Vertikalaksa Ventoturbino

Vertikalaksa Ventoturbino
Unu tia ventoturbino provizos per elektro mezgrandan vilaĝon en aŭstralio, kaj tio ĉi ĉio, tute sen ajna brulaĵkosto.

Blogartikoloj

Filozofio - Kredo - Spiriteco

Vizitindaj Retlokoj

Plej Polpularaj Artikoloj

Pri Mi

Zbysz Holasa
Alice Springs, NT, Australia
Zamieszkały w Centralnej Australii, w południowej części Terytorium Północnego Australii. ------------------------------------------- Loĝanto de la Centra Aŭstralio, suda parto de la Norda Teritorio de Aŭstralio ------------------------------------------- Living in Central Australia, the far southern part of Northern Territory.
View my complete profile

Tutnombro da Vizitintoj

Website counter

Ĉi-monataj Vizitantoj

UNIVERSALA VIVO-LIGO


-------------------


U.V.L.

Sendependeco, mem subtenado, memsufiĉeco, alternativaj energioj, scienc-teĥniko, praktika aplikado de Esperanto en la hejmvivo, mem produktado kaj uzo de alternativaj energioj. Ĉefe, la manieroj atingi tiujn celojn per la metodo:
"Faru-Tion-Mem".

LA PRAKTIKO
Subtenas rajtojn al libera esprimado sen iuj ajn "Politikaj Korektecoj".


30/12/2011


Ĉu vi dezirus legi ĉiutage freŝan kronikon Esperante? 
 
Apartenis al miaj senĉesaj revadoj fondi esperantlingvan informservon, kiu temas tute ne pri Esperanto, sed pri ĉiuj aferoj de la mondo, same kiel la ordinara cetera parto de tutmonda gazetaro... Ĉina esperantisto preskaŭ perfekte realigis tiun mian revadon, li de tago al tago informas pri tutmondaj kaj ĉiniaj politikaj kaj sciencaj eventoj. Vizitadu lin ĉe: http://www.ipernity.com/blog/jianping inf.: Vizi László ----- fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu
-------------------------------------------------

  Kaj jen sube estas la unua, ekzempla artikolo de tiu nia amiko el Ĉinio laŭ mia opinio treege interesa. Fakte, mi kun ioma miro legis ĝin, ĉar ja tuta okcidenta hura-propaganda ĵurnalismo eĉ ne flustretris pri tio ĉi ke Rusio iĝis membro de la MKO. Jen estas la veramo de la okcidenta ĵurnalismo. 
Mi kredas ke certe oni valoras vidi ofte lian blogon ĉe Ipernity sub la provizita sube adreso: http://www.ipernity.com/blog/jianping
Z. Wybraniec
----------------------------------

MKO oficiale aprobis aliĝon de Rusio


La 16-an de decembro en Ĝenevo okazis la 8-a ministro-nivela konferenco de Monda Komerca Organizo, kiu oficiale aprobis la aliĝon de Rusio al Monda Komerca Organizo. Per tio Rusio metis finan punkton al sia 18-jara peticiado por aliĝi al la organizo. En la sama tago rusa prezidento Dmitrj Medvedev mesaĝis al la konferenco por esprimi sian dankon.
Pascal Lamy, ĝenerala direktoro de Monda Komerca Organizo, esprimis, ke la aliĝo de Rusio al Monda Komerca Organizo estas historia momento por Rusio mem kaj por la mekanismo de plurlatera komercado. Li esprimis ankaŭ, ke de nun Monda Komerca Organizo kovras 97% de la tutmonda komercado. 30 tagojn post la aprobo de la interkonsento Rusio oficiale fariĝos membro de Monda Komerca Organizo.
Samtage Dmitrj Medvedev sendis telegramon al la ministro-nivela konferenco de Monda Komerca Organizo, esprimante sian dankon al la konferenco pro aprobo de rusa aliĝo al la organizo. Li diris, ke la rusa aliĝo realigos duoblan gajnon de Rusio kaj ĝiaj kunlaboraj partneroj.

0 komentoj:

Serĉu

Loading...

Kundividu ĉe Facebook

Abonu porokazan Novaĵleteron

Konvertilo de Valutoj

Mezursistema Konvertilo

"Open Office" en Esperanto

Subtenu ĉi tiun Blogon

Lastaj Komentoj

Babilono

Babilono
Jam la Babelturo havis komunan lingvon

Naturo ĉiam belas

Loading...

Fotoj el "National Geographic"