UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Mar 4, 2010

Gugla Stipendio por Esperanto-tradukiloj?

fonto: Ret-Info: http://www.eventoj.hu
 
Ŝanco por stipendio por evoluigi novajn aŭtomatajn
Esperanto-tradukilojn
La traduk-platformo Apertium, per kiu oni evoluigas aŭtomatajn 
tradukilojn el kaj al Esperanto, i.a. tiuj de http://traduku.net/ estos 
plej verŝajne elektata kiel projekto ĝuanta stipendion de la t.n. 
Kodig-Somero de Guglo (angle: Google Summer of Code). 
 
La Kodig-Somero de Guglo estas iniciato de la serĉilo Google 
komenciĝinta en 2005 por instigi la evoluigon de liberaj programoj 
(t.e. sepage uzeblaj de ĉiuj kaj kun travidebla programkodo, reuzebla 
kaj modifebla de kiu ajn). 

Temas pri stipendioj por studentoj (ĉi-jare 5000 US$), kiuj dum tri 
monatoj laboru kun elektita projekto. Ĝis nun ĝi kunigis preskaŭ 3400 
studentojn kun pli ol 200 projektoj (legu: http://socghop.appspot.com/ 
kaj http://dejo.dk/gsoc/google-summer-of-code-2010/view?set_language=eo 
) 

La antaŭviditaj projektoj en Apertium apartenas al du kategorioj: ĉefe 
programadaj aŭ ĉefe lingvistikaj. 

En la lingvistikaj oni aldonas novajn lingvoparojn al la tradukplatfomo. 
(Malfermitan liston de projektoj eblas legi en la angla ĉe 
http://wiki.apertium.org/wiki/Ideas_for_Google_Summer_of_Code ) 

Nuntempe ekzistas en Apertium 22 tradukiloj inter lingvoparoj 
konsiderataj "stabilaj" kaj pliajn en diversaj gradoj de evoluigo. El 
tiuj 22, tri havas Esperanton kiel unu el la du traduklingvoj: la 
tradukiloj el la kataluna, la hispana kaj la angla (ĉi-lasta ankaŭ en 
la inversa direkto). Ankoraŭ ne atingis "stabilan" nivelon tradukilo el 
la franca al Esperanto. (Listoj de lingvoparoj estas konsulteblaj ĉe 
http://wiki.apertium.org/wiki/Main_Page kaj ĉe 
http://wiki.apertium.org/wiki/Incubator ). 

En la programadaj oni evoluigas kaj plibonigas la platformon Apertium 
aŭ adaptas ĝin por diverscela uzado (ekz. kiel oni faris por faciligi 
ĝian uzadon por traduki Vikipediajn artikolojn: 
http://vikitraduko.saluton.dk:8080/vikitraduko/ ). 

Ni esperas ke studento kreu unu lingvoparon kun Esperanto, samtempe 
ricevante prestiĝan, nemalgrandan stipendion de Google. La alia lingvo 
povas principe esti kiu ajn de la jam ekzistantaj lingvoj de Apertium 
(vidu la la listojn en la ĉi-supraj retadresoj), sed projekto 
franca-esperanto aŭ itala-esperanto havus la plej grandan ŝancon de 
sukceso. 

Konoj pri Linukso aŭ simila UNIX-bazita sistemo (ekz. Mac), XML, 
ĝenerala programado kaj lingvistiko/gramatiko estas granda avantaĝo. 

Esperantaj studentoj kun intereso kaj laboremo ne maltrafu la okazon kaj 
rapide (plej malfrue je la fino de marto) anoncu sin ! 

Tiucele bonvolu aliĝi al la retgrupo de Esperanto-evoluigantoj de 
Apertium ĉe http://groups.google.com/group/apertium_eo?hl=eo kaj ankaŭ 
nepre al al la tut-Apertiumaj kanaloj troveblaj ĉe 
http://wiki.apertium.org/wiki/Contact En la babilejo irc.freenode.net 
#apertium ni pretas respondi al demandoj (la babilnomoj de la ĉefaj 
Esperanto-evoluigantoj estas 'jacobEo' kaj 'hector'). 

Apertium Esperanto 
http://www.apertium.org/?lang=eo 
http://wiki.apertium.org/wiki/Main_Page 


- Jacob Nordfalk - 

el [eliberaprogramaro]


-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

========================================================================
 Internacia Kalendaro de Esperanto-Renkontiĝoj - Detala listo ĉe: 
http://www.eventoj.hu
========================================================================





No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.