UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Jul 30, 2011

Pola Radio en Esperanto

Kvankam Nun Sub Iomete Alia Nomo kaj Adreso

 Salutvortoj de la Pola Radio en Esperanro - "Parolas Varsovio naskiĝurbo de - Esperanto" - plu sonas en la perfekta Esperanto, kaj, surprize, kun la interrompo nur du semajna... Pola Radio en la Internacia Lingvo plu funkcias, tre bone fartas, kaj plue servas la tutmondan uzantaron de la Internacia Lingvo fare de Ludwik Łazarz Zamenhof  (Ludoviko Lazaro Zamenhof), Dr-o Esperanto.


 Kvankam mi ne ardas per troa entuziasmo rilate al UEA mem, ĉefe pro tio kion mi vidas kiel ties vere troiga, laŭ mia opinio, politika korektismo kaj elitismo, mi tamen ĉiam volonte subtenas la praktikan kaj utilan al la ekstermovada publiko agadon en kaj por la Intenacia Lingvo.

Mi do kun la granda plezuro kaj ĝojo trovis pri la fakto ke la Pola Radio ja jam de longa tempo refunkciiĝis en Esperanto kaj plu funkcias en preskaŭ la sama formo kiel ĝi ekzistis antaŭe, sed nur sub la nova adreso kaj iom ŝanĝita nomo; Pola Retradio en Esperanto. Ĝi podkastas nun denove de la jena adreso:

http://retradio.posterous.com/

Jen la konektilo al la unua disaŭdigo de la Pola Retradio en Esperanto el la 14-a de Februaro 2011:
http://retradio.posterous.com/?page=5/
Mi elkore gratulas al tuta teamo de la Pola Radio en Esperanto por ties bona laboro, spite de ĉiuj malfacilaĵoj!

 Ĵus nun eksciinte - kaj ĉefe hazarde - pri nova adreso de la Pola Retradio en Esperanto, mi tuj aldonis ties adreson en la blogo "La Praktiko"   kiun mi kunredaktas jam de sufiĉe longa tempo. Kvankam ĝi estas tute ekstermovada blogo, ĝi estas tamen  en la Internacia Lingvo dank' al mia membreco al la Universala Vivo Ligo kiel bonscianto kaj uzanto de tiu ĉi nekompareble al aliaj lingvo facila, Internacia Lingvo.

Ĝi estas la blogo ĉefe teĥnika kaj popularscienca, kaj ĉefe pri la alternativaj energioj kun similaj temoj, krom fojfoje la temoj kredaj, filozofiaj,kaj eĉ religiaj. Mi tamen ne obstinas eviti la E-movadajn temojn. De tempo al tempo, mi ĝuas, kaj eĉ ĝojas, publikigi ankaŭ pri la E-movado, kiam la temoj kaj artikoloj okazas esti kongruaj kun la celoj kaj principoj de la Universala Vivo Ligo, kies organo La Praktiko estas. La Universala Vivo Ligo uzas oficiale la Anglan, Polan kaj Esperanto lingvojn.

 Mi ĝojas konstati ke la laŭfakta fermo de la voĉo de la "Pola Radio en la Internacia Lingvo - Esperanto", daŭris nur por ĉirkaŭ du semajnoj - de 31-a de Januaro 2011 ĝis 14-a de Februaro 2011. Mi ĉiam subtenas la sendependan agadon, kaj do ankaŭ funkciadon de la Pola retradio en la nuna, privatstacia formo, kiu estas nun kaj privata kaj, almenaŭ kiel videblas el la unua superrigardo, sendependa, plu tamen restante kaj Pola, kaj pri Polaj temoj: Pola kulturo, ktp. ks. kun aldono de ankaŭ la temoj E-movadaj. Tio ĉi estas bona kaj por la movado kaj por ni, kiel Poloj, kun reprezentado de nia Patrujo.

Tion, unu aŭ du personoj klare malaprecas, kion ili cetere esprimis klare kaj sendube ĉe la komentario de la "Libera Folio", tute sendube al iu ajn kiu povas legi kaj komprenas Esperanton. Sola konkludo kiu eblas el tiuj komentoj estas, ke ili klare malŝatas Pollandon kaj Polojn. Polaj sukceoj amarigas ilin kaj nervozigas, speciale kiam Poloj demonstras ekziston de sia propra volo, ideoj kaj agado, laŭ sia propra stilo kaj volo...

Fi! Kia manko de kulturo kaj eĉ memrespekto!

 Se temas pri la sugestoj por plibonigi la disaŭdigojn, mi povas sugesti al la Pola Retradio iujn aldonojn popularsciencajn kaj teknikajn, por pliriĉigi la programon, aldono de iom da teknikaj kaj popularsciencaj programeroj, povus grave pliriĉigi kaj multe plipraktikigi la elsendaĵojn, speciale por la ekstermovadaj aŭskultantoj uzantaj esperanton. Tio ĉi povus eĉ revenigi al la movado ties sufiĉe grandan, perditan nombron da membroj, kaj emigi eĉ plurajn novajn aliĝi. Ne menciante jam pri grava pliriĉigo de la lingvosciode la aŭskultantaro pri la tekniko kaj scienco.

. Kvankam, eble oni jam tiajn havas tie, sed mi ankoraŭ ne havis tempon aŭdi ĉiujn la podkastojn?...

 Mi ĵus sendis la donacon de 10 Eŭroj, kaj mi pensas ke ankaŭ en la sekvonteco mi povos de tempo al tempo iom helpi finance pri daŭrigado de tiuj ĉi podkastaj disaŭdigoj. Kion mi kuraĝigas fari ankaŭ la vizitantojn kaj membrojn de La Praktiko kaj UVL. Ĝi certe estas bona celo kaj afero por uzantoj de la Internacia Lingvo.

 Gratulojn kaj plej korajn bondezirojn de pluraj sukcesoj en la laboro, de la Pola Retradio en Esperanto. Mi salutas ilin ĉiujn.

Per: Zbigniew Wybraniec

Jul 27, 2011

Esperanto ĉe la Tutpollanda Festivalo de la Fremdlingva Kanto

XIX-a Tutpollanda Festivalo de la Fremdlingva Kanto

Dum tiu ĉi, tute ja ne esperantista kulturaaranĝo en Wrocław (Vroclav) en Pollando okazis la Dek Naŭa jam Tutpollanda Festivaloo de la Fremdlingva Kanto, dum kiu vere belan kaj tre popularan kanton de John Lenon Imagu, "Imagine", prezentis en Esperanto egale bela kaj belvoĉa, juna pola kantistino, Sylwia Lipka. Tiu ĉi, popularega eĉ ĝis nun, kanto de la tragike mortinta angla kantisto, John Lenon, mortpafita per freneza spektanto,.estis prezentita dum tiu ĉi konkurso en Esperanto per la talentita, tre simpatia, juna kantistino.. Tio ĉi povas bone demonstri al multaj, tiel nomataj, aktivuloj esperantistaj kiun celon la Internacia Lingvo estis vere destinita servi, kaj kiel ĝi devus esti prezentata al la ĝenerala publiko, ekstermovade kaj altkvalite... Gi estas unu el multaj similaj aranĝoj, kun ties nombro kreskanta en tuta la mondo sen envolviĝo de iuj (elitistaj) "nepre" oficiale esperantistaj organizoj de iu ajn tipo... La Internacia Lingvo en ĉiuj tiuj kazoj servas ĝuste kaj precize tion ĉi kion ĝi delonge devus ĉefe servi, la homojn etendantaj la manojn al aliaj homoj, kaj komunikado reciproka, kaj senpera, inter la homoj. Aŭskultu ĝin do kaj aprecu ĝin rekte ĉi tie, ĉe La Praktiko:


aŭ eventuale, iru ankaŭ al tiu ĉi adreso ĉe YouTube: http://www.youtube.com/watch?v=X_FceHbhc-E&feature=related/ por spekti plurajn aliajn, egale belajn, kanzonojn de tiu ĉi simpatia kaj talentita juna pola kantistino.

Jul 26, 2011

Ĉu Esperanto ĝermas en Jemeno, dank' al polino...?

Per: Maria Majerczak

Ne estas konata E-movado aŭ E-parolantoj en JEMENO. 

INFORMOJ pri E-O
Tamen, ekde 2009 informadas pri la lingvo kaj la ideo instruistino de la germana lingvo en Jemeno, juna polino Agnieszka Gruszka (Aga). Ŝi faras tion, uzante la eblojn, kiujn donas ŝia profesia laboro.
Formoj de informado - bv. vidi en la retpaĝara dosiero (adreso ĉi-sube).

AGA
Agnieszka Gruszka komencis lerni Esperanton en Jagelona Universitato kaj magistriĝis, en 2006, pri E-temo (germanlingve). Poste ŝi laboris kiel instruistino de la germana lingvo en Usono, kaj nun ŝi laboras samprofesie en Jemeno. Ŝiaj mencioj pri E-o vekas intereson. Junaj jemenanoj estas ravitaj pri la ideo de Esperanto.

JEMENA E-LERNANTO
Unu el la lernantoj de Aga diligente eklernis E-on. Li estas memlernanto. 
Nun, por jemenanoj plej grava estas  reakiro de paco.  La E-lernanto diras, ke kiam li eksciis, ke ekzistas komuna lingvo, dank' al kiu homoj el diversaj kulturoj povas pace kunvivi, li 'komencis vidi la mondon en aliaj koloroj'. 
KORESPONDPETO!
La unua E-lernanto en Jemeno ege dezirus havi kelkajn korespond-amikojn diversloke en la mondo kaj jam antaŭĝojas je peresperantaj kontaktoj. Li deziras amikiĝi, krome li tre ĝojus, se la korespondantoj helpus lin lerni la lingvon.  
La teksto de la juna jemenano estas kortuŝa.
La letero kaj foto de la junulo - en la dosiero.
GRAVA ROLO POR E-O
Tiu teksto estas ankaŭ pensiga por esperantistoj, kaj inspira. 
Homoj kutime lernas E-on por amikeco, vojaĝado, plezuro. La esperoj de la junulo, unu el multaj troviĝantaj en simila, milita situacio, montras, ke por homoj, al kiuj mankas aferoj bazaj en la vivo, E-o povus signifi multe pli. Ju pli malrespektataj estas la bazaj homaj rajtoj, des pli grava povas esti la rolo de Eo.
Pli da komento - en la dosiero.

ESPERANTO EN JEMENO - kroniko pri la unuaj paŝoj celantaj alproksimigon de E-o al homoj de tiu regiono.

Jen, prezentitaj tri retaj paĝoj, kie estas notitaj faktoj etaj, sed ĝojigaj (ĉar..., ne tuj okazos UK en Jemeno!). 
---
Kontakt-adresoj 
la jemena junulo: Alghammariosamah( ĉe )gmail.com,
Aga (kaj la junulo, ankaŭ je tiu adreso): Studenta.Scienca.Esp.Rondo( ĉe )gmail.com .


Maria Majerczak


P.S.
1. Laŭ lasta informo, pro la kaŭzita de la milito tre malfacila situacio en Jemeno - mankoj de elektro, akvo - dum la plej proksimaj du monatoj Aga daŭrigos sian laboron en Kairo, kien translokiĝas ŝia germana instituto. Kuniras grupo da gelernantoj, kiuj dank' al stipendio, daŭrigos tie, sub ŝia gvido,  lernadon de la germana lingvo.

2. Kompreneble, la vorto "ĝermas", estas uzita en la titolo kun speciala senco.

Jul 24, 2011

Fajrovulpa Mezursistema Konvertilo


Diferencaj mezursistemoj ne plu miskomprenigaj.


Jam de sufiĉe longa tempo mi uzas en mia fajrovulpo “Firefox” retkrozilo la aldonaĵon kiu aŭtomate transformas, unu je la alia, du ĉefuzatajn mezursistemojn, la Universalan Metrikan, kaj la Usonan.

Temas pri la Konvertilo “Converter", kiu estas aldonaĵo al la krozilo “Firefox”, kaj aliaj retserĉiloj (retkroziloj) kiuj funkcias surbaze de la sama interna serĉ-sistema koro (motoro) kiel tiu de "Firefox", kaj kies retadreson vi trovoss tuj sub la titolode ĉi tiu artikolo. Bonvolu klaki la adreson por povi tuj elŝuti ĝin en vian propran, fajrovulpon.

Tiu ĉi aldonaĵo al “Firefox” estas kreita per la rumana programisto, Bogdan Stăncescu, ĝi transformas mezurojn. La konvertilo uzas la usonan kaj la universalan (metrikan) mezursistemojn por konverti reciproke unu al la alia.

Kial oni trovas tion esti grava?

Kiam oni naskiĝis kaj elkreskis en la malnova brita aŭ usona mezursistemo, kiu ja estas tute alia ol la universala, estas ofte treege malfacile havi veran bildon en siaj mensokuloj pri diferencaj mezurkvalitoj kaj kvantoj de la universala mezursistemo, alinomata la metrika mezursistemo. La samo koncernas reciprokan situacion, ĉar ja tute la same malfacile estas kompreni kaj imagi al si la usonan mezursistemon por grandega plimulto da homoj en la mondo kiuj elkreskis en la Universala (Metrika) Mezursistemo. Tio ĉi  vere elstare videbliĝas, kaj foje eĉ ĝis la doloroiga grado, en ĉiuj kazoj de elmigro el la lando kun unu sistemuzo al alia. Ĉiu elmigrinto tion konfesos egale. Nu... kaj en la nuna mondo, kie rapida kaj rekta kontaktado estas multe pli facila ol tio eblis ankoraŭ antaŭ nelonge, oni tre ofte rimarkas tiujn diferencojn, foje eĉ dolorige, kaj kio estas tre ofte la grava malhelpaĵo en diversaj esplortaskoj, kundivido de teknika, scienca kaj konstrua laboro. ktp.ks...

Plej ofte, oni ne povas imagi al si, eĉ proksimume, kvantojn en la mezuroj de la usona, kaj malnova anglosaksa, imperia mezursistemo, en kiuj oni ne elkreskis, kaj kies nomoj kaj kvantoj diras absolute nenion al iu kiu elkreskis ekster de influo de la malnova, imperia brita, aŭ usona mezursistemoj de la anglosaksa mondoparto, kun la mezuroj tute ja adiferencaj ol la metrika, universala mezursistemo.

Oni aldonu ĉe tiu ĉi okazo ke, ja eĉ tiel nomataj “imperiaj mezuroj” (la britaj) diferencas en pluraj kazoj de la usona mezursistemo, kiu el ĝi ja devanas sed mem uzas diferencajn kvantojn en pluraj kazoj, spite de la uzado de identaj nomoj. Tial tiuj mezurnomoj de la angle parolanta (anglosaksa) mondo misgvidas, se oni ne scias pri tiuj diferencoj. Ili estas veraj “falsaj amikoj” de la angle parolanta mondo, eĉ por multaj ties denaskuloj.

Por la ekzemplo mi menciu ĉi tie nur du aŭ tri:

Usona galono “galon”enhavanta en si ĉirkaŭ 3,8 da litroj, diferencas de la imperia (brita) galono, kiu enhavas en si ĉirkaŭ 4,48 da litroj.

La samo koncernas tiajn mezur-nomojn, kiel la usona kaj brita kvarto “quart” (prononcu: kŭort) kaj la pindo “pint” (prononcu: pajnt), kies valoroj usonaj kaj britaj diferencas, kvankam havi identajn nomojn. Ili ambaŭ enhavas en si diferencan kvanton da mililitroj, aŭ decilitroj, laŭ la metrika sistemo.

La samo koncernas la britan tunon, “ton” kaj la usonan tunon, ankaŭ “ton”, sed ambaŭ el ili enhavas en si diferencan (kaj nur proksimume similan) nombron da kilogramoj laŭ la metrika sistemo – kiu en la metrika sistemo egalas al 1000 kg (1,000 kg = 2,205 lbs). Spite de identa nomo en ĉiu kazo, ĉiuj tri diferencas inter si, kvankam ne multe sed, tamen signife, kaj reciproke prezentas nur proksimumon de siaj valoroj.

La usona mezursistemo, pro la granda ekonomia superregado en la mondo per tiu lando, estas plej ofte uzata - tuj post la universala, metrika sistemo. Por faciligo, ni uzas en La Praktiko nur la universalan kaj usonan mezursistemojn. Speciale tial ke, en multo da kazoj, kvankam ne ĉiam kiel menciinte – kaj kun escepto de la mezuroj de likvaĵoj. ks. - ambaŭ la lastaj, kaj la usona kaj la brita mezuroj, plej ofte sufiĉe proksimas aŭ eĉ identas unu kun la alia.

Mi skribas pri tio ĉi ĉi tie, ĉar Esperlando kaj ĉiuj apartenaj al ĝi retejoj, sufiĉe ofte publikas kaj publikos eĉ pli ofte en la sekvonteco, la teĥbikajn, popularsciencajn kaj edukajn materialojn, kiuj devas esti precizaj, por ne esti misgvidaj, kaj tre ofte envolvas en si mezurojn. Tial, manko de sufiĉa scio pri ili tute ne helpas kompreni pri kio temas, Eĉ kontraŭe povas kaŭzi nur miskomprenojn kaj erarojn.

Kvankam tio ĉi ofte ne multe gravas, ĝi tamen gravas en la teĥnike, eduke kaj science orientitaj eldonaĵoj kiel ĉi tiuj en kies kazoj bona ideo pri la prezentiataj mezuroj estas definitive tre grava, oni povas eĉ diri ke treege grava, speciale kiam oni provas fari ion laŭ la prezentitaj planoj, desegnoj kaj instrukcioj kun la mezuroj tie prezentataj.

La Universala Vivo Ligo, kun ties ĉefeldonejo kaj la ĉefa reta reprezentanto Esperlando, decidis laŭeble multe informi pri la utilaj kaj praktikaj, programoj kaj diferencaj utilaĵoj, aparatoj kaj maŝinaro mem farebla en la hejmaj kondiĉoj, kaj akireblaj senpage, aŭ kontraŭ nur malgranda elspezo da mono. Esperlando preparas nun alian eldonon de la popularscienca tipo - pri la alternativaj energioj - en kiu oni ankaŭ tuŝas, inter aliaj, ankaŭ problemojn de la mezurdiferencoj kaj ties plej facilajn kaj praktikeblajn per ĉiu solvojn.

Se vi havas iujn viajn proprajn proponojn kaj sugestojn tiu-koncerne, bonvolu kontakti min ĉe la adreso: webmaster@esperlando.zzn.com kun la rimarko ĉe la subjekto: La Praktko, kaj/la lasi sian komenton ĉe la subo de ĉi tiu blogo. Ĉiuj komentoj helpas teni ĉi tiun blogon kaj, la Esperlando retejon mem, esti laŭeble plej utila, kaj interesa al nia samsekvantaro, krom ĉiuj niaj regulaj kaj hazardaj vizitantoj.

Per: Zbigniew Wybraniec


Jul 20, 2011

Skoltismo - Travivismo - Pionierismo


Fajro Sen Alumetoj Laŭ La Skolta Maniero

Tiu ĉi artikolo devenas el la libro, Everyday Science with Projects by William H. Snyder, el la jaro 1919 (tial ĝi komencas per desegno nro 5). Se vi provos starti fajron per tiu ĉi maniero, apliku normalajn singardaĵojn pri sekureco kiujn oni normale uzu kiam bruligi iun ajn fajron, kaj certiĝu ke vi troviĝas por tiu ĉi celo en la tereno kie oni povas uzi la kampfajron.

"Kvin aĵoj estas bezonaj por fari fajron per lignostango-frotado: la borilo turnilo, la ligna fajro-panelo kun la fajro-kaptilo, la tenilo, la arko, kaj la tindro".

Elektante lignon por fari la borilon kaj la fajropanelon, oni devas elekti ĝin tre zorgoplene. La ligno deus esti seka krom esti sezonigita dum longa tempo, kaj fortika. Rezinhavaj aŭ gumsukaj lignojdevus esti evitataj. Bona testo devus esti tia ke la bona lignopvolvo elmuelita por la prova celo devus esti unustruktureca kiam tuŝi ĝin, ne graveleca aŭ glueca. Du el inter la plej bonaj, kaj plej vaste disigitaj lignoj estas: la kotonligno kaj la salikoligno. Eĉ pli bona ol tiuj ĉi du estas: la ciprisoligno, aŭ simila, se oni povas trovi ilin. Se naniu tia estas ie proksime, provu molan aceron, ulmon, sikamoron, akacion, ktp.

Borilo. - El la rekta seka branĉo aŭ peco de la sezonigita ligno, formu krudan rondigan turnilon, longan je proksimume 12 coloj, (12" (12 in = 30.5 cm)) kaj ne pli ol 3/4 da colo en la diametro,(3/4" (0.75 in = 1.9 cm)). Akrigu ambaŭ la finojn de la lignostango, kiel montrite sur la Desegno 5.


Fajro-panelo - Prenu pecon da ligno ne pli ol 12 colojn longan,(12" (12 in = 30.5 cm)) 2 aŭ 3 colojn larĝan (2" (2 in = 5.08 cm) aŭ 3" (3 in = 7.62 cm)) , kaj ne pli ol 3/4 da colo dikan (3/4" (0.75 in = 1.9 cm)). Ĉe unu flanko de ĉi tiu panelo, ĉirkaŭ du trionojn da distanco de unu fino, tranĉu la noĉon 1/2 da colo (1/2" (0.5 in = 1.27 cm)) profundan kaj reliefigu ĝin iomete direkten al la suba flanko de la panelo. Ĉirkaŭ 1/8-on da colo (1/8" (0.125 in = 3.17 mm)), aŭ eĉ malpli, de pintfino de la noĉo (ĉe la pinto de la triangula formo de la noĉo) faru etan kaveton en la panelo, kiel montrita sur la desegno 6, A. (Figure 6, A)

La Tenilo. - Se nenio pli bona haveblas proksime, faru la pinarbo-lignan tenilon kiu komforte teneblos en la mano. faru la konveksan truon en ties plata surfaco. ĉirkau 1/4 da colo (1/4" (0.25 in = 6.35 mm)) en diametro kaj 1/4 da colo (1/4" (0.25 in = 6.35 mm)) profundan.   
 
Se vi intencas praktitki fajrofaradon dum kampadejaj vojaĝoj sufiĉe ofte, vi certe trovos ĝin esti tre granda ŝparo de tempo se vi faros la tenilon por konstanta uzado. Trovu do solidan lignopecon, 5 colojn (5" (5 in = 12.7 cm)) aŭ 6 colojn (6" (6 in = 15.2 cm)) longan, 1, kaj 3/4 da colo larĝan, (1" (1 in = 2.54 cm) kaj 3/4" (0.75 in = 1.9 cm)) kaj kiu estu ĉirkaŭ 1 kaj 1/2-on da coloj dika (1" (1 in = 2.54 cm) kaj 1/2" (0.5 in = 1.27 cm)). En la centro de ĉi tiu lignopeco, firmigu rondan pecon da sapoŝtono aŭ marmoro je la diametro da 1 colo kaj je 3/4 da colo dika. En la centro de tiu ĉi peco de ŝtono faru malgrandan, kaj glatan, kaveton larĝan je 3/8 da colo (3/8" (0.375 in = 9.52 mm)) kaj profundan je 3/8 da colo (3/8" (0.375 in = 9.52 mm)), La kontraŭfacan, duon-globforman parton de tiu ĉi tenilo formu ĉi tiel ke ĝi ĝuste taŭgu komforte al via mano dum povi, esti firme tenata. La tenilo estas nun jam preta por uzi. Vidu desegnon 7 (Figure 7).


Arko. - Por tiu ĉi celo oni povas uzi iun ajn iomete kurvitan rigidan kaj fortikan ligno-branĉon, longan je 18 coloj (18" (18 in = 45.7 cm)) ĝis 24 coloj (24" (24 in = 61 cm)). Fastfirmigu al la arko, besthautan rimenon (eble el la pantalona zono, aŭ iu alia fleksebla hautaĵo)., ĉirkaŭ 3/8 da colo larĝan (3/8" (0.375 in = 9.52 mm)), kiel ĉe la bildo 8 (Figure 8). La rimeno devus esti sufiĉe streĉita, ĝuste tiel ke kiam oni turnos ĝin adician unu turnon ĉirkaŭ la borilstango, ĝi iĝu strikta, vidu pri tio la suban desegnon 9 (Figure 9).
    Tindro - Iu ajn seka, faje disdividita materialo kiu facile ek-flamiĝas pro la sparko nomiĝas la Tindro. 
Tre bone servos por tiu celo la muelita cedra barko (arboŝelo) manpreno da seka herbo, frakasitaj sekaj arbofolioj, selikaj floroj (katetoj), elskraĉita cedrolignaĵo aŭ seka selikarba lignaĵo. Ĉiu ajn observema persono povos trovi multegon da bona bona tindromaterialo en la arbaro. 

    Aldone al tiu ĉi tindro, kiu estas uzata por flegi la ekardiĝintan sparkon ĝis ĝi iĝu la flamo, la fajro-faranto devus havi ĉemane la kolekton da branĉetoj, long-tigajn sekajn herbojn, barkfendaĵon (arbohaŭtaĵo), dis-splitaĵojn el seka ligno, ktp. por uzi ilin kiel ek-fajraĵo por pli granda brulprocezo kiu ĝin sekvu.

    Por fari la fajron - Metu la fajro-panelon sur la firma grundo aŭ sur plataj ŝtonoj aŭ plata roko, aŭ alia firma fundamento kie la fajro-panelo povas esti preventita de glitiĝo aŭ balancado. Englitu etan ĉipeton sub la noĉon de la fajro-panela fajrejo.

Ĉirkaŭvolvu rimenon de la arko unu fojon ĉirkaŭ la boril-stango. Se ĝi estas farita laŭ la ĝusta longeco, ĝi devus nun esti strikta.

    Lokigu unu finon de la borstango en la kavaĵon proksiman al pinto de la noĉo de la fajro-panelo, surmetu sur ties supran finaĵon la tenilon, kaj per sia maldekstra mano tenu la bor-stangon en la vertikala pozicio rilate al la panelo. Firmigu la fajro-panelon per sia maldekstra futo, kaj senmovigu vian maldekstran manon per apogi vian maldekstran pojnon kontraŭ via maldekstra tibio. Tio ĉi celas ebligi al vi teni la borstangon neŝanĝiĝeme en la vertikala pozicio Desegno 9 (Figure 9).

    Nun, per via dekstra mano tiradu la arkon malrapide kaj sen-ŝanĝiĝeme, tien kaj reen, laŭlonge de la plena longeco de ties rimeno kaj premante malforte la tenilon. Tenu la arkon horizontala kaj ne tuŝu per ĝi la borstangon, dum kiam "segi" tien kaj reen. Turniĝado de la borstango baldaŭ 'enmordigos" ĝin en la panelon, el-borante pulvorigitan lignaĵon. Kiam ĝi komencos fumi, surmetu iom pli da premo sur la tenilon, kaj per tio sur la borstangon, kaj boru iom pli rapide. Kiam la ligno-polvaĵo eliras eksteren kaj la fumo pliiĝas ĝis la konsiderinde granda nivelo vi, verŝajne, jam havas la fajro-sparkon.

    Tre zorgoplene kaj singarde supren levu la fajro-panelon tiel ke oni lasu la fumantan polvon netuŝita, sur la ligno-ĉipo. Ĝentile ventumu tion per la mano, ĝis la brila ardaĵo. Tiam metu iometon da tindro sur la ardanta polvo kaj blovu ĝis la tindro ekflamos. Sekvu tion per la ekbrulaĵo. La fajro do estas jam startita.

N. B." Se vi estas maldekstre mana persono, vi verŝajne preferos renversi la instrukciojn koncerne al la maldekstra kaj dekstra manoj."



Kiel Liberiĝi de la Energimonopoloj

Elektro (parto 1)

 Ĉiuj scias ke la prezoj de alternativaj energiproduktaj aparatoj kaj maŝinaro estas plej ofte prohibicie altaj en komparo kun nivelo de veraj gajnoj pri monŝparo kaj veraj kapablecoj. Sunlumaj elektropaneloj kiuj lastatempe estas sufiĉe altefikaj estas tamen tiel altkostaj ke ties populara uzo estas simple malebligita. Malavantaĝo de ili estas ankaŭ la malebleco funkcii dum la vesperoj, frumatenoj kaj noktoj, kio deprenas de ties uzeblo pli-grandan parton de diurno (tagnokto) eĉ n la regionoj kiel la tagoj plej longas. Ili ankaŭ ne multe uzeblas en la sub-polusaj regionoj de la mondo. Ties uzeblo kaj praktika efikeco tute estas tre bona en pluraj regionoj kie sunlumo estas limigita per ofta nubkovraĵo, nebuleco, ks. Kvankam ili pliiĝas en populareco laŭlonge de po-grada falado de ties prezoj, ili tamen ne estas tre bona solvo kompare al  kostoj.

 Pli bona estas sistemo kiu uzas ventenergion por povigi elektrogeneratorn kiu sendas elektron al la hejma poviga sistemo aŭ bateribanko kiu laŭvice povigas hejmon pere de la elektroinvertilo transformanta 12V aŭ 24V konstantan elektron je la uzebla hejme alterna elektro-kurento kun elektro-tenso de 220V-240 V en plimulto de la mondo, aŭ 110V en Usono. Tia sistemo estas ofte kelkoble malpli kosta ol la Sunradia elektro-panelo mem. Oni devas konscii ke la sunpanela sistemo tute ne povas esti uzata sen la elektroinvertilo, dum la ventelekrejo ofte povas esti uzita rekte. En ambaŭ sistemoj, kaj la sunpanela kaj la vento-pela, plej ofte oni devas uzi elektroinvertilojn kaj bateribankojn, do ŝparo je la kosto de la sunpanelo mem almenaŭ duonigas koston de la instalaĵo, ofte triobligante ties kapablecon je la sama kosto.

 Mi esploris longtempe la kostojn de la sunlumaj elektropaneloj kaj ventelektrejojn. Nur lastatempe eblas en Adelajdo aĉeti la sunpanelon kun kapableco de 65.00 Watoj kapableco kontraŭ 580 AŬD. Tio ĉi estas la plej malmultekosta panelo kian mi trovis, kaj ĝi ne povos povigi mian laptopon (porteblan komputilon), ĉar ĝi uzas 92 W da elektro-energio. Por ne havi problemojn, krom du baterioj por mezgranda bateribanko kontraŭ kosto de ĉirkaŭ 150 AŬD mi devus aĉeti ankaŭ 2 tiajn elektrosunpanelojn kontraŭ elspezo de 1160.00 AŬD. Se mi estus bonŝanca, eble mi sukcesus elnegoci 10% rabaton. Do plu iom pli ol 1000.00AŬD. Baterioj kostus ĉirkaŭ 300.00AŬD. Resume tio egalus al proksimume 1300.00 AŬD nur por la sunpaneloj kaj akumulatoroj por nur 120 W da energikapableco, kio estas tre, tre, tre multekosta. En tia situacio prefereblas tute ne uzi la sunpanelon sed prefere la aŭtomobilan alternatoron por reŝargi de tempo al tempo bateriojn, kun unu pli akumulatoro kaj kuniganta bateriojn kablaro. Tio ĉi estos multe malpli kosta kaj praktika, ĉar ja la elekroinvertilon oni devas havi en iu ajn kazo. Kosto de pli ol 1000.00 dolaroj por 160 W da elektro-kapableco estas neniel ekonomia nek valora konsideri.

 Mi  trovis en unu vendejo malgrandan ventan elektrejon kun kapableco de 350 W kontraŭ 380 dolaroj. Laŭ mia sperto, praktika kapableco de averaĝa ventelektrjo en normala uzo atingas ĉirkaŭ duonon de ties maksimuma kapableco, kun escepto de grandaj ventoj, kiuj malofte forte blovas. Mi eksciis ke se ankaŭ aĉeti profund-ciklan baterion, ili malaltigos koston de la ventelektrejo ĝis 330 dolaroj kaj la baterion oni aĉetos kontraŭ 230.00 dolaroj, do malpli je 50 dolaroj. Oni do povas ŝpari je tiu aĉeto 100 dolarojn kaj kontraŭ tuto de 560 dolaroj oni povas havi sistemon kapablan je averaĝe 150 W. La vento ne estas limigita nur ĝis la tago tempo, kiel la sunlumo, Ĝi blovas tutan diurnon, kaj fakte, ĝi eĉ  pli intensiĝas ĝuste dum la fruaj vesperoj, ĝuste tiam kiam normale oni bezonas uzi elektron plej intense.

 Estas bone sciata ke la vento foje ne blovas aŭ estas tro mizera por povigi la elektrejon, kio okazas ofte, kvankam nur malofte dum longa tempo. Ĝuste por tiu ĉi celo servas la bateria banko, kiu servas ankaŭ kiel la amortizilo, por tiaj ĝuste senventaj periodoj. Averaĝe tamen, estus malofta ke oni devus uzi elektron konservitan en baterioj dum tre etenditaj tempo daŭroj, kaj la ventelektrejo mem provizas sufiĉan elektron por normala ne tro intensa uzo. Laptopo kun povo de 92 W povas labori en tia sistemo kune kun unu malgranda fridujo, ventumilo, kaj energiŝpara 15-20 W lampo. Stoka kapacito de ĉiuj baterioj sufiĉas por longa funkciado de tia sistemo sen la vento, krom esti facile reŝargebla el aŭtomobila elektro-sistemo en kriza situacio. Akumulatoroj funkcias ankaŭ kiel ebenigilo (amortizatizilo) de la uzado de elektro, kaj estas bone ekipi tian sistemon per almenaŭ unu kroma baterio kio aldonas al la sistemo pli longan funkcieblecon.

Jul 17, 2011

Pli Produktivaj Ventobienoj


Kun 10 oble pli efikaj VAVT ventoturbinoj

Tradukis: Zbigniew Wybraniec.

Jen venas nova plibonigo en kampoj de utiligado de la ventenergio. Teamo de usonaj sciencistoj eksperimentas pri la 10-obla plibonigo de la efikeco kaj produktiveco de la ventmotoroj. Ventenergio estas multe pli efika ol oni tion pretas agnoski en monopoligataj intensivege energikomercaj medioj, kiuj tre klare celas transpreni tutan kontrolon, kaj tute monopoligi al si ĉiujn energifontojn ĉie en la mondo, eĉ la ventan, sunan, kaj aliajn alternativaĵojn, se oni nur donus al ili duonon de la ŝanco por tion sukcesi.

Sed... jen estas traduko de la artikolo el unu el inter la polaj retejoj Interia.pl/  en Esperanto...

Scienculoj el Kalifornio – Usono, el Kalifornia Instituto de Teĥnologio (Kalteĥ) “California Institute of Technology (Caltech)” konstatas, ke la efikecon de la ventoturbinoj oni povas tre facile pliigi ne malpli ol almenaŭ 10-oble. Sufiĉas... ĝuste elekti la lokigon de la turbino, la specialistoj konstatis tion post fari esplorojn je la eksperimenta 1-hektara ventobieno proksime de Los Angeles.

Eksperymenta ventbieno kun turbinoj de la VAVT-o tipo (kopalniawiedzy.pl/ )
Esplorojn kondukis la esplorteamo direktita per profesoro John Dabiri, specialisto pri la aeronaŭtiko kaj la bio-enĝinierio (bioenĝinierado). En la menciita bieno, staras 24 ventmaŝinoj 10 metrojn altaj. Ili uzas kiel sia pelilo turbinhelicojn de la tipo VAVT (Vertikal-Aksa Vento Turbino), kun la enverguro po 1.2 da metro de la dimenzio ĉiu. Ili estas turbinoj kun la vertikala akso de turnado. Ili estas jam konataj de multaj jaroj, tamen ties aplikadon je pli granda skalo limigadis teĥnologiaj kaj materialaj eblecoj (rimarko de tradukisto - akorde al, vere lamegaj, eksplikoj per engaĝitaj en tiu projekto personoj).


Ili tamen posedas potenciale pli altan energetikan efikecon ol la ordinare uzataj, popularaj turbinoj kun la horizontala turnakso, Horizontal-Aksaj Vento Turbinoj (HAVT). Ili, la VAVT-oj, ankaŭ havas pli simplan konstruan desegnon, funkcias ĉe la vento blovanta el diversaj direktoj, performas sian laboron ĉe la vento blovanta el diversaj direktoj kaj kun konstante variiĝanta povo. Krom tio ili funkcias pli kviete, kaj estas pli sekuraj.

Profesoro Dabiri rimarkigas ke kurantatempe, oni konstruas ventobienojn, kiuj eluzas la turbinojn de la HAVT-a tipo. Ili tamen devas stari en granda distanco unuj de la aliaj, ne nur tial ke, ties ventopadeloj ne tuŝu kaj alkroĉiĝu unuj al la aliaj. La movado de la turniĝanta turbino perturbas la trafluadon de aero, pro kio la najbara tro proksime lokigita turbino, estus malpli efika. Tiuj limigoj kaŭzas ke sur la bieno utiliganta la HAVT-ojn, definitive pliej granda kvanto da tuta livero de la ventenergio – kaj utiligebla spaco de la bieno - estas perdata, disipata kaj prodigata tute vane, kun tre vantaj rezultoj. Oni provas preventi tion ĉi, konstruante altajn turbinojn, kiuj utiligas la venton kun pli alta energio je tiu alteco, Tio ĉi laŭvice signifas pli altajn kostojn, pli grandajn inĝenierajn problemojn kaj, pli altan medio influadon. 

El kalkuloj de Dabiri elfluas tamen konkludo ke, la ventoj blovantaj je la alteco de 10 metroj estas tiom fortaj ke, almenaŭ teorie, ili certigus al la homaro pluroble pli da energio, ol estas kurante uzata. Tio ĉi montras, kiel grava estas kapto de kiel nur eblas plej multe da vantenergio aperanta sur la tereno de la bieno.

Dabiri, opinias ke por tiu ĉi celo plej bone taŭgas la turbinoj de la VAVT-o tipo, ĉar oni povas lokigi ilin tre proksime de si reciproke, transptrenante kaj forkaptante preskaŭ tutan energion de la vento el la donita alteco kaj tereno. La scienculo, post observadi la fiŝojn moviĝantajn en la fiŝ-ariĝoj konkludis, ke la VAVT-ojn oni povas lokigi eĉ pli proksime unujn de la aliaj ol kutime, se la najbarantaj kune kun si turbinoj turniĝos kontraŭdirekten rilate al si reciproke. Somere, la pasintan jaron, Dabiri kune kun sia teamo decidis kontroli la turnorapidecojn kaj produktivecon de 6 turbinoj lokigitaj en diferencaj konfiguracioj. Unu turbino troviĝis en unu firmfiksita pozicio, kaj 5 ceterajn oni relokigadis. Testoj montris ke, lokigo de la turbinoj en la distanco de 4 diametroj de ties helico de si reciproke, alinome ĉirkaŭ 5 metrojn, eliminis tute kaj komplete ĉiujn aerodinamikajn interferencojn inter ili. En la kazo de la HAVT-o tipaj turbinoj, tiu distanco estas na malpli ol 20 diametro-distancojn de ties helico-diametro.

VAVT-oj okazis ankaŭ esti signife multe pli grandproduktivaj kaj efikaj. Oni povis akiri el ili 21 - 47 watojn, je ĉiu kvadratmetro da tereno. El la HAVT-oj kun la simila grandeco oni ekiras ne pli ol 2-3 watojn. Kurantatempe, Dabiri kune kun la teamo, kondukas similajn eksperimentojn kun uzo de 18 turbinoj VAVT-o tipaj. Ilia celo estas plibonigo de la komercaj turbinoj, kaj de la maniero de ties instalado, tiel ke la ventobienoj estiĝu almenaŭ 10-oble pli efikaj ol la kurante aplikataj solvoj.

Per: Mariusz Błoński 
Pli multe pri la ventoturbionoj Pollingve: turbina wiatrowa

Jul 10, 2011

Jubilea 100 jara AEA Kongreso en Adelaide - SA

100 Jaroj de Esperanto Kongresoj en Aŭstralio

Jubilea, 100-a Australia Esperanto Kongreso okazas nun en Adelajo - Sudaŭstralio. Ĝi havas lokon en la Universitato de Adelajdo (University of Adelaide).

Komenciĝinte fakte de la koncerto de JoMo, jam vendrede la 8-an de Julio, la koncerto antaŭis la kongreson mem - kiu komencis sabate, la 9-an de Julio. Poste li estas koncertonta dum la kongreso mem. La fino de la kongreso mem estas sabate, la 16-an de Julio

Inter aliaj, en la programo estas inkludita ankaŭ programo de la konata, kaj bonega, Esperanta kantisto kaj artisto el Franca Okcitanio, JoMo, kaj prelegoj de prof. Humphrey Tonkin, el Usono.

Mi esperis ke mi povos partopreni tiun ĉi kongreson, eĉ se mi ne plu apartenas al la esperantista movado, sed bedaŭrinde, mi ja havas tro multajn aliajn, tre gravajn, okupojn, kaj taskojn kiuj ne allasis mi fari tion ĉi-foje. Eble alian fojon...

Al ĉiuj kiujn tiu informo interesos mi prezentas ankaŭ la informon pri la kuranta renkontloko de Adelajdaj, Sudaŭstraliaj esperantistoj. Ĝi estas:

Box Factory Community Centre
Halifax Str, (eliranta el Pultney Str. Ĝi estas preskaŭ en la urbocentro).
Ĝi estas facile trovebla, eksa industria kartonfabriko.

Ĉion bonan al ĉiuj organizitoj de tiu ĉi aranĝo, kaj ĉiuj partoprenantaj ĝin geamikoj!

Por pliaj detaloj bonvolu vidi la oficialan retejon de tiu ĉi Jubilea Aŭstralia Esperanto Kongreso ĉe la adreso:
http://aea2011kongreso.ning.com/

Zbigniew Wybraniec