UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj k rimedoj, scienco k teĥniko, studoj kaj praktikado de la Naturopatio kaj sana vivstilo, viva praktikado de la Internacia Lingvo - Esperanto.
Produktado kaj uzado de la alternativaj energioj k atingado de ĉio ĉi tio per la memfaraj metodoj.
UNIVERSALA VIVO LIGO
Subtenas liberan sinesprimadon, sen iuj ajn "Politikaj Korektecoj".
Ĉiu
j ajn formoj de la "politikaj korektecoj" estas, kaj ĉiam estos sen-kompromise deĵetataj ĉe la Universala Vivo Ligo, kaj La Praktiko, kies organo ĝi estas.

Ĉiun korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre kun aldono de la vortoj "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

6 Dec 2011

La Esperantismo Hodiaŭ

 Zbigniew Wybraniec

Nuna esperantismo el la Universala Vivo Ligo perspektivo

Ĵus antaŭ nelonge mi trovis sufiĉan tempon por tralegi artikolon verkitan de S-ro Trevor Steele, pri la Aŭstralia Kongreso de Esperanto en Adelaide – Sud-Aŭstralio. Mi ankaŭ tralegis kelkajn komentojn, inter ili tiun de Trevor mem, kiu esprimis la esperon trovi ankaŭ la kontraŭopiniajn komentariojn. Nu... Jen estas unu...

Mi konas Trevor de multaj jaroj, kaj ni ĉiam estas bonaj amikoj. Mi ankaŭ bone scias pri lia granda sindono al la Esperanto movado. Bedaŭrinde, ne nur sindono de la movadanoj konstruas tiun ĉi movadon sed ankaŭ multaj, ŝajne pli gravaj de ĝi mem, eksteraj, sendependaj de ĝi mem faktoroj.

Mi tute konsentas kun Trevor ke la "Interna Ideo" ludis gravan rolon en tiu ĉi movado por longa tempo. Tiu Interna Ideo tamen, ŝajnas esti nun transirinta jam preskaŭ tute en la historion. Simple, la Interna Ideo estis dum lastaj tempoj tro grave misinterpretata, misuzata kaj misprezentata, akorde al la nuntempaj obskuraj, abomenaj Politikaj Korektecoj... Tio ĉi estas ĝuste tio kio mortigas movadon gviditan per la Universala Esperanto Asocio. Krom tio ĉi, ĝi transformiĝas pograde je io tute nova, pli fleksebla, pli pragmata kaj praktika, pli facile aplikebla en la homa vivo dum la nuna tempo.

"La Interna Ideo" sonas nun al multaj homoj simple naiveca, eĉ ridinda, en la kuntekstoj kaj realecoj de la moderna vivo, videblaj ja ĉie per ĉiuj...

Nuntempe, la eventualajn novajn adeptojn, tamen depuŝas de la Interna Ideo de Esperanto ne nur ties naiveco sed, eĉ multe pli ol tio - kio estas ja ankoraŭ iel digestebla al plimulto - la manipulema, fanatika sinteno de granda proporcio da ties ne komprenantaj ĝin konfesantoj. Aliajn depuŝas troa "inkluzivismo" - kie homoj el la cirkloj tute eksteraj, eĉ fremdaj al la Eo-movado, ŝajnas esti traktataj aŭtomate kiel iuj "universalaj aŭtoritatuloj pri ĉio", inkluzive de la lingvo mem kun ties movado, pri kiuj ambaŭ ili scias praktike nenion. Fakte, tute ne rare ili eĉ apenaŭ kapablas mis-prononci kelkajn vortojn en ĝi, kaj eĉ tion ofte, sen eĉ kompreni kion ili eldiras.

Sekve de tiaj sintenoj, estiĝis iu stranga, fremda al Eo-ideo ESTABLISTARO. Plej ofte, tio ĉi estas la ELITARO kaj ELITISMO preskaŭ ekskluziva nur al tiuj ĉi kiuj havas iun establistaran titolon aŭ pozicion – eĉ se la plej etsignifan – kaj kiuj ankaŭ havas malmulton komunan kun Esperanto (estante iu obskura, nebula politikularo). Nu... neniu kapabla pensi logike homo pretas akcepti tion kiel io normala kaj observinda. Krome, krom sektismo, tio senpere fortimigas ĉian pensantan personon.

En tia kaduka, maljusta, sendirekta, malpraviĝinta pensosistemo kaj filozofio, plej ofte estas tute ne grava kia estas nivelo de scio de la lingvo, kaj tiu de la Eo-movado mem eĉ malpli. Sole kaj nure la TITOLO gravas...

Tute do nature, pli kaj pli da membroj preferas voti per siaj piedoj kaj foriri, aliaj plu restas pro la sento de lojaleco, sed senaktiviĝas. Sekve, la movado stagnas.

Pluajn aliajn depuŝas la klare observebla ĉielatinga nivelo da nepotismo, kombinita kun la menciita, kaj ne malpli klare perceptebla sektisma etoso. Ĉio tio ĉi estas multe tro ekzista en la "Esperantismo fare de UEA. Tio ĉi ja, nek iam ajn estis, nek iel ajn estas ankaŭ nun tio ĉi, kion la aŭtoro de la Interna Ideo (Dro. Esperanto) intencis kiam fundi ĝin.

Tiuj ecoj de la nuna "esperantismo" klarvideblas ankaŭ en pluraj esperantistaj ĵurnaloj kaj bultenoj, kio ankaŭ karakterizas la blogojn kaj retejojn plej proksime konektitajn kun UEA.

En pluraj komentoj kaj artikoloj mi trovis mirinde riĉan kvanton da diversaj, manipulistaj kaj tipe etikedemaj elpensaĵoj, kiel ekz. la "raŭmismo", kaj ĉio tio cirkulas ĉirkaŭ la sama, kore amata per la elitaro rigida sinteno rilate al la Eo-movado, nome, ke ĝi nepre kaj senkondiĉe devas esti nure kaj sole diktatoreca, gvidita per iu nebula kaj obskura, establistaro, kiel ĝis nun. Oni kredas tie ke, ĝi devas esti centre direktata kaj diktata per tiu kaj tia organizo - nepre, neniel kaj neniam ŝanĝeble...

La nuntempa Eo-movado konsistas, ĉu ili volas tion aŭ ne, el la suverenaj individuaj personoj, la homoj libere pensantaj kaj agantaj laŭ sia propra volo kaj deziroj, kio estas tie - ĉe UEA kaj la skizofrenia "Esperanto Civito" - simple kaj absolute eĉ ne pripensebla.  Sed, tiuj kaj tiaj ĝuste estas kurantatempe ĉefaj realecoj de la mondo, kaj tia ĝuste estas la strukturo de la moderna, Malferm-Fonta ("Open Source"), mondskala komunikado kaj realeco de diversaj sociaj movadoj ĉie, la senpera Interreta kaj multmedia komunikado, studoj, instruado, ktp.

Mi komprenas ĉi tie ke unue la UEA-n, kaj aliflanke la Esperanto Civiton kun ties, ambaŭ, frenezaj ideoj kaj sintenoj en kaj al la Esperanto movado ne plu havas ŝancon kontinui en siaj kurantaj formoj. Laŭ iliaj sintenoj, alia ol laŭ nur ilia idearo Eo-movado ne ekzistas, laŭ iliaj vidpunktoj, kaj ne rajtas ekzisti. Ili ne nur pensas tiel. Ili ankaŭ eĉ ofte kaj rekte tion konstatas kaj diversmaniere esprimas - ke alie ol laŭ ilia propra ideo ĝi simple ne rajtas ekzisti...

Nu... Jen do estas mia opinio, kiun Trevor sendube volus vidi, kvankam ĝi tute ne konsentas kun lia resumo de la movada san-kondiĉo de Esperanto kiel la tuto. Mi kredas ke ĝi tre sanas nun.

Antaŭ ĉio, oni devas lerni kaj kompreni tion ĉi bone ke: ne estas organizoj kiuj kreis homojn, sed la homoj kreis ilin, por sia utilo, kaj ne vic-verse. Tiam kiam ili ĉesas liveri al siaj membroj precize tion ĉi kion ili - tute ja prave -atendas, ili iĝas superflua ŝarĝo kaj estas deĵetataj pli aŭ malpli frue.

Tio ĉi estas ĉefaj funkciado-principoj de ĉiu socio kaj socia grupo sendepende de sia aspekto. Kontraŭkaze, la homoj simple votas per piedoj, kaj forlasas ilin. Ĝuste tio ĉi okazas kaj enkadre de la gvidata per UEA movado esperantista, kaj ne malpli ankaŭ en la skizofrenia Esperanto Civito.

Kiam mi eklernis Esperanton, en la jaro 1973-a, mi sciis nenion pri tiu ĉi movado, kaj mi konis neniun esperantiston. Eble tio ĉi ke mi ne konis la movadon kaŭzis, ke mi tamen ellernis tiun ĉi lingvon, ĉar ĝi estas facila, kaj eĉ sen instruisto mi sukcesis ekposedi ĝi preskaŭ plene, jam post ĉirkaŭ du monatoj. Do, la tempo kaj facileco de la Esperanto ludis la rolon, spite de ĉio tio ĉi, kio alimaniere delogus min de la Eo-movado rapide, se mi scius pri ĝi pli multe antaŭ mi komencis lerni ĝin. Tio cetere ja okazis, tiel aŭ aliel, post pli ol 35 jaroj de mia, iam tre intensa, kaj tre sindona agado en kaj por ĝi...

Mi iĝis la esperantisto ĉefe pri tio ĉi, ke mi nenion sciis pri la internaj reciprokaj bataloj kaj la eterna "ismado", kune kun la NEPOTISMO interne de ĝi, kombinita kun (tiam ankoraŭ zorge kaŝata) ESTABLISMO, kaj ĉio tio miksita kun "miliono" da frakcioj, enkadre de kelkpersona klubo-membraro, tie aŭ alie. Nome, la junan homon la Interna Ideo allogis min per si, kaj longe tenis en la vicoj de la gesamideanoj, sed nun jam ne tiom junan kaj naivan, ĝi ne plu povas teni povinte oferi dum tiom multaj jaroj treege malmulte el inter ĉiuj siaj promesitaĵoj. Kontraŭe tamen ĝi, tre ofte prezentadis sian alian flankon. Ne tre belan, kredu min! Ĝis unu tagon, unu fojo okazis esti fine la "unu fojo tro" por plu elteni kaj suferi ĉion tion. Ĉiu pacienco havas siajn limojn...

Nu, sed tio ĉi estis antaŭ sufiĉe longa tempo. Kiam mi estis komencanto, en Krakovo, tiam mi renkontis ankaŭ unu tre interesan homon, S-ron Jerzy Kowalski. Li bonege sciis la lingvon, sed ankaŭ konis ne malpli bone la Eo-movadon, kaj kapablis peri al mi sian propran bacilon de sia ĉiam freŝa kaj entuziasma idealismo, eĉ spite de sia serioza malsano. Nu... tiu idealismo estis ja tute natura en la junaĝa, ofte naiva, ankoraŭ nesperta kaj facile impresebla tiam junulo... Sed, tio ĉi ja pograde ŝanĝadis dum jaroj, ĝis la nuna stato, ke mi jam ne plu jam estas tre interesita pri la esperantistaj renkontoj, kun la sola escepto por iri fojfoje por renkonti kelkajn malnovajn geamikojn, kun kiuj mi pli preferas, cetere, renkontiĝi ie ekster de la et-kluba etoso, private. Antaŭ ĉio tamen, tutcerte ie ekster de la hura-esperantismo...

Tial do, iuj povas nomi min la kabeiĝinto, pri kio mi cetere estus fiera ekscii, se ne estus kontraŭe pro la fakto ke ja tiel ne estas. Unu el inter la plej brilaj kaj fruktodonaj por la Eo-movado, frua Pola esperantisto, esperantlingva verkisto kaj tradukisto, Kazimierz Bein (Kabe), tute deiris de la esperantismo. Li ĉesis verki ion ajn, kaj ne plu volis kontakti iujn ajn movadanojn, evitante iujn ajn esperantistajn kontaktojn.

Kiel lia samnaciano – li estis ankaŭ Polo – post nur ioma esplorado, mi havis okazon konatiĝi pri kelkaj faktoj pri li, en nia komuna Pola nacilingvo, inter aliaj el la ekster-esperantistaj fontoj flanke eksplikantaj kial li forlasis la movadon. Por li persone, tio ĉi estis tre  gravaj, tre validaj kaŭzoj el la morala kaj etika vidpunktoj krom aliaj kaŭzoj pli personaj, kaj fakte ne tre diferencaj de tiuj ĉi kiuj kaŭzas ke multaj esperantistoj forlasas UEA-n ankaŭ nuntempe, pli kaj pli amase.

Bedaŭrinde mi ne povas tamen konsideri min la Kabeiĝinto, ĉar mi ja plu tenas kontakton kun la Internacia Lingvo, de Dro. Esperanto, mi plu verkadas en ĝi kaj tradukas al kaj de tiu ĉi lingvo, krom redakti blogojn, retejojn kaj forumon en kaj ankaŭ pri ĝi. Mi ankaŭ plu renkontas volonte miajn malnovajn geamikojn esperantistojn, kaj interrete kaj persone, kun kiuj mi ĉiam ĝuas iom paroli en tiu ĉi bela lingvo. Eĉ pli, mi eĉ fojfoje instruadas ĝin tie aŭ alie... Mi tamen faras ĉion tion, sole laŭ mia propra vidpunkto, laŭ mia propra kompreno de la movado kiel la socia ento kaj, laŭ mia propra logiko, pragmata kaj praktika, neniel iu hura-idealismo, neniel laŭ iuj skizofreniaj, ekstremismaj  komprenoj de ties utilo homaro kaj la individua persono, kiel tio ĉi estas plu oferata kaj diktata al sia membraro senŝanĝe per UEA kaj la "Esperanto Civito"...

Mi ne konsideras min tamen esti, esperantisto laŭ la kompreno de granda nombro da diversaj seriaj "ismistoj" en la movado sub gvido de la UEA, kune kun ties naciaj branĉoj, krom nur kelkaj fakaj branĉoj, nek laŭ la vidpunkto de la Esperanto Civito, kun similaj, kaj ofte eĉ pli malbonaj sintenoj.

Mi trovis iam ke mi jam vere havis tro-plenon da "verda papismo" de unuj, kaj la blinda ideismo kaj diversaj idiotismoj de aliaj hura esperantistoj en mia vivo, por plu povi toleri tion... Dum tuta mia vivo kiel la esperantisto mi neniam vere trovis en la "Internidea" Eo-movado sub la gvido de UEA ion ajn el tio ĉi, kion oni ĉiam kaj senĉese promesadis diversmaniere sed neniam plenumis.

Mi do decidis "fari tion mem" por helpi ĝuste tiujn ĉi kiuj simile pensas kaj fine ek-troviĝis sur la same stranga, plurvojen direktiĝa elira disvojiĝo, ne sciante kiun pluan movdirekton elekti de tiu loko.

Tiel naskiĝis ideo de la Universala Vivo Ligo, inicie komencita per mi kun mia, antaŭ nelonge forpasinta, frato Tadeusz kaj kelkopo da aliaj geamikoj, tute per kaj en la sendependa, Interreta sistemo, kie la Esperanto servas laŭ sia originala destino, kiel utila, ĉar facile lernebla kaj instruebla ponto-lingvo, en la tute ne esperantista organizo kun la pragmata, praktika kaj utileca karaktero.

Kaj simil, faras pli kaj pli multaj aliaj malreviĝintoj per tiu ĉi movado, al kiuj la Eo-movado sub la gvido de UEA okazis esti la senutilaĵo, fojfoje eĉ rekte damaĝiga ŝarĝo, sen praktika utilo por la personoj kiuj ne havas la monon aŭ ambaŭ, kaj la monon kaj la tempon por vojaĝi... Tio ĉi estas cetere la sola plej granda utileco de Esperanto ĝis nun. Bedaŭrinde tamen. Ĝi en tiu ĉi kazo utiliĝas nur tiam kiam oni havas kaj la monon kaj la tempon. Fakte, tiu ĉi kiu ilin ambaŭ ne posedas, tiu ĉi tiun utilon sperti ja ne povas.

Tamen... Dum kelkaj lastaj jaroj, la granda disvastiĝo kaj evoluo de la Interreto faris kaj plu faras la Internacian Lingvon atrakcia kaj lerninda por pli kaj pli multaj homoj tra la mondo.

Mi kredas ke ĉia burokrata tirkestumado, kaj etikedado ĉiam gvidas al nenio, kaj servas nur malŝparon da tempo. Se iu estas grafo-maniulo, kiu cetere estas klasika kazo de kelkaj konataj al ĉiuj samlingvanoj "verdaj papoj", kaj aliaj similaj karikaturaj karakteroj, tiu povas perdi sian tempon por tiaj utilaj por neniu grafo-maniaj eseoj. Plimulto da normalaj homoj havas antaŭ ĉio siajn vivojn kaj siajn familiojn por prizorgi, ĉar neniu tion por ili faros.

Kaj pri la damaĝaj eblecoj de tia ĝuste movado mi prinotas kaj atestas kun tre pura konscienco, speciale pro la okazinta, ĵus antaŭ nelonge, kazo de mia proksima amikino, fervora kaj treege sindona esperantistino jam de sia infanaĝo, kies sanstato estis serioze senbalacigita por ioma tempo, precize pro tiuj kaj tiaj ĝuste kiel priskribitaj, sendankemaj, krudaj, eĉ kruelaj kaj sen-civilizitaj, rekte eĉ primitivaj ecoj de tiu movado sub la gvido de UEA.

Kaj cetere, mi ja tute ne devas zorgi pri iu kadukiĝanta organizo kiu spite de ĉiuj kontraŭ-faktoj, konsideras esti sia vivbezona nepraĵo, aŭ iu nekomprenebla devo, dungi plentempan direktoron de sia centra oficejo (Tro ofte kondutantan sin kiel mastro kaj sinjoro de movadanoj, cetere neniam lin elektintaj por tiu posteno,  sed spite de tio estantaj liaj, ne-laŭvolaj, dungantoj). Kaj ĉio tio ĉi okazas en la speciale malfavora financa situacio, kiu forte sugestas neceson deiri de tiu malŝpara kaj prodiga praktiko kaj lasi la oficejon sub la zorgo de la volontula servo, kion cetere faras tre bonsukcese cent-miloj, da similaj kaj ofte eĉ multe pli grandaj organizoj tra tuta la mondo...

UEA ne estas privata kompanio, por esti kiel ĝi kondukata, ĝi estas la Senprofita Organizo, kaj fakte ne rajtas fari kion ĝi faras, speciale tiam kiam ĉi-ĉio restas tute sen iu ajn efikeco de la privata kompanio kaj nur prodigas ŝparaĵojn kaj financajn rimedojn de la organizo. La struktura rigideco kaj senmovebleco, kun la manko da flekseblo estas ĉefa kaŭzo de kadukiĝo, kaj konstanta ĉiujare pli kaj pli granda kadukiĝado de la strukturoj de UEA je ĉiuj ties niveloj.