Japana firmao konstruis alternativenergian aŭtomobilon pelatan per akvo.
speciala aparato surborde de malgranda aŭtomobilo transformas akvon je hidrogenon kiu estas laŭvice uzata kiel la nutrajo por la elektrofara ĉel-baterio, kiu laŭvice pelas per la generita per si elektroenergio la elektran motoron de la aŭtomobilo...
Ĝi konsumas, laŭ la filmeto, ĉirkaŭ unu litron da akvo, por 80 km da veturado, kun la rapideco de 80km/h. Granda avantaĝo estas ke ĝi povas esti iu ajn akvo: eĉ se ĝi estus iu malpura akvo, aŭ sala marakvo, aŭ eĉ iu teo aŭ alia trinkaĵo se oni tiel obstinus fari. Dum unu horo da veturo de la priskribita aŭtomobilo oni traveturos 80 km (ĉrk. 50 mejlojn) eluzinte nur 1 litron da akvo.
Tute bona ideo, ĉu ne.
Mi nur miras kiom kostos tiu projekto, kaj ĉu ĝi denove ne finos sian vivon sur la bretoj de la konstruintoj
Laŭ mia ĝisnuna sperto, esta plej verŝajne ja ke la grandaj ŝarkoj de la energiproduktaj industrioj tre konsentos ke iu tian (aŭ simila) inventaĵo deprenu de ili la ĝisnune tenataajn per si ekonomiajn superpovojn kaj per tio la kontrolon politikan super la moderna mondo.
La suba filmeto estas spektebla, almenaŭ portempe, nur en la Angla lingvo:
Se pro iu kaŭzo la filmeto ne montriĝas aŭtomate ĉe via retkrolziolo - kio ofte povas okazi, kiel mi certiĝis mem, ĉe la plej novaj Firefox retkruziloj, tiam klaku la sube provizitan senperan konektilon al "YouTube" por povi spekti la filmeton senpere tie:
No comments:
Post a Comment
Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.