UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Mar 18, 2010

Geopolimero kaj Geoceramiko - Antikvaj kaj supermodernaj

Geopolimero, re-malkovrita mortero de antikveco

Geopolimero – Malmultekosta, facile havebla materialo por dom-konstruado, ŝip-konstruado, uzebla ankaŭ kiel bonega morteraĵo kaj por pluraj aliaj universale aplikeblaj uzablaĵoj.
Ĉu eblas ke baldaŭ alvenos tempo ke ĉiu ajn povos fari sian propran geopolimeran “cementon” laŭ siaj bezonoj? Klaku la ligilon al „You Tube” sub ĉi tiu artikolo por spekti tie la filmeron pri ĝi.
Estas konata malnova ĉiamvalida onidiro kiu diras: “Ne reparu ion kio ne rompiĝis”.
Sed estas ja ankaŭ la homoj ŝatas entrudiĝi en ion kion aliaj faris, aŭ faras. Plej ofte nur tial ke ili simple nenion komprenas pri io, kaj sekve damaĝas tion aŭ rompas, nur pro sia avareco, aŭ malico aŭ ofte nur la ignoranteco. Tiel okazis jam al dekoj, eĉ centoj, da antikvaj inventoj kaj makovroj, jam forgesitaj nun, kvankam oni ne povas pensi pri iu logika kaŭzo tiel al li okazi, pro ties multflanka utileco kaj tre multaj altvaloraj ecoj.
Kurantatempe ili estadas iom po iom re-inventitaj per moderna scienco kaj individuaj pesonoj. Ili tamen renkontĝas kun sufiĉe granda rezisto kontraŭ si flanke de grandaj industrioj kaj kelkiuj mega-kompanioj timantaj konkuradon kun tiuj pli bonaj, pli universale usablaj, kaj antaŭ ĉio malplikostaj materialoj.
Tiel okazas ĝuste nun kun la nova malnova materialo remakovrita per franca scienculo kiun li nomis GEOPOLIMER. Vi trovos sube la senperan ligilon al la filmeto ĉe „Your Tube”. Vi povas formi sian propran opnion pri tio, surbaze de tio ĉi kion vi povos tie vidi.

1 comment:

  1. Saluton!

    Estante inĝeniero laŭ edukiteco kaj interesoj mi devas diri ke tio ĉi estas la unua retejo je kiu mi trafis dum trarigardado de la Esperantlingva TTT kiu kombinas en si sencohavan enhavon kun alta lingvo-stilo kaj egale alta utileco al averaĝa uzanto de tiu ĉi Internacia Lingvo.

    Mi devas koncedi ke ĝuste agresa propagandismo kaj premgrupismo kombinita kun eĉ pli ofta fanatikeco depuŝis min de la Esperanto movado, kvankam mi plu uzas tiun ĉi lingvon en mia privata vivo kaj en plue multaj internaciaj kontaktoj.

    Mi trovas la Universalan Vivo Ligon esti tre bona, fakte eĉ la plej ĝusta, respondo je la personaj kaj grupaj bezonoj kaj interesoj de la homoj kun similaj kiel mia interesoj, bezonoj kaj atendoj. Mi trovas speciale utila la sekcion kun la, utilaj ligiloj kiel mi mem trovis helpon pri unu aŭ du miaj propraj bezonoj.

    Mi ankaŭ trovas ke la senperaj kontaktoj multe pli utilas por disiĝado de Esperanto ol la movado ligita al Universala Esperanto Asocio, kaj ties filioj. Ili tre ofte nur depuŝas multajn homojn de ilia, originale ja pozitiva, impreso kaj intencoj pri tiu ĉi lingvo kaj movado, akiritaj de iliaj inicaj kontaktitoj.

    Dank' al Dio! Mi vidas finfine ke iu tamen pensas simile kaj decidis fari ion konstruivan kaj valoran al ĉiuj kiujn la Internacia Lingvo interesas pro ĝia praktika utileco en kombino kun la facileco.

    Fine io konstruiva kaj interesa! Ne plu tiu kutima abomena ludkampo de politikaj korektecoj por manpleneto da iu ge-imbeciloj, ne kapablaj aliloke (ekster de la Esperanto movado) fari ion ajn ĝuste pro tio ĉi kion ili per si mem reprezentas. Ĝuste tial ili ne havis ŝancon atingi ion ajn ie aliloke.

    Plej bonajn bondezirojn kaj ĉion bonan en via bona laboro, Elektito!

    ReplyDelete

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.