UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Oct 20, 2012

Ekster de Esperantismo Ekzistas la Vivo

Profesiuloj, amatoroj, kaj konsekvencoj de aroganteco.

Universala Vivo Ligo estas amatore organizita kaj gvidata. Kvankam ekzistas ankaŭ iuj profesiuloj, tiuj estas parto de amatora, volontula sistemo, kie profesiuloj havas malmulton por diri, krom oferi siajn sperton kaj sciojn je precize la sama maniero kaj nivelo kiel la amatoroj. Ni ne aplikas tiajn kategoriojn de agado kiel "amatora" aŭ "profesia", ĉar tuta nia movado estas konstitucie volontula. Tute la samaj principoj kaj postuloj de alta kvalito aplikas al ambaŭ. Ĉio estas farita aŭ bone aŭ malbone, ne gravas kiu tion faras, la profesiulo aŭ la amatoro. Nur kvalito validas.

En Universala Vivo Ligo, neniuj membraj valoroj, laboro, spertoj, persona aŭ atinga valoroj, valoras pli ol tiuj de aliaj membroj. Ĉiuj egalas, ĉe ni ne ekzistas iuj "pli egalaj". Ni ne havas iujn pli grandajn, aŭ pli gravajn "fratojn aŭ fratulojn" arogantaj al si iujn specialajn rajtojn, aŭ privilegojn.

Ĉe UVL valoras sole proprapersonaj valoroj kaj atingoj certigitaj per la membroj. Eksteraj titoloj, diservoj, spertoj aŭ atingoj estas valoroj eksteraj, do fremdaj. Nur post prezenti al UVL siajn proprajn atingojn oni povas elstariĝi. Tio devas esti certigita per la membroj mem. Membro devas proprapersone pruvi sian valoron per laboro pri niaj projektoj, laboroj kaj baraktoj por niaj propraj statutaj celoj – ne iuj eksteraj.

Universala Vivo Ligo uzas esperanton por siaj komunikaj celoj internacie, sen ligoj kun esperantista ideologio. UVL NE SUBTENAS histeriajn politikajn korektecojn de esperantismo kaj speciale ne, ties "Universalan Kongreson". Eĉ tiu nomo estas sektigita, el originala Universala Kongreso de Esperanto. De pluraj jaroj, ili nomas tion "Universala Kongreso", plie obskurigante originalan nomon, krom ties celojn. Universala Vivo Ligo rigardas tion kiel sekteco, perverto de originala celo de la Eo Movado.

Esperantismo sub gvido de UEA iĝis klare iu sekto politika, ekstreme politike korekteca, ĥaosa, ŝate nomanta sin "profesia", sed obskura en sia agado por celoj de iu malvasta " elito de obskurantismo, por la malklaraj, strangaj celoj kaŝataj de cetero de la membroj. Nur ekster de la UEA-kontrolata politika korekteco, ekster de ties haltigaj meĥanismoj, sendependa uzado de la Internacia Lingvo - Eo kreskas libere, senobstrukte kaj dinamike, ĉar sedepende. Ĉio tio okazas senpere per liberaj medioj de la Interrreto, multmediaj kapablecoj, kaj granda kapacito de la moderna komputiko kaj teĥnologio. Vidu UEA adreson, www.uea.org/ por trovi ekzemplon, kiel la retejo de tia organizo devus nepre ne aspekti.

Sendependaj amatoroj per siaj individuaj agoj kaj aranĝaĵoj faras pli bonan, pli grandan, pli monefikan laboron ol tuto de la, konsideranta sin esti"profesia", UEA. Ne mire, ĝi volus transkapti tiun potencialon. Ŝajnas tamen ke tro malfrue.

Kiel unu el inter bonaj atestoj pri tio, estas sendependaj retejoj, kiel ekz. Esperlando ĉe la adreso: www.esperlando.org/ aŭ la Universala Vivo Ligo, ĉe la adreso: www.esperlando.net/uvl/ Ambaŭ funkcias ekster de influoj de la Universala Esperanto Asocio, estante sendependaj, privataj, amatoraj, aranĝoj fondataj organizataj kaj subtenataj per ĉiam pli multaj iamaj esperantistoj. La samon oni vidas ĉe la adreso www.vojagxo.info/ bonega rusa vojaĝreto altkvalita kaj lingve kaj teĥnike, nun ankaŭ kun la propra Gastoservo povanta tre bone kaj bele anstataŭigi la Pasportan Servon, al kiu mi cetere mem apartenas ankaŭ, krom al la PS. Se vi jam scias esperanton, vi povas uzi ĝin kaj tie, kaj en multaj aliaj lokoj por siaj propraj celoj, kaj se vi ankoraŭ ne scias ĝin, ni povas helpi vin lerni rapide kaj senpage. Ni helpos ankaŭ kontakti aliajn, kiuj la same volus uzi ĝin.

Mi legis antaŭ nelonge plendon ĉe la "Libera Folio" (ankoraŭ unu alia sendependa blogo kaj retgazeto) ke pola esperantistaro tute ĉesis subteni la Polan Esperanto Asocion - kiu estis, laŭ mia propra opinio ĉiam multe tro forte alkroĉita al UEA - kio atingis nun la staĝon ke eksiĝis tuta estraro de PEA. Sola postrestinta estraranino, iama redaktorino de la Pola Radio en Esperanto, kaj nuna redaktorino de podkastoj de la Pola Retradio, kuranta ĝenerala sekretariino de UEA, skribis pri tio al la Libera Folio.

Mi kunsentas kun ŝi, kaj mi tute ne envias ŝian ne facilan taskon "iel savi" PEA'n. Sed, kiel malnova proverbo diras, "ne decas vipi falintan ĉevalon". Tiu ĉi Pola ekzemplo tre klare montras ke Polaj esperantistoj klare havis jam tro multon, kaj fine trosufiĉon, da politikaj korektecoj kaj obskurantismo de UEA kaj sekve ankaŭ de ties sklaveca sekvanto, la PEA. Mi pensas ke ŝi devus fari la samon ankaŭ pri la UEA mem - kun aliaj ties estraranoj sekvantaj tiun ekzemplon de la polaj esperantistoj. Ili ĉiuj allasu al si ripozon. Ŝi povas ja kontinui siajn podkastojn - kion ŝi cetere ĉiam faris kaj faras tre bone kaj altkvalite, kaj kio multe pli bonefikos al ŝi mem kaj la Eo movado.

Kaj, mem estante Polo, mi legis kun granda amuzo iujn komentariojn ĉe la Libera Folio. Superbe klaras tie, ke ne tiom mankas kompreno de la situacio mem, kiom la volo kompreni, ke Poloj estas tre fiera nacio, kaj ne apartenas al iuj kiuj povas esti senpune ofendataj aŭ prijugeblaj. Tiaj provoj kaj atencoj ne povas okazi sen pagi por ili ege altkoste, neniel tamen sukcesonte... Poloj neniam apartenis al tia speco da homooj iam ajn en sia historio, kaj tio neniam kaj nenie povas okazi sen treege gravaj konsekvencoj – kaj tio inkludas ankaŭ la Eo Movadon... Se iu furiozigas ilin, tiu devas (ne nur povas) kalkuli je la reago, pli aŭ malpli frue tre doloriga, tre senhezita kaj tre instrua, ĉiam tre serioza en la konsekvencoj.

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.