UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Jul 26, 2011

Ĉu Esperanto ĝermas en Jemeno, dank' al polino...?

Per: Maria Majerczak

Ne estas konata E-movado aŭ E-parolantoj en JEMENO. 

INFORMOJ pri E-O
Tamen, ekde 2009 informadas pri la lingvo kaj la ideo instruistino de la germana lingvo en Jemeno, juna polino Agnieszka Gruszka (Aga). Ŝi faras tion, uzante la eblojn, kiujn donas ŝia profesia laboro.
Formoj de informado - bv. vidi en la retpaĝara dosiero (adreso ĉi-sube).

AGA
Agnieszka Gruszka komencis lerni Esperanton en Jagelona Universitato kaj magistriĝis, en 2006, pri E-temo (germanlingve). Poste ŝi laboris kiel instruistino de la germana lingvo en Usono, kaj nun ŝi laboras samprofesie en Jemeno. Ŝiaj mencioj pri E-o vekas intereson. Junaj jemenanoj estas ravitaj pri la ideo de Esperanto.

JEMENA E-LERNANTO
Unu el la lernantoj de Aga diligente eklernis E-on. Li estas memlernanto. 
Nun, por jemenanoj plej grava estas  reakiro de paco.  La E-lernanto diras, ke kiam li eksciis, ke ekzistas komuna lingvo, dank' al kiu homoj el diversaj kulturoj povas pace kunvivi, li 'komencis vidi la mondon en aliaj koloroj'. 
KORESPONDPETO!
La unua E-lernanto en Jemeno ege dezirus havi kelkajn korespond-amikojn diversloke en la mondo kaj jam antaŭĝojas je peresperantaj kontaktoj. Li deziras amikiĝi, krome li tre ĝojus, se la korespondantoj helpus lin lerni la lingvon.  
La teksto de la juna jemenano estas kortuŝa.
La letero kaj foto de la junulo - en la dosiero.
GRAVA ROLO POR E-O
Tiu teksto estas ankaŭ pensiga por esperantistoj, kaj inspira. 
Homoj kutime lernas E-on por amikeco, vojaĝado, plezuro. La esperoj de la junulo, unu el multaj troviĝantaj en simila, milita situacio, montras, ke por homoj, al kiuj mankas aferoj bazaj en la vivo, E-o povus signifi multe pli. Ju pli malrespektataj estas la bazaj homaj rajtoj, des pli grava povas esti la rolo de Eo.
Pli da komento - en la dosiero.

ESPERANTO EN JEMENO - kroniko pri la unuaj paŝoj celantaj alproksimigon de E-o al homoj de tiu regiono.

Jen, prezentitaj tri retaj paĝoj, kie estas notitaj faktoj etaj, sed ĝojigaj (ĉar..., ne tuj okazos UK en Jemeno!). 
---
Kontakt-adresoj 
la jemena junulo: Alghammariosamah( ĉe )gmail.com,
Aga (kaj la junulo, ankaŭ je tiu adreso): Studenta.Scienca.Esp.Rondo( ĉe )gmail.com .


Maria Majerczak


P.S.
1. Laŭ lasta informo, pro la kaŭzita de la milito tre malfacila situacio en Jemeno - mankoj de elektro, akvo - dum la plej proksimaj du monatoj Aga daŭrigos sian laboron en Kairo, kien translokiĝas ŝia germana instituto. Kuniras grupo da gelernantoj, kiuj dank' al stipendio, daŭrigos tie, sub ŝia gvido,  lernadon de la germana lingvo.

2. Kompreneble, la vorto "ĝermas", estas uzita en la titolo kun speciala senco.

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.