UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Apr 30, 2012

Arĝento-koloido - Kiel fari kaj Uzi

Fare de: Zbigniew Wybraniec
Arĝento-koloido por la sano

Novaĵo el la serio pri la san-prizorgado.

Ĉi tiun fojon mi parolos pri la arĝento-koloido kiu estas koloida suspensaĵo de jonoj de la arĝento en la pura (plej bone distilita) akvo. Tiu ĉi metodo de la malsan-preventa sanprizorgado estas ofte diskutata ĉe la Interreto, sed ial mi ne vidis ankoraŭ ion pri tiu ĉi temo en la Internacia Lingvo.

Kial? Mi ne scias respondon je tio.
Eble la uzantoj de Esperanto estas ĝenerale tiel sanaj. ke ilin ne interesas tiaj aferoj kiel la etkosta kaj facila, sed efektiva sanprizorgado?... Tio ĉi estus ial stranga afero, ĉar ĝenerala aĝalteco de la Eo parolantoj tra la mondo – kun eble nur iomo da esceptoj – estas ja sufiĉe alta, kompare kun aliaj lingvo-tempe grupoj da homoj. Nu... sed kio ajn ĝi estu, ĉi tie estas la metodo por mem-fari generatoron (aparaton) de la arĝenta-koloido, kontraŭ tre malalta prezo, kontraŭe al tio ĉi kion oni normale ŝarĝas en diversaj naturkuracaj vendejoj.

Mi prezentas ĉi tie desegnojn de du plej malgrandkostaj generiloj de la “koloida arĝento” (nur alia nomo por la sama “arĝento-koloido”) fareblaj kontraŭ ĉirkaŭ 45 AUD, depende de la loko kie vi aĉetos la materialojn...

Mi rekomendas bonan fonton de la altgradaj arĝento-stangetoj ĉe tiu ĉi adreson: http://www.silverwell.com.au/ (la arĝento estas pura kiel nur eblas, kun la 9.9999% pureco). Ĉe tiu ĉi loko vi povas aĉeti ankaŭ pretan generilon de la koloida arĝento, kontraŭ ĉirkaŭ 250.00 $A – sed nur, se vi havas sufiĉan monon por tio, kaj ne volas klopodi sin per farado de tiu simplega aparato per si mem... Tio ĉi estas produkto de la “Silverwell” firmao en Aŭstralio, ĉe kiu eblas aĉeti tiujn stangetojn, kun la postulata pureckvalito, kontraŭ nur 30 AUD por la paro da elektrodoj: (9999+ Silver 18cm Straight Electrodes........$30 a pair.)

Du elektrodaj stangetoj, kontraŭ 30.00 AUD, sufiĉos por tre longa tempo, daŭros eĉ jarojn... Tiu ĉi firmao sendas siajn produktojn ankaŭ eksterlanden, do la mendo el eksterlande eble kostos iom pli por la eksterlandaj mendoj, pro la sendokostoj. Vivante en Aŭstralio, mi mendis de tiu ĉi loko. Ĝi okazis esti la sola loko kie eblis mendi tiujn arĝento-stangetojn kontraŭ tiu kosto, ĉiuj aliaj okazis esti duoble pli altaj. Mi evidente rekomendas iom da serĉo por pli malmultekostaj liveraj lokoj en via propra loko, kie vi eble povos trovi la arĝentoj kun la postulata pureco kontraŭ eĉ malpli. Kiel mi jam menciis, unu paro da arĝento-elektrodoj sufiĉos por tre longa tempo, do tiu inica kosto eĉ se pli alta tamen valoras la elspezon.

Por trovi pli facile ĉe la retejo mem, serĉu la butonon kun “FREE D.I.Y. Designs” kaj klaku ĝin por eniri rekten al la paĝo kun la mendebleco de la arĝento-stangetoj. Ili estas fakte la sola aĵo kiun vi vere nepre bezonos de tiu loko. Evidente, vi povas elekti ankaŭ aliajn aĵojn tie oferatajn, se vi havas tian deziron kaj la monon por elspezi. Mi elektis por si mem kiel alian aĉetaĵon (Keyring Laser Pointer / Torch........$6.). Ĝi estas etkosta kaj bone servas kiel la indikilo, ĉu jonoj da arĝento troviĝas jam en la sufiĉa kvanto en la akvo. Lumante tiun laseran lumon tra la (distilita) pura akvo en la glaso, vi ne ne vidos ruĝan lumstreketon tra la glasa-enhavo. Tamen post ŝarĝo de tiu ĉi akvo per jonoj de la arĝento, (kio daŭras ĉirkaŭ 15 minutojn, ĝis 20 minutoj) vi povos vidi klaran, ruĝan strekon tra la akvo. Kiam la streko estas klarvidebla, la koloido estas certe bona por jam uzi ĝin.

Jen la priskribo kiel fari tiujn aparatojn.

1. Unu 9V Baterio. Tio ĉi estas eble tiel simpla kaj maksimume malmultekosta, kiel la generatoro de la koloida arĝento povas esti farita – sed faros ĝi la same bone (aŭ malbone) kiel ĉiu alia FaruTion Mem (F.T.M.) tipa generatoro. La baterio kostas en Adelaide ĉirkaŭ $5 (Mi trovis ĝin kontraŭ $ 3.80) kaj la ceteraj partoj kostos ĉirkaŭ $3.00 en la vendejoj kiel tiu de “Dick Smith”. La sola 'multekosta' parto estas la arĝenta drato (stangetoj). Kutime vi povas aĉeti tion ĉe iu juvelista vendejo, kaj/aŭ la juvelistaj livero-servoj troveblaj ĉe “Yellow Pages”. (aŭ de ni). Certiĝu ke la arĝento estas ne malpli ol almenaŭ 9.999%+ arĝento-pureco. Ne allasu la dratojn (elektrodojn) hazarde kun-tuŝiĝi, ĉar tio kaŭzos la baterion eluziĝi tro rapide. Vi povus ankaŭ aldoni etan ampoleton, kaj la ŝaltilon al unu el la dratoj por preventi la kurt-cirkvitiĝon. Iu oportunisto vendas ĉe la interreto la 'Planojn' por konstrui tiun ĉi generatoron kontraŭ $5.


  • Kion vi bezonas:
  1. Du stangetojn el pura arĝento (9.9999%)
  2. Du 25 cm, pecojn da izolita drato, plej bone kupra, sed povas esti alia.
  3. 1 baterion 9V,
  4. Unu konekta klipero por la 9V baterio
  5. Du aligatoro-tipaj konektiloj por konekti kun la arĝentaj elektrodoj
  6. Unu granda glaso (vitra).
  • Post kolekti ĉiujn materialojn oni konektu du dratojn de la klipero, kun ĉirkaŭ 25 centimetraj drat-pecoj.Por diferencigi inter du polusoj (-) kaj (+), uzu plej bone la nigran koloron por la minuso kaj la ruĝan por la pluso.
  • Konektu al ambaŭ tiuj dratoj la aligatorajn konektilojn.
  • Enmetu du posedatajn arĝentajn elektrodojn en la glason da pura akvo (plej bone distilita).
  • Alhuku aligatorajn konektilojn de tiu aparato al la arĝentaj elektrodoj de la akvo-glaso.
  • Kaj nun, la aparato devus jam funkcii tre bone kaj komenci fabriki por vi la, koloidan arĝenton...
 Por certiĝi ke ĉiuj konektoj bone funkcias, oni povas alhuki al tiu ĉi simplega aparato iun ampoleton. Tenu la baterion konektita ĉirkaŭ 15, ĝis 30 minutojn. Post tiu tempo, dis-konektu ĉion, kaj uzu la faritan koloidan arĝenton. Ĝi estas tiel simpla afero!...

2. Populara aparato kun 3-9V baterioj.

En tiu ĉi aranĝaĵ tre 9V baterioj estas kunligitaj por gajni 27 voltojn. (Pli alta voltaĵo faras la koloidan arĝenton pli rapide). Vi povas ankaŭ aldoni la kvaran baterion se vi dezirus kaj fari la 36 voltan sistemon, aŭ depreni la baterion por fari 18 voltojn. (Verŝajne vi ne sciis pri tio ĉi, ke la 9v baterioj kunigeblas unu al la alia kiel la LEGO ludo-bloketoj). Nun enmetu 3 bateriojn en la plasta kesteto kaj vi havas la 'generatoron' kiun vi povas vendi ĉe la interreto por ĉirkaŭ $100.

Notu: La rapide evoluanta blanka nubeca aspekto indikita ĉe la suba bildo en la glaso enhavas normalan kran-akvon anstataŭ de la pura akvo. Tio ĉi estas definitive malbona . Vi devas uzi la distilitan, aŭ de-mineraligitan akvon. (Distilita akvo povus trans-koloriĝi je iom grizeca post iom da tempo, sed ne iĝas laktece-kolora.) 

KREDU TION AŬ NE sed unu sprita vendanto en Usono aktuale vendas la 'planojn' por fari tiun ĉi generatoron kontraŭ $45 (Tio ĉi estas, nur la planojn). Aŭ la komplete faritajn 'laborpretaj' generatorojn, kontraŭ $180 US. Kaj li inkludas en tio la 'elektrolitajn pilolojn' (probable nur salo-pilolojn) por pliigi konduktivon, por igi ĝin labori pli rapide. Tio ĉi estas simpla tro-risko! – ĉar ĝi produktas amase la arĝent-kloridon... Vidu ĉi tie: http://www.macrobiotic.org/csgenerator1.html


Mi pensas ke la bildo diras mil vortojn per si mem, do mi ŝparos al mi pli proksiman priskribon kiel fari tiun ĉi aparaton. Ĝi estas facila por fari, tre efika, kaj helpos nian sanon, la same kiel preventi la la malsanojn ataki nin kiam uzi ĝin en nia ĉiutaga dieto kiel la malsano preventaĵo.

En la sekvonta artikolo mi priskribos diferencajn manierojn de uzado de la arĝenta koloido.
Intertempe, la plej popuilara uzo estas aldono de la farita koloido (aŭ aĉetita se vi tiel preferas) en la kvanto de 2 tablokuleroj (grandaj kuleroj) al 1 litro da akvo, kaj trinkado de ĉirkaŭ duon-glaso da tiu solvaĵo de 3 ĝis eĉ 5 foje ĉiutage, antaŭ ĉiu manĝado. Aŭ iam ajn. Oni ankaŭ rekomendas la inhaladon, kaj eksteran uzadon en plej diferencaj manieroj. La arĝenta koloido estas sekura por uzi kaj ege efektiva kiel la antibakteriaĵo, dezinfektaĵo por ĉiuj manieroj de uzado, ktp, ktp. Ĝi estas ankaŭ alte rekomendata kiel la aldono al la trinkata akvo en la kvanto da 30 gramoj por unu litro da akvo. Tiumaniere ĉiu akvo estas dezinfektita kaj purigita de ĉiuj danĝeraj bakterioj – kiuj la arĝento mortigas. Miaj esploroj de la interretaj rimedoj montras ke ĝi (la arĝento-koloido) estas ankaŭ uzata kiel la efektiva kaj sekura akvo-purigilo per la Usona Armeo kaj armeoj de pluraj aliaj landoj.

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.