Vojaĝo

Vojaĝo
Tre Interesa Privojaĝa Retejo

Vertikalaksa Ventoturbino

Vertikalaksa Ventoturbino
Unu tia ventoturbino provizos per elektro mezgrandan vilaĝon en aŭstralio, kaj tio ĉi ĉio, tute sen ajna brulaĵkosto.

Kontaktu min Skajpe

My status

Blogartikoloj

Filozofio - Kredo - Spiriteco

Vizitindaj Retlokoj

Plej Polpularaj Artikoloj

Pri Mi

Zbysz Holasa
Alice Springs, NT, Australia
Zamieszkały w Centralnej Australii, w południowej części Terytorium Północnego Australii. ------------------------------------------- Loĝanto de la Centra Aŭstralio, suda parto de la Norda Teritorio de Aŭstralio ------------------------------------------- Living in Central Australia, the far southern part of Northern Territory.
View my complete profile

Tutnombro da Vizitintoj

Website counter

Ĉi-monataj Vizitantoj

UNIVERSALA VIVO-LIGO

U.V.L.

Sendependeco, mem subtenado, memsufiĉeco, alternativaj energioj, scienc-teĥniko, praktika aplikado de Esperanto en la hejmvivo, mem produktado kaj uzo de alternativaj energioj. Ĉefe, la manieroj atingi tiujn celojn per la metodo:
"Faru-Tion-Mem".

LA PRAKTIKO
Subtenas rajtojn al libera esprimado sen iuj ajn "Politikaj Korektecoj".
28/08/2011
Utilega San-organizo por la Esperanto Parolantoj
Tiu ĉi, fakte ne multe konata asocio estiĝis jam antaŭ multaj jaroj sed, pro iuj misteraj kaj al mi ne kompreneblaj kaŭzoj, ne sukcesis allogi vere multajn membrojn, spite de sia vere kaj ne mensoge utilega funkcio en la movado de la parolantoj de la Internacia Lingvo. Speciale strange tiu ĉi situacio aspektas en la luimo de la faktoj ke granda proporcio da Esperanto parolantoj estas la homoj kiuj ofte eĉ urĝe bezonas la helpon kiun tiu ĉi bonfara asocio oferas. Mi do mencias ĉi tie nur ties ekziston kaj tre ĝenertale la celojn, kaj kuraĝigas niajn mebrojn, vizitantojn, kaj subtenantojn, viziti ankaŭ la suban adreson, sub kiu kaŝas tiu ĉi bonega kaj utilega, kuraĉelpa organizo. Ĉion bonan en viaj esploroj! 

Kaj krome... La suban recepton mi ĵus faris mem, antaŭ kelkaj tagoj, kaj mi atestas pri ties efektiveco. Mia longtema tusproblemo, pro malvarmumiĝo, tute forlasis min por uzi tiun ĉi sube priskribitan, mielcepon, kaj la antaŭe uzitaj, apotekaj, medikamentoj tute ne helpis kvankam mi provis plurajn...
Jen la adreso: http://www.ina-asocio.info/ina-revuo.html/ 
Zbigniew Wybraniec

El la popola medicino: 
mielo kun cepoj

Preparado de la popolmedicina medikamento: mielo kun cepo
Kaj jen estas unu el inter ties helpaj receptoj pri la hejmfareblaj resanighelpiloj - por multe pli, iru kaj vizitu la supre montritan ligilon al la INA:

Jam  niaj  avinoj  sciis,  ke  cepo estas  kuracaĵo,  kiu  tre  bone efikas ĉe malvarmumo. Antibiotikaj substancoj  kontraŭbatalas  virusojn  kaj bakteriojn  kaj fortigas la defendokapablon  de  la  organismo. Sulfurhavaj oleoj de cepo desinfektas  spirajn  vojojn  kaj malfiksas  mukon  de  iliaj  surfacoj. Ankaŭ   mielo efikas  antibiotike kaj mildige je la  mukozoj ĉe afekcio  de  la  spirorganoj.  El mielo kaj cepo oni povas prepari simplan,  sed  tre  efikan  kaj agrable  gustantan  hejman  kuracaĵon  kontraŭ tusado kaj gorĝo-doloroj.

Kaj jen kiel ĝi estas farata:

• oni  prenu  mezgrandan  cepo-bulon kaj tranĉu  ĝin je ĉirkaŭ 1 cm  longaj  pecoj  (vidu  bildon sur  la  titolpaĝo).  Tiujn  pecojn oni  metu  en  ŝraŭb-fermeblan vazon  aŭ  poteton  kaj  super-verŝu  ilin  per  100 g da  mielo. Estas  egale,  ĉu  la  mielo estas likva  aŭ  solida.  Gravas,  ke  ĝi estu  pura,  naturdevena  kaj neniuokaze  varmigita(!!).
• oni  fermu  la  poteton  firme  kaj lasu  ĝin  stari  minimume  6  ho-rojn.  En  tiu  tempo  la  sukeraj ingrediencoj  de  la  mielo  sor-bos  la  eterajn  oleojn  (esen-cojn) el  la  cepo. Por akceli  tiun procezon  oni povas  de  tempo al tempo renversi  la poteton ne malfermante ĝin.  Per  la  sorba-do de la cepaj fluidaĵoj la mielo fariĝas pli likva.
• oni  trinku  la  pretan  mielcepan sukon  po  unu  manĝokulero (ĉirkaŭ  8  ĝis  10  ml)  kelkfoje tage.
• oni  konservu  la  kuracaĵon  mal-varme  (ekz.  en  malvarmiga ŝranko),  kaj foruzu  ĝin  jam  en unu  ĝis du  tagoj  (tial  preparu ne tro multe da ĝi, maksimume 200  ml. Ĉe  bezono  vi  povas pretigi  novan  kvanton de  tiu dolĉa suko).
 

Por  la  resaniĝo estas samgrave, ke oni  multe trinku:  la  likvaĵo pli faciligas  la  tusan  muko-forigon el la spirtuboj.
 Tradukis Waldemar Ebel, Germanio

0 komentoj:

Serĉu

Loading...

Kundividu ĉe Facebook

Abonu porokazan Novaĵleteron

Konvertilo de Valutoj

Mezursistema Konvertilo

"Open Office" en Esperanto

Subtenu ĉi tiun Blogon

Lastaj Komentoj

Babilono

Babilono
Jam la Babelturo havis komunan lingvon

Naturo ĉiam belas

Loading...

Fotoj el "National Geographic"