UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Mar 10, 2010

Nova energiprodukta malkovro

  
Revolucia maniero produkti elektron?

Fonto: www.interia.pl 
Tradukia de: Zbigniew Wybraniec

Sciencistoj en Usono malkovris nekonatan ĝis nun fenomenon, kiu kaŭzas ke en karbaj nano-tubetoj estiĝas potencegaj ondoj de energio. La sciencistoj kredas ke tio ĉi povas helpi en kreo de nova metodo produkti elektron – uzante la fenomenon nomatan la „termo-pov-ondoj”, aŭ iom pli kompreneble por ne orientita pri la inĝeniera argoto meza homo, la „varmpovo ondoj" (angle: thermopower waves).

 Ondoj de la termomopovo – ĉu anstataŭigontaj "tradician" elektron ? fot. Jeff Hire /stock.xchng

Esploroj kondukitaj sub gvido de la scienca ensemblo laboranta sub la gvido de, Wonjoon Choi, montris ke la ondoj de varmenergio moviĝantaj tra la kondukilo de la mikroskope eta grandeco. povas kaŭzi estiĝon de la elektro-tenso en ĝi.

La sciencistoj el tiu ĉi Usona, Teĥnologia Instituto en Teksaso kondukis la eksperimenton dum kiu, oni kovris per tavolo de brulaĵo la nano-tubetojn. Post tio, oni ekbruligadis ilin per la lasero aŭ la elektra sparko.

Tio ĉi kŭzis la aperon de rapidege kuranta term-ondo (varm-ondo). Ĝi moviĝis tra la konduktilo milojn da fojoj pli rapide ol okazis la brulado mem. En la temperaturo de 3000 kelvinoj da varmo, tiu ĉi varm-ondo estis 10 000 foje pli rapida ol la brula reakcio mem. Montriĝis ĉe tiu ĉi okazo ke ĉi tiu reakcio kaŭzis ankaŭ aperon de sufiĉe granda elektrotenso.

Fakte, sciencistoj jam de 100 jaroj esploris la varm-ondojn matematike, sed estis ĝuste Prof. Michael Strano, kiu priskribas la esplorojn kaj kiu - kiel la uua - antaŭvidis ke la varm-ondo sendita tra la nano-tubeto, aŭ la nano-kablo, povas kaŭzi aperon de la elektro. Li ankaŭ estas la ĉefa aŭtoro de ĉi-koncerna scienca artikolo. Rezulto de la eksperimentoj surprizis tamen la koncernitajn sciencistojn mem.

Post la inicia, komenca plibonigo de tuta la koncernita sistemo okazis ke ĝi liberigas 100-oble pli da energio, je la donita unuo da maso, ol la nuntempaj eĉ plej modernaj lito-jonaj baterioj tion povas fari.


Fakte, multaj duon-konduktiloj eligas energion post kiam ilin varmigi (tn. Seebeck-a fenomeno), tamen normale, en la karbo ĝi estas treege malforta.. Ĝuste de tie devenis la grandega surprizo de la koncernitaj eksperimantantaj scienculoj, ĉar okazis ke tiu ĉi fenomeno okaizs ja esti multege pli potenca ol tion ĉi antaŭvidis iuj ajn pli fruaj kalkuloj. Profesoro Strano informas, ke tiel grandan ties plifortigon ĉefinfluas la laŭlitere giganta rapideco de la moviĝado de la varm-ondo.

Ĉar tiu ĉi malkovro estis ja ĵus-farita, estas ankoraŭ malfacile antaŭvidi pli precize ties potencialajn aplikojn.
Prof. Strano, opinias ke ĝi povas servi por povigi apartat-et-ojn kun grandeco de la rizo-grajno, kiuj estos injektotaj en la homan korpon, aŭ servi en la naturmediaj sentil-et-oj, dissemotaj en aero kiel la polvo. Teorie, en tiaj aparatoj la energio ne elĉerpiĝus tiel longe kiel longe oni ilin uzus.

El la kuranta-tempe uzataj baterioj, la energio po-grade malaperas, eĉ kiam ni ne uzas ilin.

Scienculoj volas ankaŭ kontroli la sekvantan aspekton de tiu sia teorio: ili prognozas ke se nano-tubetoj estus kovrotaj per diferencaj brulaĵo-specoj, tiam la varm-ondo oscilus kaj tiel formiĝus la alterna elektro. Kaj tio ĉi, laŭvice, kreas ankoraŭ pliajn eblecojn. La alterna elektro estas ja la fundamenta kondiĉo de ekzisto de la radiaj ondoj, kiel ni scias, sed la ĝisnunaj aparatoj (akumulatoroj, kondensiloj, ka. por konservado de elektra energio, provizas nur la unudirektan (ne-alternan) elektron.

Krom tio, la nova sistemo povas esti ankoraŭ multe plibonigita, ĉar... ĝi estas tamen ankoraŭ tre mal-efika.
Tre granda porcio da energio estas perdata en formo de la varmenergio kaj la lumenergio. La scienca teamo el la Instituto de Termo-energio ankoraŭ plu laboros pri plibonigo de tiu ĉi sia invento.

Profesoro Ray Baugham, direktoro de la Nano-teĥnika Instituto de la Universitato de Teksaso ( Nanotech Institute of the University of Texas) restas grandege impresita per tiu ĉi malkovro. La afero komenciĝis de la „freneza ideo” dum la seminario, kaj finiĝis per la eksterordinaraj rezultoj de tiu ĉi eksperimento, la malkovro de la nova fenomeno, kio permesas kompreni ties teorian fundamenton kaj malfermas novajn eblecojn – li diris, aldoninte ke dank' al tio, estiĝis la nova tre ekscitiga kampo de esploroj.

Fare de: Mariusz Błoński.

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.