UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Aug 24, 2010

Fina enterigo de Tadeusz Wybraniec


Adiaŭ kara frato!

Vi ĉiam restos en la kora memoro de tuta via familio, kaj de ĉiuj viaj multaj geamikoj kaj gekonatoj kaj en Aŭstralio kaj en Pollando kaj en la cetera Mondo.

Tadek (Tadeo) estis brava, sindona persono, bonega frato kaj sindona, sinoferema amiko al ĉiuj siaj geamikoj. Li estis tre helpema homo, bonnatura, ĝentila kaj ĉiam preta helpi alian personon, tre ofte eĉ se tio ĉi postulis flanklasi siajn proprajn aferon, taskojn, ĉu laboron, por helpi alian personon...

Li estis bonega frato, tre bona amiko, kaj tre bona homo en plena senco de tiuj ĉi vortoj, la vera humanisto en la plej vera senco de tiu ĉi vorto. De longa tempo li sinofere kaj sindone helpis kaj laboris kune mi kiel la teĥnika konsilanto kaj kunlaboranto, pri multaj diversaj projektoj aranĝoj kaj taskoj, speciale pri la Universala Vivo Ligo, Esperlando, kaj aliaj. Li sciis ankaŭ Esperanton, kiun li mem lernis, kaj volonte helpis la E-movadon, unue en Pollando kaj poste ĉi tie, en Aŭstralio.

La fina enterigo de la cindroj de Tadeusz, ĵus alvenintaj el Aŭstralio, okazos ĵaŭde la 26-an de Aŭgusto 2010 en la tobejo de la katolika preĝejo, Św. Katarzyny, en Tenczynek apud Krakowo, en la Małopolska vojevodio, Pollando, post la funebraj solenaĵoj en la sama preĝejo okazontaj je la 13 horo,

Dio Donu al li eternan ripozon kaj feliĉon!
Bona Jezuo, bona Sinjoro nia, donu al li vian gracon kaj la eternan ripozon kaj feliĉon!
Ni ĉiam memoros lin!

Adiaŭas lin ĉi tie kormemore: Patrino kaj sola frato Zbigniew, kun ĉiuj 4 Fratinoj kunne kun ties tutaj familioj. Ankaŭ, tuta cetera familio de geonkloj kaj gekuzoj, kaj multaj geamikoj, en kaj ekster de la Esperanto movado, kaj en Aŭstralio kaj en Pollando kaj en la cetera mondo.

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.