UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Sep 17, 2012

Bravojn Klaus!

Bravojn al tiu ĉi grandvalora, samslava ĉeha patrioto. Mi nur arde deizras, ke almenaŭ la samon, se ne eĉ pli, faru Polaj politikistoj, almenaŭ iuj el tiuj ĉi kiuj ankoraŭ ne tute perfidis sian Patrujon, Pollandon.
Fonto: http://europacivitano.wordpress.com/2012/09/15/klaus-rifuzas-la-planon-de-la-europa-federacio/#more-1381

Klaus rifuzas la planon de la Eŭropa Federacio

Vaclav Klaus ĉeĥa ŝtatestro: “Mi kategorie rifuzas ĉi tiun planon de Barroso.”
Vaclav Klaus ĉeĥa ŝtatestro rifuzas la planon de la Eŭropa Federacio, kiun Jose Manuel Barroso la prezidanto de la Eŭropa Komisiono skizis en sia merkreda parolado en la Eŭropa Parlamento.
“Mi kategorie rifuzas ĉi tiun planon de Barroso. La ununura afero, kiun mi opinias pozitiva estas tio, ke unuan fojon li konfesis aperte, ke kio estas la vera celo de tiuj, kiuj proponas pli profundan eŭropan integriĝon.” -diris Klaus en tiu ĉi intervjuo, kiun komunikis ĵaŭde la ĉeĥa novaĵportalo Novinky.
Klaŭs asertis: “Ĝis nun ĉi tiun Barroso kaj la simile pensantoj sekretis antaŭ la eŭropa publiko. Ni (Ĉeĥio) en 2004 aliĝis al la Eŭropa Unio kaj ne al ia Federacio, en kiu ni fariĝos sen-peza provinco.”-aldonis la ĉeĥa politikisto, kiu estas konata kontraŭanto de la pli profunda eŭropa integriĝo.
Jose Manuel Barroso:” La Eŭropan Union ni devas transformi al federacio de naciaj ŝtatoj.”
Al tiu ĉi demando, ke ĉu Ĉeĥio devus aliĝi al eventuala federacio kaj tio kiom danĝerigus la suverenecon de la lando, Klaus eksplikis: “Ni certe ne devus aliĝi al tio. Male, ni devas pripensi, ke kiel ni renovigu nian ŝtatecon kaj suverenecon. Tiu afero en iaspeca federacio estas neebla. La opini-sondadoj montras tion, ke la signifa parto de la loĝantaro apogus la disiĝon de la Eŭropa Unio, sed la tiaj homoj, kiel Barroso, tiun ne volas ekaŭdi.”
Barroso en sia merkreda parolado en Strasburgo emfazis, ke Eŭropo bezonas novan direkton kaj ke ne per la rimedoj de la estinteco devas solvi la problemojn de la estonteco.

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.