UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Aug 24, 2010

Hompovigata Aŭtomobilo

Elpoligis: Zbigniew Wybraniec

Ne plu jam elspezojn por la brulaĵoj? 

"HumanCar Imagine PS” iom simlilas al la vehiklo kiun uzas Fred Flintstone, ĉefa heroo en la filmserio “La Kavhomoj”, sed ĝi estas fakte vera mirindaĵo de la nuntempa teĥniko.

HumanCar Imagine PS 
"HumanCar Imagine PS"
Kiam en ties interno eksidos kompleta kvaropo da personoj el inter kiuj ĉiu volos “iom remi” (kaj laŭ la onidiro tiun taskon bonsukcesos fari eĉ mezforta fizike pensiulo), tiam aliro de energio en iu ajn formo el iuj ajn eksteraj energifontoj okazos esti tute superflua, kaj ĝi povos tamen gajni la rapidecojn ĝis eĉ 100 kilometroj dum horo( km/h) kiam vojaĝi sur la plata vojtereno! Ĝi kapablas ankaŭ grimpi montpintojn kun la rapideco de ĉirkaŭ 50 km/h.

Kun nur 1-2 personoj sur la ferdeko, pelado de tiu ĉi vehiklo estas helpata per la elektra motoro povigata el la akumulatoro (baterio).

Kreinto de tiu ĉi nekutima aŭtomobilo estas, Charles Greenwood, brita inĝeniero kiu jam de pli ol 40 jaroj okupiĝas per konstruado de la vehikloj movigataj per povo de la homaj muskoloj.

HumanCar Imagine PS” estis jam oficiale allasita al la vojuzado. Ĝi komencos esti produktata per la seria fabrikado kiam kvanto de la komencaj mendoj superos la nombron 800. Provizore oni sukcesis gajni ĝis nun la 100-on da dezirantaj ĝin havi anataŭmendintoj. Merkata prezo de tiu ĉi vehiklo en Grandbritujo ne devus superi la 10 000-on da Britaj Pundoj (GB). Krome, en sia komerca versio tiu ĉi vehiklo pli multe similos la normalan aŭtomobilon – inter aliaj, ĝi ricevos ankaŭ la tegmenton.

Nula elspezo por la brulaĵo, neniuj elspiraĵoj, kaj ĉe la okazo la ŝanco plibonigi sian fizikan kondiĉon... Ĉu tiel aspektos futuro de la pervehikla komunikado? Charles Greenwood, kredas profunde ke jes. Fondita per li firmao apogogiĝas en sia laboro je la negocplano antaŭpreparita por 200 jaroj (!) kio enhavas, inter aliaj, ankaŭ funkciigon de produktado de la mikroelektrejoj, porteblaj en la valizo, destinita por la Tria Mondo.

Vidu sube la filmeton de tiu ĉi vehiklo uzata survoje ĉe "YouTube":


Trovita ĉe: www.Poboczem.pl


No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.