la elektron kun 12V elektropotencialo kaj konstanta elektrokurento, al la hejmuza alterna kurento kun la 240V potencialo – en Aŭstralio 240V da elektropotencialo, sed tio ĉi diferencas foje eĉ tre multe en diversaj landoj kaj mondopartoj. En Usono ĝi estas 110V, en Pollando kaj tuteŭrope, inkluzive de Rusio ĝi estas 220V. En Aŭstralio 240V. En iuj aziaj landoj 230V.

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.