UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Jun 23, 2012

Urtiko Kuracas

Urtiko – la pikanta kuracilo 

Fonto: Internacia Naturkuraca Asocio
Fare de: Abdurahman Junusov, Rusio  

Brennnessel.jpg
Urtiko - Foto el la Vikipedio
 Urtiko…La simpla, ŝajnus, herbo, kiu kreskas sub niaj piedoj, en legomĝardenoj, eĉ

ofte en rubejoj. Plej ofte, dirante pri urtiko, oni mencias nur, ke ĝi dolore pikas kaj brulvundas. Sed krom tio ĝi estas ege utila por homo kaj homa sano planto.

Ekzistas kelkaj specoj de urtiko: urtiko dioika, (duhejma), urtiko monoika bruljukanta, unu-kaj plurjaraj.

Ili estas vaste konataj plantoj. La unua - alta je 30-150 cm, multjara herbeska planto, kies folioj, same kiel trunko, estas kovritaj per pikaj fragilaj haretoj. Tuŝante la korpon de homo, la supraj partoj de la haretoj rompiĝas kaj restas en la vundetoj de hauto. Kune kun finaĵo de la hareto en vundon eniĝas koroda likvaĵo, elvokante la senton de brulvundo. La dua alta je 15-60 cm, unujara planto kun elipsaj folioj, pli pikema, ol la unua. Floras de junio ĝis malfrua autuno.

Dank' al sia kapablo vegete reproduktiĝi kun helpo de longaj radikoj foj-foje faras vastajn densejojn.

Bruligaj haretoj de urtiko enhavas formikan acidon, kiu kaŭzas ĝian akrecon. U. floras de majo ĝis malfrua autuno. La herbon oni kolektas dum somero, enperiodo de florado de u., la radikojn – dum malfrua aŭtuno. En la scienca medicino oni uzas preparaĵojn el la folioj, en la popola ankaŭ la radikojn.

La folioj de u. enhavas grandkvante klorofilon, flafonajn kaj tanajn substancoj, silikan kaj formikan acidojn, pantotenan acidon, glucidon, proteinon, kalion, kalcion (kiel karbonado), feron, grasojn, karotinon (pli multe ol enkaroto), askorbatan acidon (double pli ol en nigra rubo), vitaminojn С, К, B1 kaj aliajn aĵojn.

Urtiko ne nur brulvundas, sed ankau kuracas. Ĉi-herbo estas trezoro, kiu kreskas sub niaj piedoj. Bonegajn plijunigajn ecojn de urtiko estas delonge konataj. Ĝi tre bone influas la sangon. Verŝajne unu el la plej utilaj por homo plantoj, precipela junaj printempaj plantidoj. Sufiĉas diri, ke 100-150 gr da freŝa u. liveras homon per la tuta diurna kvanto da necesaj substancoj. Estas konataj la okazoj, kiam homoj resaniĝis de kancero nur aldonante urtikon al ĉiuj siaj manĝaĵoj.

Jen kion rakontas pri la kuracaj ecoj de urtiko Patimat Kadirova, specialisto pri internaj malsanoj kaj pri dietoj, kuracisto de la Centra RespublikaKliniko en Maĥaĉkala (Respubliko Dagestan): Ecoj, efikoj: multvitamina, refreŝiga, plifortiganata imunan sistemon, hemostaza (sanghaltiga), vundkuraca, sangpuriga, anestezia, antisepsa, laktogeneza, uriniga, kontraŭtubera.

Tuj mi volas averti: uzi urtikon sen konsilo kaj rekomendode kuracisto ne indas. Preparaĵoj el ĉi-planto estas maluzendaj por gravedaj virinoj, ĉe hipertensio kaj aterosklerozo, sangofluo ligita kun ŝvelaĵoj en utero, kaj la homoj kun sangaj problemoj devas tre singarde uzi ilin.

Klorofilo plivigligas intterŝanĝon de substancoj, altigas tonuson de utero kaj intestaro,
rapidigas regeneron de histo, ekscitias la kor-angian kaj spiran sistemojn.

Oni kolektas foliojn kaj florojn de u. somere, radikojn –dum malfrua autuno. La freŝan sukon el folioj de u. po 1 te-kulereto 3 foje dum tago oni uzas.

Freŝan sukon el folioj de u. po 1 te-kulereto 3 foje dum tago oni uzas ĉe sangosputo, sangofluo el nazo, hemoroida sangofluo kaj troaj menstruaj sangofluoj. Vaporigaĵojn el floroj kaj folioj de de u. po 50-60 g / 1 litro de bolanta akvo oni trinkas ĉe malario, kronikaj haŭtmalsanoj, aknoj, pustuloj.

Ĉe tubero de lieno oni akceptas 3-foje dum tago sur pinto de tranĉilo pulvoron el miksaĵo (egalparta) de folioj de ŝalfeo, folioj de lancetfolia plantago kaj u., posttrinkante akvon. Se sur la korpo aperadas aknoj, pustuloj, ekzantemoj, ĉe jukoj oni diras, ke tio estas postsekvo de “malpuriĝo de” de sango. Tiuokaze oni faras miksaĵon el egalaj kvantoj de folioj de u., folioj de leontodo kaj floroj de dornberoj. Por la taga porcio – 2 kuleroj da miksaĵo per 2 glasoj da bolnta akvokaj vaporigas en forno 2-3horojn. Trinki ĉiutage dum du semajnoj. En tiu periodo necesas manĝi nur ekskluzive per laktaj manĝaĵoj, dieto sen viando, ovoj, fiŝo, malpermasatas brando, biero.

Ĉe hemoroido, kiam forte doloras lumbo kaj ventro, ĉiutage oni trinkas po 4 glasoj de elbolaĵo l folioj de u. kaj ŝelo de frangolo (nefreŝa, sed kolektitaj en pasintaj jaroj) ĉiu po 8 gr / 1 litro da akvo. la miksaĵon boligi 10 minutojn.

Ĉe disenterio oni trinkas elbolaĵon el miksaĵo de folioj de u. brulvundiga kaj rubuso po 1 tekulero de ĉiu por 1.5 glasoj da boligita akvo (taga porcio), oni elboligas dum 2 horoj en bakforno.
En plimulto de okazoj de apliko de u. , kiel sangopurigilo, oni uzas ne nur foliojn, sed ankaŭ radikojn (elbolaĵo-infuzaĵo) de u. dioika kaj brulvundiga.

Ekstere.
Ĉe reŭmatismo oni brulvundigas dolorajn lokojn per u. kaj ŝmiras per ordinara keroseno. Alterne: unu tagon ŝmirado, la alian brulvundigado per u.

Ĉe elfalado de la haroj: 3 foje dum semajno oni lavas la kapon per forta dekokto de eriko, radikoj de lapo kaj de u. brulvundiga. Foj-fojeoni aldonas al tiu-ĉi miksaĵo ankoraŭ strobilojn de lupolo.

Ĉe sangado el vundo oni puran ŝtofon, kiun antaŭe oni ensorbigas per suko el tretitaj u. folioj.

Biologo Suĥanova I. el Moskvo informas pri la popola receptor kuracibrulvundojn. El freŝa herbo de akra u. oni preparas brandan infuzaĵon. Malsekiĝinte en ĝi bandaĝon, oni metas ĝin al la brulvundo.

Urtiko dioika
Se dum longa tempo akceptadi la infuzaĵon de la folioj de dioika u. kaj sekvi dieton (ne manĝi viandon kaj fiŝon, grasan manĝaĵon), oni povas kuraci larĝigon de vejnoj. Ankaŭ uzi por diversaj stomakaj, laksigaj multevitaminaj miksaĵoj. 15 g da herboj infuzi en 1 glaso da bolanta akvo (kiel teon) dum 10 min. Akcepti po 2 kuleroj 3-4-foje dum tago.

Lamio (Lamium L.), floroj. 1 kuleron da floroj sekigitaj aŭfreŝaj por glaso da bolanta akvo. Infuzi volvitan dum 30 minutoj, filtri. Trinki po 1,5 glasoj 4-5 foje dum tago aŭpo unu glaso 3 foje dum tago, varman.
Estas aplikata ĉe alergia ekzantemo, furunkozo, ekzemo, ekzantemoj, skrofolo, kiel bona sangopurigilo.

Folioj de salvio-1 parto, folioj de plantago-1 parto,folioj de u. brulvundiga - 1 parto. La herbojn pulvorigi, bone intermiksi. Manĝi 3 foje dum tago la pulvoron sur la pinto de tranĉilo ĉe ŝvelaĵo de lieno.
Lamio la tuta planto-1 parto, violo trikolora-1 parto, череда-1 parto, fragoj-1 parto. Ĉiujn herbojn pecetigi, bone intermiksi. 20 gr.de la miksaĵo por 0,5 litroj de boligita akvo infuzi volvitan dum 1 horo, filtri.Trinki kiel teon dum tago3 glasojn ĉe malsano de lieno.

Kaluno (herboj) -4 partoj, betulaj burĝonoj-1 parto, majorano(herboj)-2 partoj, u. dioika(folioj) -1 parto. Ĉion pecetigi, bone intermiksi. 2 kulerojn da la miksaĵo por 500 gr. da varmega boligita akvo. Boligi dum10 minutoj, infuzi volvitan 30 minutojn,filtri. Trinki po 1/3 da glaso 3 foje dum tago, postmanĝi. Aplikebla ĉe kronikaj bronkitoj.

Kontraŭhemoroida kolekto. Urtiko(folioj)-1 parto, ramno(kortiko)-1 parto. 8 gr. de la miksaĵo por litro da boligita akvo. Boligi dum 10 minutoj sur malforta fajro, infuzi volvitan 30 minutojn, filtri. Trinki po 1 glaso 4 foje dum tago ĉe fortaj doloroj sen tuberoj.
Lamio. 1 kuleron da florantaj pintoj aŭfloroj por glaso da varmega akvo infuzi volvitan 30 minutojn, filtri. Trinki po duonglaso 4-5 foje dumtago ĉe uteraj, renaj kaj nazaj sangadoj.
Lamio. 1 kuleron da sekaj floroj por glaso da varmega akvo infuzi volvitan 30-40 minutojn, filtri. Trinki po duonglaso 3-4 foje tage ĉe furunkozo, ekzemo, kiel sangopurigilon.

Vundoj, tranĉvundoj, gratvundoj, ulcerroj.
Urtiko brulvundiga. Elpremi sukon el u., ŝmiri per ĝi la vundon, trempi en ĝin ŝtofon kaj bindi la vundon. Eblas treti la foliojn ĝis suko kaj survundigi.

Reŭmatismo.
Alkoholo 90-96 % - 1 parto, suko de u. brulvundiga- 1 parto, mielo natura – 1 parto. Ĵuselpremitan sukon de u. miksi kun alkoholo. Aldoni mielon. Ĉiujn partojn egale. Bone intermiksi. Meti en fridujon malsupren, dekokti 2 semajnojn. Poste trinki po 30 gr. 3 foje tage je 30 minutoj antaŭmanĝi. Trinkadi 6 monatojn.

Maljunula malforteco.
Urtiko. 200 gr. de maja u. surverŝi per 0,5 litroj da vodko aŭ50-60 % alkoholo. La gorĝon bindi per gazo aŭ ŝtofo. La unuan diurnon teni sur fenestrobreto, kaj la sekvajn 5 – en ŝranko, en mallumo. Filtri, eltordi. Trinki po 1 tekulero je 30 minutoj antaŭmanĝi kaj unu tekuleron antaŭnokto.

Vitaminaj kolektoj.
1. Fruktoj de eglanterio – 3 partoj, beroj de vakcinio– 1 parto, folioj de u.- 3 partoj.
2. Folioj de u. – 3 partoj, folioj de sorparbo – 7 partoj.

Kolekton 2 oni infuzas tiel: 1 kuleron da miksaĵo por glaso da varmega akvo. Boligi dum 10 minutoj. Infuzi volvitan 4 horojn. Trinki po duonglaso 2-3 foje tage.

Kontraŭekzema trinkaĵo.
Infuzi unu kuleron da folioj de lamio por glaso daakvo. Volvi por 2 horoj kiel eble pli varme. Trinki dum 30 - 40 minutoj po unu glaso. La florojn oni trinkas ĉe spirmalsanoj, ĉe dispepsio.Dekokton de la herboj oni trinkas kontraŭskrofolo, furunkozo kaj aliaj haŭtaj malsanoj.

Urtiko dioika – vidkapablo
S-ino Otockaja el Moskva regiono komunikis, ke ŝia vidkapablo grave malfortiĝis. Sed ŝi rimarkis, ke printempe post monata dieto de supoj el junaj urtikoj ŝia vidkapablo pliboniĝis je 2,0

Hemoroido.
1 kuleron da sekaj folioj de u. dioika surverŝi per 1 glaso da bolanta akvo, boligi dum 10 minutoj sur malforta fajro, malvarmigi, filtri. Trinki po 1 kulero 5 foje dum tago. Ĉe fortaj hemoroidaj doloroj oni preparas miksaĵon el folioj de u. kaj koriko de ramno ( po 8 gr). La miksaĵon surverŝi per 1 litro da bolanta akvo, varmigi sur malforta fajro 15 minutojn. Malvarmigi, filtri. Trinki po duonglaso, dezirinde varman 3 foje tage (el ili nepre 1 fojon antaŭnokto).

Infuzaĵon de u. oni trinkas por preventi podagron kaj apero de kalkulusoj, kaj ankaŭ ĉe diversaj sangadoj: nazaj, pulmaj, hemoroidaj. La kapablo ĉesigi sangadon klarigeblas per ĉeesto en u. de vitaminoj C kaj K.

Ĉe akutaj kaj kronikaj inflamoj de la maldika intesto: 2 kulerojn da seka pulvoro el folioj de u. enŝuti en 1 glason da acidlakto. Trinki 1 glason matene je malsata stomako kaj vespere je 2 horoj antaŭdormi, se ne estas malpreskriboj. La kurson de kuracado determinos la kuracisto. La praktiko montras, ke ĉiu-ajn herbo estas tre efika dum 7-10 tagoj de aplikado, poste plej ofte venas aŭkutimiĝo de la organismo al la kuracilo, aŭtroa saturiĝo de la organismo per kemiaj konsistaĵoj de la herbo. Sed feliĉe, 7-10 tagoj kutime sufiĉas por la plena sanigado de multaj malsanoj.

Ekstere.

Ĉe kalviĝo kaj kapaj haŭteroj:
oni preparas infuzaĵon el miksaĵo de la herboj: eriko, radikoj de lapo kaj radikoj de u. brulvundiga (po 1 kulero de ĉiu herbo por 1 glaso da bolanta akvo). La infuzaĵon oni devas prepare en termoso dum 1 horo, periode iom skuante. La infuzaĵon elverŝi en pelvon, kuŝiĝi tiel, ke la kapo pendu malsupren. La pelvon meti sur la plankon. Merginte viŝtukon en la infuzaĵon, rapide, dum varma, meti la tukon sur la pendantan kapon kaj komencu trankvile per rondiraj movoj masaĝi la kapan haŭton. Alfluo de la sango al la kapo, masaĝo kaj kuracaj kvalitoj de la herboj helpos al vi dum unu monato restaŭri la hararon.

Riĉa per glukozo, karoteno u. estas utila ĉe la plej moderna malsano – kronika laco, avitaminozo, por plibonigo de imuneco kaj metabolo.

Pulmaj malsanoj, tusado: Siropo el u. kaj mielo kun teo.

Spirafekcio: foliojn de u. miksi kun mielo. Trinki po 1 kulero. Dekokto de semoj eligos sputaĵon ĉe tusado, haltigos sangosputadon, eligos el la maldika intesto mukon, el la abdomeno – likvaĵon ĉe hidropso.

Reŭmatismo. Apliki infuzaĵon el infloreskoj de u.

Anemio, sangado, diabeto, impotenteco: siropo el u. kaj mielo kun teo.

Haŭtaj problemoj: miksi u. kun salo, almetadi la miksaĵon sur la koncernajn lokojn. (ŝvelaĵo, bluaĵo k.a )

Purigo de renoj: Akceptadi 1 foje dum diurno 3 gr da semoj de u. dum 2-3 semajnoj.

Recepto por maljunuloj: 200gr da freŝa juna u. surverŝi per 0,5 l da brando, la botelon volvi per gazo. Dum la unua diurno teni sur fenestrobreto, poste 6 diurnojn –en malhela loko. Akceptadi antau manĝo kaj antau sonĝo po 1 te-kulereto. Por la kurso – 1 botelo. Altiĝas imuneco, pliboniĝas laboro de koro, konsisto de sango, koordino de la movoj, malaltiĝas la nivelo de holesterolo en la sango.

Bonega juniga rimedo – la suko de u., miksita kun akvo je1:2, akceptadi po 50 gr potage.

Ĉe avitaminozo – suko el junaj  побегов– po 1 te-kulereto 3 foje dum tago 20 min antaŭla manĝo.

Estas ankoraŭ pluraj receptoj el tiu mirinda planto. Pri ĉiuj demandoj vi povas konsultiĝiĉe la aŭtoro:
junusov@dinet.ru

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.