UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Jul 29, 2012

Spirito de Białowieża (Bjalovjeĵa)

Prezentis: Zbigniew Wybraniec
Fare de: Leszek Matela
Fonto: http://www.matela.iig.pl/en_art_bialowieza_esperanto.html Estas alte rekomendate vizit tiun ĉi konektilon...
ARTICLES > SPIRITS OF BIAŁOWIEŻA - ESPERANTO VERSION
------------------------------------------------------------------- 
BIAŁOWIEŻA GEOMANCIA (BJALOVJEĴA GEOMANCIA)
La praarbaro, Nacia Parko estas unika natura, arbara kaj biosfera komplekso en la mondo. En la 1979-a jaro ĝi estis enskribita sur La liston de Monda Homara Heredaĵo kiel unu pola natura objekto. La escepteco de la tereno estas ne nur en ĝiaj naturaj valoroj. Same grava estas la spirita enhavo. La sekretaj aperaĵoj kaj malkovroj en la lastaj jaroj konfirmas la mirindecon de la regiono. Ĝis nun oni malofte demandis, kial la flanke situita loko estis tiom konata. De jarcentoj en Bialowieza alvenadis regantoj de la mondo. Ĉu nur pro la amaso da sovaĝa bestaro kaj grandega arbaro? Praarbaro kaj ĝiaj animaj trezoroj.La unua persono, kiu rimarkis la esoteraj valorojn de la praarbaro estis Metody Romanow (Metodi Romanov) - arbaristo, okultisto kaj ekologo. Li laboris tie, en la 1925-a jaro fascinita de la loko publikigis la libron: "La spiritaj trezoroj de Bialowieza Praarbaro". Li proponas vidi ĝin ne kiel produktejon de la ligna amaso, sed kiel rezervejon de la spirita energia (Wiedza Duchowa-Katowice). Ne sen kaŭzo niaj prauloj adoris diojn en densaj arbaroj, sanktaj boskoj kaj sur herbejoj. Romanow suspektas, ke la nomo Bialowieza devenas de la dio Bialobog (Blanka Dio). Lechici (Lehitoj) nomis dion "Vidanta Arbo" kaj adoris lin kiel la simbolon "Arbo de Scio". Romanow en sia libro prezentas la metodon de la spirita disvolvo per naturo. La praarbaro estas por li la ekzemplo de la harmonia socia vivo en la natura stato. La kontakto kun la naturo, kompreno de ĝiaj sekretoj helpas al la homo senti la propran spiritan enon. La aŭtoro rimarkis, ke en Bialowieza kaj ĝia regiono estas sekreta amasigo de la natura energio. Li skribis: "Ekzistas en la mondo punktoj, kiuj posedas neklarigeblan forton, kiu influas la animan disvolviĝon de la homo". Tio klarigas, kial la polaj reĝoj protektadis la praarbaron. Radianta Loko de Bialowieza En la 70-dekaj jaroj estis konata la hipotezo de la rusaj sciencistoj Gonczarow, Makarow, Morozow (Gonĉarov, Makarov, Morozov), ke la tera globo havas la strukturon de kristalo. Sur la tero, simile kiel sur la surfaco de kristalo troviĝas punktoj kaj linioj energie aktivaj. Fluas tra ili la energio de la vivo. Pri tiu pozitiva energio de la naturo okupiĝas la fako de la scienco nomata geomancio. La rusaj sciencistoj malkovris, ke sur la limoj kaj nodoj de la Kristala reto kreiĝis gravaj centroj civilizaj kaj kulturaj. Rigardante la desegnitan de ili mapon pri la hipotezo, kun miro mi rimarkis, ke sur unu linio troviĝas ĝuste Bialowieza. La Linio ligas la Lokojn: Gniezno, Hexentanzplatz (Heksentancplac) la legendan kultan centron en Harz (Harc Montoj) kaj Drugelte ĉe Soest, la lokon konatan pro la sekreta gnostikisma kapelo de la sekto Kataroj. La esploroj montris, ke la specifan aktivecon de tiu radianta linio atingas la 30-an de aprilo. La esotera tradicio ligas la tempon kun la festo de Walpurgio (Valpurgio) t.e. la festo de sorĉistinoj. Ne estas strange, ke la radianta linio transiras la legendan lokon de la dancantaj sorĉistinoj en Harz (Harco). La lasta tago de aprilo kaj la nokto de sankta Johano (24. 06) estas la tempoj de potencaj energiaj transformoj en la naturo, precipe en la lokoj situitaj laŭ la menciita linio. Ikono sur kverko. Antaŭ 3 jaroj sensacion kaŭzis inter la loĝantaro de Bialowieza la Ikono aperinta sur la kverko, en la loko post detranĉita branĉego. La vizaĝo estis simila al la ĉefa anĝelo Gabrielo, la heroldo de esceptaj eventoj. Konfirmis tion la kantisto de la ortodoksa preĝejo Piotr Dworakowski (Dvorakovski). Post kelkaj monatoj en la ĉasista palaco 10 km de la kverko kunvenis la prezidentoj de Rusujo, Ukrainujo kaj Bjelorusujo kaj subskribis la dokumenton likvidantan la sovetan imperion. Estas interesa la hazardo, ke por tiu kunveno oni elektis Nacian Parkon Bialowieza. Nun la bildo sur la kverko ne estas klara, konservistoj kovris ĝin sesope per farbo. Tamen la sekreta radiado de la arbo restis. La sekretaj aperaĵoj ĉirkaŭ la escepta arboLa arbaristo Piotr Bajko kaj la kuracisto de Sergiusz Tarasiewicz (Sergiuŝ Tarasieviĉ) kolektis multajn materialojn pri la sekretaj okazintaĵoj ĉe la kverko. La sekreta radiado havis tre fortan influon. Multaj homoj sentis ĉe la kverko vibradon en la manoj kaj piedoj, malekvilibron, eĉ ŝanĝojn sur la haŭto. La personoj, kiuj estas mediumoj sentas tie potencan energion kaj havas sekretajn viziojn. Tiajn aperaĵojn la esotera literaturo nomas: "genius loci", t.e. la animo de la loko. Oni ne konsideras ilin en spiritismaj kategorioj. D-ro Tarasiewicz (Tarasieviĉ) sentas la energion eliĝantan de sub la kverko en la formo de globo. Kiomfoje li estas ĉe la kverko ia forto tiras liajn manojn kaj kreas per ili globon. Tio estas analoga al la ĉina meditada gimnastiko Tai Chi Chuan, en kiu la energio de la vivo en multaj ekzercoj estas montrata per movoj de manoj kiel globo. Tamen la doktoro ne konas la ĉinan Gimnastikon kaj liaj movoj estas spontana reago pro la vibrado el la Loko. La forto de la kverko povas subigi, timigi kaj inspiri, aŭ anime instigi. Ĉio dependas de ni. Grava estas konscia malfermiĝo al valora energio kaj koncentrigado sur la pozitivan kaj stimulantan influon. La plej bona ekzemplo estas la loĝanto Borys Russko (Boris Rusko). LI interparolas kun kverkoj kaj komprenas ilian "lingvon" La personoj ne komprenantaj la subtilan influon de la naturo, sen kontakto kun sia subkonscio ne multe sentos. Ankaŭ la meditado ĉe la kverko estas tre signifa. La sentemaj homoj havas impreson, kvazaŭ "iu nekonata forto tirus ilin en alian dimension". Miaj esploroj montris, ke fakte, la medita radiado de la loko prezentas simbolan trairon al alia nekonata realeco. Ĉe la kverko okazas neklarigeblaj akustikaj aperaĵoj. Piotr Dworakowski (Dvorakovski) la 30-an de januaro de la 1995-a jaro kun grupo de turistoj ĉeestis en kurioza akustika fenomeno. Antaŭ sunmalapero, ĉe la kverko, en kompleta silento ili subite aŭskultis rusajn interparolojn, bruegon da hupoj, ploron de infano. LA voĉoj daŭris 6-10 minutojn. Poste denove regis silento. La ŝtona cirkloLa enigmaj lokoj estas en malfacile atingeblaj kvartaloj de Nacia Parko. D-ro Tarasiewicz, la persista penetranto de la praarbaro trovis kelkajn sekretajn lokojn. La plej fascina troviĝas en la 495-a kvartalo ĉ. 6 km suden kaj okcidenten da Bialowieza. La direkton montras detranĉita trunko de la kverko kovrita per kelkaj betonaj platoj. Sur la platoj estas gravurita ortodoksa kruco, la dato 20. 10. 1947 kaj sekrEtaj literoj KWLMWBNI. Post la forŝovo de unu plato okazis, ke sub ĝi troviĝas roko kun la premita spuro do nuda piedo. La pieda premsigno montras la direkton al ja herbejo situita je dekkelkaj metroj. En la centro do la herbejo estas kruco, ŝtona cirklo ĉirkaŭanta ĝin. Sub la tavolo de musko estas ŝtonoj similaj al pavimo. La simetria lokiĝo de la ŝtonoj, la samaj distancoj inter ili montras, ke tio estas cele konstruita objekto de la antaŭaj loĝantoj en pratempoj. La eksterordinarecon do la loko grandigas ĉirkaŭantaj ĝin arbaj. Multaj arboj duoniĝas. Troviĝas tie ne kutimaj por praarbaro specoj: kratago, pirarbo, pomarbo. La esploroj de la ŝtona cirklo montras ege fortan radiadon. La ŝtonoj certe rolas naturan filtron malgrandigantan la lezan radiadon. Ili filtras pozitivajn kaj valorajn erojn. La homoj tre bone tie fartas. Ili perdas la kapdoloron kaj aliajn suferojn. Oni rakontas, ke post la II-a mondmilito kunvenis tie anoj de iu sekto religia, kiu retrovis iaman lokon de la kulto. En la loko oni fortranĉadis arbojn kaj forveturigadis ilin. Ne estas detaloj pri la temo. Simila cirklo troviĝas en la kvartalo 496-a. Docentino Simona Kossak fasciniĝis pri la radiantaj lokoj. En UNO programo "La Homo kaj Biosfero" ŝi kun la loka arbaristaro ordigos kaj ekspozicios la ŝtonan cirklon (495) Oni dediĉis por la celo 80 milionoj zl (malnovajn) La mirinda loko estos barita per stangoj, estos konstruita ambono kun ponteto. La centro de la herbejo estas purigita kaj la ŝtonoj malkovritaj. La sinjorino serĉas financajn helpojn por la ekspozicio kaj protekto da la komunaj tomboj trovitaj en la praarbaro. Czeslaw Milosz (Ĉeslav Miloŝ) nomis la praajn arbaranojn "Indianoj de Eŭropo" Ni esperu, ke la sekretaj fortoj de la praarbaro argumentos por ĝia protekto.
Leszek Matela (Leŝek Matela) artikolo de "Zielone Brygady. Pismo ekologow" n-ro 10(76)/95, p. 6 tradukis de la pola lingvo Danuta Kowalska, retajpis Jose Pinto de Sousa

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.