UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Sep 22, 2011

La Pasporta Servo Bezonas Helpon!

Helpu ankaŭ vi al Pasporta Servo!

TEJO renovigas, refreŝigas, senerarigas sian sistemon de Pasporta Servo: kaj rilate la retpaĝon kaj rilate la libron; Volontulaj helpantoj estas serĉataj. Ne temas pri volontula laboro por kiu vi devus forlasi vian laboron aŭ studojn por iom ajn da tempo, sed pri helpo de via propra hejmo! La laboroj estas divideblaj inter pluraj personoj kaj ili postulas ĉiu-semajne ĉirkaŭ 3-4 horojn. Post kandidatiĝo vi povas priparoli la detalojn kun la koncerna persono. Jen la taskoj pri kiuj via helpo bezonatas:

  • Grafikisto, sed nur profesia, kiu volontule laborus por renovigi kelkajn jam iom eksmodajn vidaĵojn en la libro.

  • Respondanto de retleteroj koncerne al Pasporta Servo. Multaj personoj havas demandojn, kritikas pozitive aŭ kelkfoje eĉ negative. La laboro povus funkcii multe pli efike, se vi povus helpi organizi tiujn leterojn kaj respondi al ili.

  • Map-faranto estus bezonata por refari eble modernigi la mapojn en la libro Pasporta Servo, laŭeble eĉ helpi pri la reta kunlaboro pri la interretaj mapoj.

  • Helpo bezonatas ankaŭ koncerne la libro-kompiladon. Ni bezonus persono(j)n, kiu(j) povus redakti, kunmeti kaj reformi la libron Pasporta Servo, eble iom plibeligi, modernigi ĝin, aldoni kelkajn novajn ideaĵojn.

  • Provlegado necesas antaŭ la publikigo kaj de la retpaĝo kaj de la libro. La provlegantoj havu sufiĉan lingvokonon, samnivela al B2 aŭ C1 nivelo laŭ Komuna Eŭropa Referenckadro.

  • Programistojn ni bezonas. Estus utile por la retpaĝo de Pasporta Servo, se ĝi havus konstanta(j)n programisto(j)n kiu(j) komprenas en la sistemo Drupal. La taskoj farendaj estas jam kolektitaj, kaj plejparte temas pri unuopaj taskoj, plenumeblaj sendepende de aliaj.

  • Kunordigado ankaŭ estas grava. La kunordiganto devos preni la respondecon al si atentante pri ĉies laboro.
    Se vi volas agi por Esperanto, helpi al ni, kunlabori kun TEJO, modernigi nian Pasportan Servon, allogi pli da homoj por nia servo, prenu iun taskon. Ĉiuj bonvenas, ne nur gejunuloj! Jen eblo por bone elspezi vian tempon kaj aldoni eron al la Esperanta kulturo!
    Kandidatiĝo ĉe: pasportaservo (ĉe) tejo.org kopie al oficejo (ĉe) tejo.org.

  • Sep 21, 2011

    Supersignu per la Duoblilo!



    Krozante la Interreton hodiaŭ, mi stumblis je la interesa kaj bonega en uzo programo por ĉapeligado de la Esperanto literoj. Ĝi estas simpla por elŝuti, tre simpla por funkciigi, kaj treege simpla por uzi...

    Oni nur duoble premas la ĉapelendan literon, kaj jen... la litero montriĝas ĝuste tia kia ĝi devus aspekti. Mi ankoraŭ ne plene testis ĝin ĝis nun je ĉiuj miaj aplikaĵoj, sed post la unuaj testoj, mi jam antaŭsentas ke ĝi estos multe eĉ pli bona en uzado ol la programo "EK". Kiu estas ĝis nun  mia plej favorata.

    Sed... Ĵus hieraŭ mi havis diskuton kun unu el inter la novalvenintoj en la E-movado, la Brazilano, kiu ne sciis kiel funkciigi la programon "EK", ne sciante ankoraŭ sufiĉe bone esperanton por kompreni bone ĉiujn instruojn.. Feliĉe li scias ankaŭ la anglan, kaj eĉ tre bone, do mi povis helpi lin. La problemo tamen estas tio ĉi ke lia komputilo ne akceptas bone la ĉapelilon "EK", estante iom temperamenta Vindozo 7. Nur lia notpado "Notepad" bone funkcias kun ĝi, laŭ liaj vortoj. Mi do esperas ke eble tiu ĉi programo pli bone funkcios kun la pli novaj Vindozoj, ĉar ties kreinto ĵus antaŭ nelonge faris ĝin, ĝi do devus esti pli komparebla kaj kunlaborema kun tiuj sistemoj.


    Mi devas aldoni ke mi rapide alkutimiĝis al uzo de tiu ĉi nova ĉapelilo kaj mi decidis uzi ĝin de nun, ĉar ĝi vere okazis ĝuste tio ĉi kion mi volis trovi jam de longa tempo. Mi uzas nun la Vindozon XP.

    Venu do al la Esperanta Retradio, kaj vidu tie la retpaĝon de la DUOBLILO tajpante en ties interna serĉilo: "Tajpi supersigne" kio estas nomo de la disaŭdigo kaj tajpita artikolo kiu enhavas ĝin. Jen estas la senpera adreso: http://peranto.posterous.com/tajpi-supersigne/
    Tie vi povas tre facile elŝuti tiun ĉi simpatian programeton. Mi diras ĉi tie "simpatian" ĉar ĝi estas programeto ne nur facila por elŝuti, sed ankaŭ la same facila por munti en via komputilo kaj uzi ne sole al la spertaj uzantoj de nia Internacia Lingvo sed ankaŭ por la personoj kiuj ne komprenas ankoraŭ esperanton sufiĉe bone, por kompreni komplikajn eksplikojn kaj instrukciojn.

    Simpla, facila, efika, rapida kaj plezura en uzado, tio ĉi sajnas al mi la plej bona mallonga priskribo de tiu ĉi programo...


    Gratulojn kaj korajn dankojn al la establinto redaktoro kaj BONEGA parolanto de la Esperanta Retradio ĉe la adreso: http://members.aon.at/aldone/retradio/ kiu ankaŭ mem prilaboris kaj donis al la uzantoj de Esperanto ĉi tiun programon por la senpaga uzo. Tio ĉi estas vere tre rekomendinda podkasta retradio en la Internacia Lingvo, kaj retejo,ĉar ĉiuj disaŭdigoj havas siajn tajpitajn versiojn, kiel artikoloj. Bonega kaj laŭdinda ideo, sekvida ankaŭ per aliaj.


    Al tiuj ĉi kiuj volus tuj elŝuti kaj uzi tiun programon rekten de ĉi tie - kaj ne bezonas pli da instrukcioj mi provizas la ligilon kiu gvidos rekte al la elŝutejo: jen ĝi estas:



    Mi aldonas ĉi tie por pli da informo ke, tiu ĉi programo montras post la elŝuto tabulon kun la instrukcioj. Kaj mi petas ĉiujn kiu elektos elŝuti tiun ĉi programon de ĉi tie, ke ili tamen vizitu la Esperanto Retradion, por gratuli al ties kreinto kaj skribi al li kelkajn dankvortojn kaj komenton, kiel kuraĝigo por lia sinofera kaj laŭdinda laboro. Tiu tipo de laboro por parolantoj de Esperanto, plej ofte havas nur tiun ĉi formon de rekompenco por ties tre intensa kaj sinofera laboro.

    Per: Zbigniew Wybraniec

    Sep 19, 2011

    Ĉu Fine la Savo Por la Pulmo-kancero Malsaniĝintoj?



    Rekte el Kubo – la Vakcino je la Pulmo-kancero!?
     
    Fonto: http://technologie.gazeta.pl/internet/1,104530,10259651,Prosto_z_Kuby_szczepionka_na_raka_pluc.html
    Krzysztof Pielesiek
    10.09.2011 11:30

    Tradukis: Zbigniew Wybraniec
    AP/Javier Galeano
      En la lando famega pri la cigaroj hospitaloj disdonas ĝin senpage.

    Sciencistoj el la havana Centro de la Molekula Imunologio, post 25 jaroj da laboro memlaŭdis pri sia fina sukceso pri produkto de la vakcino je la pulmo-kancero. Ĝi ricevis la nomon,  
    "CimaVax-EGF." 
     
    Ties uzo tamen ne kaŭzas ke personoj dependigitaj de la nikotino ne plu jam devus timi la mortige danĝerajn sekvojn de la fumado. Eĉ post la inokuliĝo per tiu ĉi "CimaVax-EGF", vakcinaĵo, oni plu povas ek-malsani je la kancero de la pulmoj. Sed tiu ĉi vakcino atakas ĉelojn de la kancero kaj preventas ties ne-kontrolitan evoluon... Ĝi estas plej efika en la pli malfruaj etapoj de la disvolviĝado de la malsano, kiam la priradiado kaj la ĥemoterapio ne donas rezultojn. La scienculoj diras ke, la vakcino kapablas ŝanĝi la agresive disiĝantan kanceron je la kronika, longedaŭra sed kuracebla malsano, kiun oni povas sekve kontraŭbatali per la ĵus menciitaj rimedoj.
     
    La vakcino, "CimaVax-EGF"., estis jam testita je la milo da pacientoj suferantaj je la pulmo-kancero. Rezultoj de la testoj okazis esti kontentigaj. La vakcino estas jam senpage disdonanta al la bezonantoj en Kubaj hospitaloj. Kubaj sciencistoj antaŭvidas ke, sur la bazo de "CimaVax-EGF." naskiĝos la vakcinoj je la kanceroj de la: prostato, utero kaj mamoj.

    Pelmaterialoj el la Bio-forĵetaĵoj



    ĈU SEN-ŜELAĴOJ DE LA ORANĜOJ IĜOS NOVA SUPER-BRULAĴO?
    Prof. James Clark inventis revolucian metodon transformi oranĝajn elŝelaĵojn je la oleo
    Tradukis: Zbigniew Wybraniec 
    Dimanĉo18-a de Septembro, 2011 
    Per: David Paul

    BRITA sciencisto inventis revolucian manieron transformi orango-senshelaĵojn je la oleo – per uzo de la mikroonda maŝino.

    Profesoro James Clark trovis ke la altpovaj mikroondoj povus disrompi molekulojn en sen-ŝelaĵoj de la fruktoj por liberigi gasojn kiuj povas esti kolektataj kaj distilataj je likva produkto. Tiuj ĉi valoraj gasoj estis post tio uzitaj por produkti el ili la oleon, la plastojn, diversajn ĥemiaĵojn kaj la brulaĵojn. Inter ili estis ankaŭ la pektino (pectyn), kiu estas la pri-densiga konsistaĵo de la konfituroj kaj marmeladoj kaj, kiu estis transformita je la motora brulaĵo, sed ankaŭ, je la karbo uzata en la maŝinoj por purigado de la akvo.

    La limoneno (angl: Limonene*), kiu estas la ĥemiaĵo donanta al la citroneskaj fruktoj ties karakterizan odoron, tre apartan, estis uzitaj en la kosmetikaĵoj kaj por la purigaj produktoj, kaj ankaŭ por fari la gluon.

    Profesoro Clark diras ke la mikroonda metodo povas ankaŭ esti uzata por transformi diversajn aliajn, planto bazitajn, forĵetaĵojn kaj rubaĵon por fari la pelmaterialojn aŭ, aliajn produktojn. Ili inkludas la pajlon, elŝelaĵojn de la akaĵuoj, elŝelaĵojn de la pomoj, elŝelaĵojn el la kafo kaj la rizo, ktp, ktp... Li diris: "Forĵetaĵoj de la oranĝaj elŝelaĵoj estas bonega ekzemplo de la malŝparitaj rimedoj. En Brazilo, la plej granda produktanto de la oranĝsuko en la mondo, duono de la oranĝo estas postlasata kiel forĵetaĵo, kiam la suko jam estas el ĝi eltirita. Tio ĉi faras ĉiujare ok milionojn da tunoj de la oranĝaj forĵetaĵoj, kiuj povas esti uzataj por produkti la ĥemiaĵojn, diversajn utilegajn materialojn kaj la pelmaterialojn (brulaĵojn)."

    Kontraŭ £200,000 li konstruis la mikroondan aparaton, kiu aspektas kiel tiu ĉi trovebla en iu ajn kuirejo, en sia laboratorio en la Centro de la Verda Ĥemio ĉe la Universitato de Yorko. Ĝi povas perlabori nur malgrandan kvanton da forĵetaĵo, sed ĝis la Decembro estos funkcionta jam la sekvonta modelo kiu kapablos transformi ĉiuhore po 30 kilogramoj da forĵetaĵo... Kaj prof. Clark, diras ke, multe pli grandaj modeloj de tiu ĉi maŝino povos trakti po ses tunoj da forĵetaĵoj ĉiuhore kaj, ĝi vere povus iĝi familiara videblaĵo ĉe la recirkuligaj centroj tra tuta la lando.

    Ili povus esti situigataj ankaŭ ĉe grandaj vendejo-centroj por pritraktadi tie la manĝaĵo-forĵetaĵojn devenantajn de ili mem kaj, de la ĉirkaŭaj kafejoj kaj restoracioj. "La unika aspekto de nia mikroonda aparato estas tio ĉi ke ni speciale laboras nur kun la malaltaj temperaturoj. Ni neniam trapasas 200 gradojn Celsiajn," Prof. Clark diris: "Oni povas eltiri (ekstrakti) la *limonenon (limonene), aŭ oni povas transformi ĝin je aliajn ĥemiaĵojn. Ĝi funkcias ankaŭ tre bone kun diversaj paperaj forĵetaĵoj, la makulaturo, ĝi povas fakte uzi tre grandan kaj vastan gamon da bio-forĵetaĵa materialo."

    Universitato de York establis nun la Firmaon por Ekspluatado de la Oranĝo Elŝelaĵoj, FEOE ("OPEC, the Orange Peel Exploitation Company"), subtenatan per la investantoj el Brazilo kaj Hispanio por plue testi kaj kiel eble plej bone eluzi verajn montegojn da forĵetaĵoj, postlasitaj per la fruktosuka industrio. Prof. Clark ankaŭ kredas ke lia mikroonda industrio povus ankaŭ vere bonefikigi la elektrofarejojn, duobligante ties kvanton da energiproduktado. Li diris: "Ni parolas kun elektrofarejoj pri la materialoj kiujn ili jam alportas, kaj specife pri pritrakto per la mikroondaj aparatoj ankaŭ de tiuj materialoj."

    Se oni metos tipan forĵetaĵon en nian sistemon, antaŭ ol ĝin bruli, ties kaloria uzvaloro duobliĝas kompare al ties antaŭa kaloria valoro.

    Intertempe, grupo de la naturo-konservemistoj, starigis la novan rekordon por la aŭto pripelata per la kafo-postrestaĵoj. La modifita aŭto, Rover, modelo al la 1974 jaro, kromnomita la, Carpaccino, atingis 75 mph (mejlojn per horo) kio egalas al 120.70 km/h (kilometrojn per horo), ĉe la vetkura trako "Elvington Race Truck," proksime al York, la lastan merkredon.

    Tiu ĉi volontula grupo de la natura-konservemuloj el, Teesdale, "Teesdale Conservation Volunteers Group", kiu konstruis tiun aŭtomobilon, uzis 10 kg da forĵetaĵaj kafmuelaĵoj, kiuj estis transformitaj je la mikrobriketoj, kaj brulitaj por produkti flamiĝeman (bruleblan) gason, laŭvice pripelantan la vehiklon. Tiu ĉi kvanto provizis sufiĉan pelmaterialon por la aŭto por traveturi 100 mejlojn (ĉirkaŭ 161 km). La reprezentanto de la firmao Martin Bacon diris: "Aŭtoj ne devas esti veturigataj sole per tiuj nur pelmaterialoj kiuj estis elfositaj el la grundo."

    La fonto: http://www.express.co.uk/posts/view/271979/Is-orange-peel-new-superfuel-


    Sep 16, 2011

    Iom pri La Praktiko


    Jen... Hodiaŭ mi iomete retkrozadis, kaj tute hazarde mi trovis tre interesan Finnan retejon en Esperanto kiun mi decidis tuj aligi en nia sekcio pri diversaj interesaj retejoj. Ties retadreso estas:


    La titolo de tiu ĉi vera artverko de la bloga arto en Esperanto estas la: Norda Naturo, kaj ĝi prezentas al vizitantoj aregon da belegaj kaj tre interesaj, informplenaj  foto-bildoj kun artikoletoj kaj, interesaj ligiloj al Finnaj kaj aliaj Nordeŭropaj esperantlingvaj retlokoj, krom aliaj ligiloj tutmonde. Mi varme rekomendas tiun lokon kiel vere vizitinda al ĉiuj kiuj jam scias nian lingvon bone, kaj speciale al tiuj ci kiuj volas lerni ĝin pli bone, rigarde al la vortostoko pri la naturo ĝenerale. Bonega laboro kara amiko!

    Mi ankaŭ decidis aldoni la adreson de la alia tre populara, vivplena kaj interesa pola radio en Esperanto la: la Varsovia Vento.Ĝi funkcias jam de pluraj jaroj ĉe la adreso:

     
    Mi fakte mem miras kial mi ne metis ties retadreson ĉi tie jam delonge, tiel kiel ĝi tin diservis. Eble pro tio ĉi ke unue, tiu ĉi blogo estis celita kiel principe nur teknika kaj scienca loko.
    Nu... Sed la tekniko kaj scienco, ja ne povas ekzisti en la socia vakuo, ili estis kreita per la homaj socioj, kaj ĉiam estas kreata per tiuj socio kaj por ili, kaj la scienco kaj la tekniko estas kreantaj ĉion kion ili faras... Do, por vivigi tiun cĉ lokon eĉ pli, mi pensas ke ni bezonas ankaŭ iom da aliaj kontaktoj kaj kunlaboro, ne nur la scienctekinikajn, popularsciencajn kaj teknikajn en la ĝenerala senco, ĉu ne? Mi esperas ke miaj gekolegoj kiuj pensas iom alie, ne koleros tro pro tio.

    Ĉar La Praktiko estas kreaĵo de la neesperantista socia ento, ni nur malofte okupiĝas ĉi tie pri la esperantistaj temoj kaj la movado. Ĉefe, ĉiuj poŝtaĵoj kaj artikoloj kaj ĉe la blogo kaj la retejo estas ĉefe ekster-movadaj koncerne la esperantistan movadon. Tamen mi decidis aldoni plej interesajn ligilojn al aliaj esperantlingvaj retejoj kiuj prezentas ĝenerale utilan kaj interesan al ĉiuj enhavon. Mi do petas ke ĉiam kiam vi trovos iun ligilon kiu ne plu jam funkcias, bonvolu raporti tion al mi ĉe la adreso: webmaster@esperlando.zzn.com kaj mi korektos la eraron ĉe la plej proksima okazo.
    Bonan retkrozadon al ĉiuj

    Zbigniew.