UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Sep 22, 2011

La Pasporta Servo Bezonas Helpon!

Helpu ankaŭ vi al Pasporta Servo!

TEJO renovigas, refreŝigas, senerarigas sian sistemon de Pasporta Servo: kaj rilate la retpaĝon kaj rilate la libron; Volontulaj helpantoj estas serĉataj. Ne temas pri volontula laboro por kiu vi devus forlasi vian laboron aŭ studojn por iom ajn da tempo, sed pri helpo de via propra hejmo! La laboroj estas divideblaj inter pluraj personoj kaj ili postulas ĉiu-semajne ĉirkaŭ 3-4 horojn. Post kandidatiĝo vi povas priparoli la detalojn kun la koncerna persono. Jen la taskoj pri kiuj via helpo bezonatas:

  • Grafikisto, sed nur profesia, kiu volontule laborus por renovigi kelkajn jam iom eksmodajn vidaĵojn en la libro.

  • Respondanto de retleteroj koncerne al Pasporta Servo. Multaj personoj havas demandojn, kritikas pozitive aŭ kelkfoje eĉ negative. La laboro povus funkcii multe pli efike, se vi povus helpi organizi tiujn leterojn kaj respondi al ili.

  • Map-faranto estus bezonata por refari eble modernigi la mapojn en la libro Pasporta Servo, laŭeble eĉ helpi pri la reta kunlaboro pri la interretaj mapoj.

  • Helpo bezonatas ankaŭ koncerne la libro-kompiladon. Ni bezonus persono(j)n, kiu(j) povus redakti, kunmeti kaj reformi la libron Pasporta Servo, eble iom plibeligi, modernigi ĝin, aldoni kelkajn novajn ideaĵojn.

  • Provlegado necesas antaŭ la publikigo kaj de la retpaĝo kaj de la libro. La provlegantoj havu sufiĉan lingvokonon, samnivela al B2 aŭ C1 nivelo laŭ Komuna Eŭropa Referenckadro.

  • Programistojn ni bezonas. Estus utile por la retpaĝo de Pasporta Servo, se ĝi havus konstanta(j)n programisto(j)n kiu(j) komprenas en la sistemo Drupal. La taskoj farendaj estas jam kolektitaj, kaj plejparte temas pri unuopaj taskoj, plenumeblaj sendepende de aliaj.

  • Kunordigado ankaŭ estas grava. La kunordiganto devos preni la respondecon al si atentante pri ĉies laboro.
    Se vi volas agi por Esperanto, helpi al ni, kunlabori kun TEJO, modernigi nian Pasportan Servon, allogi pli da homoj por nia servo, prenu iun taskon. Ĉiuj bonvenas, ne nur gejunuloj! Jen eblo por bone elspezi vian tempon kaj aldoni eron al la Esperanta kulturo!
    Kandidatiĝo ĉe: pasportaservo (ĉe) tejo.org kopie al oficejo (ĉe) tejo.org.

  • No comments:

    Post a Comment

    Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.