UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Dec 22, 2009

Plurmileŭra Fraŭdo ĉe IEI

fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu
 
Miloj da eŭroj fraŭditaj de Esperanto-organizaĵo
Miloj da eŭroj senspure malaperis el la banka konto de Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago, rakontas bone informitaj fontoj. La estraro de IEI laŭ la samaj fontoj longe ne konsciis pri la liko en la konto, ĉar al ĝi estis prezentataj falsaj konteltiroj. Reprezentantojde IEI ne respondas al mesaĝoj pri la asertata fraŭdo. Same ne respondas demandojn Atilio Orellana Rojas, la direktoro de IEI, kiu estis urĝe devigita forlasi sian postenon kaj sian loĝejon en la konstruaĵo de IEI.

Internacia Esperanto-Instituto estas malnova kaj finance solida institucio, fondita en la jaro 1930 de Andreo Cseh, la aŭtoro de la Cseh-metodo por instruado de Esperanto, kaj ges-roj Isbrücker.

IEI pli frue posedis du domojn en Hago, Nederlando. Antaŭ deko da jaroj la instituto vendis unu el la domoj kaj tiel havigis al si kapitalon (kvankam bonan parton utiligis je la funda renovigo de la restanta, la  IEI-domo). El tiu ĉi ili luigas nun parton, kaj tio donas konstantan enspezon.

Pro diversaj donacoj kaj heredaĵoj IEI havas financan bonhavon, per kiu ĝi interalie kunfinancas la eksterordinaran katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo.. Lastatempe montriĝis tamen, ke mono de donacintoj en neplanita maniero malaperadis el bankkonto de IEI.

Laŭ informoj kolektitaj de Libera Folio, la estraro de Internacia Esperanto-Instituto en Hago dum longa tempo nenion sciis pri la malaperado de mono, ĉar al la estraro estis prezentitaj falsaj konteltiroj.

La likado de mono povis daŭri dum relative longa tempo, ĝis la komenco de oktobro, kiam unu el la estraranoj decidis kontroli la bonhavon de la konto memstare, rekte alirante la retejon de la banko. Tiam evidentiĝis, ke iu kun aliro al la ŝlosilvortoj de la reta banko eluzis sian pozicion kaj elprenis plurajn milojn da eŭroj el la kapitalo de IEI.

La 6-an de oktobro la direktoro de IEI, Atilio Orellana Rojas, kiu dum pli ol dek jaroj laboris en la instituto, estis subite eksigita el sia posteno. En la retejo de IEI aperis lakona informo: "Atilio Orellana Rojas ekde la 6-a de oktobro 2009 ne plu laboras ĉe IEI." En komuniko poste sendita al kelkaj Esperanto-gazetoj, la estraro de IEI abunde dankas aliajn kunlaborintojn. Pri la direktoro, kiu dum pli ol dek jaroj laboris ĉe la instituto, la komuniko konstatas nur, ke li "ne plu laboras ĉe IEI".

La 28-an de oktobro, tri semajnojn post la okazaĵo, Libera Folio turnis sin al la estraro de IEI por ekscii kial la direktoro de la instituto forlasis sian postenon. Ĝis nun venis nenia respondo. Informoj ricevitaj de Libera Folio el alia fonto sugestas, ke reprezentantoj de IEI subskribis juran sindevigon ne komuniki ion ajn pri la kaŭzoj de la eksigo.

La eventuala jura sindevigo povus rilati al la fakto, ke la eksa direktoro de IEI konsentis forlasi antaŭ la 1-a de decembro sian loĝejon, kiun li ĝis tiam tre favore luis en la domo de IEI. Laŭ la nederlanda juro, forigo de luanto kontraŭ ties volo estas tre komplika kaj ofte tute ne ebla. Simile malfacila cetere estas maldungo de multjara laboranto sen reciproka interkonsento.

Libera Folio la 12-an de decembro skribis al pluraj aktivaj retpoŝtaj adresoj de Atilio Orellana Rojas por peti lin rakonti, kial li subite forlasis sian postenon kaj sian loĝejon ĉe IEI, kaj ĉu lia foriro iel rilatas al la malkovr de monmanko en la kontoj de IEI. Neniu respondo alvenis ĝis nun.
----------------------------------------------------------
Ndlr: La tutan artikolon vi povas legi ĉe http://www.liberafolio.org/ -
kie vi povas aldoni ankaŭ vian personan komenton...
----------------------------------------------------------

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.