UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Apr 28, 2010

Dua priesperanta disertacio de Silvia Bem en Katowice - Pollando


 En Pollando profesia laboro pri kaj por nia internacia komunikilo ŝajnas ĉiam kontinui, spite de la malfacilaĵoj kaj fojaj por-tempaj stumbloj tie aŭ ie. Tio ĉi certe bonas por nia Internacia Lingvo. Jen la nova informo de nia ne laciĝebla amikino Maria Majerczak, jen ĝi estas:
 

Saluton,
Sylwia Bem estas finpreparanta magistrigan laboraĵon 'Esperantaj bibliotekoj en Pollando kaj Eŭropo - historio kaj la nuntempo', en la Silezia Universitato en Katowice (suda Pollando). 
Informoj pri la preparado troviĝas en  
Sylwia Bem - Anoncpaĝo pri la diplomlaboraĵo kaj en ŝia letero (kun fotoj pri ŝi ). 
(Se la ligiloj ne funkcias, bv. uzi: http://www.esperanto-reto.org/studenta 

> Diplomlaboraĵoj pri 
E-o - HELPO >Anoncpaĝo pri la diplomlaboraĵo de Sylwia Bem. Tie vi trovos tri aliajn ligilojn). 




La preparata verko, ja, estas la dua diplomlaboraĵo de Silvia Bem pri E-temo.
Vastajn fragmentojn de ŝia antaŭa, licenciiga laboraĵo pollingva, kun resumo en Esperanto, eblas legi en: http://www.esperanto-reto.org/studenta > Diplomlaboraĵoj pri E-o. Tekstoj.

Plej kore 
  
Maria Majerczak

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.