UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

May 27, 2011

Nova Esperanto Partio - La Piratpartio

Jen la plej nova kaj tre interesa informo de la alt-prezata, Ret-Info, el Hungario.

Tutmondaj Esperantaj Piratoj


Pirata Partio estas politika partio, kreita en Svedio, kio kreskas tutmonde. Celo de piratpartioj estas havi malfermitan informsocion, en kio ne ekzistas limoj por krei, remiksi kaj distribui informon kio estas taŭga por la kreskado de scienco, kulturo kaj teknologio. Por la plej bona informaĵo-transdono ni bezonas ruzan lingvon: Esperanton.

Tamen ĉi tiu retejo estas unue por _internacie interŝanĝi informojn_ inter ĉiuj landoj kun Piratpartioj. Nun la plej bona loko por ĉi tiu afero estas la retejo de PP International (piratpartio internacia ĉe http://www.pp-international.net ), sed tiu paĝo estas anglalingva.

Ĉi tiu paĝo estas parte tradukado de tiu paĝo, kaj ankaŭ por krei informaĵojn specife por Esperantaj piratoj...

Oni povas legi la tutan tekston ĉe: http://piratpartio.org


-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

Esperantaj "Piratoj" Tutmonde

Sub ĉi tiu artikolo estas respegulita, en sia aktuala tuteco, la esperantlingva retejo de la malgranda, sed ja interesa, por-libereca partio per-interreta, la: Tutmondaj Esperantaj Piratoj - kiel ili decidis nomi sin...


Proprapersone, mi ne konsideras tiun nomon esti ja tre bon-fortuna aŭ bonsona - ne dependas tamen de mi kiel iu persono aŭ organizo elektis nomi sin - do ili nomu sin kiel ili volas. Ilia programo, tamen ŝajnas al mi esti sufiĉe interesa por ke mi decidu publikigi tiun ĉi artikoleton pri ĝi ĉi tie.


Ankaŭ, ŝajnas al mi, kiel la universalisto, kaj homo amanta la liberecon en la vera senco de ĉi tiu vorto, ke ĝi estas sufiĉe interesa, por tiuj ĉi, kiuj amas kaj aprezas sian propran Liberecon, kaj deziras ĝin abundi, la same, ankaŭ por aliaj...

Mi do prezentas la ricevitan novaĵon ĝuste tia, kian mi ĝin ricevis de nia bonkonata kaj bonkvalita, utilega interreta servo en Esperanto el Hungario: http://www.eventoj.hu/ Mia sola korektigo estas nur aktualigo de la Pola interreta adreso de tiu ĉi partio en Pollando, kiun mi trovis esti aktuale prezentita en ties korekta versio, en la "PPInternational", ĉe la adreso: http://www.pp-international.net/ la internacia retejo de ĉi tiu politika organizo.

Espereble la Esperanto parolantoj, en la landoj reprezentitaj tie per la ne plu aktualaj retejoj, povos mem korekti la situacion almenaŭ en la Esperanto versio de tiu ĉi PIRATPARTIO, ĉe la adreso: http://piratpartio.org/ kaj ANKAŬ  ĉe ties aktuala ĉefretejo anglalingva ĉe la adreso: http://www.pp-international.net/ 

Oni devas defendi sian rajtojn al la libereco, se ni deziras reteni kaj ĝui mem sian propran liberecon, kaj oni volus siajn proprajn geidojn kaj proksmulojn esti kaj resti liberaj ankaŭ!
Zbysz
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Kontaktu: Marco, aŭ uzu la kontaktformularon.?

Tutmondaj Esperantaj Piratoj

Pirata Partio estas politika partio, kreita en Svedio, kiu kreskas tutmonde. Celo de piratpartioj estas havi malfermitan informsocion en kio ne ekzistas limitojn por krei, remiksi kaj distribui informon kiu taŭgas por la kreskado de scienco, kulturo kaj teknologio. Por la plej bona informaĵo-transdono ni bezonas ruzan lingvon: Esperanton.
Tamen ĉi tiu retejo estas unue por internacie interŝanĝi informojn inter ĉiuj landoj kun Piratpartioj. Nun la plej bona loko por ĉi tiu afero estas la retejo de PP International (piratpartio internacia), sed tiu paĝo estas angla. Ĉi tiu paĝo estas parte tradukado de tiu paĝo, kaj parte aldono kun pli da informo precipe por Esperantaj piratoj. Due ĉi tiu retejo estas por promocii esperanton kiel neŭtrala lingvo por tutmonda interkomunikiĝo interne de Piratpartio Internacia.

Origino de piratpartioj

La unua piratpartio ekestis je 1a januaro 2006 en Svedio kaj nomiĝis Piratpartiet. En Svedio, kaj multe da aliaj landoj, estis la ideo ke pirateco estas malĝusta, kaj kompreneble tio aŭdas malĝustan. Piratoj estas viroj kiuj ŝtelas de, murdas kaj perfortas aliulojn. Tamen ĉi tie pirateco signifas alian sencon, nome de elŝuti de kopirajto-protektaj dosieroj. Nun ni uzas la nomon pirato kiel geŭzo-nomo -- nun piratoj estas fieraj pri esti piratoj, ĉar esti pirato signifas pligrandigi kaj kreski kulturon, sciencon kaj teknologion.
Do kial starigi politikan partion por tiu afero? Nu la sekvo de forto de mafiaj organizoj kiuj profitas al infinite longa kopirajto-templimo estas ke registaroj provas enkonduki malpermeson de elŝutado de kopirajtaj datumoj. La sola maniero por atingi tion estas per registri ĉiujn datumojn kiuj ni elŝutas, do ankaŭ nian personan retpoŝton, ekzemple. Tio estas profanado de letersekreto. Kaj ankaŭ aliaj personaj datumoj kaj ĉio ke ni faras per la interreto. Plue se la registaro vere volas ke la malpermeso de elŝutado estas efektiva, oni devas havi leĝon kiu ordonas ke oni ne povas uzi ĉifradon. Ĉio de tiuj aferoj estas grava malrespekto de nia privateco, la plej fundamenta interkonsento ke ni havas kun la registaro: la registaro regulas la publikajn aferojn, kaj aliflanke ni havas nian privatecon inter nia privata spaco.
La registaro ne komprenas komputilojn, do ili ne komprenas ke malpermeson de elŝutado fundamente ne eblas sen malrespekti nian privatecon. Suprestaranta ekzemplo estas nur unu ekzemplo kial ni bezonas novan politikan partion. Ankaŭ pensu pri la korposkanilo, radiofrekvenca identigo (ekzemple en pasportoj), konservo de video de publikaj kameraoj, kuplo de multe da aferoj kun nia civitana numero kaj tiel plu.
Ankaŭ la hodiaŭa demokratio estas eksmoda. Direkta demokratio kiel en la greka tempo ne estis praktika, kaj referendumoj ne estas efika kaj ĝenerale ne taŭga. Sed antaŭ nelonge direkta demokratio eblas per la interreto. Ankaŭ tial la piratpartioj povas plenumi gravan rulon en ĉi tiu socio.

Principoj de Piratoj

Nun ĉi tiu paĝo estas ĉe la eko de kreskado de informaĵo, do multe da aferoj povas ŝanĝi, sed la centraj principoj pli malpli ne ŝanĝas (malneta origino):
  • Defendi la liberecojn de esprimo, interkomunikiĝo kaj eduko.
  • Respekti la privatecon de civitanoj kaj civilrajtojn ĝenerale.
  • Defendi la liberan fluon de ideoj, scienco, teknologio kaj kulturo.
  • Politike subteni reformon de kopirajtaj kaj patentaj leĝoj.
  • Havi sindevigon por labori kune, kaj partopreni kun maksimuma travidableco.
  • Ne akcepti diskriminacio de raso, origino, kredo, sekso aŭ lingvo.
  • Ne subteni agojn kun violento.
  • Uzi liberan softvaron kaj malfermajn specifojn.
  • Politike defendi malferman, partoprenan kaj kunlaboran konstruon de iu ajn publika politikaĵo.
  • Promocii solidaron inter piratoj.
  • Kunuzi ĉiam kiam eble.

Trovu vian regionan partion

Landoj kie vi povas trovi Piratpartion, aŭ kie ia partio ekas (origino; notu ke la suba listo enhavas ne-membriĝajn membrojn de PPI; ĝisdatigita je majo de 2011):

 Argentino
 Aŭstralio
 Aŭstrio
 Belgio
 Bosnio-Hercegovino
 Brazilo
 Bulgario
 Canado
 Ĉeĥa Republiko
 Ĉilio
 Ĉino
 Cipro
 Danujo
 Estonio (neaktiva)
 Finlando
 Francio
 Germanio
 Grekio
 Gvatemalo (neaktiva)
 Hispanio
 Irlando (neaktiva)
 Italio
 Kazaĥio
 Latvio (neaktiva)
 Litovio
 Luksemburgo
 Meksikio
 Nederlando
 Norvego (neaktiva)
 Novzelando
 Peruo
 Polujo (aktiva kaj rekonstruata)

Ĉio skribita sur ĉi tiu paĝo estas permesita per la GNU Libera Dokumentado Permesilo 1.3 kaj pli alta. Tio estas retrokongrua kun la senkopirajta parto de uzata teksto de Piratpartio Internacia.