UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Sep 17, 2012

Bravojn Klaus!

Bravojn al tiu ĉi grandvalora, samslava ĉeha patrioto. Mi nur arde deizras, ke almenaŭ la samon, se ne eĉ pli, faru Polaj politikistoj, almenaŭ iuj el tiuj ĉi kiuj ankoraŭ ne tute perfidis sian Patrujon, Pollandon.
Fonto: http://europacivitano.wordpress.com/2012/09/15/klaus-rifuzas-la-planon-de-la-europa-federacio/#more-1381

Klaus rifuzas la planon de la Eŭropa Federacio

Vaclav Klaus ĉeĥa ŝtatestro: “Mi kategorie rifuzas ĉi tiun planon de Barroso.”
Vaclav Klaus ĉeĥa ŝtatestro rifuzas la planon de la Eŭropa Federacio, kiun Jose Manuel Barroso la prezidanto de la Eŭropa Komisiono skizis en sia merkreda parolado en la Eŭropa Parlamento.
“Mi kategorie rifuzas ĉi tiun planon de Barroso. La ununura afero, kiun mi opinias pozitiva estas tio, ke unuan fojon li konfesis aperte, ke kio estas la vera celo de tiuj, kiuj proponas pli profundan eŭropan integriĝon.” -diris Klaus en tiu ĉi intervjuo, kiun komunikis ĵaŭde la ĉeĥa novaĵportalo Novinky.
Klaŭs asertis: “Ĝis nun ĉi tiun Barroso kaj la simile pensantoj sekretis antaŭ la eŭropa publiko. Ni (Ĉeĥio) en 2004 aliĝis al la Eŭropa Unio kaj ne al ia Federacio, en kiu ni fariĝos sen-peza provinco.”-aldonis la ĉeĥa politikisto, kiu estas konata kontraŭanto de la pli profunda eŭropa integriĝo.
Jose Manuel Barroso:” La Eŭropan Union ni devas transformi al federacio de naciaj ŝtatoj.”
Al tiu ĉi demando, ke ĉu Ĉeĥio devus aliĝi al eventuala federacio kaj tio kiom danĝerigus la suverenecon de la lando, Klaus eksplikis: “Ni certe ne devus aliĝi al tio. Male, ni devas pripensi, ke kiel ni renovigu nian ŝtatecon kaj suverenecon. Tiu afero en iaspeca federacio estas neebla. La opini-sondadoj montras tion, ke la signifa parto de la loĝantaro apogus la disiĝon de la Eŭropa Unio, sed la tiaj homoj, kiel Barroso, tiun ne volas ekaŭdi.”
Barroso en sia merkreda parolado en Strasburgo emfazis, ke Eŭropo bezonas novan direkton kaj ke ne per la rimedoj de la estinteco devas solvi la problemojn de la estonteco.

Sep 3, 2012

Aŭtoĥtona Aŭstralia Barkboato

Prezento kaj traduko per: Zbigniew Wybraniec
Fonto: http://youtu.be/X2A0lMiuCUs

Jen estas la unua en tiu ĉi serio projekto. Ĝi estas la dek-kelkminuta filmeto ĉe YouTube pri tio ĉi, kiel estas farata la arboŝela kanoto (barkboato), laŭ la metodo de Aŭstraliaj Aborigenoj.

Jen la filmeto kun la el-angligita komento de ties prezentinto, por ke ĉiuj povu kompreni pri kio temas. Cetere, la filmeto mem estas farita sufiĉe bone, tiel ke oni povas kompreni pri kio temas, eĉ se ne komprenante angle eĉ unu vorton




Sube sekvas elangligita komento de la publikiginto de la supera filmeto ĉe YouTube. La filmeto estas de la porpublika, eduka kategorio.

Publikigita je: Jul 15, 2012 per, Stu Tube.

Historiistoj, Jim Walliss, kaj la instiginto, Diego Bonetto, kunlaboras kun la artistoj, Steve Russell, and Noel Lonesborough, el la Aborigena Korporacio "Boolarng Nangamai", por antaŭpreni ĉalenĝon de la konstruo de la tradicia (Aborigena) kanoto (barkboato) de Jervis Bay, el la barko (arboŝelo) de la "stringybark tree", la ŝnurbaka arbo, elfontigita ĉe la bienego de Bundanon.

--------------------------------------------------------------------------------­----------------------------------------------------
komento de la prezentanto:
Stu Tube ....

Granda lertaĵo. Kiam mi unue vidis tion farita, ĝi estis faraĵo de Les Hiddens, "The Bush Tucker Man". En tiu ĉi videofilmo, la arbo kiun ili usis estas "stringy bark tree", kiu estas la aŭtoĥtona Eŭkalipto.

Kiam oni elŝeligas la barkon ĉe nur unu flanko de la arbo, tio ĉi ne mortigos ĝin. Mi pensas ke tio ĉi estas miriga, kaj mi povas imagi la Aborigenan popolon farantan tiujn aĵojn por moviĝadi ĉirkaŭen. Tie, en la humida kaj malseka land-parto, ĉe la Nordo, ili estis uzataj tute vastskale kiel la rimedoj por transporto dum la malseka sezoro, ankaŭ kiel speco de la ĉasplatformo, por ĉasi tradician veprej-manĝaĵon "bush tucker (food)" Kiu estis, kaj plu estas ĝis nun, abundantaĵo en tiuj tereno-tipoj.

La finaĵoj de tiu ĉi barkboato estas plenigataj per la rezino el la aŭtoĥtona grasarbo "grass tree", kiu apartenas al la biologia genro "Xanthorrhoea". Alia nomo por ĝi estas: "black boy" kiu estas nomo gajnita tial, ke la maristoj de la unua ŝiparo atinginta aŭstralion pensis ke ĝi estis Aborigeno staranta tie ie, kun lanco en sia mano, ĉar ili havas tre longan tigon, kiu elkreskas el centro, kaj havas la semo-kapon alte ĉe ties pinto. Tiel aŭ aliel, la interesa aĵo estas tio ĉi ke tiuj ĉi gras-arboj povas esti uzataj ankaŭ kiel orientigilo en la tereno, ĉar ili ĉiam floras ĉe la norda direkto, en la eta strio (almenaŭ mi pensas ke tio ĉi estas nordo...)

La abela vakso estas uzata ankaŭ, kiel pakaĵo kontraŭ la akvo-likoj, por plenorigi truojn en la boat-ŝelo post kiam la boataj finaĵoj estis kunkudritaj. Tiu ĉi abelo mem, estas ankaŭ aŭtoĥtona. Ĝi estas la sen-pikilo-hava abelspeco, de la biogenro Trigona (povas esti ke mi misliterumis tion). Ili produktas mielon el la aŭtoĥtona floro, ĝi estas tre riĉa kaj malhela, kaj ĝi estas konata al iom da aborigaj popoloj kiel la, sukero-sako "sugar bag". Ĝi estas tre fidinda fonto de la vitamino C, kiu evidente per si mem, estas grava en la dieto por halti kaj kuraci la skorbuton.

Do jen la informo al ĉiuj tiuj kiuj devenas el la transmaroj, el eksterlande. La malhelhaŭtaj popoloj (de Aŭstralio) estas aŭtoĥtonaj Aŭstralianoj, nomataj Aborigenoj, ili estas la tradiciaj proprietuloj de tiu ĉi bonega kontinento kiun ni nomas la Aŭstralio. Se temas pri konstruado de la tradiciaj kanotoj, kiel tiu ĉi prezentita supre, mi dirus  ke tio ĉi estas, tre malbonfortune, la formortanta arto. Tiuj scioj devus esti transdonataj al pli junaj generacioj. Tiel aŭ aliel, tio ĉi estas bonega, malgranda filmodokumento, kaj dankon al la homoj kiuj ĝin kunmetis, almenaŭ de mi, mi povus babilaĉi pri tiutipaj aferoj tutan tagon senlace. Mi simple amas tiujn temojn kaj aferojn!

Nur imagu, kiom da tempo tio ĉi postulus por fari per tradiciaj ŝtonaj hakiloj :)

Krediton al, nobodywho, bonvolu viziti ilian ĉanelon por pli da videofilmoj kaj donu al tiu ĉi filmo la "like" ĉe ilia ĉanelo, dankon!

Category:

Howto & Style
License:
Standard YouTube License