UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Jul 8, 2012

Radio Esperlando Komencas Funkcii

Nova aldono al tiu ĉi blogo estas la Radio Esperlando.

Ĝi funkcias de iom pli ol du semajnoj. Mi esperas ke ĝi plaĉos al plimulto da niaj pli kaj malpli regulaj visitantoj.

Kiel vi ĉiuj bone scias, por disaŭdigi la radio disaŭdigojn, oni devas havi iom da materialoj. Ju pli da ili, des pli interesaj, tiusa studojj disaŭdigoj povas esti. Mi mem komencis ĉion per iom intensaj studoj pri la podkastado, kiel formi la podkastan stacion, (disaŭdigejon) kaj kiujn programojn kaj interretajn platformojn estas plej bone uzi tiu cele. El pluraj elekteblaj, mi elektis tiun ĉi kiu plej bone taŭgis kiel la optimum plej bona, pro la ekonomikaj organizaj kaj pluraj aliaj vidpunktoj. Inter aliaj, ankaŭ ebleco uzio la Esperanto supersignojn en la publikata, kun la voĉregistro tekstoj.

Mi fine onkludis ke por miaj eblecoj, plej bona okazos la servilo: Buzzsprout, ĉe la adreso: http://www.buzzsprout.com/

Finrezulte... Naskiĝis la Podkasto-Stacio: Radio Esperlando, sub la url-a adreso: http://radio-esperlando.buzzsprout.com/http://radio-esperlando.buzzsprout.com/ sed mi plu laboras tamen pri iom pli individuigebla Radio Esperlando, tute situita je sia propra portalo kaj kun sia propra individua domajno-nomo. Ŝajnas al mi ke mi jam estas sur la ĝusta vojo por atingi tion sufiĉe baldaŭ.

Tiel do, baladaŭ la teĥnika flanko de tuta la afero estas solvota, sed plu restas la flanko kunlabora kaj redakcia. Tio ŝajnas iom malpli facila, komprenante ke ja nia aŭskultantaro estas nature nur sporada, kalkulante en tio ĉi la fakton ke ne multaj personoj vere povas verki, kaj eĉ malpli havas iun sperton pri tio. Mi do petas ĉiujn ajn personojn kiuj venadas al tiu ĉi blogo, pri ĉiuj eblaj formoj da helpo, kaj kunlaboro, kritika, komenta, aŭtora, ktp... Ĉio ajn helpos. Oni do ne timu skribi al mi pri siaj pensoj, ideoj kaj la eventualaj proponoj pri plua funkciado de ĉi tiu blogo kaj ankaŭ la retejo kiu troviĝas nun ĉe la adreso: http://www.esperlando.net/uvl/ Tiu retejo estis ĵus antaŭ nelonge hakita, kaj ĝi estis rekonstruita denove, kun tiu ĉi rekonstrua laboro ankoraŭ daŭranta. Se via scio de Esperanto ne estas sufiĉe bona, laŭ via mem pritakso, skribu kiel vi povas, kaj mi eventuale priglatigos kaj korektos la erarojn, kaj publikigos viajn verkojn, pensojn, artikolojn, ks...

La Radio Esperlando kiu ekzistas ĉi tie estas nur parta sinprezento de la Radio Esperlando de la sekvonteco, kaj estas fakte ĝi montras nur la unuajn paŝetojn de naskiĝanta podkastejo, planata esti multe pli plurenhava kaj multaspekta en la futuro. Ĉio dependas ankaŭ de VIA  propra engaĝiĝo en la laborojn, por ĉion movi antaŭen.

Vizitante nian alian retejon, Universala Vivo Ligo, vi estas bonvenigata per bela muziko pri kaj en Esperanto (la unua anglalingve, sed kun iom da Esperanto en ĝi ankaŭ) kun sekvanta ĝin bela kanto de John Lennon "Imagu" en Esperanto, belvoĉe kantata per la juna Pola kantistino, Sylwia Lipka... Por operacii la ludilon, serĉu la unuan desupre pozicion en la dekstra (tria) kolumno titoloitan „Facilaŭdaj Melodioj” por uzi la kontrolilon. Estas nur du muzikeroj, do ĝuu la muzikon, kaj mi esperas ke vi egale ŝatos ambaŭ... Enirante la paĝon "Radio Esperlando" mem vi mem trovos iom pli.

Do. Ĉion bonan, kaj plezuran aŭskultadon de la disaŭdigoj de la Radio Esperlando kaj ĉi tie kaj ĉe nia alia adreso prezentitaj en ĉi tiu artikolo: http://www.esperlando.net/uvl/

Zbigniew Wybraniec (Administranto).

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.