UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Oct 3, 2012

Esperantistoj honoris datrevenon de la morto de Zamenhof

Artikolo aperinta en pola portalo, www.onet.pl la 14-an de aprilo.

Bjalostokaj esperantistoj honoris 91-an datrevenon de la morto de Ludwik Zamenhof, kreinto de la lingvo Esperanto. Ĉe lia monumento en la urbocentro oni metis florojn.
Al preterpasantoj oni disdonadis florojn simbolantajn komunumon de la amantoj de Esperanto.

Meze de la 2009-a jaro - je la 150-a datreveno de lia naskiĝtago, Bjalistok, la naskiĝurbo de Zamenhof gastmastros la Mondan Esperanto Kongreson, al kiu alvenos kelkaj miloj de Esperantistoj. Daŭras preparoj por tiu ĉi aranĝo, ĝis tiu tempo estos malfermota i.a. la Muzeo de Esperanto.

Lunde, kunvenintaj ĉe la monumento de Zamenhof Esperantistoj honoris la datrevenon de lia morto per minuto de la silento kaj meto de floroj. Plej junaj simpatiantoj de la Internacia Lingvo deklamis poemojn kaj kantis unu kanton.

Enkadre de la celebrado, ĝis la vespero, oni preparis ankaŭ, i.a. malfermon de la ekspozicio pri la temo "Esperanto en la eŭropaj gazetoj", el kolekto de la japana esperantisto (donacita al la kreiĝanta muzeo) kaj prelogoj pri Esperanto en la amaskomunikaj medioj.

Ludwik Zamenhof (1859-1917) naskiĝis kaj pasigis sian infanaĝon en Bjalistoko. Tiam ĝi estis la urboo havinta 30 mil enloĝantojn., diferencigita kulture kaj naciece. Vivinte en tia medio juna Ludwik decidis krei fundamentojn de la internacia lingvo, kiu estis helponta elimini naciecajn kaj religiajn konfliktojn.

Post forveturi al Varsovio li eldonis, sub la pseŭdonimo "dro. Esperanto" manlibron de la internacia lingvo, kreita sur la fundamento de jam ekzistintaj. Li mortis en Varsovio en la jaro 1917, la 14-an de aprilo.

En la tuta mondo estas kurante pli ol mi da lokoj portantaj Zamenhofan nomon aŭ la nomon Esperanto. Kiom da Esperantistoj ekzistas oni precize ne scias. Oni pritaksas ke flue komunikiĝas en tiu ĉi lingvo kelkcent mil da homoj..

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.