UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Jun 28, 2011

Liberreto kaj Universala Vivo Ligo


Liberreto rekomendata por la Samsekvantaro de UVL

Kvankam mi jam menciis ĉe tiu ĉi blogo pri la alia Interreto, la Tutmonda Reto de Libereco nomita per ties kreintoj la Liberreto “Freenet”. Kelkaj homoj – ĉefe el inter la ne bone orientiĝintaj - timas ke tia tipo de libera komunikado tra la tutmonda informa reto povus doni eblecon komunikiĝi al la teroristoj, ktp, ks., oni devas tamen memori ke la fakto mem, ke iu personoj nomitaj la teroristoj, povas paroli, devus fari ilin krimuloj, ĉe tia pensmaniero, ĉar tiu aŭ alia persono aŭ iu politrika sistemo ne ŝatas ion kion oni diras, aŭ kiel oni sin esprimas.

Kie mankas libereco de la vorto, tie naskiĝas la sklaveco.

Tie kie troaj limigoj de la libereco de sinesprimo mankas, teroristoj ne povas estiĝi ĉar, tuj ĉi kiuj ne ŝatas tion, povas libere kaj laŭvole reagi kaj diri rekte, ke tiu aŭ alia, ne populara ideo aŭ celo restu tie kie ĝi apartenas, en kapoj de la propagantoj de tiuj ideoj

En la loko kie libera sinesprimo mankas, aŭ kie ĝi estas serioze limigita, tio ĉi aŭ apenaŭ eblas, aŭ tute ne eblas. Tie la politika sistemo mem iĝas la teroristo, kiu uzas siajn eblecojn por perforto, kaj snekonsidero de la volo de membroj de sia socio. Ĝi tiam engvidos, la ideologiojn nepopularajn, ofte eĉ abomenajn. Tiel ili kaŭzas reagon, kontraŭ sia kontraŭpopola faro. Kaj sekve, tiel ĝuste, la hegemonia, totema sistemo, kredanta sin esti la sole prava, kreas terorismon ( la reagon). Tio ĉi iĝas pro ties propraj agoj kiuj gvidas al la lavanga efekto.

Sekve, nur en la socio kaj civilizo kie libera fluo de informo interŝanĝo kaj sinesprimo ekzistas, tie eblas vera libereco de la homo kiel individuo, kaj la socia formo de tiu aŭ alia tipo. Tion ĉi multaj religioj sciis, kaj scias ĝis nun, kaj uzas por siaj celoj. Tial ankaŭ, politikoj de la nuna tempo ankaŭ ege similas religion. Kaj ekzistas miloj kaj miloj, da tiuj religioj, kaj ties nombroj konstante kreskas.

La Universala Vivo Ligo, estas sendependa, unika socia strukturo, kaj rifuzas nomi sin religio, politiko aŭ io ajn simila. El la kreda vidpunkto ni preferas nomi nin simple: la Kredo de la Koro, kaj socie: la Samsekvantaro. aŭ la Rifuĝejo. Ni celas esti la loko kie oni povas rifuĝi el hipokrizoj kaj mensogoj, de la politikigo, pograda sklavigado kaj malfaciligado de niaj vivoj per ĝuste tiuj ĉi institucioj kaj personoj, kiujn ni mem kreis aŭ elektis por servi nin kiel la socio, nacio, ktp. ks.

Ni ne konsideras nin esti samideanoj, kiel tion ŝatas la Esperantistoj. Ĉefe tial ke ni nur malofte ĉiuj kredas la saman ideon, nek ni tion celas, Ni ankaŭ ne aprezas tre alte kiam oni nomas nin, religio. Religio ligas homojn en iun formon de sklaveca sekvado de dogmoj kaj principaro, elpensitaj ĉefe por kontroli homojn kune ĉenigitajn per ligilo de tiuj dogmoj. Ni tion ne faras, nek intencas fari en la sekvonteco. Nia samsekvantaro konsistas el la homoj devenantaj el ofte tre diferencaj religioj, kredoj kaj konfesoj.

Nia kredo fluas rekte el la fundamentaj, naturaj bazoj de la homa konscio kaj kompren-kapableco. oni ne bezonas nepre la religion, kaj tion ĉi, ke ĝi diktu al ni, per tiuj aŭ aliuj dogmoj kaj reguligoj kiel ni rajtas aŭ ne rajtas, vivi kaj agi en nia vivo, ĝenerale, la homa konscio tute sufiĉas por tio.

Nia vivo estas io kion Dio (aŭ se iu preferas, la Plej Alta Mistero de la Vivo, nia Patro en la Ĉielo,) donis al ni, kaj kion ni devus ĉiam alte aprezi...

De ni mem dependas tamen (se ne ĉiam, do en larĝa proporcio da tempo) kia ni tiun ĉi nian vivon havos. Ĉu ni havos ĝin esti bona, plenuma, plezura kaj kontentiga, aŭ malbona, mizera kaj ne kontentiga. Niaj agoj kreas reagojn en la Kosma Konscio, la Universo, la Naturo, al kiu ni apartenas, kaj kies integra parto ni estas, ĉu dum tiu ĉi nia vivperiodo, ĉu en iu ajn ties posta ŝtupo, la postvivo, kiu aŭ kia ajn ĝi estu... Tio ĉi respeguliĝas per reagoj je niaj propraj agoj, en la psikaj kaj spiritaj dimenzioj unue, kaj sekve, en la fizika realeco de nia nuna vivo. Kelkaj religioj, kiel, ekz. la Hinduismo – inkluzive de la antikva (preskaŭ estingiĝinta nun) Slavismo - nomas tion Karmao (Karma) en siaj Sanktaj Skriboj – Vedoj, kaj respektive al Slavismo, Vjedoj kaj Vedoj. Aliaj prezentas iom aliajn nomojn kaj eksplikojn, kvankam baza principo estas ĉiam kaj seneŝanĝe la sama, la scienco de la homa penso, menso, kaj spirito, en la homa nuna, kaj la sekvonta, ekzisto surtera kaj ekstertera, kaj kun gi konektitaj sciencoj kaj evoluado de la penso kaj filozofio.


Libereco kaj ties spiritaj valoroj

Kio ajn ĝi estu, libereco estas integra parto de la kredo kaj la vivofilozofio, kiun reprezentas la Uniersala Vivo Ligo, kaj ne nur kiel valoro per si mem, sed kiel la spirita valoro, kiu faras la vivon pli facila, pli eltenebla en malfacilaj situacioj, kiu faras la vivon kontentiga kaj ĝuebla. Tial UVL ĉiam substrekas ties sendisputeblan valoron kaj gravegecon al ĉiu membro de nia samsekvantaro, la neceson, ke ni havu nian vivon pli abunda kaj pli valora al ni mem kaj al ĉi nia samsekvanto.

UVL trovas ke la incentivo de la programaro Liberreto “Freenet”estas valora por subteni, kiel unu el inter tiuj ĉi kiuj certigas ke reteno de la libereco estas ebla. La same kiel ekz: Malferma Oficejo „Open Office” programaro, kaj aliaj similaj incentivoj ie ajn en la mondo. Ni ankaŭ subtenas disvastigadon de la servoj de la memeldonaj incentivoj, kiel ekz. la Lulu.com/ kiu estas ĝis nun la plej bona, etkosta kaj plej facila por uzi, kaj de aliaj servoj kiuj simile funkcias.

La Liberreto ĉiam daŭre disvolviĝas, kaj el la programo kiu estis antaŭ neloge ankoraŭ, malrapida kaj stumbla, gĝ iĝis nun la programo tute jam rapida, kaj komforta en uzado. Pli kaj pli multaj uzantoj aligas, kaj gi promesas iĝi la loko kie transpero de la informo diskrete kaj private estas certigita, kvankam, ne tiel multe ankaŭ ties longtempa reteno. Tiel okazas pro la desegna karaktero, ĉefe tial ke la informo kiu ne estas tre populara, do ne subtenata per la interesitoj, simple malaperas el la sistemo, kaj reaperas nur se iuj uzantoj kaj interesantoj re-postulas ties aperiĝon ĉe sia Nodo, tio ĉi helpas la sistemon ne troŝarĝiĝi per la informo nur parte bezona aŭ ne bezona, kaj rapidigas ĝin.

Tamen, kiel longe la sendinto de la informo ne sufiĉe populara por plu ekzisti aktive en la sitemo tenas ĝin sendita en la sitemon en sia propra Nodo, gi plu estas re-akirebla, kaj revokebla aŭtomate en la sitemon, kiel denove bezona, kaj do ĝi plu restas ĉiam akirebla. Ties akirebleco tamen dependas larĝskale, ĉefe de la Nodo de la sendinto de la informo mem, krom de la ricevantoj, tiom longe kiom longe la uzanto kaj sendinto de tia informo aktivas en la sistemo kiel unu el inter ties nodoj. Forfalintaj nodoj malaperas, ĝis la tempo ke ili denove reaperiĝas (rekonektivĝas) en la sitemo - plej ofte pro la konektiĝo aŭ dekonektiĝo. Ĉio tio ĉi estas alte kodigita, kaj ĉi informpeco estas la same altkodigita, kaj rekodigata post alveni al la Nodo de la ricevanto., post ties postulo.

Tio ĉi do estas ankaŭ formo de la memkontrolo, kaj aŭtomate funkcianta valoriga sistemo de la informopecoj, pri ties populareco, kie la nepopularaj Nodoj simple senaktiviĝas ĝis ties reaktiviĝo.

Jen, ĉar alvenis la tempoj ke la sekreteco de la informtranspero, kiel la tradicia poŝto, ktp, komencis pograde malaperadik, tiu ĉi sitemo denove povas certigi al ni niajn rajtojn al la anonimeco kiam ni tion deziras, kaj rajton al la sekreto kaj reteno de la informo al ni mem tiam kiam ni tion deziras. Tion ĉi, evidente, la totkontrolemuloj malamas, kaj kontraŭbatalas per diversaj formoj de la misinforma kaj erariga agado, sed kion ajn ili faru, la progresadon de la homa menso, pensado kaj nerompeblan amon kaj volon de la libereco ili ne povas halti.

Por mem trovi pli pri tiu ĉi interesega incentivo kaj programo vidu la adreson: http://freenetproject.org/

Jun 23, 2011

Laborbrigado en Roskilde Festoklubo

 Per: Maria Majerczak

Pleniĝas la lastaj liberaj lokoj en la laborbrigado de esperantistoj, en la grandega Roskilde-muzikfestivalo, en Danlando. La aranĝo komenciĝos post kelkaj tagoj. 

FOTO-EKSPOZICION pri ĝi, troviĝantan en nia  universitato, ni nun transportis ankaŭ en la reton. Ĝi estas reproduktita en 5 paĝoj de la hejmpaĝaro de nia E-rondo, en la retportalo http://www.esperanto-reto.org. Jen la enirpaĝo.
(Se ne funkcias, bv. uzi jenan solvon: http://www.esperanto-reto.org/studenta  > Nia partopreno en aranĝoj  > E-laborbrigado en la muzikfestivalo de ROSKILDE).

----------


Kore salutas vin

Studenta Esperanto-Rondo
de Jagelona Universitato, Krakovo, Pollando.
Maria Majerczak, gvidantino

Jun 15, 2011

Novaĵoj el Krakovo

Sendita per: Maria Majerczak


La teksto enhavas informojn pri iuj el la E-agadoj en Krakovo, ekde sept. 2009 ĝis 16 jan. 2010. 

Ĉar la teksto enhavas informojn daŭre aktualajn, ni publikigas ilin.


NOVAĴOJ EL KRAKOVO

ILEI-AGADO

Disponeblas en la reto la statistiko pri E-instruado en polaj lernejoj en 2009/10

Pli ol 40 E-kursoj, inter kiuj 25 (+ 2 kursaroj) en 20 lernejoj de la lando; 23 urboj aŭ vilaĝoj kun E-instruado, 36 instruantoj +3 instruistaj teamoj ktp. – jen datumoj pri E-instruado en Pollando dum la lerneja jaro 2009/2010. 

Listojn de la urboj, lernejoj, nomojn de la instruantoj k.a. bv. vidi en  http://esperanto-reto.org/ilei  > Agado de polaj instruistoj > Statistiko 2009/10.

En la statistiko videblas ankaŭ informo pri tri EU-projektoj, kiujn organizis kaj/aŭ partoprenis du polaj lernejoj kaj la asocio PEA. Nun, en 2011, eblas aldoni, ke pro Grundtvig Pola Esperanto-Asocio (ne ILEI-PL) gajnis asocian premion. La projekto ebligis ankaŭ individuan premion al lernantino-asistantino. Kontribuis al tiu grava duobla sukceso de esperantistoj ankaŭ Zsofia Korody el Herzberg kaj multaj aliaj E-aktivuloj.
                                                                                           
Jen la retpaĝaroj de polaj E-instruistoj  kaj lernejoj kun E-instruado (aŭ, se la ligilo ne funkcias, bv. uzi: https://docs.google.com/View?docID=0AWLyo2buioHAZGhwM3NmNXBfMTEyOGNkY3F2Z2hn&revision=_latest )

Iuj el la instruistaj retpaĝoj troviĝas en la retejo mem de la pola sekcio. Al aliaj, eksteraj, resendas ligiloj.

Renkontiĝo de polaj E-instruistoj, sept. 2009
Dum „Arkones”, en Poznano (18-20 sept.), pluraj E-instruistoj en polaj lernejoj renkontiĝis kun Maria Majerczak, kiu dum 13 jaroj kunlaboras kun ili kadre de ILEI-agado, konsilante kaj kunordigante. 

Estis priparolata la aktuala situacio de instruado de la Internacia Lingvo en la ŝanĝiĝanta situacio en la eduka tereno de Pollando, necesaj strategioj, neceso de pliprofesiiĝado de E-instruistoj, kaj en serio da renkontoj kun difinitaj instruistoj estis pripensitaj konkretaj paŝoj celantaj solvon de problemoj en iliaj lernejoj, k.a.

Programo favore al Esperanto en unu el la Zamenhof-lernejoj
En januaro 2010 okazis du laborsesioj kaj postaj konsultadoj de Danuta Kierczak, gvidanta E-okupojn en la Zamenhof-lernejo en Zagórnik (suda Pollando), kaj Maria Majerczak. 

Ilia celo estis trovo de rimedoj por plibonigo de la situacio de Esperanto en la lernejo. Estas starigita programo. Ĝi konsistas el kelkaj partoj, kaj jam komenciĝis ĝia realigado. Ĝi apartenas al la realigata de pluraj jaroj projekto de ILEI-Pollando „Esperanto en Zamenhof-lernejoj”.

Aktualigo. 
Inter la helprimedoj, artikolo en IPR pri la jubilea festo de la Patrono de la lernejo kun spektaklo - organizita de Danuta Kierczak en dec. 2009 - plibonigis la rilaton de la lernejdirektoro al Eo, kaj la instruistino ekhavis flugilojn, sur kiuj jaron poste, ŝi organizis ankoraŭ pli belan spektaklon pri L. Zamenhof , okaze de la 20-a datreveno de dono de lia nomo al la lernejo.

Unu programero - partopreno de gelernantoj de tiu lernejo en la E-renkontiĝo pro 50-jariĝo de Benelukso, en Belgio, kaj vizito en Eŭropa Parlamento, kun renkontiĝo kun parlamenta altrangulo, ne povis esti realigita, ĉar gepatroj ne deziris eksterlandan vojaĝon de siaj infanoj.

Projekto „Esperanto en nemovadaj konkursoj”
Kadre de la jam multajn jarojn realigata projekto de la pola sekcio de ILEI „Esperanto en nemovadaj konkursoj”, en decembro 2009 estis denove lanĉita varbado inter lernejaj instruistoj kaj lernantoj por partopreno en la E-branĉo de la fremdlingva lerneja artkonkurso „Alproksimiĝu al la mondo”, en 2010. Esperantistoj jam havis dum tiu konkurso sukcesojn, inter kiuj la plej grava estis la Ĉefpremio (Grand Prix), kiun gajnis la prapranepino de Antoni Grabowski, Natalia Dobrowolska (ŝi prezentis sian konkursan programeron ankaŭ dum la ILEI-Konferenco en Krakovo).

Reagis kelkaj instruistoj. Al tiuj, kiuj ne estas esperantistoj, estis proponita repertuara, lingva kaj arta helpo.

Gravas subteni la jam atingitajn rezultojn. Se ILEI-Pollando dum ok jaroj flegis la esperantistan partoprenon en la granda, prestiĝa lerneja konkurso "Alproksimiĝu al la mondo", ĝi celis ne nur prezentadon al la publiko de programeroj en Esperanto kaj artan disvolviĝadon de la lernantoj, kiuj poste eble kontribuos al la E-kulturo, sed ankaŭ stimuladon de agoj celantaj ekeston de pli firmaj faktoj, inter kiuj tre grava estas lerneja instruado de Esperanto.

Efektive, la plimulto de la lernejoj partoprenantaj la konkurson "Alproksimiĝu al la mondo" enkondukis E-instruadon por povi partopreni tiun prestiĝan konkurson! Ĝi montriĝas tuja kaj efika enkondukilo de la lingvo Esperanto en lernejojn. Sen plendi pri manko de la ja ege dezirindaj leĝoj, ni tuj uzu la eblojn, kiujn oferas la realo.  
  
Novaĵoj el la ILEI-lernejo
En januaro 2010, en la ILEI-lernejo en Ĉajovice okazis novjara E-koncerto de la duopo Aleksandro Ĥrustalov kaj Tatjana Orjol el Dimitrovgrad (Rusio).

En 2008/9 Esperanton instruis en la lernejo la studentino Anna Mroczkowska, kaj ekde printempo 2009 realigas ĝin la pedagogo Jadwiga Dzięgielewska, konata kiel la E-kanzonistino Jadviga.


LA URBO KRAKOVO

Okazos sekva Nokto de Lingvoj
La Nokto de Lingvoj en Krakovo, okazinta la 24-an de julio 2009, tuj post fermo de la 42-a Konferenco de ILEI, kiel unuafoja tia aranĝo, allogis negrandan publikon (kelkdek urbanojn), sed atingis multajn pere de la amaskomunikiloj, ĉe kiuj ĝi vekis grandegan intereson.

La ĉefaj kontribuantoj al la programo estis partoprenantoj de la 42-a Konferenco de ILEI. Por ke la Nokto ne restu unufoja aranĝo, kaj la altkvalita laboro de la kontribuintoj servu la estontecon, ĝi firme instaliĝos en la kultura pejzaĝo de la Eŭropa Kultururbo Krakovo, en la serio de la nun ege popularaj urbaj "Noktoj de…" (Nokto de Muzeoj, Nokto de Teatroj, Nokto de Ĵazo k.a.). Organizados ĝin medio de superaj lernejoj.


INFORMADO

Informado en superaj lernejoj de Krakovo kaj en aliaj lokoj de la urbo
Dum la monatoj sept.-dec. 2009 okazis - kutima en Krakovo en tiu parto de la jaro - vasta inform-varbkampanjo pri Esperanto, pri E-instruado en Krakovo, k.a.     
  
Jagelona Universitato ĉiujare informas pri siaj lingvaj kursoj per internaj universitataj anoncoj, retpaĝoj, enurbaj reklamoj sur ekranegoj aŭ sur urbaj aŭtobusoj, sed kaze de Esperanto tiu informado estas nesufiĉa. Necesas plia informdisvastigado.

En la kampanjo 2009 estis uzitaj diversaj rimedoj, i.a. kvincent ekzempleroj de kvar diversaj afiŝoj kaj flugfolioj pri la universitata kurso „Esperanto – lingvo kaj kulturo”. En muzik-kafejoj estis disdonata flugfolio pri la junulara E-renkontiĝo dum la rokfestivalo en Roskilde, Danlando. 

Informoj estis dissenditaj pere de la Novaĵservo, kaj individuaj mesaĝoj estis senditaj al personoj, kiuj jam antaŭe montris intereson pri Esperanto, al lingvolernintoj, kun peto pluinformi, al pli ol 8000 gestudentoj de WSZiB (Supera Lernejo de Direktado kaj Bankismo). Okazis prelegoj, estis disdonataj fotokopioj de artikoloj pri Esperanto. 

Ni disponas pri tre taŭgaj por varbado nacilingvaj artikoloj pri Esperanto, verkitaj de membroj de la Rondo de Junaj Ĵurnalistoj-Esperantistoj en Krakovo kaj publikigitaj en revuoj. La informkampanjon gvidis Maria Majerczak, la afiŝadon realigis studentoj esperantistaj kaj neesperantistaj. Estis uzitaj pliaj informrimedoj, krom la menciitaj.

Unuhora elsendo pri Esperanto en Pola Radio Kraków  
La 2-an de  nov. 2009, en Pola Radio Kraków (sudpollanda parto de Pola Radio, atingebla ankaŭ interrete) okazis unuhora elsendo pri diversaj aspektoj de Esperanto, inter kiuj estis emfazitaj la lernfacileco de la lingvo kaj la faka agado. La intervjuitoj, Maria Majerczak kaj Vladimiro Opoka, medicinisto, aktivas respektive en ILEI kaj UMEA. Aŭskultantoj partoprenis konkurson kun premioj.


UNIVERSITATA E-INSTRUADO KAJ AGADO

Reklama E-kurso en Jagelona Universitato
La 7-an kaj 8-an de sept. 2009, en Jagelona Universitato okazis 2-taga, 4-hora reklamcela E-kurso por personoj, kiuj aliĝis al ĝi dum la Nokto de Lingvoj.

Aktualigo.
Instruante, oni notas, ke ia nombro da studantoj aliĝas al E-kursoj pro kuriozeco. Nu, reklama kurseto povas satigi ilian scivolemon kaj fari, ke por tiu celo ili ne plu bezonos longan kurson. El la raportata 9-persona grupo ekstudis kaj finis la kurson, kun ekzameno kaj Certyfikat pri Esperanto de Jagelona Universitato, unu persono. Kelkaj aliaj, inter ili du lernejanoj, deklaris, ke ili emus lerni Esperanton, sed tio ne tuj estas ebla, pro tempomanko. 

Laŭda mencio pri la universitata E-instruado, en revuo
En la papera revuo „SMS” (okt. 2009) aperis tutpaĝa artikolo pri instruado de lingvoj en Jagelona Universitato. La kurso de Esperanto estas menciita kiel furoraĵo de la antaŭa jaro, apud la kursoj de la lingvoj ĉina kaj japana.

Novaj E-kursoj en krakovaj superaj lernejoj
Tamen, varbado en urbo kun multegaj kulturaj kaj sciencaj allogaĵoj ne estas facila. Rezulte de la informkampanjo gestudentoj, kiel kutime, diversurbaj, eklernis la Internacian Lingvon en Jagelona Universitato kaj Supera Lernejo de Direktado kaj Bankismo (WSZiB). Organizis la informkampanjon kaj instruis Maria Majerczak. 

Tri studentinoj de biologio en Jagelona Universitato elektis la oficialan dusemestran kurson „Esperanto - lingvo kaj kulturo”, kiel sian devigan studobjekton. En la pasinta universitata jaro, laŭ sia elekto la lingvon lernis devige kvin gestudentoj de filologioj, kaj la tuta 9-persona grupo plensukcese ekzameniĝis fine de majo. Dum la buŝa parto de la ekzameno 7 el ili parolis flue pri la ekzamenaj temoj.

La kursoj nun estas 60-horaj, 2-semestraj. 

Aktualigo. 
En feb. 2010 la E-kurso en WSZiB, bedaŭrinde, ĉesis ekzisti, pro kaŝa misfaro de nia kunlaborantino.

Studsesio de la perreta-semajnfina E-kurso
La 16-an de januaro, en Jagelona Universitato okazis la unua ĉeesta studsesio por partoprenantoj de la unua en tiu supera lernejo perreta-semajnfina elementa E-kurso.

Universitataj diplomlaboraĵoj pri E-temoj
En decembro 2009 Evelina Tokarczyk tre sukcese defendis sian magistrigan laboraĵon „Humanaj aspektoj de Esperanto”, verkitan en la fako Internaciaj Rilatoj de Jagelona Universitato. Evelina Tokarczyk estas prezidantino de la Studenta Scienca E-Rondo en Jagelona Universitato. 

Pri preparado de la laboraĵo eblas legi en ŝia anoncpaĝo kaj letero, en http://www.esperanto-reto.org/studenta , en la sekcio Diplomlaboraĵoj pri E-o – helpo. La nacilingva laboraĵo kun resumo en Esperanto aperos sampaĝare, en la sekcio Diplomlaboraĵoj pri Esperanto - tekstoj.

Entute, dum 2006-2009 kvar studentinoj defendis diplomlaboraĵojn pri E-temoj en neesperantaj fakoj de krakovaj superaj lernejoj: kulturologio internacia, ĝermana filologio, sociologio, internaciaj rilatoj, kaj unu en la E-fako de Poznano. 

La temoj estis respektive: la kulturo de Esperanto, E-lernado, la lingva-kultura komunumo de esperantistoj, la humanaj aspektoj de Esperanto kaj ties propedeŭtika valoro. En la proksima urbo Katowice estas preparata magistriga laboraĵo pri E-bibliotekoj, kaj jam aliaj krakovaj gestudentoj esploras la eblon diplomiĝi pri E-rilata temo. La universitatan E-instruadon kaj agadon prizorgas Maria Majerczak. 

Aktualigo. Ĝisdatigita listo de diplomlaboraĵoj pri E-temoj aperos.

STUDENTA E-AGADO

En decembro reeklaboris la studentaj E-rondoj. Tiu de Jagelona Universitato, funkcianta ekde 1996, akceptis parte daŭrigan, parte novan agadprogramon por 2009/10, t.e. por la tempo ĝis la fino de majo 2010. Inter la eroj de la agadplano estas denova organizo de tritaga prezentado de Esperanto kadre de la krakova Scienc-Festivalo (okazonta en majo 2010), kunorganizo de la dua Nokto de Lingvoj en Krakovo, pli da kontakto kun- kaj helpo al E-lernintoj kadre de konkretaj projektoj, sciencaj taskoj k.a.

La nove fondiĝanta E-rondo de WSZiB ellaboris kaj intencas prezenti programon, kiu emfazas taskojn kulturajn, lingvajn kaj informatikajn.

Inter zorgoj alproksimigi la komencantojn al la esperanta komunumo kaj ĝia kulturo estis partoprenigo, fine de decembro, de grupo da krakovaj gejunuloj en parto de la Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane, laŭ la afabla invito de la organizantoj, kaj koncerto en Krakovo, dum januara E-leciono, de la duopo Aleksandro Ĥrustalov kaj Tatjana Orjol, kiun sekvis renkontiĝo en restoracio kun E-konversacio de komencantoj kun kelkaj eksterlandaj gastoj.

Por interkulturaj kontaktoj kaj lingva perfektiĝado gravas ankaŭ aktivado en Pasporta Servo. Al la jamaj tri krakovaj gejunuloj-gastigantoj nun aldoniĝis tri aliaj, kio ankaŭ signifos pli da tiel bezona loĝhelpo al esperantistoj en la ofte vizitata urbo.

KULTURA INSTRUAGADO

Okazis sekva renkontiĝo de la Diskutrondo de Poeziŝatantoj
Dum „Arkones”, en septembro 2009, okazis sekva el la renkontiĝoj de la Diskutrondo de Ŝatantoj de la Esperanta Poezio, kiujn dum diversaj jaroj, dum E-aranĝoj gvidas Maria Majerczak. 

Tiu renkontiĝo diferencis de la antaŭaj. Ĉi-foje, al analizado de E-poezio estis aplikita ne literatura, sed muzika aliro. La partoprenantoj sekvis vojon inter la teksta sfero de E-poemo kaj muziko, kaj mem ekzerciĝis pri komponado de muziko por poeziaĵo. Informojn pri la metodo kaj la prezentitaj muzikigitaj E-poemoj, akompanataj de la renkontiĝa folio, bv. poste trovi en http://esperanto-reto.org/ilei - Novaĵservo - nia agado.

Maria Majerczak

Jun 14, 2011

Trompaj Kvazaŭ Aktualigoj


Tradukis: Z. Wybraniec, el; Hacking.pl

Kvazaŭ-Mikrosoftaj Falsaj Aktualigoj

Sekureco | 2011-06-13 09:53:06
Uzantoj de Vindozo (Windows) devus esti denove alertaj – en la Reto aperis nova, falsa kontraŭvirusa programaro, kiu manovras la reto naviganton por instalo de la malica aplikaĵo, ŝajnigante esti la aktualigo de la sekureco de „Microsoft”.

La uzantoj afliktitaj per la atako ekvidos detale precizan kopion de la oficiala paĝo de „Microsoft Update” - kun tiu ĉi diferenco, ke la paĝo de la trompuloj aperos dum navigado per la serĉilo, Firefox. La vera „Microsoft Update”, ĉiam insiste postulas uzon de nur la serĉilo „Internet Explorer”.

Laŭ la specialiĝantaj spertuloj el „Sophos”, la atakoj „fake av” iĝas pli kaj pli alte rafinitaj kaj aspektas tiel profesiaj, ke ili kapablas konvinki nekonsciajn pri la danĝro, kaj neniel supozantajn la trukon uzantojn. Uzado de la altkvalitaj grafikaĵoj kaj de tre alte avancintaj interfacoj, signifas, ke je tiu ĉi fi-skema trompaĵo povas malbonspertiĝi multaj personoj.

„La uzantoj devas esti eĉ pli singardaj ol iam ajn, ĉar la tromp-aranĝitaj alarmoj de la sekureco forsaltas subite en iliaj retnavigiloj (serĉiloj). Atakoj de la falsaj kontraŭvirusaj, estas granda negoco por la kiber-krimuloj, kiuj investas sian tempon kaj fortostreĉon, por fari sian malican programaron tiel konvinkebla, kiel tio ĉi nur plej eblas”, diris Graham Cluley, la pli altranga konsultanto pri la teĥnologio, en Sophos. „La Hakistoj pli kaj pli ofte etendas la manon pri diversaj soci-teĥnikaj trukoj, kaj ekzistas risko ke la uzantoj, timigitaj per la fipreparitaj falsaj komunikaĵoj pri la minacoj, decidos transperi monon al la trompuloj, por solvo de la problemoj, kiuj neniam okazis”.

Fonto: Sophos

Kiu komprenas Polan lingvon, povas legi la artikolon irante la suba adreso:

http://www.blogger.com/post-create.g?blogID=6780693261270951966 

Jun 12, 2011

Freenet - la Sekreta Liberreto

Prilaboris: Zbigniew Wybraniec

Freenet, la Sekreta Liberreto

Surbaze de la informo en „PC Format” el Majo/2011”.

Tutgloba reto enhavas en si tre multajn misteraĵojn, kaj sekretojn. Ĝi ja tute ne finiĝas per sole la Guglo (Google). Mi do helpu malfermi per ĉi tiu artikolo enirpordegon al la, nek cenzurata nek cenzurebla, Interreto. En ĝi oni povas trovi ĉion tion ĉi, kion al ni ne montros la tradicia TTT, de la Interreto.

La Interreto provizas sufiĉe altan gradon da anonimeco, kvankam, jam ne plu tiel altan kiel tio estis ĉe la komenco. Oni povas trovi en ĝi multegajn tre interesajn informojn, kies kvanto ĉiam pli-kreskas nekredeble rapide,  kaj  ankaŭ uzi, laŭvole kaj libere, tre multajn, kaj egale utilajn servojn. Ĝi estas ankaŭ atingebla kaj alirebla per ĉiuj, ĉie en la mondo. Bezonata estas nur konektebleco, aplikaĵo por trarigardado de paĝoj, kaj serĉilo(j).

Sed, tiu ĉi oficiala reto havas tamen duoblan fundon, ankaŭ la duan kiu estas kaŝita.

Tio ĉi okazas tial, ke en la cirkulado, de pluraj jaroj ekzistas alia speco de la Interreto kiu estas tute senigita de iuj ajn centraloj kun IP adresoj, serviloj, ktp, kaj kie la uzanto mem decidas pri la enigita informo kaj ene de kiu neniu kontrolas, nek povas kontroli, ties aktivecon. Tiu ĉi mistera kreaĵo estas la "Liberreto" (Freenet". Ni montros ĉi tie, kvankam nur tre supraĵe, kiel oni povas uzi ĝin.

Kiel la libera reto funkcias?

Kutimaj TTT paĝoj ĉe la Interreto estas konservataj en la durdisko de la Servilo de la Interreto Provizanto (IP). Ĉiuj uzantoj kiuj kun ĝi konektiĝas, ricevas ilin, kaj havas ilin prezentataj ĉe ekranoj de siaj propraj komputilaj monitoroj. Ĉiuj numeroj de la paĝoj de la Interreto Provizantoj, kaj tiuj ĉi, de la konektitaj al ĝi uzantoj, estas malferme konataj.

La Liberreto „Freenet”, ne posedas centralajn servaparatojn (servilojn). En la liberreto de „Freenet”, rolon de la serviloj kaj Interreto Provizantoj (IP) plenumas la komputiloj de la uzantoj mem, kiuj permesas uzi spacon ĉe siaj propraj durdiskoj por bezonoj de tiu ĉi la uzata per si Liberreto, kaj uzas sian propran datumfluo-kvanton (bandwidth). Ĉiuj komputiloj en tiu ĉi interreta sistemo de Liberreto (Freenet), estas konektitaj en la faskojn de komputiloj nomitajn „Nodoj” (nodoj komunikiĝas inter si reciproke) kaj kapabligas al si reciproke trans-peri ĉiam nur fragment-erojn da datumaj informpecoj, kiuj estas poste kunigataj kaj rekreataj al sia originala stato.

Uzantoj konektitaj al la Liberreto (Freenet), ne scias de kie oni deprenas la dataon, kun kiu oni estas kun-nodita kaj al kiu apartenas prezentitaj ĉe la ekrano informoj. Oni estas kun sia komputilo, nur la inter-peranto de la datao, nur unu ero inter la komputiloj de tiu ĉi sekreta interreta datumbaza sistemo. Informoj transperataj per la komputilo de uzanto estas registrataj en la ĉemana konservilo de memoro. Personoj konektitaj en la Liberreto „Freenet” scias nenion pri tio ĉi kian specon de informoj ili peras, pri kia tipo, speco, aŭ enhavo de la inform-interŝanĝo ili peras, nek kiajn informo fragmentojn ili mem konservas, aŭ ebligas uzi. Ĉe la liberreto, entute ĉiu dateno estas ĉifrita (kodita) kaj disĵetita tra tuta la sistemo de la nodoj kaj individuaj komputiloj enkadre de la nodoj.

Kiel eniri la Liberreton?

Por uzi la informstokon de la Liberreto ni bezonas specialajn aplikaĵon. Tiu ĉi speciala programo konektas nin al la nodoj, kreas por ni mem speciale dediĉitan unikan al ni koditan nodon, kaj konektas nin kun aliaj komputiloj. Ĝi ankaŭ atingebligas al la Liberreta uzo, parton da spaco ĉe nia propra durdisko, por kundividado kiel parto de la LIBERRETO. En la Liberreto ni moviĝas iom blinde, ĉar Mankas iuj tutglobaj serĉiloj, en strikte la sama senco kiel ĉe TTT. Ni atingas laŭsekvajn informojn, prezentante la ligilojn (konektilojn). Tiel ni sendas la postulon de la servo el sia propra komputilo, al unu el inter la komputiloj el iu aktuale plej atingebla nodo, laŭ la tute hazardkodita demandsistemo. Se la donita maŝino ne enhavas la postulatan informon, ĝi transperas la demandon al aliaj egalmaniere alte koditaj nodoj.

Malluma flanko de la Liberreto.

Plena anonimeco kaj manko da cenzuro ĉe la sekreta interreto estas pri-pagataj per la anarkio. Nur la uzantoj mem havas influon je la enhavo de la publikigitaj informoj. Kontrolado de la enhavigitaj informoj estus ja tute malkongrua kun la ĉefa ideo de tiu ĉi libera reto. Tial ni povas ĉi tie stumbli renkonte, ankaŭ je iuj kontroversiaj enhavoj (pornografio, drastaj bildoj kaj fotoj, radikalaj vidpunktoj, informoj konektitaj kun la terorismo, pirataj dosieroj, ktp, ktp). En la Liberreto, publikigas tamen grandega nombro da personoj kiuj simple, nur volas havi kaj konservi sian anonimecon, kun la rajto al libera sinesprio, (ekz. Ĉinaj opoziciuloj, diversaj religiaj kaj politikaj opresitoj ie en la mondo, ktp, ks), kaj ilin tute ne interesas publikigado de iuj krimaj donitaĵoj, kaj informoj.

Avantaĝoj kaj malavantaĝoj de la Liberreto.
PLUSOJ:
  • Alta grado de anonimeco
  • Manko de cenzurado kaj filtrado de enhavo
  • Manko de la ebleco de la ordono por forigi la informon
  • Treege eta verŝajneco de malkovro, kiu kaj kiajn informojn kaj dataopecojn provizas.
  • Nun eblas jam uzi la „Firefox" serĉilon.
MINUSOJ:
  • Postulo pri sufiĉe alta informtranspera ebleco (ĉifrado, kaj informopera ebligado)
  • Povas esti uzata ankaŭ per iuj leĝrompantoj (ĉar ĉi tie ili restas ne troveblaj).
Kiel enŝuti kaj ekuzi la Liberreton?
Bonvolu iri al la adreso: http://freenetproject.org/ kaj trovi ĝustan informon. Provizore la sistemo estas akirebla nur en la angla lingvo, kvankam - evidente - jam ekzistas publikigita granda kvanto da informo en tre multaj jam lingvoj, se mi bone rimarkis. Espereble tamen, sufiĉe baldaŭ sekvos ankaŭ pluraj aliaj lingvoj - inkluzive de Esperanto, en kies vicoj multaj esperantistoj volas liberiĝi de la jugoj de kontrolemo fare de kelkaj reprezentantoj de la "Politika Korektemismo". Kvankam tio ĉi estas nur iuj kelkaj individuaj personoj en kelkaj lokoj de tiu ĉi movado, ili tamen vere faras la vivon malfacila al tuta la movado de la esperantistoj, kaj faras tre multe da damaĝo al tuta tiu ĉi movado, eĉ tutmonde. Tio ĉi inkludas plurajn okazaĵojn eĉ enkadre de la klare, kaj sen ajna dubo en mia kompreno kaj scio pri ĝi, elitisma jam de sufiĉe longa tempo kaj pliiĝe kontrolema, Universala Esperanto Asocio mem.

Nuntempe, enŝuto de Freenet por la Vindozo „Windows” okazas jam preskaŭ entute aŭtomate, ankaŭ simile por McIntosh Aple, escepte de nur la Linukso (Linux), estanta iomete pli man-gviden orientita, kvanam nun, eĉ la Linukso iĝis jam tute facila por sekvi.

Por faciligi ke vi povu ankaŭ mem orientiĝi pri tiu ĉi "Reto de Libereco", kaj mem provi ĝin, mi provizas ĉi tie ankaŭ konektilon al la informa filmeto ĉe YouTube kiu eksplikas (anglalingve) kiel enŝuti kaj ekuzi Freenet. Jen ĝi estas: http://www.youtube.com/watch?v=bLXZCyllfyo/
Alternative, vi eble preferos spekti ĝin rekte el ĉi tie, do mi provizas ĝin supre en ĉi tiu artikolo. 
Bonan legadon, kaj ĝis la sekvonta renkontiĝo ĉe La Praktiko.
Zbigniew