UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Dec 14, 2010

Tutgloba varmiĝo - Plej granda trompaĵo de ĉiuj tempoj


Tutgloba Varmiĝo Estas Trompaĵo – Diras Estimata Fizikisto


Polska Agencja Prasowa (PAP

globalne ocieplenie
"Tutgloba varmiĝo estas nenio pli ol nur la trompaĵo povigata per miliardoj da dolaroj kaj, kiu kuropciis multajn sciencistojn" – skribis profesoro Harold Lewis en sia letero al la prezidanto de, American Physical Society (APS), en kiu tiu ĉi sciencisto rezignas el sia membreco en tiu ĉi organizo.
"Tio ĉi estas la plej granda kaj plej sukcesa, pseŭdo-scienca trompaĵo, kian mi cidis en mia longa viovo de fizikisto" – skribas en sia letero la esploristo. "Mia pli frua fiereco pro aparteno al APS dum ĉiuj tiuj, pasintaj, jaroj transformiĝis je la hontego" – kontinuas prof. Lewis.
La emeritiĝinta profesoro de fiziko ĉe la Universitato de Kalifornio en, Santa Barbara (University of California in Santa Barbara) gvidis esplorojn pri la kontraŭraketa defendo kaj la atomenergio. Lastatempe, la same kiel multaj aliaj fizikistoj, li engaĝiĝis en esplorado de la klimato. La sciencisto parolas malferme ke tio ĉi, kion li malkovris tiam, alarmis lin kaj tre ĉagrenis. Laŭ li, tiu ĉi motivita per financaj gajnoj trompo koruptas multajn el inter liaj gekolegoj, sciencistoj. "APS akceptis korupton kiel la standardo" – skribas la profesoro.

"American Physical Society", estas la dua plej granda, post la "Deutsche Physikalische Gesellschaft", organizo ariganta fizikistojn en la mondo. Tiu ĉi sciencisto apartenis al ĝi dum 67 jaroj.

Plena teksto de la letero estis publikita per, "Global Warming Policy Foundation," Brita organizo subtenanta la kritikan pozicion koncerne la problemon de la kaŭzita per homo varmiĝo de la klimato. Plena teksto de tiu ĉi letero en la angla lingvo estas alirebla sub la adreso: http://www.thegwpf.org/ipcc-news/1670-hal-lewis-my-resignation-from-the-american-physical-society.html.

Aŭtoro: AM. Fontoj: Polska Agencja Prasowa (PAP).