UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Feb 3, 2010

Amikumu.com malaperis!

Retejo http://amikumu.com malaperis - kaj kredeble ne pro malbonaj kialoj.

Ekzistas tamen, kaj konstante pliboniĝas la sencohava, pragmatika retejo: http://esperanto.com kiu, tre kredeble baldaŭ estos unu el inter la plej grandaj retejoj de la Esperanto parolantoj - se ne La Plej Granda. Post eniri tiun ĉi lokon nur antaŭ nur du tagoj mi vidis tie nur iomete pli ol ĉirkaŭ 150 membrojn. Hodiaŭ mi vidis tie jam 223 uzantojn. Tio ĉi estas rapidega kaj tre alta al-kresko, por nur du tagoj. Fakte. tio ĉi estas eĉ fantaste rapide kreskanta nombro, laŭ ĉiuj ĝis nun viditaj per mi standardoj en la movado de parolantoj.de la Internacia Lingvo


Tio ĉi ankaŭ bone montras daŭre kreskantan bezonon por iu dece funkcianta retejo por parolantoj de Esperanto navigantaj la ondojn de la monda Interreta Oceano. Ĉu oni valoras aliĝi al tiu ĉi multe kapabla retejo trovos tuj ĉiu persono kiu volas simple praktiki sian scion de Esperanto rekte per Interreto, kaj prezenti al pli vasta Esperanto parolanta publiko siajn interesojn, projektojn, proponojn, aŭ simple nur iom babili kun aliaj. En tiu ĉi - entute esperantlingva - retejo eblas Blogi, formi kaj proponi al la Interreta Publiko siajn Grupojn kaj Eventojn kaj aldoni sian Foruman Temon, kaj/aŭ simple nur Babili ĉe la Forumo.

Mi trovas tiun ĉi lokon esti kaj unika, kaj utila kaj praktika solvo por ĉiuj parolantoj de Esperanto. Mi do decidis uzi ĝin ankaŭ kiel ĉefa esperantlingva renkontejo por tiuj ĉi membroj de la Universala Vivo Ligo kiuj scias kaj uzas Esperanton. Mi kredas ke speciala kreado de iu simila speciala tia loko por niaj Esperanto parolantaj membroj estus simple malŝparo de administra povo kaj modestaj materiaj rimedoj de UVE, ĉar ja ekzistas jam ideala solvo kreita jam per aliaj parolantoj de tiu ĉi lingvo kiuj ja ankaŭ alte aprecas kaj bezonas subtenon de aliaj esperantistoj por tiu ĉi sia valora aranĝo.

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.