UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Aug 30, 2012

Tempo, Alternativa Valuto de la Mizerigitoj - Senpera Interŝanĝo de la Servoj kaj Varoj

Hispanoj kreas alternativan valuton ekster de cirkulado de la Eŭro.

 Elpoligis: Zbigniew Wybraniec
Fonto: http://finanse.wp.pl/kat,102634,title,Hiszpanie-tworza-alternatywne-pieniadze-poza-obiegiem-euro,wid,14877746,wiadomosc.html
  
(fot. Jupiterimages)
  Hispanoj sukcesas kontraŭbatali krizon per la ne konvencia maniero, kreante monan alternativon kontraŭ la Eŭro, negocante inter si per la metodo "laboro kontraŭ laboro", do uzante la alternativan valuton en kiu interŝanĝa valoro estas la tempo - skribis marde "Washington Post".

Por iu laboro farita en Barcelono oni povas ricevi pagon difinitan - ekzemple - kiel "10 horoj". Tio ĉi estas "kreditreto" respektata en tuta la urbo - tiel difinas tiun ĉi alternativan pagosistemon la vaŝingtona taggazeto.

Ricevinte iun kvanton da "horoj" oni povas interŝanĝi ĝin: ĉe la hartondisto, kontraŭ la leciono pri jogo aŭ eĉ la mendi ion ĉe la lignaĵisto.
Dum la tempoj kiam sekvonteco de la eŭro estas malcerta, milionoj da Hispanoj ne havas laboron, oftege laboras nur partotempe, kaj dum estas malfacilaĵoj kun la mon-hav-eblecoj, en certaj regionoj de la lando komencis disvolviĝadi la "paralela mastrumo" kiu allasas homon vivi "ekster de la komuna valuto" de la eŭro strefo - skribas "WP".
Loĝantoj de la urbo Malaga kreis la interretan portalon, kiu ebligas perlaboradon, enspezadon kaj elspezadon per la virtuala valuto. Laŭvice, en Barcelono plej bone akceptiĝis modelo de la "tempo bankoj", allasanta interŝanĝi servojn sen la partopreno de mono.
  
- Tio ĉi estas vivmaniero por la homoj, kiu ektroviĝis je marĝeno de la mastrumsistemo - diras en sia interparolo kun la "WP" koordinantino de la Hispana Reto de la Tempo-Bankoj, Josefina Altes.
En Hispanio ekzistas kurantatempe 325 "tempo bankoj", kaj aliaj alternativaj valutaj sistemoj, en kiuj partoprenas dekmiloj da personoj. Resume, tiuj projektoj prezentas per si unu el inter la plej grandaj en la mondo eksperimentoj, demonstrantaj uzon de la "socia mono" - skribas la vaŝingtona gazeto.

- Tio ĉi ne estas nur iu malespera maniero je travivo de la kuranta inkuba noktomaro de la konomia krizo, sed ankaŭ parto de iniciativoj pri la kooperativoj, kretit-unioj, komunumaj bankoj, alternativaj (organic) bienoj, kaj reaktivado de la fabrikoj - de la alterntiva mastruma ekonomio - al kiu celas la movado Okupu (la movado de la Indigniĝintoj) - diras lekciisto ĉe la Universitato en Liverpool, Peter North. 

30 jaraĝa komputila teĥnikisto Sergi Alonso, kiu ne sukcesis trovi plentempan laboron helpas - per la sistemo de la "tempo bankoj" - al ne kalkulebla nombro da najbaroj fondi interretajn paĝojn kaj solvi problemojn kun ties ekipaĵo. Tiuj homoj pagas lin per diversaj servoj - de instruado pri la grafika projektado, ĝis la piano lecionoj.
- "Tempo Bankoj" allasis homojn rememori pri tio ke, sendepende de tio ĉi kiajn kapablecojn kaj sciojn vi havas, vi ĉiam havas ion por oferi al la aliaj - diris Alonso.
Komuna filozofio de tiuj bankoj apogiĝas je tio ĉi, ke ĉiu el inter ni valoras la samon, "eĉ se oni estas la kuracisto" - resumas la vaŝingtona gazeto. 

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.