UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Apr 10, 2010

Terura tragedio por Pollando


Ĵus hodiaŭ matene okazis terura, senprecedenca katastrofo.

En la aviadila katastrofo mortis la Prezidento de Pollando kune kun sia edzino akompanita per granda parto de tuta la Elito de la Pola Registaro en terura aviadila katastrofo en, Smoleńsk - Rusio, okazinta dum la alteriĝado. lli ĉiuj flugis tien por solene memorigi  22 mil da Polaj oficiroj kaj membroj de Polannacia intelektularo murditaj per Stalinistaj Sovet-reĝimaj amasmurdaj krimuloj en la fama Stalinista Katyń mortokampo. 

Diversaj fontoj donas diferencajn nombrojn de la pereintoj en tiu ĉi malgajega al tuta Pola nacio  funebro sed la nombro ŝancelas inter 88 kaj 135 personoj. Neniu travivis la katastrofon laŭ la kurantaj informoj, kvankam iuj aliaj informoj diras pri tri personoj kiuj travivis, sed troviĝas en  peze malbona sanstato. Tuta Pola nacio kaj  la Ŝtato funebras ĉiujn la mortintojn en tiu katastrofo.

Dio kompatu iliajn animojn kaj eternan pacon al ili ĉiuj!

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.