UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Aug 15, 2012

Vojaĝoj tra Azio kaj la UK en Vjetnamio

Ricevita de: Andrzej Grzębowski
andreo@rubikon.pl 
Esperanto vojaĝoj tra Azio somere 2012
Lige kun 97-a Universala Kongreso de Esperanto en Hanoi – Vjetnamio kaj 22-a Internacia Kongreso en Hainan Insulo – Ĉinio, Internacia Klubo “Esperantotur” en Bydgoszcz – Pollando aranĝis vojaĝojn lau kelkaj variantoj dum 22.07-12.08.2012 tra Ĉinio – Vjetnamio – Hainan Insulo ĝis Hongkongo.

La unuan etapon dum 22-27.07.2012 partoprenis ne nur pola-afrika grupo de Esperantotur, sed ankaŭ internacia Esperanto-karavano el Moskvo tra Siberio – Mongolio – Ĉinio  ĝis Vjetnamio kaj grupoj de mongolaj kaj ĉinaj esperantistoj. Post komuna vizitado de Beijing (Pekino) ni trajnvojaĝis pli ol 2500 km tra Wuhan ĝis Nanning kaj de tie buse al ĉina-vjetnamia landlimo. En la internacia buso estis prezentita i.a. nova filmo de red. Roman Dobrzynski en Esperanto “Tagoj de Bydgoszcz 2012”, kiu prezentas ankau agadon de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo - Klerigejo de AIS en Bydgoszcz. 

La ĉinan-vjetnaman landlimon necesis trapasi piede por eniri poste vjetnamiajn busetojn, kiuj veturigis nin al Hanojo. Pozitive ŝokis nin tre afabla landlima kontrolo de vjetnamianoj, kiuj rapide nur ŝtampis pasportojn, eĉ ne kontrolante vizaĝojn de niaj grupanoj.

La dua etapo okazis jam en Hanojo – la ĉefurbo de Vjetnamio dum 97 UK 28.07-4.08.2012. Detalajn raportojn pri la sukcesa 97 UK Vi certe jam legis – mi nur aldonu, ke lau mia opinio (mi partoprenis ĝis nun 41 UK-ojn de Esperanto), la 97 UK apartenis al la plej sukcesaj Universalaj Esperanto-Kongresoj. Kvankam, ke ĝin partoprenis malpli ol 1000 kongresanoj, Esperanto-etoso estis tre bona, ni kongresis ĉefe en luksa hotelo MELIA, la plej ofte en almenau 4 salonoj samtempe. 

Sola malavantaĝo estis perdo de tempo por busa transportado al ĉefa Zamenhof-Salono en Politekniko de Hanojo. Tamen elstaris bonega kaj riĉega akcepto de preskau 200 kongresanoj ĉe la Urbestro de Hanojo kaj la plej vasta flago-informado en Hanojo – kie estis pendigitaj certe pli ol mil Esperanto kaj vjetnamiaj paneloj pri la 97 UK, do, pli ol nombro de kongresanoj, ĉar multaj rezignis veni pro altaj flugkostoj. Tial Esperantotur-grupo flugis al Pekino kaj reflugis el Hongkongo, ĉar tiel ni ŝparis pli ol 500 USD po persone, kio sufiĉis preskau por senpaga vojaĝo tra Ĉinio. 

Dum semajno de la 97 UK ni faris kelkajn ekskursojn – ĉefe en fama Ha Long-Golfo, kie ni ŝipekskursis, bone manĝis kaj vizitis ankau novan luksan ripozcentron Tuan Chan. En Hanojo ni vizitis Malnovan Urbon de 36 stratoj kun fama Templo de Redonita Glavo, Muzeojn de Literaturo kaj Etnologio de 54 nacioj, Mauzoleon kaj Muzeon de Ho Chi Minch kaj 4 belajn templojn de Hanojo. La turisman programon kompletigis unika pupteatra spektaklo en Thang Long Hanoi. 

Post la fermo de la 97 UK ni revenvojaĝis la 4.08.2012 samvoje al Nanning en Ĉinio, de kie Esperantotur-grupo veturis por 22-a Internacia Esperanto-Kongreso en Hainan Insulo en Ĉinio kaj ĉina, mongola kaj nepala grupoj norden – hejmen. 

Entute niajn vojaĝojn partoprenis pli ol 50 esperantistoj el 4 kontinentoj – Azio, Afriko, Norda kaj Suda Ameriko kaj Europo. 

Dum la 22-a Internacia Esperanto-Kongreso ni vojaĝis de Nanning buse al Beihai, de tie prame al Haikou – ĉefurbo de Hainan-provinco, buse tra la Insulo Hainan  al Sanya – la plej fama pli ol duonmiliona ripozloko de “Ĉinaj Havajoj”, kie hotelprezoj vintre estas kelkfoje pli altaj ol somere kaj kie eblas aĉeti la samajn ĉinajn vestaĵojn kiel ĉemizoj en Honolulu (Havajoj), eĉ kun similaj prezoj. 

Tie ni vizitis faman Parkon ĉe ĉina fino de la mondo – Tianga Hayiao, la plej longan - 7 kilometran, belegan plaĝon Yalong Wan kaj alian en Dadonghai-kvartalo, kie regas, krom ĉina, ĉefe rusa lingvo, ĉar malpli kostas flugi el Siberio al Sanya, ol ekz. al rusa Soĉi. 

Post ripozo en Sanya ni daurigis per litvagonaro al Guangzou (Kantono), de kie buse al Hongkongo, kaj fine, ni reflugis tra Moskvo al Varsovio. La tutan Esperantotur-vojaĝon en Ĉinio kaj Vjetnamio prizorgis kaj bone gvidis en Esperanto S-ro Jianguo Liu – estro  de Ĉina Esperanto-Instituto en Hefei, samtempe Vicprezidanto de nia Internacia Klubo Esperantotur, al kiu ni tre kore dankas.

Se Vi volas labori kiel Esperanto-vojaĝgvidanto, aliĝu por studoj 2012/2013 en Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo  - Klerigejo de AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj) en Bydgoszcz, Pollando, kaj, se Vi volas vojaĝi kun Esperantotur en 2012 kaj 2013 – pluraj Esperanto-vojaĝoj atendas Vin – kontaktu nin!

Kore salutas
Andrzej Grzębowski                     
Prezidanto de Internacia Klubo Esperantotur
en Bydgoszcz, Pollando,
rete: info@esperanto.bydgoszcz.eu

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.